La Eseisto Kalocsay

Georgi Miĥalkov

9.2 LA ESEISTO KALOCSAY

En 1971 Kalocsay iĝis 80-jara. Ĉi-okaze lia amiko kaj adepto en la Esperanto-literaturo, L. Tárkony intervjuis lin kaj demandis pri liaj projektoj. Responde Kalocsay inter aliaj menciis:

“Mi povas kunmeti libron de eseoj el miaj artikoloj aperintaj dise dum jardekoj.” 113

Bedaŭrinde la morto ne permesis al Kalocsay efektivigi tiun planon. Liaj multnombraj eseoj, artikoloj, recenzoj restis dise en diversaj revuoj. Unu el la taskoj de la juna Esperanta generacio estas kolekti kaj eldoni la eseojn de Kalocsay, ĉar se ni neglektos kaj forgesos tiun flankon de lia literatura laboro, restos nekonata (almenaŭ por la sekvaj generacioj) signifa parto de lia multfaceta talento.

Kalocsay estis ne nur perfekta tradukisto, tenera poeto, preciza lingvisto, literatura teoriisto, sed ankaŭ publicisto, eseisto, kiu eĉ per mallonga literatura verko povis esprimi originalajn ideojn kaj profundajn pensojn.

Se en la poemoj de Kalocsay ni vidas homon kun riĉa emocio kaj vasta filozofia rigardo pri la eternaj problemoj de la mondo kaj la vivo, se en liaj tradukoj ni sentas personon kun solida kaj respekta lingva erudicio, pere de liaj eseoj kaj artikoloj, ni ekkonas alian Kalocsay—la publiciston.

Kalocsay verkis la poet-gvidilon PARNASA GVIDLIBRO (kun Waringhien) kaj poemaron IZOLO, sed li neniam izoliĝis en la nebulo de Parnasa pinto. Li rigardis reale kaj objektive al la Esperanta literaturo, konis ĝian kvaliton kaj ĝiajn multnombrajn problemojn.

Kalocsay havis ambicion ne nur evoluigi la Esperantan literaturon, sed ankaŭ popularigi ĝin. Liaj artikoloj plej adekvate respegulas tiujn liajn strebojn. En tiu ĉi senco karaktera estas lia artikolo: Kion fari por la Esperanta literaturo 114.

La baza ideo de la artikolo estas la signifa rolo de la Esperanta literaturo, kaj la konstato de Kalocsay—kiel ankaŭ la devizo de Zamenhof—estas kategoria: “Floras la literaturo, floras ĉio, falos la literaturo, falos ĉio.” En tiu ĉi artikolo Kalocsay difinis ankaŭ la rolon de la scienco, sed kiel sciencisto, fakulo en sia profesio li tre bone konis la principojn de la scienco kaj li amare konstatas: “... sciencoj pli kaj pli disfakiĝas kaj la rapidega evoluo baldaŭ arkaikigas la faklibrojn. Kiel la Esperanta libroeldono povus fari tiun vetkuron kun la tempo?”

Tiu ĉi artikolo estas grava por ni, ĉar en ĝi Kalocsay la plej klare esprimas sian firman konvinkon, ke nur per la literaturo la lingvo prosperas. En la artikolo Kalocsay parolas detale pri la nesufiĉe vasta organizo de la literatura agado. Li starigas kvar punktojn kaj strebas el ĉiuj flankoj observi la problemojn: de la larĝa merkatesploro ĝis la plialtigo de la lingva nivelo. La artikolo montras ankaŭ ke Kalocsay neniam kreis arton por arto. Li ĉiam pensis pri la multnombraj ŝatantoj de la Esperanta literaturo.

Kalocsay detale klarigas kiamaniere oni devas popularigi la Esperanto-literaturon, ĉar ĝi estas nova literaturo en la mondo kaj la homoj ankoraŭ ne konas ĝian valoron kaj signifon.

En tiu ĉi artikolo delikate, per vera ĵurnalista sperto, Kalocsay aludas al kelkaj el la plej taleutaj esperantaj verkistoj: Baghy, Adamson, Auld, Boulton, Hohlov, Emba kaj aliaj. Tiu ĉi artikolo respegulas la publicistan talenton de Kalocsay. La frazoj estas mallongaj, la esprimoj kristale klaraj, la komparoj trafaj.

I. Eseoj pri la Esperanto-literaturo

La artikoloj de Kalocsay dediĉitaj al la problemoj de la Esperanto-literaturo havas grandajn signifojn ne nur por la esplorantoj de ĝia kreado, sed.por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la literatura historio de Esperanto.

La kontribuo de Kalocsay al la literaturo de Esperanto estas tre ampleksa, sed nun, kiam ni provas analizi ĝin, ni konstatas, ke Kalocsay preferis la problemojn de la originala poezio al la problemoj de la originala beletro, sed tiu tute ne signifas, ke li estis indiferenta al la problemoj de nia originala prozo.

La originala Esperanta prozo ĉiam estis kaj restas en pli malbona stato ol la la originala Esperanto-poezio. En sia eseo: La Esperanta novelo 115 Kalocsay atente analizas kelkajn problemojn de la originala beletro. Ankaŭ por tiu ĉi eseo Kalocsay havas konkretan motivon.

Tio estas la libro: 33 RAKONTOJ eldonita de Stafeto en 1964 kaj havanta la subtitolon LA ESPERANTA NOVELARTO. Post la apero de tiu ĉi libro en la Esperanta literaturo ekflamis grandaj diskutoj. La libro 33 RAKONTOJ similas al bunta bukedo, ĉar en ĝi estas prezentitaj preskaŭ ĉiuj Esperanto-novelverkistoj. En la menciita eseo Kalocsay ne hezitis konstati la modestan kvaliton de la originala prozo, sed li atentigas, ke oni devas serioze rigardi al ĝi. “La fakto estas, ke ekzistas legeblaj noveloj originalaj, kia ajn miraklo tio estas.”

Kalocsay rememorigas, ke por Esperanto-aŭtoroj ne ekzistas perspektivoj por honorario, eĉ ne certa espero por publikigo de iliaj verkoj. Nur per kelkaj frazoj Kalocsay karakterizas la aŭtorojn, sed tiuj karakterizoj estas reliefaj kaj precizaj. Li klare montras, ke Esperanto-aűtoroj forte diferenciĝas unu de la alia laŭ siaj ideoj, mondkonceptoj kaj emocioj. Ili havas diversajn stilojn kaj el diversaj, eĉ kontraŭaj anguloj ili observas la mondon kaj konfliktojn en la homa animo.

Kalocsay trafe karakterizas ekzemple la verkistan talenton de Ferenc Szilágyi: “... li rigardas siajn novelfigurojn kiel oro-kora oĉjo.” Pri Stelan Engholm li diras: “Ankaŭ li estas humanisto, sed lia tro konsideremo lin devigas rigardi la mondon kun sobra realismo.”

Per tiu ĉi artikolo Kalocsay pruvas, ke en la originala Esperanto-beletro ne mankas talentaj aŭtoroj kun originalaj ideoj kaj variaj teraoj, sed la kaŭzo de la malrapida evoluo de la prozo estas la multnombraj eksteraj cirkonstancoj, kiuj ĝenerale baras la vojon de Esperanto-literaturo.

Tiu ĉi artikolo ne priskribas nur la staton de la Esperanta beletro, sed ĝi montras, ke Kalocsay reale karakterizas la fenomenon: “Esperanto-literaturo”. Kalocsay vidis, ke la esperanto-prozo vivas, kaj malgraŭ ke li ne faris prognozojn pri ĝia estonto, li kredis en ĝia evoluo.

Ni ne povas imagi ekziston de iu ajn literaturo, se ne ekzistus literatura organo, en kiu fokusiĝas la tendencoj de ĝia evoluo. En 1908 en Budapeŝto aperis la literatura revuo Nyugat (Okcidento), kiu estis unu el la gvidaj ĵurnaloj en la hungara literaturo. Ĉirkaŭ tiu ĵurnalo kolektiĝis multaj junaj talentaj artistoj, kiuj strebis proklami revolucion en la literatura arto. Similan rolon por la Esperanta literaturo kaj kulturo ludis la revuo Literatura Mondo. Unu el la plej talentaj eseoj de Kalocsay estas: La tri vivoj de Literatura Mondo 116. En ĝi Kalocsay trarigardas la vojon de tiu ĉi unika revuo laŭ sia karaktero en la Esperanto-historio. Li ne deziras analizi kaj karakterizi la revuon, li simple rememoras en kronologia vico pri ĝiaj aperoj kaj malaperoj, pri ĝiaj rubrikoj kaj artikoloj, pri ĝiaj redaktoroj, sed tiuj rememoroj estas tiel fortaj, ke Kalocsay, kiu preferas en siaj artikoloj la analitikan, eĉ iomete malvarman tonon, ĉi tie ne povas kaŝi sian spontanan emocion. Kiam la legantoj legas tiun eseon, ili havas la imagon, ke Kalocsay verkis ĝin per unu spiro. La frazoj kvazaŭ flugas unu post la alia. La stilo estas klara kaj eleganta. La tri vivoj de Literatura Mondo ne estas eseo, ĝi estas konfeso pri longjara konscia kaj obstina laboro. Ĝi estas konfeso de homo, kiu dediĉis sian talenton al la nobla celo.

En tiu ĉi eseo Kalocsay ne donas konsilojn kaj ideojn, li simple, modeste rakontas pri la obstina agado de multaj konataj kaj nekonataj personoj de Esperanta literaturo kaj Esperanto-movado, inter kiuj ankaŭ li estis unu el tiuj apostoloj.

II. Eseoj pri Esperanto-aŭtoroj

Multajn studetojn Kalocsay dediĉis al personoj, kiuj en diversaj anguloj de la mondo fervore laboris por la prospero de Esperanto. Tiuj esperantistoj estis juristoj, pastroj, doktoroj de la medicinaj sciencoj aŭ simplaj laboristoj, sed ĉiujn ilin kunligis la problemoj de la Internacia Lingvo.

En siaj eseoj Kalocsay rakontas pri ilia Esperanto-laboro ne nur kun amika amo kaj simpatio, sed li montras ilian realan lokon en la historio de Esperanto-movado. Tiuj ĉi eseoj povas esti modeloj en Esperanto-literaturo, ĉar en ili la emocio kolorigas la faktojn, kaj ili ne aspektas kiel sekaj, sensukaj biografioj.

Certe ne nur Kalocsay demandis sin, kiel Esperanto venkis? Kial ĝi restis vivanta post la morto de sia “iniciatoro”, kial ĝi povis transvivi la du mondmilitojn, dum aliaj multnombraj lingvoprojektoj restis nur projektoj?

Al tiuj ĉi demandoj Kalocsay respondas en la eseo: Zamenhofa tago 117. Tiu ĉi eseo estas interesa por la historiistoj de la Esperanto-movado, ĉar en ĝi Kalocsay karakterizas la tri gravajn faktorojn, per kiu Esperanto venkis, kaj trovis multajn adeptojn.

Unu kaj plej grava kaŭzo—laŭ Kalocsay—estis la internacieco. Zamenhof dediĉis la lingvon al la servo de la paco kaj la amo inter la popoloj. Due, li substrekis la fakton, ke Zamenhof dekomence destinis la lingvon por literaturo kaj Kalocsay klare difínis tion: “La lingvo kreis la literaturon, la literaturo kreis la literaturan lingvon.” Trie, Zamenhof faris nur la lingvo-fundamenton kaj konfidis ĝian riĉigon kaj poluradon al la adeptoj.

Ankaŭ tiu ĉi eseo estas konciza, sed per sia logiko kaj konkludoj ĝi efikas al la legantoj.

Tiu ĉi eseo montras ankaŭ, ke Kalocsay havis realan imagon pri la avantaĝoj de la Internacia Lingvo, analizis ilin en dialektika unueco kaj ne subtaksis eĉ unu el ili.

La Internacia Lingvo estas sufíĉe komplika kaj kompleksa fenomeno. Ĉiuj erarus, se ili provus analizi la problemojn de Esperanto nur el unu flanko. Tiuj ĉi problemoj postulas profundan kaj seriozan esploron. Oni science, el sociologia kaj psikologia vidpunktoj devas esplori la motivojn, kiuj allogas la homojn al la Esperanto-movado.

La personeco de Kazimierz Bein multfoje okupis la atenton de la esperantistoj kaj verŝajne ankoraŭ longe okupos la pensojn de la historiistoj de Esperanto-movado, ne nur tial, ĉar Kabe restis unua stilisto esperantista en la historio de Esperanta literaturo, sed ankaŭ tial, ĉar li forlasis Esperanton ĉe la kulmino de sia gloro. En sia eseo: Kabe centjara 118, Kalocsay lumigas la enigman naturon de Kabe. Jam en 1931 Kalocsay verkis rondelon en RIMPORTRETOJ: Ho, Kabe, Kabe, Kabe!, sed en tiu ĉi eseo Kalocsay detale observas la Esperanto-laboron de Kabe kaj serĉas la kaŭzon de lia definiva forlaso de Esperanto.

Kalocsay diras: “Estus tamen maljusta rigidiĝi en la rankoro pro tio, ĉar dizertis granda donanto, laboranto, efikanto, dum facile ni preteras la dizerton de tiuj, kiuj faris nenion signifan aŭ apenaŭ ion.” En tiu portreto Kalocsay observas ne nur la tradukistan talenton de Kabe, sed ankaŭ lian personecon. Kabe estis homo, kiu ĉiutage kvar-kvin horojn laboris por Esperanto kaj lia devizo estis “ĉion aŭ nenion”. Eble Kabe tial rezignis pri Esperanto kaj dediĉis siajn fortojn al sia okulkuracista profesio.

Tiu ĉi eseo estas interesa ne nur ĉar ĝi lumigas unun el la plej interesaj figuroj en la Esperanta movado, sed ankaŭ el literatura vidpunkto. En ĝi Kalocsay prezentas sian propran opinion pri la personeco de Kabe kaj montras lian signifon por Esperanto-literaturo. Per sia fleksebla kaj viva lingvo Kalocsay prezentas reliefan portreton pri Kabe.

Kalocsay bone konis siajn kunlaborantojn kaj verkis pri ilia Esperanto-laboro kelkajn eseojn. Tiuj ĉi verkaĵoj havas apartan valoron, ĉar kiu pli bone povus rakonti al ni: pri Tárkony, Szilágyi aŭ Bodó ol Kalocsay. Ni nur povas nur bedaŭri, ke tiuj ĉi eseoj ne havas karakteron literaturaj studoj, sed malgraŭ ilia koncizo, ili donas realan imagon pri la plej talentaj Esperanto-verkistoj.

La duan vivon Literatura Mondo ŝuldas al la iniciatema naturo de Vilmos Bleier, kaj al li Kalocsay dediĉis grandan eseon. Nun ni ne tre ofte rememoras pri Bleier kaj tial la eseo de Kalocsay 119 havas apartan signifon. Kiam ni denove tralegas tiun ĉi eseon, ŝajnas al ni, ke ĝi estas dediĉita al la problemoj de la Literatura Mondo. Kalocsay priskribas la renaskiĝon de la revuo en 1931 kaj la vastan libroeldonadon dum la dua periodo de la revuo, sed malantaŭ la konkretaj faktoj la legantoj sentas la modestan kaj aktivan fíguron de Bleier.

Pere de tiu eseo ni vidas la talenton de Kalocsay krei realajn kaj vivajn portretojn pri siaj samtempuloj. Kalocsay ne parolas rekte pri la pozitivaj trajtoj en la karaktero de Bleier, sed li reale priskribas lian vastan Esperanto-agadon kaj tiamaniere la legantoj mem povas formi la veran bildon pri tiu arda apoganto de la Esperanto-kulturo.

En tiu ĉi eseo eĉ la stilo de Kalocsay impresas nin, en ĝi ni malkovras novajn elementojn. Malgraŭ, ke Kalocsay alte estimas la agadon de Bleier, li pentras lian portreton precize, kaŝante sian emocion. Nur en la fíno de la eseo per tre bela, poezia komparo li montras siajn profundajn amikajn sentojn: “Li ne verkis tiel varmajn kaj spicajn ampoemojn, kiel Heine, kies tombon la francaj virinoj ĝis nun ornamas per floroj, sed se el iu esperantis/in/o venus en la kapon meti florojn sur lian tombon, eble la 14-an de Majo, li/ŝi ne malŝparus la floron sur la tombon de senindulo.”

Kaj tio estas la plej modesta, sed la plej horaa pritakso de la sindona Esperanto-agado de Vilmos Bleier.

La fíguro de Ferenc Szilágyi forte allogis Kalocsay kaj ne nur unufoje li dediĉas sian plumon al la ĵurnalisto, verkisto, Esperanto-instruisto Szilágyi. En la eseo: La ĉiomflankulo 120, Kalocsay varme kaj amike parolas pri tiu homo, el kiu radias fido kaj bonvolo. En la personeco de Szilágyi Kalocsay vidas ne nur la homon kun granda koro, sed la spertan organizanton, inspiran verkiston kaj aktivan redaktoron. Kalocsay per profesia sperto difínas la plej karakterizajn trajtojn de lia multflanka talento. En la eseo pri Szilágyi, Kalocsay prezentas kelkajn interesajn indikojn pri lia vivo kaj formas reliefan psikologian portreton de tiu originala Esperanto-verkisto. Certe la eseo de Kalocsay pri Szilágyi multe helpos al esplorantoj de Esperanto-literaturo en ilia laboro.

Foje en intervjuo Tárkony menciis: “De kvardek jaroj mi laboras kune kun Kalocsay ĉe Literatura Mondo kaj Hungara Vivo.” Tio estas vere longa periodo, dum la homoj povas bone koni unu la alian. Ĉiuj, kiuj konas la Esperanto-literaturon, bone scias la signifan rolon de Lajos Tárkony por tiu ĉi literaturo. Pri Tárkony Kalocsay skribis kelkajn eseojn kaj artikolojn, recenzis liajn poemojn, sed unu fakto impresas nin. Se la karakterizoj de Kalocsay pri Szilágyi, Bodó, aŭ Szathmári estas kategoriaj kaj koncizaj, liaj karakterizoj pri Tárkony ĉiam estas tre ampleksaj. Kiam oni legas ilin, oni konstatas, ke Kalocsay en la talento de Tárkony ĉiam rnalkovras novajn kaj novajn flankojn. Kalocsay profunde sentas lian talenton, sed neniam provas precize karaktenzi ĝin. En sia antaŭparolo de la poemaro de Tárkony: SOIFO (1964) Kalocsay skribas: “Ĉu nomi lin polurita romantisto? Pli facile diri, kiel ne nomi lin. Certe li estas tro ŝveba por esti realisma kaj tro tera por esti idealisma. Li estas li mem...” Sed tio ne signifas, ke Kalocsay ne difínis la rolon de Tárkony en Esperanto-literaturo. Li konis la riĉe emocian naturon de Tárkony kaj strebis respeguli ĝin en siaj eseoj. Malgraŭ, ke en siaj poemoj Tárkony malkovris la profundon de sia tenera animo, Kalocsay deziris montri la radikon de tiu lirika tenero, deziras montri la delikatan limon inter la poeto Tárkony kaj la kritikisto Tárkony, la delikatan limon inter la realo kaj idealo en la animo de tiu milda poeto. Eble Kalocsay kelkfoje dubis, ke li sukcesis fari tion, sed ni pensas, ke en la eseoj li prezentis la verkistan Tárkony pli bone ol verŝajne ĉiuj, kiuj en la estonto okupiĝos pri la temo.

Kalocsay skribis portretojn ne nur por plenumi amikan devon (koncerne la samtempulojn), sed lin gvidis la nobla penso, rakonti pri ili al la junaj Esperanto-generacioj.

Tiuj eseoj konservis multe el la flamo de a nobla koro de Kalocsay. Li rakontas pri siaj amikoj kaj kolegoj amike. Li ne deziras ilin fari herooj aŭ ornami ilin per aŭreolo de la apostoloj. Simple kaj nature li rakontas pri iliaj seniluiziĝoj en la vivo aŭ pri iliaj malgrandaj ĝojoj. Lia eseo pri Emba ekzemple sonas, kiel trista melodio pri la malfacila kaj malĝoja vivo, sed la optimisma naturo de Emba ravas Kalocsay-n kaj tiu optimismo kvazaŭ penetras ankaŭ en la eseon. Kalocsay vidis, ke en la versaĵoj de Emba ne mankas talento, en lia romano: MARIA KAJ LA GRUPO estas multaj bonaj flankoj kaj Kalocsay montras tion ankaŭ al la legantoj.

En la eseo de Kalocsay dediĉita al Paŭlo Balkányi, ni vidas kvazaŭ antaŭ ni unun el la plej aktivaj hungaraj esperantistoj, tiel majstre Kalocsay pentras lian portreton.

Tiuj eseoj priskribas ne nur la homojn, sed en ili la legantoj trovas multajn konkretajn indikojn pri la Esperanta movado. En tiuj eseoj Kalocsay esprimis sian opinion pri la problemoj de Esperanto-literaturo. En ili Kalocsay karakterizis la talenton de tiuj, kiuj evoluigis tiun literaturon. Tiuj eseoj estas modelo de la modesto. Kalocsay parolas pri la homoj, kun kiuj li estis kune dum jardekoj, sed li nek vorton mencias pri si mem. Li preferas observi la personojn el la fono kaj precize priskribi ilin. Li estimas la talenton de siaj amikoj kaj ilian decidon dediĉi sin al Esperanto. Tiun estimon li sugestas ankaŭ al la legantoj.

Se ni analizas tiujn eseojn el ilia literatura flanko, ni devas konfesi, ke kiel literaturaj verkoj havas modestajn kvalitojn. Ilia stilo estas perfekta, la pensoj esprimitaj en ili estas klaraj, profundaj, sed ili suferas ĝenerale el kompona vidpunkto. Ofte mankas fundamenta ideo, kiu devas unuigi la pensojn. Kelkaj el ili estas nur literaturaj skizoj kaj en multaj mankas la ĝeneraligoj.

Sed la celo de Kalocsay estis simple konfesi pensojn pri organizaj problemoj aŭ rememori modeste pri kelkaj personoj, kiuj lasis helan spuron en nia literaturo. En tiuj eseoj lia erudicio donis ankaŭ faktojn, kiuj helpas pri la klarigo de la diversaj problemoj en nia movado kaj literaturo. Nun por ni tiuj eseoj ludas ankaŭ alian rolon. Per ili ni konstatas multajn interesajn trajtojn el la karaktero de Kalocsay kiel homo kaj verkisto. Ili riĉigas kaj kompletigas lian fíguron.

III. Eseoj pri hungaraj verkistoj

Kalocsay per siaj tradukaĵoj prezentis al la esperantistoj ne nur la riĉan verkadon de la plej talentaj hungaraj verkistoj—klasikaj kaj nuntempaj—sed en eseoj li priskribis la atmosferon en kiu ili kreis. En multaj eseoj Kalocsay klarigas la plej karakterajn trajtojn de la hungara literaturo. Lia celo estis, ke la fremdlandanoj ne nur intuicie perceptu apartajn verkojn kaj aŭtorojn, sed ankaŭ ekkonu la evoluon de la hungara literaturo. Per liaj eseoj la legantoj enrigardas en la komplikan kaj interesan mondon de la hungaraj verkistoj, sed ĉi tie ni analizos nur la eseojn dediĉitajn al Sándor Petőfí kaj Endre Ady—al la du centraj figuroj de la hungara poezio.

Preskaŭ 55 jarojn okupiĝis Kalocsay pri la tradukoj de Petőfi-poemoj. En 1970 aperis Esperantlingve granda Petőfí-volumo: LIBERO KAJ AMO. La enkonduko de la poemaro estas nur 12 paĝoj, sed pri ilia preparo Kalocsay diris jenon: “En la enkonduko helpis min per pluraj fontoj, unuavice per la biografío Sándor Petőfí de Gyula Illyés, aperinta ankaŭ franclingve. Tiu 682 paĝa libro metis al mi grandan malfacilaĵon: tre ofte ĝiaj paĝoj allogis min tiom, ke nur pene mi povis ne algluiĝi kaj ne traduki ĉion laŭvorte.” 121. El tiu konfeso ni komprenas la malfacilan taskon prezenti la vivon kaj verkadon de la granda hungara poeto per la literatura formo—eseo. Tiu malgranda eseo estas grava, ĉar malgraŭ, ke ĝi sonas kurioze, eble multaj konatiĝos kun tiu poeto pere de la esperanta traduko de liaj poemoj.

En tiu ĉi eseo Kalocsay devis montri la epokon, kiu naskis la poeton, devis prezenti ankaŭ la cirkonstancojn en kiu li kreis, devis prezenti la ideojn de liaj poemoj kaj diri kelkajn vortojn pri la poezia talento de Petőfi, kaj krom tio la eseo devis esti konciza, ĉar la poeto plej bone prezentiĝas per siaj versaĵoj. Per tiu ĉi eseo Kalocsay sperte enkondukas la legantojn en la krutan, sed spirite riĉan vivon de Petőfi. En ĝi la epoko, la tempo, en kiu naskiĝis kaj vivis Petőfi, estas nur kiel fono kaj en la centro estas la figuro de la poeto. Kalocsay trarigardas preskaŭ la tutan vivon de Petőfí; de lia naskiĝo ĝis la heroa pereo. Diversajn momentojn el tiu dinamika kaj anhela vivo Kalocsay prezentas per karakteraj citaĵoj de la koncernaj poemoj. Tiamaniere Kalocsay ne nur kolorigas la enkondukon, sed donas ankaŭ indikojn pri la momentoj dum kiuj naskiĝis la diversaj poemoj de Petőfi. En la eseo Kalocsay tiel pentras la fíguron de la genia poeto, kiam ni legas liajn versaĵojn, tiu figuro fariĝas antaŭ niaj okuloj pli viva, kaj pli reliefa.

Kalocsay tradukis multajn poemojn de la alia granda hungara poeto Endre Ady. En sia eseo en la poemaro: LA MORTO DE ĈIELARKO (eldonita de Hungara Esperanto-Asocio 1977), Kalocsay diras pri li: “... de post Petőfi la plej granda poezia kreanto, la plej signifoplena kaj grandformata fenomeno en la hungara liriko.”

Tiujn enkondukajn frazojn pri la talenta poeto, Kalocsay pravis per adekvataj tradukoj. Sed ne nur la poemoj de Ady elvokas intereson. Interesa estas ankaŭ lia mallonga, sed riĉenhava vivo, kaj tiun vivon Kalocsay prezentas per la eseo. Ankaŭ en tiu eseo Kalocsay ne strebas priskribi detalan biografion de la poeto. Lia celo ne estas science analizi la ampleksan filozofían verkadon de Ady. Kalocsay deziras nur per kelkaj biografiaj indikoj trarigardi lian vivon kaj montri la fontojn de lia profunda homa poezio. Kalocsay deziras nur prepari la legantojn por pli atenta legado, ĉar Ady estas tre originala kaj tre hungara poeto. Kalocsay diras pri li: “... kreis por si apartan poezian lingvon kaj apartan mondon de simboloj, eĉ apartan prozodion: la akcenton de liaj poemoj difinas la senco, sed oni sentas en ĝi ankaŭ la malnovan hungaran verspulson kaj la tamburetadon de la tempomezura metriko.”

La verkado de Ady estas fenomeno ne nur en la hungara, sed ankaŭ en la monda literaturo, sed tiu krea laboro ne ĉiam ricevis realan pritakson. La diskutoj pri la valoro de liaj poemoj daŭris dum jardekoj. Per sia eseo Kalocsay enrigardis en la riĉe emocian animon de Endre Ady. Per sia eseo Kalocsay tuŝas la plej tenerajn kordojn de lia animo kaj tiel la eseo similas al eta lirika melodio, kiu fínas per iomete amara akordo: “Krom tio—li estis tre granda poeto.”

La kreadagado de tiuj verkistoj profunde emociis Kalocsay-n. Li multfoje legis kaj tralegis iliajn verkojn. Kiam li tradukis iliajn poemojn aŭ novelojn, li penetris en ĉiun ilian strofon aŭ linion. Li detale kaj profunde konis ilin, li parolas pri ili kompetente. Per tiuj eseoj Kalocsay montras al la legantoj: kiamaniere li komprenas la poemojn de Petőfi, Madách aŭ Ady. Kian valoron li vidas en iliaj verkoj kaj ankaŭ per tiuj mallongaj eseoj li prezentas ilian talenton.

En la diversaj naciaj literaturoj ekzistas multaj eseoj pri elstaraj naciaj aŭtoroj, sed bedaŭrinde malmultaj el tiuj eseoj estas tradukitaj Esperantlingve. Tio estas vera manko, ĉar per similaj eseoj la Esperanto-legantoj povus ekkoni multajn aŭtorojn kaj iom pli bone kompreni iliajn verkojn.

Ni ne neglektu la originalajn eseojn de Kalocsay pri hungaraj verkistoj, ĉar ankaŭ ili konservas la perfektan Kalocsay-stilon, liajn profundajn konojn pri la hungara literaturo.

La eseoj de Kalocsay ne estas la plej karaktera parto de lia kreado, sed tiuj eseoj gardas valorajn pensojn, karajn portretojn, originalajn ideojn... Ankaŭ en ili enestas Kalocsay.

113 Hungara Vivo 1971:3, p. 4-5.

114 Hungara Vivo 1971:3, p. 6-7.

115 Hungara Vivo 1974:1, p. 5-6.

116 Hungara Vivo 1972:4, p. 4-5.

117 Hungara Fervojista Mondo 1967:4, p. 49-50.

118 Esperanto 1972/103.

119 Hungara Vivo 1968:4, p. 1-3; repr. en Budapeŝta Informilo 1978:5, p. 4.

120 HungaraVivo 1975:5, p.11.

121 Postnotoj de LIBERO KAJ AMO p. 249.


FONTO: Miĥalkov, Georgi. “La eseisto Kalocsay, ” en: Omaĝe al Kálmán Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso: pri la vivo kaj plena verkaro de D-ro Kálmán Kalocsay; komp. Ada Csiszár. Budapest: A. Csiszár / KAL-ĈI-Dokumentaro. Volumo 4. La proza verkisto kaj tradukinto (2000), p. 4-10.


«Mi Ne Deziras Esti Juvelo» de Georgi Miĥalkov

Ĉu solas ni?” de Julian Modest

“Flava Rozo” & Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Nyelvi egyenlöség
(verkoj de & pri Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay @ Ĝirafo

Julian Modest - Vikipedio

Georgi Mihalkov (Julian Modest) [OLE]

Pri E. Tóth parolas Julian Modest kaj Vilmos Benczik
El la Songazeto 3 de Literatura Foiro
(sonregistraĵo / sound file)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 13 March 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain