Tri Poemoj
el “Malnovaj Madrigaloj”

Kálmán Kalocsay



Papavo

Inter spikaro ora,
en bluzo ruĝkolora
vi staras kiel granda,
okulojn altiranta
papavo,
kaj pelas min sopiro
alkuri por akiro
de via sorĉa drogo
vokanta per allogo
por havo
de dolĉa ebrieto,
tratikla malkvieto,
ĝis la beata plonĝo
en la torpora sonĝo
de ravo. . .

Festoj

Kiel en griz’ de tagoj jaraj
venas agrablaj ŝanĝoj:
ruĝaj literoj kalendaraj
de l’ festoj kaj dimanĉoj,

tiel dum monotone pasas
horoj en taga drivo,
ravon de ŝanĝ, al ni donacas
prodige nia vivo,

ĉar kara, se vi min brakumas,
jen, dronas zorgoj teraj:
en nia griza tago lumas
minutoj ruĝliteraj.

Pli ol amo

Kiel la peza gut’ miela
de sur kalika rando,
al vi el mia koro ŝvela
verŝiĝu nun ĉi kanto.

Ho kunulin’ de l’ grizaj tagoj
kaj de la noktoj dolĉaj,
brilanta al mi dum la plagoj
per la okuloj torĉaj,

en ruĝa ard’ nin interligis
volupto ĝis kunfando,
komune min kaj vin plenigis
turmento ĝis trans rando,

sovaĝaj fratoj, kiujn fruntas
la hom’ en la vivlukto:
volupto pli ol viv’ profundas,
turment’ pli ol volupto.

Volupto kaj turment’ nin faras
eterna amalgamo,
kaj tio — sankte mi deklaras —
jam estas pli ol amo.



FONTO: Kalocsay, Kálmán. “Papavo,” “Festoj,” “Pli ol amo;” en Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, red. Lájós Kökény (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1966), p. 125, 129-130. El “Malnovaj Madrigaloj” en Izolo.


Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 May 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain