Kaj la reĝino naskis filon nomatan Asteriono.
Apolodoro: Bibliotheca, III., I.
Mi scias, oni min akuzas pri fiereco, kaj eble pri mizantropio, kaj eble pri frenezeco. Tiaj akuzadoj (venĝotaj de mi siatempe) estas mokindaj. Vere, mi ne eliras el mia domo, sed ankaŭ estas vere, ke ĝiaj pordoj (kies nombro estas senfina)[1] malfermitaj estas tage-nokte antaŭ la homoj, eĉ antaŭ la bestoj. Eniru do, kiu volas. Li ne trovos virinan pompon ĉi tie, nek grandiozajn instalaĵojn uzatajn ene de palacoj, sed jes la kvietecon kaj la solecon. Tiel la eniranto trovas domon, netroveblan alian surface de la tero. (Ĉiuj mensogas, kiuj asertas, ke en Egiptio ekzistas io simila.) Eĉ kiuj kalumniadas min, rekonas, ke estas nek unu meblo en la domo. Alia ridindaĵo, ke laŭ ili mi, Asteriono, vivas tie kvazaŭ en prizono. Ĉu mi ripetu, ke eĉ unu pordo ne estas fermita, ĉu mi aldonu, ke ekzistas neniu seruro? Cetere, iun krepuskon mi eliris sur la straton; se mi revenis antaŭ la nokto, mi faris tion pro timo inspirita en mi de la vizaĝoj de l’plebo, vizaĝoj senkoloraj kaj plataj, kvazaŭ la malfermita mano. La suno jam subiris, sed iu infana, senhelpa ploro kaj la kruda petegado de l’grego atestis, ke oni rekonis min. La popolo preĝadis, forkuris, sin terenĵetis; aliaj suprengrimpis la klaŭstron de la templo de l’Torĉoj, aliaj arigis ŝtonojn. Iu, mi kredas, kaŝiĝis sub la maro. Mia patrino ne vane estis reĝino; mi ne kapablas intermiksiĝi kun la vulgaruloj, kvankam tion pretendus mia modesteco.
Jen la fakbo: mi estas ununura. Ne interesas min, kion homo al homo kapablas transmisii; kiel la filozofo, mi pensas, ke nenio estas komunikebla pere de l'skribarto. La tedaj kaj trivialaj bagateloj ne povas enhaviĝi en mian spiriton, kapabligita por la grandeco; mi neniam encerbigis la diferencon inter tiu kaj alia litero. Certa grandanima malpacienco impedis, ke mi ellernu legi. Kelkfoje mi bedaŭras tion, ĉar la noktoj kaj la tagoj estas longaj.
Tamen ne mankas al mi amuziĝoj. Kvazaŭ atakonta ŝafo, mi kuradas laŭ la ŝtonaj galerioj ĝis kiam mi terenfalas, vertiĝinte. Mi kaŝiĝas en ombro de iu akvujo aŭ en iu koridorflekso, kaj mi ludas, ke oni serĉas min. Estas terasoj, de kiuj mi defaligas min, ĝis kiam min kovras sango. Je kiu ajn horo mi povas ludi la dormanton, fermante la okulojn kaj profunde spirante. {Kelkfoje Vere mi ekdormas, kelkfoje ŝanĝis koloron la tago, kiam mi malfermas la okulojn.) Sed el tiom da ludoj, kiun mi preferas, estas tiu de alia Asteriono. Mi ŝajnigas, ke li venas por viziti min, kaj mi montras al li la domon. Respekteme kliniĝante mi diras al li: Nun ni reiras al la alia vojkruciĝo aŭ Nun ni eniras en alian korton aŭ Trafe mi diris, ke plaĉos al vi la rivereto de l'kanalo aŭ Nun vi ekvidos akvujon plenplenan de sablo aŭ Vi ekvidos, kiel forkiĝas la kelo. Kelkfoje mi eraras, tiam ni ambaŭ ekridas bonhumore.
Ne nur tiujn ludojn mi inventis, sed mi ankaŭ meditadis pri la domo. Ĉiuj partoj de l’domo multfoje ekzistas, kiu ajn loko estas alia loko. Ne estas unu akvujo, unu korto, unu trinkujo, unu manĝujo; estas dekkvar (senfinaj) la manĝujoj, la trinkujoj, la kortoj, la akvujoj. La domo estas tiel granda, kiel la mondo; pli ĝuste, ĝi estas la mondo mem. Tamen, per multe da penado, tra kortoj kun akvujo kaj polvoplenaj galerioj el griza ŝtono, mi atingis la straton, kaj ekvidis la templon de l’Torĉoj kaj la maron. Tion mi tute ne komprenis, ĝis kiam la nokta vizio malkaŝis al mi, ke dekkvar (senfinaj) estas ankaŭ la maroj kaj temploj. Ĉio estas multfoja, dekkvarfoja, sed du aĵoj estas en la mondo, kiuj ŝajnas esti unufojaj: supre, la hirta suno; sube, Asteriono. Eble estis mi, kiu kreis la stelojn kaj la sunon kaj la grandegan domon, sed pri tio mi jam ne rememoras.
En ĉiu naŭa jaro envenas en la domon naŭ homoj, por ke mi liberigu ilin de ĉiu malbono. Mi aŭdas iliajn paŝojn aŭ iliajn voĉojn funde de la ŝtonaj galerioj, kaj gaje mi ekkuras por trovi ilin. La ceremonio daŭras kelkajn minutojn. Unu post alia ili terenfalas, sen ke miaj manoj estus sangmakulitaj. Ili restas tie, kie defalis, tiel la kadavroj helpas distingi unu galerion de la alia. Mi ne scias, kiuj estas ili, sed scias, ke unu el ili profetis, je sia mortohoro, ke iam alvenos mia savisto. Ekde tiam ne doloras min la soleco, sciante ke vivas mia savisto, kaj finfine li leviĝos el la polvo. Se miaj oreloj perceptus ĉiujn bruojn de l’mondo, mi ekkonus liajn paŝojn. Estu tiel, ke li portus min al ia loko havanta malpli da galerioj kaj malpli da pordoj. Kiel aspektos mia savisto? — mi demandas min mem. Ĉu taŭro, ĉu homo li estos? Ĉu eble li estos homvizaĝa taŭro? Aŭ ĉu tia, kia mi estas?
La matena suno reflektiĝis sur la bronza spado. Jam restis neniu spuro de sango.
— Ĉu vi kredas, Ariadna? -— diris Teseo. — La minotaŭro apenaŭ sin defendis.
El hispana tradukis:
Zsuzsa Varga-Haszonits
1 En la originalo ni legas dekkvar, sed multas kaŭzoj por konkludi ke, surbaze de Asteriono, tiu numeralo signifas senfina.
SOURCE / FONTO: Borges, Jorge Luis. La domo de Asteriono, tradukis Zsuzsa Varga-Haszonits, Hungara Vivo, 1976, n-ro 2, p. 9. [El El Aleph.]
La domo de Asteriono
de Jorge Luis Borges, trad. Manuel Giorgini
Leciono de historio
[Fragmento el Vojaĝo al Kazohinio]
de Sándor Szathmári
Jorge Luis Borges en Esperanto
Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web
Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 20 June 2023
Site ©1999-2023 Ralph Dumain