La  mortinto

De: BORGES (borĥes), Georgo Luizo

vd. “La Sudo”.

Ke viro el la Bonaera suburbo, ke malgrava fanfaronulo sen ia virto, krom la orgojlo pro sia kuraĝo, penetras la dezertojn trakuritajn de rajdantoj en la brazila landlimo kaj fariĝas eĉ kapitano de kontrabandistoj, ŝajnas jam antaŭe neebla.

Al la personoj tiel opiniantaj mi volas rakonti la destinon de Benjameno Otaloro, pri kiu eble eĉ neniu memoro transdaŭras en Balvanera Kvartalo (1), kaj kiu mortis laŭ sia leĝo, pafita, en fora angulo de Ŝtato Riogrando Suda (2).

Mi ne konas la detalojn de lia aventuro: kiam ili estos malkaŝitaj al mi, tiam mi korektos kaj ampleksigos ĉi paĝojn. Momente, ĉi resumo povas esti utila.

Benjameno Otaloro estas deknaŭ-jara ĉirkaŭ 1891a. Li estas junulo kun mallarĝa frunto, sinceraj helaj okuloj, vasta fortikeco. Bonŝanca ponardfrapo malkaŝis al li, ke li estas kuraĝa homo; ne maltrankviligas lin la morto de sia kontraŭulo, ankaŭ ne la neceso forkuri tuj el la Respubliko. La paroĥa Lokestro donas al li rekomendleteron por iu nomata Asevedo-Bandejra, el Urugvajo. Otaloro enŝipiĝas: la vojaĝo estas knara kaj ŝtorma. La sekvintan tagon li travagas la stratojn de Montevideo kun nekonfesata kaj eble nekonata malĝojo.

Li ne renkontas Asevedo-Bandejran. En drinkejo, ĉirkaŭ noktomezo, li ĉeestas kverelon de kelkaj bovgardistoj. Ekbrilas tranĉilego; Otaloro ne scias ĉe kiu flanko regas la pravo, sed allogas lin la nura gusto je la danĝero, kiel aliajn kartludoj aŭ muziko. Li haltigas en la malpaco malaltan ponardfrapon, kiun kampulo ĵetas al iu viro kun malhelkolora ĉapelo kaj ponĉo. Poste rezultas, ke ĉi-lasta estas Asevedo-Bandejra. (Eksciante tion Otaloro disŝiras la leteron, ĉar li preferas ŝuldi ĉion al si mem). Asevedo-Bandejra nepravigeble impresas kiel kriplulo, kvankam li estas fortika: en lia vizaĝo vidiĝas la proksimaj spuroj de la judo, la negro kaj la indiano. En lia mieno, la simio kaj.la tigro; la cikatro kiu traas lian vizaĝon estas ornamo plia, samkiel la nigraj hirtaj lipharoj.

Ĉu sekvo, ĉu eraro de la alkoholaĵoj, la malpaco ĉesas same rapide, kiel ĝi komenciĝis. Otaloro drinkas kune kun la bovgardistoj kaj poste akompanas ilin al festo kaj poste al domego en la MALNOVA URBO, jam en plena taglumo. En la plej malantaŭa korto, sur la nuda tero, la viroj sternas siajn selltukojn por dormi. Otaloro konfuze komparas tiun nokton kun la antaŭa: nun li jam surpaŝas firman grundon, inter amikoj. Sed ja mordas lin iu konscienca riproĉo: ne sopiri pri Bonaero.

Li dormas ĝis vespero, kiam vekas lin la kampulo, kiu agresis ebrie Bandejran. Otaloro memoras, ke tiu homo partoprenis kun la aliaj la nokton tumultan kaj gajegan, kaj ke Bandejra sidigis lin ĉe sia dekstra flanko kaj devigis lin daŭrigi la drinkadon.

La viro diras al li, ke la mastro ordonas konduki lin. En iuspeca oficejo frontanta al la vestiblo—Otaloro neniam vidis vestiblon kun flankpordoj—atendas lin Asevedo-Bandojra, al kiu kompanias helhaŭta kaj malŝatema virino kun ruĝaj haroj. Bandejra laŭdas lin, regalas lin per glaso da brando, ripetas al li, ke li aspektas kiel kuraĝa homo, proponas al li iri al la Nordo kun la ceteraj por hejmenpeli gregon. Otaloro akceptas: ĉirkaŭ la matenkrepusko ili estas jam sur la vojo, en direkto al Takuarembó (3).

Tiam komenciĝas por Otaloro nova vivo, kun vastaj aŭroroj kaj tagoj odorantaj ĉevale. Tiu vivo estas nova por li.kaj foje terura sed ĝi estas jam en lia sango, ĉar samkiel la homoj el aliaj nacioj adoras la maron kaj antaŭsentas ĝin, tiel ni—ankaŭ la homo interplektanta ĉi simbolojn—sopiras al la senfina ebenaĵo kiu sonoras je huftretadoj.

Otaloro elkreskis en la kvartaloj de la ĉaristoj:  antaŭ ol pasis unu jaro li fariĝas gaŭĉo. Li lernas rajdi, engregigi la brutaron, buĉi, manipuli la lazon ligantan kaj la bulojn renversantajn, rezisti la dormemon, la tempestojn, la frostojn kaj la sunon, pelkonduki per la krioj kaj la fajfoj.

Dum tiu tempo de lernado, nur unufoje li vidas Asevedo-Bandejran, sed li tenas lin en konsidero, ĉar esti viro de “esti viro de Bandejra” signifas esti priatentata kaj timata, kaj ĉar ĉe kiu ajn virago la gaŭĉoj diras, ke Bandejra faras tion pli bone.

Unu el ili opinias, ke Bandejra naskiĝis trans Kuarejm-Rivero, en la Ŝtato Riogrando Suda, kaj tiu fakto, kiu devus malaltigi lin, nebule riĉigas lin je multloĝataj arbaroj, marĉoj, kaj distancoj implikitaj kaj preskaŭ senfinaj.

Iom post iom Otaloro komprenas, ke la negocoj de Bandejra estas multoblaj kaj ke la ĉefa estas kontrabandado. Bovgardisto egalas al servisto: Otaloro decidas mem promociiĝi je kontrabandisto.

Du el la kamaradoj iun nokton transiris la landlimon  por reveni kun kelkaj provizoj da brando; Otaloro provokas unu el ili, vundas lin kaj prenas lian postenon. Motivas lin la ambicio kaj ankaŭ malluma fidelo. “Ke tiu homo (= Asevedo-Bandejra) — li pensas — fine komprenu, ke mi valoras pli, ol ĉiuj liaj orientanoj (4) kune”.

Pasas plia jaro, antaŭ ol Otaloro revenas al Montevideo. Ili trakuras la ĉirkaŭojn, kaj la urbon—kiu al Otaloro ŝajnas tre vasta; ili atingas la domon de la mastro, kaj la viroj sternas la seltukojn sur la plej malantaŭa korto.

Pasas la tagoj kaj Otaloro ne vidis ankoraŭ Bandejran. Ili diras, timeme, ke li estas malsana; nigrulo kutimos supreniri al lia dormoĉambro kun la kaldrono kaj la mateujo. Iun vesperon, oni komisias al Otaloro tiun taskon. Li sentas sin nebule humiligita sed ankaŭ kontenta. En la dormoĉambro, senmebla kaj malluma, estas balkono rigardanta al Okcidento, longa tablo kun brila malordo de vipoj, rimenoj, zonoj, pulvarmiloj kaj glavoj; malproksima spegulo kun la kristalo malbrila. Bandejra kuŝas surdorse; li sonĝas kaj plendas; karakterizas lin ardo de sunsubiro. La.ampleksa blanka lito ŝajnas malgrandigi kaj mallumigi lin. Otaloro rimarkas liajn grizharojn, lian lacecon, lian malforton, la faltojn de la jaroj. Lin ekribeligas tio, ke tiu aĝulo komandas ilin. Li ekpensas, ke nura bato sufiĉus por neniigi lin. Li vidas tiam per la spegulo, ke iu ĵus eniris. Estas la virino ruĝhara, duonvestita kaj nudpieda, kiu rigardadas lin kun malvarma scivolemo. Bandejra duonleviĝas: dum li parolas pri aferoj de la kamparo kaj elsorbas mateon post mateo, liaj fingroj ludas per la harplektaĵoj de la virino. Finfine, li donas al Otaloro permeson foriri.

Kelkajn tagojn poste, trafas ilin la ordono ekiri al la Nordo. Ili alvenas al brutbieno, kiu situas ie ajn en perdita loko de la senfina ebenaĵo. Nek arboj nek rivereto gajigas ĝin; de l’ leviĝo ĝis subiro la suno vipas ĝin. Por la brutaro, kiu estas grandkorna kaj malgrasa, estas kortoj kun ŝtonbariloj. “La Vespiro” nomiĝas tiu malriĉa establo.

Otaloro aŭdas en rondo de laboristoj, ke Bandejra baldaŭ alvenos el Montevideo. Li demandas kial; iu klarigas, ke fremdulo gaŭĉiĝinta intencas estri tro multe. Otaloro komprenas, ke estas blago, sed flatas lin, ke jam eblas tia blago. Li poste sciiĝas, ke Bandejra malamikiĝis al iu el la politikaj ĉefoj, kaj ke ĉi-lasta deprenis al li sian apogon. Al li plaĉas tia sciigo.

Alvenas kestoj kun longaj armiloj; alvenas kruĉo kaj baseno el arĝento por la alkovo de la virino; alvenas kurtenoj el implika damaskenaĵo; alvenas iun matenon el la montetoj ponĉkovrita melankolia rajdanto kun vepra barbo. Li nomiĝas Ulpjano-Suares, kaj li estas la “kapango” (5) aŭ dorsŝirmanto de Bandejra. Li parolas  tre malmulte kaj laŭ maniere brazileca. Otaloro ne scias, ĉu atribui lian silentemon al la malamikeco, al la malŝato aŭ al la nura barbareco. Li ja certe scias, ke por la plano, kiun li estas cerbumanta, li devas konkeri lian amikecon.

Poste eniras la destinon de Otaloro ruĝa ĉevalo nigrakrura, kiun el la Sudo kondukas Bandejra, kaj kiu surportas selon garnitan per metalplatoj kaj ĉabrakon borderitan per tigra felo. Tiu rapida ĉevalo estas simbolo de la regpovo de la mastro, kaj pro tio ĝin avidas la junulo, kiu eĉ avidas ankaŭ, kun malpardona dezirego, la virinon kun brila hararo. La virino, la rajdilaro kaj la ruĝa ĉevalo estas simboloj aŭ atributoj de la viro, kiun li aspiras detrui.

Tie ĉi la historio komplikiĝas kaj profundiĝas. Bandejra estas lerta pri la arto de la grada timigo, pri la satana manovro humiligi iom post iom la interparolanton, kombinante seriozon kaj ŝercon. Otaloro decidas apliki tiun metodon dubesencan al la streboplena tasko, kiun li proponas al si.

Li decidas anstataŭi, malrapide, Asevedo-Bandejran. Li konkeras, dum tagoj de komuna danĝero, la amikecon de Suares. Li konfidas al li sian planon; Suares promesas al li sian helpon. Multaj aferoj okazas poste, el kiuj mi scias malmultajn. Otaloro ne obeas Barndejran; li tendencas forgesi, korekti, inversigi liajn ordonojn. La universo ŝajnas konspiri kun li kaj rapidigas la faktojn.

Iun posttagmezon, en kampo apud Takuarembó, okazas interpafado kun personoj Riograndaj. Otaloro uzurpas la postenon de Bandejra kaj ekkomandas la orientanojn. Lian ŝultron tratruas kuglo, sed tiun vesperon Otaloro revenas al “La Vespiro” rajde sur la ruĝa hufulo de la ĉefo, kaj tiun vesperon kelkaj gutoj el lia sango makulas la tigrofelon, kaj tiun nokton li tradormas kun la

virino brilhara. Aliaj versioj ŝanĝas la ordon de tiuj faktoj kaj neas, ke ili okazas en nur unu tago.

Bandejra tamen estas ĉiam nominale la ĉefo. Li eldiras ordonojn, kiuj ne estas plenumitaj. Otaloro ne tuŝas lin, pro mikso de rutino kaj kompato. La lasta sceno el la historio konformiĝas al la tumulto de la lasta nokto de 1894a. Tiun nokton, la viroj de “La Vespiro” manĝas viandon el ĵus buĉita bruto kaj trinkas kvereleman alkoholaĵon. Iu senfine pinĉas sur kordoj lamentan milongon (6). Ĉe la tablokapo Otaloro ebrie, amasigas ĝojkrion sur ĝojkrio, jubilon sur jubilo; tiu turo sveniga estas la simbolo de lia nerezistebla destino. Bandejra malgaje silenta meze de la kriantoj, lasas la nokton forflui laŭte. Kiam la dekdu sonorilbatoj sonoras, li ekstaras kvazaŭ iu ekmemoranta devigon, kaj li milde frapas la pordon de la virino. Tiu ĉi lasta malfermas al li, kvazaŭ ŝi atendus la vokon. Duonvestita kaj nudpieda ŝi eliras.

Per voĉo, kiu femaliĝas kaj treniĝas la ĉefo ordonas al ŝi:

— Ĉar vi kaj la Bonaerano tiel multe amas unu la alian, ĝuste nun vi donos al li kison je la vido de ĉiuj.

Li aldonas brutalan cirkonstancon. La virino emas rezisti, sed du viroj kaptas ŝian brakon kaj jetas ŝin sur Otaloron. Larmoplena, ŝi kisas liajn vizaĝon kaj bruston.

Ulpjano-Suares ekkaptis la revolveron. Otaloro ekkomprenas, antaŭ ol morti, ke ekde la komenco oni perfidis lin, ke li estis kondamnita je morto; ke oni permesis al li la amon, la regadon kaj la venkon, ĉar oni jam prenis lin kiel mortinton, ĉar por Bandejra li jam estis mortinta.

Suares, preskaŭ malŝateme, ekpafas.

___________________________

(1)  Komence de la jarcento oni dividis la kvartalojn laŭ paroĥoj.

(2)  Riogrando Suda: Brazila ŝtato, limanta al Urugvajo.

(3)  Takuarembó: norda urugvaja urbo, samnoma departemento.

(4)  Orientano = urugvajano. ORIENTA BORDO = Urugvao.

(5)  Kapango: en la gvaranilingvaj regionoj = ĉefo, mastro, dorsŝirmanto, ktp.

(6)  Milongo: muzika speco kaj danco en Argentino kaj Urugvajo. Populare oni ankaŭ nomas tiel la dancejojn ĝenerale, pro sinekdoko.


FONTO: Borges, Jorge Luis. “La mortinto,” trad. Enio H. Garrotte, en Argentina Novelaro. Vol III (Laroque-Timbaut: Cercle espérantiste de l’Agenais, 1982), p. 42-47.


Jorge Luis Borges en Esperanto

Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web

Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]

Jorge Luis Borges - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 22 October 2018

Site ©1999-2018 Ralph Dumain