Jorge Luis Borges (1889-1986)el la hispana: Glauco Rodrigues Corrêa |
La argentina verkisto Jorge Luis Borges naskiĝis en Buenos-Ajreso, kaj mortis en Ĝenevo. En kunlaborado kun alia argentinano, Adolfo Bioy Caseres, sub la pseŭdonimo H. Bustes Domeck, li verkis detektivajn rakontojn. En ĉi tiu novelo hispane titolita “La muette y la brùjula” (miaopinie ĝi estas parodio de la tradicia detektiva fikcio) li—sola aŭtoro—ŝerce kaj laŭ propra gusto uzas certajn enciklopediajn sciojn. Oni ne forgesu lian interesan aserton, ke “enciklopedio estas plezuriga ĝardeno, kiu liveras al mi plurajn aferojn” (Vidu intervjuon en Fonto n-ro 70, p. 33). GRC |
El inter multaj problemoj, per kiuj Lönnrot ekzercis sian troriskeman sagacecon, neniu estis tiel ekstravaganca—tiel rigore ekstravaganca, mi diru—, kiel la perioda sinsekvo da sangaj okazintaĵoj, kiuj kulminis en Triste-le-Roy, ĝuste en vilao meze de eŭkaliptoj konstante odorantaj. Estas vere, ke Eriko Lönnrot ne sukcesis bari la lastan krimon, sed ne kontesteblas, ke li ĝin antaŭvidis. Li ja ne divenis la nomon de l’ kanajla murdinto de Yarmolinsky, sed li antaŭsciis kaj la sekretan morfologion de l’ kruela sinsekvo kaj la partoprenon de Red Scharlach, kies alnomo estas Scharlach la Dando. Ĉi tiu krimulo (samkiel tiom multe da aliaj) per sia honoro ĵuris pri la mortigo de Lönnrot, kiu tamen neniam timis minacojn. Verdire, Lönnrot opiniis sin tiel rezonema, kiel Auguste Dupin, sed lia karaktero estas iom aventurema kaj riskema.
La unua krimo okazis en Hotelo de Nordo, tiu altega prismo superstaranta estuaron, kies akvoj kolore similas dezerton. La 3-an de Decembro, viro kun griza barbo kaj grizaj okuloj, la doktoro Marcelo Yarmolinsky, delegito el Podolsk al la Tria Talmuda Kongreso, alvenis en tiu turo, kiun rimarkinde mikskonsistigas teda sanatoria blankeco, numerita prizona apartaĵeco kaj ordinara bordela aspekto. Ni neniam scios, ĉu plaĉis al li la hotelo: li simple, rezignacie engastiĝis kun tiu rezignacio, kiu permesis al li elteni trijaran militon en Karpatoj, kaj trimiliarajn subpremojn kaj pogromojn. Oni kondukis lin al dormoĉambro en la etaĝo R, ĝuste fronte al la luksa apartamento, kiun okupis la tetrarko de Galileo. Yarmolinsky vespermanĝis, prokrastis ĝis la sekva tago esploron de la nekonata urbo, aranĝis en etaĝero siajn multajn librojn, en komodtirkesto siajn malmultajn vestaĵojn, kaj fine, kelkajn minutojn antaŭ la noktomezo, elŝaltis la lumon (Tion ĉi deklaris lia ĉambro-najbaro, la ŝoforo de l’ tetrarko). En la sekva tago, je la 11-a horo kaj 3 minutoj, la redaktoro de Yidische Zeitung telefone alvokis la doktoron Yarmolinsky, sed li ne respondis. Tuj poste, oni eniris en la ĉambron, kaj trovis lin kuŝantan sur la planko, duonnudan sub eksmoda mantelo, kun la vizaĝo iom malhela kaj profunda ponardvundo en la brusto. Du horojn poste, en la sama ĉambro, meze de ĵurnalistoj, fotistoj kaj ĝendarmoj, la polickomisaro Treviranus kaj Eriko Lönnrot serene diskutis inter si pri la krimo.
— Ne rompu al vi la kapon diris Treviranus, svingante cigaredon kvazaŭ ordone. — Ni bone scias, ke la tetrarko de Galileo posedas la plej belajn safirojn en la mondo. Kompreneble, ŝtelisto mistrafe invadis ĉi tiun ĉambron. Yarmolinsky ellitiĝis, kaj la krimulo mortigis lin. Kion vi opinias?
— Eble, sed ne interese — respondis Lönnrot. — Vi certe replikos, ke realaĵo ne havas devon esti interesa. Miavice mi replikos, ke realaĵo povas ja malhavi tiun devon, sed ĝi ne forrifuzas hipotezojn. En tiun hipotezon, kiun vi ĵus elpensis, abunde intervenis hazardo. Pri murdita rabeno, al imaga maltrafa invado de imaga ŝtelisto mi preferus klarigon pure rabenan.
Treviranus malbonhumore rediris:
— Ne interesas min rabenaj klarigoj. Koncernas min la aresto de l’ viro, kiu ponardis ĉi tiun nekonaton.
— Ne tiel nekonata, kiel vi opinias — replikis Lönnrot, almontrante al la vico da dikaj volumoj en la etaĝero, kie troviĝis unu ekzemplero de ĉiu jena verko: Defendo de la Kabalo, Studo de la Filozofio de Robert Fludd, Historio de la Hasidima Sekto, Biografio de Baal Shem, libera traduko de Sepher Yezirah, germanlingva monografio pri la tetragramo kaj monografio pri la nomenklaturo de Pentateŭko.
La polickomisaro time, preskaŭ antipatie, rigardis la librojn, sed baldaŭ li ekridis.
— Mi estas simpla kristano — li diris. — Se vi volos, vi povos kunporti ĉi tiujn pezajn libraĉojn. Mi ne perdos mian tempon por judaj superstiĉoj.
— Dio volu, ke ĉi tiu krimo koncernu la historion de l’ judaj superstiĉoj — murmuris Lönnrot.
— Same kiel tiu de la kristanaj — kuraĝe aldiris la redaktoro de Yidische Zeitung. Li estis miopa, ateisto kaj tre timida.
Neniu kontraŭdiris lin. Ĝendarmo trovis en la malgranda skribmaŝino paperfolion kun jena nekompleta sentenco:
“La unua litero de l’ Nomo estas artikulaciita”
Lönnrot sin detenis rideti. Subite, kvazaŭ li estus bibliofilo aŭ hebreisto, li ordonis, ke oni enpaku la libroin, kaj alportu ilin al lia loĝejo.
Indiferenta por la polica enketo li sin fordonis al studado de la libroj: unu el ili, oktavo, malkaŝis al li instruojn de Izraelo Baal Shem Tobh, fondinto de la sekto de l’ Piuloj; alia, povojn kaj terurojn de l’ tetragramo, kiu estas la neesprimebla Nomo de Dio; el la tria li ekkonis tezon pri la sekreta Nomo de Dio, en kiu kompendie troviĝas (kiel en la kristala globo atribuita de la Persoj al Aleksandro la Macedonia) ties naua atributo—la eterneco, nome la senpera scio pri ĉio estonta, estanta kaj estinta en la universo. La tradicio nombras naŭdek nomojn de Dio. La hebreistoj atribuas ĉi tiun neperfektan sumon al magia timo al paraj nombroj. La membroj de l’ Hasidima sekto rezonas, ke tiu manko ĝuste signas la centan, la absolutan Nomon. La apero de l’ redaktoro de Yidische Zeitung interrompis la kelkatagan atenton de Lönnrot al tiuj erudiciaĵoj. La ĵurnalisto volis paroli pri la murdo, sed Lönnrot preferis paroli pri la nomoj de Dio. Sekve, per trikolumna artikolo la ĵurnalisto informis la legantaron, ke la detektivo Lönnrot sinfordonas al studo de la nomoj de Dio, per kiuj li siaopinie malkovros la nomon de l’ murdinto. Lönnrot ne koleris pri tio, ĉar li jam kutimiĝis al simpliga tendenco de gazetistoj.
La nokton de la 3-a de Januaro okazis la dua krimo en la plej izola kaj malplej loĝata el la mizeraj suburboj okcidente de la ĉefurbo. Rajda ĝendarmo, kiu la tutan nokton gardis tiun izolejon, observis, ke viro kuŝis sub mantelo, ĝis la mateniĝo, ĉe la sojlo de malnova tinkturejo. Lia rigida vizaĝo estis kvazaŭ maskita per sango; lia brusto profunde ponardvundita. Sur flavaj kaj ruĝaj romboj de murafiŝo oni per kreto skribis kelkajn vortojn. La ĝendarmo literumis ilin. . .
Posttagmeze Treviranus kaj Lönnrot alveturis la krimlokon. Dekstre kaj live de l’ aŭtomobilo la urbo iom post iom malaperis: la firmamento kreskis, domoj ne plu elstaris en la pejzaĝo, kiun tie kaj ĉi tie ornamis sola poplo aŭ izolita brikejo. Fine ili atingis sian cellokon: malriĉan strateton, kie la rozkolora stuko de l’ dommuroj ŝajnis iel reflekti la senliman sunsubiron. Oni jam identigis la mortinton: temas pri Danielo Simono Azevedo, viro, iom fama en la malnovaj nordaj suburboj. Li avancis de ĉaristo, al malpacema fanfaronulo, kaj fine promociiĝis al ŝtelisto kaj eĉ denuncisto. La detektivoj opiniis adekvata la stilon de la murdo: Azevedo estis la lasta figuro el generacio de friponoj, kiuj lerte manuzis ponardon, sed ne revolveron. La vortoj per kreto skribitaj estis:
“La dua litero de l’ Nomo estas artikulaciita”
La nokton de la 3-a de Februaro, okazis la tria krimo. Kelkaj minutoj antaŭ la unua horo la telefono alvoke sonis en la kabineto de l’ polickomisaro Treviranus. Sekretavide parolis viro kun gorĝa voĉo. Li diris, ke lia nomo estas Ginzberg (aŭ Ginsburg), kaj li estas preta, kontraŭ monkompenso, denunci la sangajn oferojn, kies viktimoj estis Yarmolinsky kaj Azevedo. Misharmonio da fajfiloj kaj trumpetoj sufokis la voĉon de l’ denuncanto. Tuj poste rompiĝis la komunikado. Spite, ke povus temi pri ŝerco (estis tempo de karnavalo), Treviranus demandis pri la loko, de kie li telefonas: ĝi estas Liverpool House—drinkejo ĉe la Rue de Toulon, tiu stranga strato, en kiu mikse troviĝis kosmoramejoj kaj laktejoj, prostituitinoj kaj bibliovendistoj. Treviranus telefonis al la drinkejomastro, la irlandano Black Finnegan, ekskrimulo nun superŝarĝita kaj preskaŭ humiligita per honesteco. Li diris al la komisaro, ke lia luinto nomata Gryphius uzis la telefonon en la kontoro, kaj ĵus eliris akompanate de kelkaj amikoj. Treviranus veturis al Liverpool House. La mastro, persone rakontis al li la jenon: antaŭ ok tagoj Gryphius luis ĉambron en la unua etaĝo super la drinkejo; li estas viro kun akra mieno, interplektita barbo griza, ĉiam vestita per malriĉa kostumo nigra. Por la ĉambro Finnegan postulis altan luprezon fakte troegan (Treviranus facile divenis la kutiman uzon de tiu ĉambro), sed Gryphius senmarĉande pagis la sumon postulitan. Nur malofte li eliris el la ĉambro, kie li kutime tag- kaj vespermanĝis. En la drinkejo oni apenaŭ rigardis lian vizaĝon. En ĉi tiu nokto li malsupreniris, kaj uzis la telefonon en la kontoro. Dum li telefonis, fiakro haltis antaŭ la drinkejo. La koĉero restis en la kondukejo. Kelkaj klientoj memoris, ke li surmetas groteskan maskon similan al urskapo. Elfiakriĝis du malaltaj karnavaluloj maskovestitaj en arlekenojn. Oni klare vidis, ke ili estas ebriaj. Meze de trumpetaj beadoj ili invadis la kontoron, kaj brakumis Gryphius-on, kiu, kvankam ŝajne ne rekonis ilin, malvarme reagis. La triopo interbabilis jide (Gryphius kun mallaŭta, gorĝa voĉo, kaj la arlekenoj kun intence akuta voĉo), kaj baldaŭ supreniris al la ĉambro. Post kvarono de horo ili malsupreniris: Gryphius aspektis tiel ebria, kiel la du arlekenoj, inter kiuj li malfirme iris, ŝanceliĝis, kvazaŭ li vertiĝus, dufoje stumblis, dufoje la arlekenoj subtenis lin. (Unu el la virinoj en la drinkejo memoris, ke la lozanĝoj de l’ arlekenaj vestoj estas flavaj, ruĝaj kaj verdaj.) La triopo enfiakriĝis. La veturilo direktiĝis al ne malproksima doko, kaj malaperis. Antaŭ ol surmeti piedon sur la ŝtupeton de l’ fiakro, unu el la arlekenoj desegnis obscenaĵon, kaj skribis sentencon sur la fasado de l’ drinkejo. Treviranus legis la preskaŭ divineblan sentencon:
“La lasta litero de l’ Nomo estas artikulaciita”
Poste li esploris la ĉambreton de Gryphius-Ginzberg. Sur la planko li vidis raspan sangan makulon stelforman; en la anguloj estis stumpoj de hungaraj cigaredoj; en ŝranko troviĝis latina libro—Philologus hebraeo-graecus (1739), de Leusden—kun pluraj manskribitaj piednotoj. Treviranus indigne ĝin rigardis, kaj tuj venigis Lönnrot-on. Tiu ĉi, sen demeti la ĉapelon, dediĉis plenan atenton al legado de l’ libro, dum la komisaro pridemandis malakordantajn atestantojn de la verŝajna rabo de Gryphius far la arlekenoj.
Je la kvara horo ili foriris el la drinkejo. En la serpenta Rue de Toulon, dum ili paŝis sur buntaj paperfolioj mortantaj je la aŭroro, Treviranus diris:
— Nu, ĉi tiu nokta rabo povas esti ŝajniga, ĉu ne?
Eriko Lönnrot ridetis, kaj seriozmiene laŭte legis substrekitan fragmenton de la 33-a disertaĵo de Philologus:
— “Dies judaeorum incipit a solis occasu usque ad solis occasum diei sequentis”. Mi tradukas —li aldiris: — “La hebrea tago komenciĝas je la noktiĝo, kaj daŭras ĝis la sekva noktiĝo”.
Treviranus ironie demandis:
— Ĉu tiu ĉi donitaĵo estas la plej grava el tiuj, kiujn vi ĉi-nokte rikoltis?
— Ne. Plej gravas vorto dirita de Ginzberg. — Kaj Lônnrot silentis.
Vesperaj gazetoj dissciigis novaĵojn pri la periodaj mortoj. Laŭ opinio de La Kruca Glavtenilo ili kontrastas kun la admirindaj disciplino kaj ordo de l’ lasta Ermita Kongreso; la ĵurnalisto Ernst Palast, en La Martiro, riproĉis “la netolereblan malfruiĝon de tiu sekreta kaj modera pogromo, kiu daŭras tri monatojn por malaperigi tri judojn”; Yidische Zeitung forpuŝis la hororan hipotezon pri kontraŭsemida komploto, “kvankam multaj erudiciuloj akceptas nur tiun klarigon al la triobla mistero”; la plej fama el la sudaj gangsteroj, Red Scharlach la Dando, ĵuris, ke en lia distrikto neniam okazis tiaspecaj krimoj, kaj akuzis la polickomisaron Franz Treviranus pri neglektado.
La 1-an de Marto vespere Treviranus ricevis el la poŝto dikan koverton. El ĝi la komisaro elprenis leteron subskribitan de Baruĥ Spinozo, kaj detalan planon de la urbo. La letero aŭguris, ke la 3-an de Marto ne okazos kvara krimo, ĉar la tinkturejo en uesto, la drinkejo en Rue de Toulon kaj la hotelo en nordo “estas perfektaj verticoj de egallatera mistika triangulo”. Sur la plano (certe eltranĉita el gvidlibro de Baedeker) la reguleco de tiu triangulo estis inke markita per ruĝaj linioj. Treviranus rezignacie legis tiun argumenton “more geometrico”, kaj sendis ĉion al Lönnrot, “kiu sendube aprecas tiajn frenezaĵojn”.
Eriko Lönnrot studis la dokumentojn. La tri lokoj estas ja samdistancaj. Simetrio en la tempo (la 3-an de Decembro, la 3-an de Januaro, la 3-an de Februaro), simetrio ankaŭ en la spaco. . . Li eksentis, ke li deĉifros la misteron. Uzo de cirkelo kaj kompaso konkretigis lian subitan intuicion. Li ridetis, elparolis la vorton ‘tetragramo’ (antaŭ nelonge lernita), kaj telefonis al Treviranus.
— Dankon pro tiu egallatera triangulo. Per ĝi mi solvis la enigmon. Vendrede matene la krimuloj estos metitaj en karceron, do ni trankviliĝu.
— Ĉu ili ne planas kvaran krimon?
— Ĝuste pro tio, ke ili planas kvaran krimon, ni trankviliĝu. Lönnrot rekroĉis la aŭdilon.
Post unu horo, en vagonaro de Aŭstrala Fervojo li veturis al Triste-le-Roy. Sude de la urbo de mia novelo fluis preskaŭ seka rivereto malbonfama pro ĉebordaj tanejoj kaj malpuraĵoj forĵetitaj en ĝiajn ŝlimajn akvojn. Trans la rivereto troviĝis fabrika suburbo, kie, sub protekto de barcelona fikomunumestro, prosperis gangsteroj. Lönnrot ridetis je la penso, ke la plej fama el tiuj gangsteroj—Red Scharlach—certe pagus altan sumon por antaŭsciiĝi pri lia sekreta vizito al la izolita vilao en Triste-le-Roy. Azevedo estis kunulo de Scharlach, tial Lönnrot konsideris la malgrandan eblon, ke Scharlach estus la kvara viktimo, sed baldaŭ li flanklasis tiun konsideron. . . Li virtuale deĉifris la enigmon. Simplaj cirkonstancoj aŭ sekvoj kiel nomoj, arestoj, vizaĝoj, karceraj kaj juĝaj aferoj nun apenau interesis lin. Post trimonata ekzamenado de libroj kaj paperoj li volis promeni, ripozi. Nun li venis al la konkludo, ke la solvo de l’ krimoj troviĝas en anonima triangulo kaj polvoplena greka vorto. La mistero ŝajnis al li kristala: li eĉ hontis pri sia centlonga sindediĉo al ĝi.
La trajno haltis ĉe silenta varstacio. Lönnrot elvagoniĝis. La dezerta vespero aspektis kiel mateniĝo. En la nebula ebenaĵo la aero estis humida kaj malvarma. Lönnrot etpaŝe iris tra la kampo. Li vidis hundojn, varvagonon sur kadukaj reloj kaj, ĉe la horizonto, argentan ĉevalon, kiu trinkis malpuran akvon el marĉeto. Jam noktiĝis, kiam li ekvidis la ortangulforman belvederon de la vilao, preskaŭ tiel altan, kiel la ĉirkaŭantaj eŭkaliptoj nigraj. Li pensis, ke nur unu sunleviĝo kaj unu sunsubiro (sama brilego malnova, jen ĉe la oriento, jen ĉe la okcidento) malproksimigas lin disde la horo fervore atendita de l’ serĉantoj de la Nomo de Dio.
Rusta krado ĉirkaŭis la neregulan perimetron de la vilao. La pordego ŝajnis ŝlosita. Serĉante alian enirejon, Lönnrot esplore ĉirkaŭis laŭlonge de la krado. Fine, li denove staris antaŭ la pordego. Kvazaŭ mekanike li enŝovis la manon inter du ferstangoj, kaj trovis la klinkon. Surprize li aŭdis knaron. Post iom da pasiva rezisto la pordego cedis. Lönnrot avancis inter la eŭkaliptoj, paŝante sur sinsekvaj generacioj da velkintaj folioj rompitaj. Nun, de proksime rigardante la vilaon, li konstatis abundon da senutilaj simetriaĵoj kaj ornamaĵoj kvazaŭ manie ripetitaj. Al malbrida Diana en obskura niĉo respondis alia Diana en dua niĉo; balkono respeguliĝis en alia balkono; duoblaj eskaloj apartigis duoblajn balustradojn. Statuo de duvizaĝa Hermeso ĵetis monstran ombron. Samkiel li estis ĉirkaŭirinta la barilon, Lönnrot ĉirkaŭigis la konstruaĵon. Ĉion li ekzamenis. Subnivele de la teraso li malkovris mallargan persienon, kiun li permane puŝis: kelkaj marmoraj ŝtupoj kondukis malsupren al kelo. Lönnrot intuicie divenis la preferon de l’ arkitekto: en la kontraŭa muro de l’ kelo certe estas aliaj ŝtupoj. Li atingis ilin, supreniris ĝis la lasta, levis la manojn, malfermis plafonpordon, kaj eliris. Brilo gvidis lin al fenestro. Li ĝin ovris: ronda flava luno lumis sur du sekaj fontoj en la ĝardeno. Lönnrot esploris la domon. Tra salonoj kaj koridoroj li ĉiam atingis similajn galeriojn, kaj ripetfoje saman korton. Per polvoplenaj ŝtuparoj li soriris al rondaj antaŭĉambroj. Lia figuro multobliĝis en vidalvidaj speguloj. Li laciĝis ovri aŭ duonovri fenestrojn, tra kiuj li ĉiam rigardis, de diversaj punktoj, saman ruiniĝintan ĝardenon. Li trovis meblojn kovritajn de helflava ŝtofo, kaj lustrojn enpakitajn en flanelon, En dormoĉambro vekis lian atenton sola floro en porcelana kaliko: je la unua tuŝeto la malnovaj petaloj diseriĝis. En la dua etaĝo—la lasta—la domo ŝajnis al li senfina, kreskanta. “Ĝi ne estas tiel granda,” li pensis, “pligrandigas ĝin duonlume, simetrio, speguloj, multaj jaroj, soleco kaj mia nekonado de ĝia strukturo.”
Per spirala ŝtuparo Lônnrot atingis la belvederon. La lunlumo trairis la flavajn, ruĝajn kaj verdajn vitrajn lozanĝojn de l’ fenestroj. Ombra, kapturna rememoro leviĝis en li.
Subite, du malaltaj sed fortaj viroj sin ĵetis sur Lönnrot-on, kaj lin senarmigis. Alia viro, sufiĉe alta, respekte salutis lin:
— Bonan vesperon. Vi estas tre ĝentila. Al ni ambaŭ vi ŝparigis tempon: unu tagnokton.
Tiu viro estis Red Scharlach. La malaltuloj ŝnuris la manojn de Lönnrot. Ĉi tiu fine retrovis la voĉon:
— Ĉu vi, Scharlach, serĉas la sekretan Nomon?
Scharlach ne respondis. Stare, li restis kvazaŭ indiferenta. La rapidan lukton li ne partoprenis, nur etendis la manon por ricevi la revolveron de Lönnrot. Poste li diris:
— Ne. Mi serĉas ion pli efemeran kaj rompeblan, mi serĉas la detektivon Eriko Lönnrot (Lia voĉtono eksentigis al Lönnrot lacan venkon, malamon tiel senliman kiel la universo, tristecon ne malpli grandan ol tiu malamo). Antaŭ tri jaroj, en hazardludejo ĉe Rue de Toulon, vi mem arestis kaj enkarcerigis mian fraton. Helpe de kunuloj mi, kvankam vundita, eskapis de la pafado, Policano trafis min per kuglo en la ventron. Oni fiakre veturigis min al tiu ĉi izolita simetria vilao, kie mi naŭ tagnoktojn luktis kontraŭ la morto. Febro forte atakis min: la malaminda duvizaĝa Jano, kiu rigardas kaj la sunsubiron kaj la aŭroron, igis hororaj miajn sonĝojn kaj maldormojn. Mi eĉ abomenis mian korpon, eĉ sentis, ke du okuloj, du manoj, du pulmoj estas tiel monstraj, kiel du vizaĝoj. Irlandano provis konverti min al Jesua kredo, senĉese ripetante la sentencon: ĉiu vojo kondukas al Romo. Tiu metaforo ĉiunokte nutris mian deliron. Mi sentis, ke la mondo estas labirinto sen la ajn eliro, ĉar ĉiu vojo, kvankam ĝi ŝajnas konduki aŭ norden aŭ suden, ja kondukas al Romo, kiu estis kaj kvadrata karcero, en kiu agoniis mia frato, kaj ĉi tiu vilao, En tiuj noktoj mi ĵuris per la duvizaĝa dio kaj per ĉiuj dioj de febro kaj speguloj, ke mi teksos kvazaŭ labirinto ĉirkaŭ la viro, kiu enkarcerigis mian fraton. Mi ĝin teksis, ĝi estas stabila: la materialoj de l’ teksado estis mortinta herezologo, kompaso, 18-jarcenta sekto, greka vorto, ponardo, romboj en tinkturejo. La unua peco de l’ serio venis al mi hazarde; mi kaj kunuloj, inter ili Danielo Azevedo, planis ŝteli la safirojn de l’ tetrarko de Galileo, sed Azevedo perfidis nin, Li ebriiĝis, elspezis la tutan monsumon antaŭpagitan al li, kaj provis efektivigi la ŝtelon en antaŭa tago. Li perdiĝis en la granda hotelo, kaj ĉirkaŭ la dua horo nokte maltrafe invadis la ĉambron de Yarmolinsky, kiu sidis ĉe la tablo, skribante verŝajnajn, notojn aŭ artikolon pri la Nomo de Dio. Jenaj vortoj jam estis skribitaj: “La unua litero de l’ Nomo estas artikulaciita”. Yarmolinsky etendis la manon al la alarmsonorilo, kiu vekus ĉiujn en la hotelo, sed Azevedo reflekse tuj ponardis lian bruston. Estas kompreneble, ĉu ne? El duonjarcento de perforto li lernis, ke plej facile kaj sekure estas mortigi. . . La 10-an de Decembro mi legis en Yidische Zeitung, ke vi serĉas la ŝlosilon de l’ enigmo en la skribaĵoj de Yarmolinsky. Mi tralegis tiun Historio de la Hasidima Sekto, el kiu mi sciis, ke respektema timo prononci la Nomon de Dio naskis la dogmon pri ĉiopovo kaj sekreto de tiu Nomo. Mi ankaŭ sciis, ke membroj de la Hasidima sekto, serĉante tiun sekretan Nomon, eĉ oferbuĉis homojn. . . Sekve de tio mi komprenis, ke vi supozas, ke Hasidim-sektanoj mortigis la rabenon. Do mi min dediĉis al pravigo de via supozo. La nokton de la 3-a de Decembro mortis en la nordo Marcelo Yarmolinsky. Por la dua “oferbuĉo” mi elektis la 3-an de Januaro kaj konvenan lokon en la uesto. La oferaĵo estis Danielo Azevedo, tiu impulsiĝema, perfida ulaĉo. Li devus morti, ĉar lia probabla aresto povus nuligi nian ŝtelplanon. Unu el niaj bandanoj ponardis lin. Por rilatigi lian morton al tiu de Yarmolinsky, mi skribis sur la romboj en la tinkturejo la sentencon “La dua litero de l’ Nomo estas artikulaciita”. Nu, la tria “krimo” okazis la 3-an de Februaro. Kiel Treviranus divenis, temis pri simpla ŝajnigo. Gryphius-Ginsburg estas mi mem. Kun postiĉa barbo mi rezignacie pasigis longan semajnon en tiu ĉambretaĉo en Rue de Toulon, ĝis kiam kunuloj forrabis min. Unu el ili skribis sur la fasado de l’ drinkejo la frazon “La lasta litero de l’ Nomo estas artikulaciita”. Tiu ĉi sentenco indikis, ke la krima serio estas ‘triobla’, kiel la publiko klare komprenis. Sed mi interaldonis ripetitajn indicojn, por ke vi, la rezonema Lönnrot komprenu, ke ĝi estas ‘kvarobla’: okazintaĵo en la nordo kaj aliaj du respektive en la uesto kaj eosto nepre kondukus al kvara en la sudo. La tetragramo—Nomo de Dio, JHVH—konsistas el ‘kvar’ literoj; la romboj de l’ arlekenaj vestoj kaj tiuj en la murafiŝo de l’ tinkturejo memorigis vin pri la ‘kvar’ ĉefpunktoj. En paĝo de la kompendio de Leusden mi substrekis certan fragmenton pri tio, ke la hebreoj kalkulas la diurnon de sunsubiro ĝis sunsubiro, do tiu fragmento komprenigas, ke la mortoj okazis en la ‘kvara’ tago ĉiumonate. La egallateran triangulon mi sendis al Treviranus, antaŭflarante, ke vi aldonos la mankantan punkton: tiun, kiu ĝuste determinas perfektan rombon; tiun, kiu antaŭprecizigas la lokon, kie la Morto akurate atendas vin. Ĉion mi preparis, por altiri vin ĉi tien al ĉi tiu izolita vilao.
Lönnrot evitis la okulojn de Scharlach. Li rigardis la arbojn kaj la ĉielon nun subdividitaj per romboj nebule flavaj, verdaj kaj ruĝaj. Krom iom da malvarmo li sentis ankaŭ senpersonan, preskaŭ anoniman tristecon. Jam noktiĝis. El la polvoplena ĝardeno soriris senutila birdkrio. Lönnrot lastafoje pripensis la simetriajn, periodajn mortojn. Fine li diris:
— En via labirinto tri linioj troas. Mi konas grekan labirinton, kiu estas rekta linio, tamen en tiu linio perdiĝis tiom da filozofoj, ke simpla detektivo povas sendube perdiĝi en ĝi. Kiam vi, Scharlach, en estonta avataro ĉasos min, ŝajnigu aŭ eĉ efektivigu krimon en A. Poste, duan krimon en B dista je 8 kilometroj de A. Poste, trian krimon en C dista je 4 kilometroj kaj de A kaj de B, do en la ĝusta mezo de l’ vojo inter du punktoj: Poste, atendu min ĉe D dista je 2 kilometroj kaj de A kaj de C, denove en la mezo de l’ vojo. Mortigu min en D, samkiel vi mortigos min ĉi tie en Triste-le-Roy.
— Jes, kiam mi venontfoje mortigos vin — replikis Scharlach —, mi promesas al vi tiun rektalinian labirinton nevideblan, senfinan.
Scharlach retroiris kelkajn paŝojn, kaj tre singarde pafis la detektivon Eriko Lönnrot.
FONTO: Borges, Jorge Luis. Morto kaj kompaso, trad. Glauco Rodrigues Corrêa, Fonto, n-ro 115 (jaro 10), julio 1990, p. 17-26.
Jorge Luis Borges en Esperanto
Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web
Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 20 October 2018
Site ©1999-2018 Ralph Dumain