Jorge Luis Borges
el la hispana: Giulio Cappa
Islamo asertas, ke en la senapelacia tago de la Juĝo, ĉia farinto de bildoj pri vivaĵoj resurektos kun siaj verkoj, kaj oni ordonos, ke li ilin animu, kaj li fiaskos, kaj li estos transdonita al la puna fajro kune kun tiuj. En knabaĝo mi same konis tian hororon pri fantoma duobligo aŭ plurobligo de la realo, sed de grandaj speguloj. Ilia senerara kaj senhalta funkciado, ilia persekuto de miaj agoj, ilia kosma pantomimo, en tiu tempo iĝis supernaturaj ekde noktiĝo. Unu el miaj insistaj petegoj al Dio kaj al mia gardanĝelo estis tiu, ke mi ne sonĝu spegulojn. Mi memoras, ke mi ilin observis kun maltrankvilo. Iujn fojojn, mi timis, ke ili ekdiverĝos de la realo; aliajn, ke mian vizaĝon ili montros misfigurita pro strangaj akcidentoj. Mi poste eksciis, ke tia timo, denove, mirinde distroviĝas en la mondo. La rakonto estas sufiĉe simpla, kaj malagrabla.
Ĉirkaŭ 1927 mi konatiĝis kun sombra junulino: unue telefone (ĉar Julia en la komenco estis nur voĉo sen nomo kaj vizaĝo); poste, de stratangulo je vesperiĝo. Ŝi havis alarme grandajn okulojn, violnigran platan hararon, striktan korpon. Ŝi estis nepino kaj pranepino de federistoj—mi male el unuecista familio—kaj tiu antikva malkonkordo de niaj sangoj estis por ni ligilo, interposedo pli forta ol patrujo. Ŝi vivis kun siaj gepatroj en malgarnita domego kun tre alta plafono, en la rankoro kaj sensukeco de malriĉa digno. Vespere—kelkajn rarajn fojojn eĉ nokte—ni eliris promene en ŝia kvartalo, kiu estis tiu de Balvanera. Kutime ni laŭiris la fervojan muregon; laŭ la strato Sarmiento ni fojon eĉ atingis la senarbajn randojn de la Parque Centenario. Inter ni ne estis amo, nek am-fikcio: mi divenis en ŝi intensecon tute fremdan al la erotika, kaj timis ĝin. Por intimeciĝi kun virinoj, oni kutimas mencii al ili verajn aŭ apokrifajn epizodojn de sia infanaĝo; eble fojon okazis, ke mi rakontis al ŝi tiun pri la speguloj, kaj tiel diktis en 1928 halucinon florontan en 1931. Hodiaŭ mi ĵus eksciis, ke ŝi freneziĝis kaj ke en ŝia dormoĉambro la speguloj estas vualitaj, ĉar en ili mia reflektaĵo uzurpas la ŝian, kaj ŝi tremas kaj silentas kaj diras, ke mi ŝin magie persekutas.
Estas sinistra servuteco, tiu al mia vizaĝo, al unu el miaj vizaĝoj iamaj. Tia abomeninda destino de miaj trajtoj ja igas min mem abomeninda, sed tio ne plu gravas al mi.
(el El Hacedor, Buenos Aires 1960.)
FONTO: Borges, Jorge Luis. Vualitaj speguloj, tradukis Giulio Cappa, en Fonto, n-ro 22, julio 1982, p. 13.
Jorge Luis Borges en Esperanto
Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web
Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 8 October 2018
Site ©1999-2023 Ralph Dumain