La Ĝardeno de l’Amo
(The Garden of Love)

de William Blake
tradukis A. D. Foote

Mi iris Ĝardenon de l’Amo
Kaj jen estis stranga vido;
Oni meze Kapelon konstruis
Kie mi ofte ludadis sur verdo.

Kaj l’eniro al ĝi staris ferme,
Kaj “Ne licas” sur pordo mi legis,
Do min turnis Ĝardenon de l’Amo
Kiu tiom da floroj kreskigis;

Kaj trovis ĝin plena je tomboj,
Kaj ŝtonoj anstataŭ floraro;
Kaj faris jen mornaj klerikoj promenojn,
Kaj ligis per dornoj ĉi ĝojojn kaj celojn.



FONTO: Blake, William. “"La Ĝardeno de l’Amo" [The Garden of Love], trad. A.D. Foote, en Angla Antologio 1000-1800, redaktita de William Auld kaj Reto Rossetti (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1957), p. 177.


William Blake en Esperanto

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)

William Blake Study Guide

Blake and the Xenoglots: Strange-Speaking Critics and Scholars of Blake
By G. E. Bentley, Jr.


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry

Uploaded 7 November 2006

Site ©2006 Ralph Dumain