Perforto Regas

(1986)

William Auld



Perforto regas. Mortis milionoj
por “fini pri militoj”—kaj militoj
okazas plu en ĉiuj regionoj
kun miloj da senkulpaj mortigitoj.

Perforto regas. Sur la stratoj urbaj
minacas civitanojn domrabado,
eksplodas bandoj en batiĝoj turpaj,
drogitoj svarmas en timiga grado.

Regatojn rabas la reganta klaso
cinike, sub ŝajnigo de moralo.
Perforto regas, kaj la homa raso,
danĝere drivas, rande de l’ ĝangalo.



SOURCE: Auld, William. “Perforto Regas” (1986), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 701 (en sekcio Neenlibrigitaj poemoj).


En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro (Enhavo)
de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 August 2014

Site ©1999-2021 Ralph Dumain