Sed aŭdu krome la koran klarionon,
vidu la urbon sub verda lun’ dormantan:
silentaj nuboj naĝas la ĉielfonon,
dum nokto sternas trankvile la gigantan
tulon de sia senkonsciiga beno.
Ankaŭ la cignoj ne konas plu la lantan
luliĝon de la parka lagetsereno,
sed sur la nesto, kun la graciaj koloj
falditaj, dormas en milda suvereno.
En riverbordaj truetoj, l’arvikoloj
sonĝas pri trutoj ĉasitaj kaj ĉasotaj,
dum sur la branĉoj stuporas rubekoloj.
Je l’ kanotigoj, butonoj perlamotaj
de l’ akvogutoj lunlumon respegulas,
dum ranoj kvakas, kaj bufoj sacerdotaj
en nigraj stoloj admonas kaj murmuras.
Kaj se maldormas iu padanta homo,
supozu ni, ke ĝojo en li rukulas,
kvankam kun nuko kurbita kiel komo
li paŝas ombre sub la salikoj frondaj.
Ni nomu lin okaza futursimptomo,
kvazaŭ ne premus volvaĵoj anakondaj
de l’ timo plu la sonĝaron de l’ homraso,
kaj oni estus libere vagabondaj
edenloĝantoj, anstataŭ svarma maso
de nervoj kaj malsatoj, ĝemoj kaj luktoj!..
Sufiĉe! For momente tiu fatraso!
Pro l’ luno glaŭkas feece ĉiuj fruktoj
en hortoj de la nokto, kaj ni promenas
kie ekzistas nur dolĉaj korvoluptoj
kaj en la pomoj neniu verm’ obscenas!
Do sekvu ni la junulon subsalikan
kies meditojn facile ni divenas:
enspiras li la senpeke erotikan
etoson de l’ frideta ventetkareso
kaj rememoras kison por li unikan,
kaj la ekstazon de ŝia arda jeso.
Simbolas li futuron, kaj se la jaroj
tamen ne portos plezurojn de kermeso,
se liaj sonĝoj lante iĝos koŝmaroj,
nin ne koncernas tio hodiaŭ vespere:
ni sekvas lin al malplenaj trotuaroj
kaj altaj domoj kreskantaj pli severe
kaj stratlanternoj, kiuj malvarme stelas,
kaj ombroj, kiuj embuskas prakratere.
Li iras pluen, kaj liaj paŝoj celas
al sabla strando apud haven’ fiŝista,
kie la lun’ sur ĉielo karavelas
kaj ĵetas lumoŝaŭmon al hulo dista,
sur kiu mevoj blankaj luliĝe dormas
kaj eĉ l’ albatro jam ŝajnas neekzista.
Ĉi-nokte, tie, kruela vent’ ne ŝtormas,
ne pelas hurle ondgregojn timfrenezajn;
anstataŭ tio, arba ombro enormas,
brizo disblovas parfumojn anestezajn,
kaj sternas sin la futuro trankvilŝajna,
revante revojn momente preterpezajn,
sen antaŭscio pri elreviĝo ajna.
Kaj nun aŭroro po iom konturigas
la mondon, krokas per krajonpinto fajna
la silueton de masto, kiu tigas
el jaĥtobredo, oazo de l’ ondaro;
flavaj radioj matenaj gravurigas
la silueton de unusola laro
etendiĝanta sur la frida fono
de l’ oriento, super flustranta maro...
Alia tago, nova felietono.
Komencas sonoriĝi la vekhorloĝoj
en cent dometoj, en mil, en miliono;
post dormo milda, post ronkoj, post diboĉoj,
el litoj rampas nun homoj malrapidaj;
aŭdiĝas simfonio de vivaj voĉoj
murmuraj, raŭkaj, amemaj, grumblaj, ridaj,
kiu kresĉendas dum soras pli la suno,
kaj la junul’ per siaj kruroj rigidaj
sin trenas hejmen, ludilo de fortuno.
Ho dolĉa revo, futuro de feliĉo!
Naivo dolĉa de sopiranta juno!
Nokto izola, nokto de sindediĉo
strange ekstaza, kaj strange sen lascivo,
sed kun espero, fido kaj maturiĝo:
en mezo de la morto, promes’ pri vivo
en
morto viv’
en
vivo mort’
VIVO
kaj MORTO
MORTO
KAJ
VIV’
(1960)
|