Dancanta Sokrato

Juljan Tuwim

El la pola: I. Lejzerovicz



Je sun’ mi kuŝas, ul’ aĝhava,
Mi kuŝas kaj oscedas, vantas.
Aĝhava estas mi, sed brava:
Se drinkas mi el vazo kava,
Mi kantas.

Varmigas sun’ ostaron mian
Kaj saĝan grizan kapon fian —
Sed kiel bosko en printemp’
En la kapaĉo vino brua.
Kaj pensoj ĉiam pasas, fluas
Kiel temp’ . . .

Vi kial gapas, Kirbeuso?
Jen kuŝas maljunul’ je sun’
Kaj balbutadas nur sen ĉes’.
Ĉu li jam finis? Ha jes, jes . . .
Do panon baki iru nun.

En la angul’ disĉiploj ridas:
Sokratan kapon vin’ malbridas,
Ebria estas li …
Al ili, Kirbeuso, diru:
Ke trovis mi la kernan sencon,
Plej granda virto estas ĝi:
La polvon de Ateno leki
Aŭ pufe blovi je vezik’—
Kruĉon plenigi aŭ malplenigi
(Tio ne faras diferencon . . .)
Sidiĝu kaj en nuna hor’
Ne baku viajn bulkojn, panon,
Prefere trinku nian sanon,
Ni trinku do la vinon for!

Nu kio? Ĉu afliktas vin, ke
Absurdojn mia lang’ balbutas?
Ke tiel ridas mi sen ĝeno?
Ke mi sur placo de Ateno
Mizere kuŝas, vinon glutas?
Ĝi ne konvenas — vi parolas —
Instru’ malbona por skolanoj,
Se mi, Sokraro, jen petolas,
Kiel infanoj?
Ke ne arigas mi adeptojn,
Al voj’ de vero ne aspiras?
Konceptojn
Novajn ne diras?

Ha jes . . . Ha jes . . .
La vero! bono! homoj, dioj,
Ago, virtoj, la eterno —
Kaj ree la samo !aŭ alterno: 
Homoj, dioj, vero, amo,
La respubliko, virtoj, agoj,
Tio, alio — kaj ree la samo! . . .
Mia kara — veraj blagoj!

De Herifono ja vi aŭdis,
Ke mi plej saĝa estas viro. . .
La orakol’ min tiel laŭdis,
De nun kun glora nimb’ mi staras!
Do vidu, kion nun mi faras:
Jen!
Ĉar kio estas vort’ aŭ faro
Aŭ la malbono aŭ la ben’,
Kiam gajigis min nektaro —
Kaj mia kap’ al hund’ similas,
Kaj vinkonfuzo ĝin balancas?!
Vidu — la filozofo dancas:
Kaj hopsa-sa, kaj hopsa-sa
Kaj hopsa, hopsa, hopsa-sa!
Jen kiel la saĝulo dancas!
Jen kiel saltas membroj liaj —
Bon’, malbono, homoj, dioj,
Virtoj, vero, vorto saĝa —
Hopsa, hopsa — danc’ sovaĝa!
Foje deksten — hopsa-sa!
Kaj maldekstren — hopsa-sa!
Vipo, ripo — hej Ksantipo!
Ludas la muziko, ha!

Kirbeuso, kara frato,
Venu kun mi. Jen sur strato
Dancas filozof’ ebria,
For la bel’! for virto dia!
Homoj, gapu! Min Ksantipo
Certe batos, krevos ripo!
Jam nun mi ektremas ja,
Tamen dancas hopsa-sa!
Nur sen fin’, kun tuta forto
Danci, danci ĝis la morto,
Per piedoj svingi, treti!
Jen turniĝi, jen salteti!
Danco iru, flamu ĝi!
Kaj ekĝoju granda Di’,
Ke Sokrato konas veron,
Ĉiun veron kaj misteron,
Ke Sokraton gloro kronas —
Li plej saĝa hom’ sur tero
Kun kap’ hundsimila ja
Dancon konas, dancon konas
Hopsa, hopsa, hopsa-sa!



FONTO: Tuwim, Juljan [Julian]. “Dancanta Sokrato,” el la pola tradukis I[zrael] Lejzerovicz [Lejzerowicz], Literatura Mondo, 2-a periodo, 1-a jaro, 7-a numero, julio-aŭgusto 1931 [pola numero], p. 134.


Esperanta Folkloro (Babilado de Horaĉo Serĉer)” de Izrael Lejzerowicz

Originala aŭ tradukita literaturo?” de Izrael Lejzerowicz

Nigraĵoj” de Georgo Verda (Izrael Lejzerowicz)

The Poems Hidden in the Ghetto:
to Julian Tuwim in Warsaw

by Jack Lindsay

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Izrael Lejzerowicz @ Ĝirafo

Literatura Mondo @ Ĝirafo

Pri Poeziaĵoj de Julian Tuwim (K. R. C. STURMER) / Unikoda versio

El la “Verda Biblio” kaj Babiladoj kun Horaĉo Serĉer (1935)
de Izrael Lejzerowicz

La mondo atentu!
de Izrael Lejzerowicz
(Pola Esperantisto, n-ro 2, 1934)

“La sorĉistino el Kastilio”
de Sholem Asch, trad. Izrael Lejzerowicz
epub-formato / html-formato

Izrael Lejzerowicz - Vikipedio

“Izrael Lejzerowicz (1901 – 1944)” de Tomasz CHMIELIK,
(Pola Esperantisto, n-ro 28 (4/2007), p. 4-8)

Memore je la pereintoj
de Zofia Banet–Fornalowa
(Monato, 2006/07, p. 24)

Enhavliston de Literatura Mondo

Literatura Mondo 1922-1949

Julian Tuwim - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 July 2018
Link added 14 July 2018

Site ©1999-2018 Ralph Dumain