Pri Proponita Konvertiĝo al Kristanismo:
El la Aŭtobiografio de Salomon Maimon
(1754 - 22 novembro 1800)
(Tradukis el angla traduko Ralph Dumain)
Mia reira vojaĝo al Hamburgo agrablis, sed ĉi tie mi enfalis cirkonstancojn plej ĝenajn. Mi ekloĝis en mizera domo, mankis manĝaĵoj, kaj mi ne sciis kion fari. Mi fariĝis tro klera ol reveni al Pollando, trapasi tutan vivon en mizero sen raciaj okupo aŭ kunuloj, kaj sinki en la mallumon de superstiĉo kaj nescio, el kiuj mi apenaŭ liberigis min je granda penado. Aliflanke, mi ne povis veti je sukceso en Germanujo, pro mia nekono de la lingvo kaj de la kondutmaniero kaj kutimoj de la popolo, al kiuj mi neniam sukcesis taŭge adaptiĝi. Mi ellernis nenian specifan profesion, mi ne elstaris je ia speciala scienco, mi eĉ ne majstris lingvon per kiu mi povus tute komprenigi min. Mi ekpensis, tial, ke mankas alternativo ol brakumo de la kristana religio kaj havigo de baptiĝo en Hamburgo. Laŭe, mi decidis aliri la unuan trovotan klerikon kaj informi lin pri mia firma decido kaj ties motivoj, senhipokrite, vere kaj honeste. Sed, ĉar mi ne kapablis taŭge min esprimi parole, mi almetis miajn pensojn surpaperen en la germana kun hebreaj literoj, aliris lernejestron, kaj instigis ke li kopiu la aferon per germanaj literoj. Mia letero estis, resume, la jena:
Mi estas denaskulo de Pollando, apartenas la judan popolon, destinatis per mia edukado kaj studoj fariĝi rabeno; sed en la plej obskura mallumo mi perceptis ioman lumon. Ĉi tio instigis mian pluan serĉadon de lumo kaj vero kaj plenan sinliberigon el mallumo de superstiĉo kaj nescio. Ĉar ĉi tiu celo estis neatingebla en mia denaskejo, mi aliris Berlinon, kie, per subteno fare de kelkaj iluminitaj homoj de nia nacio mi studis dum pluraj jaroj, ja ne laŭ ajna plano sed sole por kontentigi mian sci-soifon. Sed, ĉar nia nacio ne kapablas utiligi ne nur tiajn senplanajn studojn sed eĉ tiujn gvidatajn de la plej perfekta plano, ĝi ne kulpindas enuiĝi pri ili kaj juĝi la tiesan instigon senutila. Tial mi estas decidinta, por havigi ĉi-mondan samkiel eternan feliĉon, kiuj dependas de la atingo de perfekteco, ĉirkaŭbrakumi la kristanan religion. La juda religio, verdire, pli alproksimas la racion per siaj fidaj doktrinoj ol kristanismo. Sed praktike la ĉi-lasta ol la antaŭe menciita pli avantaĝas; kaj, ĉar moraleco, kiun konsistigas ne opinioj sed agoj, estas la celo de ĉia religio ĝenerale, sendube la laste menciita afero ol la antaŭa pli alproksimas ĉi tiun celon. Cetere, mi taksas realisme la misterojn de la kristana religio, t.e. alegoriaj reprezentaĵoj de veraĵoj plej karaj je homoj. Ĉi tiel mi harmoniigas mian fidon kaj racion, sed mi ne povas kredi ilin laŭ ties ĉiutagan signifon. Mi do respektegeme petas respondon al la demando ĉu, post ĉi tiu konfeso, mi jes aŭ ne meritas la kristanan religion. Se jes, mi pretas efektivigi mian proponon; alikaze, mi devas forlasi ĉian pretendon pri religio kiu min mensogigas, t.e. konfesi fidon kiu kontraŭdiras mian racion.”
La lernejestro al kiu mi ĉi tion diktis miriĝis pri mia aŭdaco; neniam antaŭe li aŭdis tian fidkonfeson. Li skuadis sian kapon pro konsterno, interrompis la transskibadon plurfoje, kaj cerbumis ĉu la eĉa transskribado mem ne estas peko. Nur heziteme li plenumis la kopiadon, nur por liberigi sin de la afero. Poste mi aliris elstaran klerikon, liveris mian leteron, kaj petegis respondon. Li ĝin legis tre atente, same montris surpriziĝon, kaj post finlegado iniciatis konversacion.
“Do,” li diris, “mi rimarkas ke via intenco estas brakumi la kristanan religion nur por plibonigi viajn ĉi-mondajn cirkonstancojn.”
“Pardonu min, Sinjoro Pastoro,” mi respondis. “Mi kredas, ke mi sufiĉe klarigis ke mia celo estas atingo de perfekteco. Ĉi-cele, ja estas la kazo, ke la forigo de ĉiaj baroj kaj la plibonigo de miaj eksteraj cirkonstancoj konsistigas antaŭkondiĉon. Sed la koncerna kondiĉo ne estas la precipa celo.”
“Sed,” diris la kleriko, “ĉu vi ne sentas emon en la animo al la kristana religio sen referenco al eskteraj motivoj?”
“Mi mensogus, se mi respondus jese.”
“Vi estas tro la filozofo,” respondis la pastoro, “por povi fariĝi kristano. Racio estas mastrinta vin, kaj fido devas adaptiĝi al racio. Vi opinias ke la misteroj de la kristana religio estas nur fabloj, kaj ĝiaj postuloj, nur leĝoj de racio. Nun ne kontentigas min via kredkonfeso. Do vi preĝu al Dio, ke Li enlumigu vin per Sia graco, kaj provizu al vi la spiriton de reala kristanismo, kaj vi poste alvenu refoje.”
“Se ja tio estas la kazo,” mi diris, “do mi devas konfesi, Sinjoro Pastoro, ke mankas je mi kvalifikoj de kristanismo. Kian ajn lumon mi ricevos, mi ĉiam iluminos ĝin per la lumo de racio. Mi neniam kredos ke mi kunpuŝiĝus kun novaj veroj se maleblus percepti konekson kun jam konataj veroj. Mi devas resti tio, kio mi estas, obstina judo. Mia religio devigas min kredi nenion, sed elpensi verecon kaj pratiki bonecon. Se mi trovus obstaklojn pro eksteraj cirkonstancoj, la kulpo ne estas la mia. Mi faras ĉion laŭ mia povo.”
Ĉi tiel mi adiaŭis la pastoron.
FONTO: Ĉi tiu traduko de Ralph Dumain (kiu ankaŭ elpensis la titolon de ĉi tiu eltiraĵo) devenas de mallongigita anglalingva traduko (1888) fare de J. Clark Murray de la germana originalo (1792/3). Jen la anglalingva fonto:
Maimon, Salomon. Solomon Maimon: An Autobiography. Edited and with an Epilogue by Moses Hadas. New York: Schocken Books, 1947. Based upon the translation of J. Clark Murray, London, 1888. Extract from Chapter XXI: pp. 88- 91.
Originala germana eldono:
Salomon Maimon‘s Lebensgeschichte. Von ihm selbst geschrieben und herausgegeben von K. P. Moritz. Berlin: Friedrich Vieweg, 1792-3.
Ateismo, Liberpensado, Humanismo en Esperanto
ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo
Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
Salomon Maimons Autobiography: On a Proposed Conversion to Christianity
Salomon Maimon: filozofo & obstina judo (bloge)
Salomon Maimon (alireteje, en la germana)
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 23 July 2008
©2008 Ralph Dumain