William Blake 250-jara:
Kulturpolitiko kaj la Monda Disvastigo de Beletro

de Ralph Dumain [1]


La 28-an de novembro ĉi-jare okazos la 250-a datreveno de la naskiĝo de angla poeto kaj artisto William Blake (Ŭiljam Blejk, 1757.11.28 - 1827.08.12).  Ĉi-okaze kaj omaĝe mi celas resumi perspektivon pri la monda disvastigo de studado de Blake kaj miajn rilatajn pensojn pri kulturpolitiko de Esperanto.

Dum la kvar jardekoj de mia Esperantisteco, intereso kaj atento pri la kara lingvo periode ŝvelis kaj velkis, kaj prioritatoj ŝanĝiĝis. Atento al Blake fokusiĝis aŭ forvaporis de tempo al tempo. Jen personan historion mi iom pli detaligu.

William Auld, William Blake, kaj mi

Mi estis studento de William Auld en Barrie, Ontario, Kanado en somero 1975.  Mi rekonatiĝis kun Auld per letero al li je 1987.01.04, baldaŭ post mia re-aktiviĝo en Esperantujo, en Vaŝingtono.  Inter la temoj pritraktitaj estas William Blake en Esperanto. Interalie, mi aŭdacis diri la jenan:

Mi scivolas, kial oni ne tradukas Blake Esperanten.  Mi supozus, ke Blake konkordus kun la utopiisma menso.  La nivelo de la profundeco de Blake estas tiel rara, ke oni devus havebligi lin al internacia komunumo per Esperanto.  Laŭ mi, la mesaĝo de la artisto estas la plej grava afero, kaj mi ne fetiĉas pri reputacio au klasikaĵoj aŭ art-por-arto.  Mi sentas, ke beletrisma literatura filozofio regas en Esperantujo, kaj oni ne sufiĉe pripensas, kio plej meritas tradukon.  Oni ne hontas traduki tedajn ŝovinismajn naciajn epopeojn sed eĉ ne pripensas aŭtorojn, kies mesaĝo povus pensigi kaj inspiri alilingvulojn.  Estas eĉ pli mirindige, ĉar la vortostoko/lingvaĵo estas tre simpla je Blake; la komplekseco estas en la pensaro.  Mi ne estas kvalifikita tradukisto, sed ofte min tentas la provo.  Iu devas traduki Blake, ĉu vi?

Auld afable respondis per letero de 1987.01.26. Al ĉi tiu punkto, li diris:

Mi ne scias, kial “oni” ne tradukas Blake Esperanten. Verŝajne ĉiu elektas laŭ sia gusto: mi faris miajn Blake-tradukojn dum mia “Blake-periodo”, nome kiam mi la unuan fojon renkontis lian verkaron en serioza studkunteksto. Mi havas tiun kutimon. Kiam mi aliras novan por mi poeton kaj tiu ekplaĉas al mi, mi ne povas ne traduki kelkajn poemojn: per tradukado oni plej profunde ekkonas la originalojn. Alie, oni komisias al mi iun traduktaskon—ekzemple la Ŝekspirajn sonetojn. Sed io devas stimuli, kaj la tasko devas allogi. Kial vi ne provu pri Blake?

Nu, mi devus klarigi pli detale koncerne la jamajn tradukojn de Blake en Esperanto, la bazon de miaj iom krudaj asertoj, kaj mian filozofion pri prioritatigo pri tradukoj en Esperanton. Nun mi devas aldoni, ke nur la lingvaĵo de lirikformaj poemoj de Blake estas simpla; ties profetaj verkoj plenplenas da lia obskura persona mitologio.

Kulturpolitiko de Esperanto

Ekzistas, mi supozas, almenaŭ tri, eble pli, konataj ĝeneralaj kulturpolitikoj en la historio de Esperanto. Unue, estas la koncepto, iniciatita de Zamenhof, traduki majstroverkojn el naciaj literaturoj por evoluigi la lingvon kaj supozeble por servi la mondan publikon en estonta tempo kiam Esperanto estos akceptita kiel mondlingvo. Mi supozas ke el simila aŭ eble alia perspektivo, el individuaj motivoj aŭ enkadre de naciaj movadoj, estus speciala misio disvastigi literaturon de propraj nacioj. Aldona perspektivo devenis de la proleta Esperanto-movado. Aldone al plua tradukado de ĝeneralaj majstroverkoj okazis tradukoj de revolucia aŭ proleta literaturo, kun eldonado de originala samspeca literaturo, rilate al interesoj de la laborista movado.  Pli posta perspektivo devenas el la Raŭmisma skolo de la Esperanto-movado, laŭ kio Esperantujo estas kvazaŭ-etna minoritato kiu celu firmigi internan funkciadon kaj forlasi la “pracelon” akceptigi kaj oficialigi Esperanton kiel universalan helplingvon. [2]

Nu, en la jubilea jaro 1987, kiam mi korespondis kun Auld, mi multrilate aktivis, ekz. kunfondis novan fakan asocion—Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO). Mia perspektivo por tiu kaj cetera agado ne estis la malrealisma pracelisma revo, agi kvazaŭ en vakuo, sed mi celis fari ion vere praktikan, eĉ se modestampleksan. Mia perspektivo estis ekspluati la jam ekzistantan komunikreton de Esperantujo por ŝtopi breĉojn en la interlingva fluado de informoj per provizado de eble utilaj publikaĵoj, t.e. plenumi unikan servon.  Do mi konceptigis kulturpolitikon tiurilatan.

Turnante atenton al William Blake, mi rimarkis ke publikigitaj estis nur kelkaj tradukoj de Blake, plejparte en la Angla Antologio (1957).  Miaopinie, la mesaĝo de Blake tiom gravas, ke nura beletrisma perspektivo ne kontentigis min, kaj oni disvastigu verkojn de Blake pro urĝeco de la enhavo eĉ 160 jaroj post lia morto. Jen la motivo por miaj strangaj komentoj al Auld.

Nu, aldone, nekonata al la Esperantistaro, jam ekzistis plua traduko . . .

G. E. Bentley, Jr., fakulo pri Blake

G. E. Bentley, Jr. estas la plej eminenta fakulo kiu arigas dokumentojn kaj bibliografiojn pri Blake. Kelkaj jaroj antaŭe, je 1982.09.10, mi sendis leteron al Bentley pri bibliografiero kiun mi trovis en lia laŭcele kompletan bibliografion pri Blake, Blake Books [Blake-libroj] (Oxford: Clarendon Press, 1977), kiun mi redonas jene:

“La Sekreto de Amo” [Never seek to tell thy love], tradukita de Clarence Bicknell, en Blake to Hoittoman [B{u}reiku to Hoittoman, Tokyo, japanlingva revuo: Blake & Whitman], red. Bunsho Jugaku kaj Soetsu Yanagi, vol. II, 1932, p. 393.

Tiu estas la sola Esperantaĵo en la libro, kaj mi ne povis trovi tiun eldonaĵon en ajna biblioteko en Usono. Mi celis kopion de ĉi tiu traduko kaj enmetis kun mia letero al Bentley kopiojn de la poemoj de Blake en Angla Antologio.

Bentley respondis per letero de 1982.10.12, verkita dum vizito en Ĉinio. Li rekomendis ke mi serĉu la celatan publikaĵon ĉe bibliotekoj en Tokjo aŭ Kjoto. Li esprimis intereson pri bibliografio kompilota de mi pri Blake en Esperanto, supozante ke ĝi estus tre mallonga bibliografio. Lin speciale interesus originalaj verkoj en Esperanto pri Blake.

Mi enketis ankaŭ ĉe Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Laŭ respondo je 1983.08.10, kelkajn tagojn post mia enketo, troveblis nur la enhavo de Angla Antologio kaj la disertacio de Margaret Hagler.

Jen la fino de la afero, ĝis mia reaktiviĝo en Esperantujo iom post transloĝiĝo al Vaŝingtono. Vizitis Vaŝingtonon profesicele japana Esperantisto, antropologo, Toŝio Teraĵima. Mi turisme kondukis lin al Muzeo Areo-spaca. Mi petis lian helpon, kaj post foriro, li sendis je 1986.10.17 al mi kopion de la poemo kiun li havigis el la Japana Parlamenta Biblioteko! Tiam mi lernis, ke la traduko unuafoje aperis en Amerika Esperantisto, junio 1911.

Mi eventuale transsendis la tradukon al Auld, por kiu, malgraŭ lia preskaŭ kompleta persona kolekto de Esperanto-literaturo, neniam antaŭe konis ĝin. Auld dankis min pro mia kontribuo.  Tiu traduko eventuale aldoniĝis al la Bibliografio de Tradukoj el la Angla Lingvo de Auld kaj Grimley-Evans.

Bentley kompilas statistikon

Unue, notu ke Bentley ĉiujare publikigis bibliografian suplementon pri novaj kaj nove eltrovitaj publikaĵoj, aŭkcioj, kaj rilataj aferoj.  Ankaŭ de tempo al tempo aperis resumoj de la kritika literaturo (kaj ties tendencoj) en diversaj landoj kaj lingvoj.

Nu, pasis multaj jaroj. Bentley verkis artikolon nun haveblan ĉe Interreto: “Blake and the Xenoglots: Strange-Speaking Critics and Scholars of Blake”, t.e. “Blake kaj la Ksenoglotoj [fremdlingvoparolantoj]: Fremdparolaj Kritikistoj kaj Kleruloj pri Blake”. Bentley ambicias statistikan superrigardon de la retrovebla tutmonda klera kaj kritika studado pri Blake, inter la jaroj 1780-2004!  Rimarku, ke temas ne pri tradukoj el Blake mem, sed pri literaturkritikaj verkoj (plus laŭokaze recenzoj kaj leĝeraj aferoj) pri Blake en ĉiuj lingvoj.  Kompreneble, ĉi tia esploro ne povas atingi perfektajn rezultojn; tamen ĝi estas la plej bona resumo ĝis nun ebla.

Kelkaj kleruloj en ne-anglaparolantaj landoj verkas almenaŭ iom en la angla, kaj ekzistas anglalingvaj eldonaĵoj propralande. Kelkaj famaj anglalingvaj kritikistoj ricevis tradukojn en fremdajn lingvojn. Kelkaj lingvoj, ekz. antikva-greka kaj latina, estas mortintaj. En eŭropaj lingvoj, la statistiko ne surprizas: la franca (267 verkoj), germana (254), itala (155), hispana (180), rusa (90), ĉeĥa (12), dana (18), nederlanda (8), finna (7), greka (14), norvega (8), pola (18), portugala (16), sveda (16).

Ekster Eŭropo, neniu verko troveblis en lingvoj burma, turka, araba, bengala, hindia, panĝaba, tamila. Troviĝis subnormala kvanto de verkoj en la ĉina, supozebla pro la politika izoleco de la Popola Respubliko; la plejparto de verkoj devenas de Tajvano.

La surprizaj rezultoj temas pri la korea kaj la japana. Estas pli multe da eseoj pri Blake en la korea ol en ĉiuj krom manpleno de ĉefaj eŭropaj lingvoj, sed, kurioze, mankas korea traduko de Blake mem! Estas mirinda kvanto de verkoj pri Blake en Japanio, ekde 1894!  Dum duonjarcento la plejmulto de fremdlingvaj verkoj pri Blake aperis en la japana. En la jardeko 1994-2004 64% el fremdlingvaj ĉi-temaj verkoj estas japanlingvaj. Estas grandega amplekso de klera laboro pri Blake en la japana lingvo, kaj oni ne tradukas tiujn verkojn anglalingven.

Kiel junulo en la beletra fako, Bentley internigis la idealon legi ĉiom el la koncerna kritika literaturo. Li penis kiel plej eble per kelkaj eŭropaj lingvoj, sed kompreneble ne povis fari ĉion en tiuj aŭ ceteraj lingvoj. Estis malmulto tiam en multaj lingvoj kaj li ne konis eĉ la ekziston de verkoj en la rusa, norvega, jida, aŭ Esperanto.

Pri la disvastigo de Blake en la anglalingva sfero mem

Dum sia vivo Blake estis profesia artisto, gravuristo. Li laboris bildigi la librojn de aliaj kaj verkis proprajn poemojn kaj integrigis multajn el tiuj kun propra arto kaj mem presis siajn “iluminitajn” verkojn per metodo de li mem inventita, ekz. lian plej faman kompilaĵon, Kanzonoj el Malsperto kaj Sperto. (La vorto “Innocence” enkorpigas plurajn signifojn, ekz.: naivo, senkulpeco, nesperteco, do mi simple tradukas ĝin kiel malon de sperto, kio signifas la staton de la “falinta”—kristana termino—mondo. La paron malsperton-sperton Blake nomis “la du kontraŭaj statoj de la homa animo”.) Sed, kiel politika kaj artista radikalulo kaj malkontentulo el la metiista klaso, li restis sen famo kaj riĉo en sia vivtempo, kaj vendis proprajn verkojn nur al kelkaj riĉaj patronoj kiuj ne komprenis liajn verkojn.  Kelkaj ŝlosilaj konatoj kaj poetoj dum la 19-a jarcento promociis lian reputacion aŭ iniciatis interpretadon de liaj obskuraj poemoj kaj personaj mitologio kaj simbolaro. Okazis salto de intereso pri Blake en la 1920-aj jaroj.  Kelkaj pluaj ŝlosilaj interpretistoj aperigis influhavajn verkojn post la dua mondmilito.  Sed Blake estis akceptita en la plej altan rangon—la tielnomita “Granda Seso”—de la anglaj romantikaj poetoj nur en la sesdekaj jaroj, kiam epoko finfine alvenis kiam granda nombro de homoj povus kompreni la perspektivon de Blake.

Necesus plua esplorado konstati kaj priskribi la disvastigon de Blake nur trans la anglaparolantajn landojn.  Kompreneble, verkoj eldonitaj en Britio migrus transoceane.  Interese, iu eltrovis, antaŭ ne-multaj jaroj, la unuan publikigon de poemoj de Blake interne de Usono.  Mirinde, tio okazis en 1842—kiam oni apenaŭ konis la ekziston de Blake en Britio—en gazeto agitanta por la aboligo de la sklavigo de la negra popolo—La Kontraŭ-Sklaveca Standardo!  Kiel Blake fierus pri tio!

Plue pri Blake en Esperanto

De post miaj kontaktoj kun William Auld mi sukcesis kolekti kelkajn pluajn tradukojn el Blake kaj eĉ kelkajn menciojn kaj aludojn pri Blake en originala Esperanto-literaturo. Margaret Hagler en sia doktoriĝa disertacio analizis la tradukon fare de Auld de “La Tigro” kompare al la angla kaj al franca traduko. Mi aldonis kelkajn aferojn al la tutaĵo: unu ne-bone verkitan originalan poemon omaĝe al Blake kaj al ĵazmuzikisto John Coltrane [ĝan koltrejn], kaj, pli grave, tradukojn de du poemoj—“Pro Mia Venta Furioz’” (I feared the fury of my wind) kaj “La Birdoj” (The Birds), la ĉi-lasta dediĉita al mia mortinta parulino Evelina.

Mi kompilis bibliografion da ĉiuj aferoj, troveblan ĉe mia retejo (vidu sube). Mi bonvenigas aldonojn al tiu bibliografio.  Des pli, mi invitas Esperantistojn traduki pluajn verkojn de Blake en nian lingvon por disvastigi lian verkaron al homoj kiujn ĝi ankoraŭ ne atingis.

Kial Blake gravas

Ho, jen grandega temo!  Mi kontribuis al antologio de la favorataj poemoj de Usonanoj, kompilita de iama Poeto-Laŭreato Robert Pinsky, poemon de Blake—“La Rideto” (The Smile)—kune kun mia komentareto. Interalie mi skribis jene: Nenia alia poeto fosis tiom profunde kaj kritike en la homajn naturon kaj socion, ekzamenante kaj subfosante niajn fundamentajn antaŭsupozojn kaj elvokante misterajn kaj maltrankviligajn subteraĵojn.  Blake, ridetante al mia malsatega menso per sia inteligento, kiel nenia alia homo kapablas, plenigas min da nepriskribebla ĝojo kaj helpas min travivi ĉiujn korrompojn.

La gamo de Blake—temas pri la poezio eĉ ne tuŝante la bildaron—ampleksas la plej simplajn sed profundajn lirikojn ĝis la plej esoterajn kaj obskurajn mitajn konstruaĵojn. Por plena komprenigo de lia verkaro necesas esploroj en la tiuepoka lingvaĵo, pensaroj,  kaj ceteraj aferoj politikaj, sociaj, religiaj, mistikaj, filozofiaj, geografiaj, artaj, literaturaj, ideologiaj . . . Eĉ mia limigita persona ĉi-rilata librokolekto okupas bretaron sur tuta muro ĝis alta plafono en mia ĉefĉambro. Enestas en diversaj poemoj la plej simplaj kaj ĝeneralaj lingvaĵo kaj temoj kaj la plej malfacile kompreneblaj kaj kulture kaj persone specifaj signifoj (kaj de tempo al tempo al iuj legantoj ofendemaj esprimoj). Oni ĝis nun tradukis Esperanten, krom kelkajn el la famaj Kanzonoj, kelkajn pluajn lirikojn kaj manuskriptajn poemojn.  La tielnomitaj profetaj libroj, en kiuj oni trovos la personan mitologion de Blake, estus malfacile penetreblaj de tradukontoj.

La temaro inkluzivas longan liston de ŝlosilaj temoj; jen kelkaj: soci-klasa hierarkio kaj subpremado, malriĉeco, sklaveco, malamikaj rilatoj inter viroj kaj inoj, regantaj ideologioj an arto, filozofio, religio, politiko, subpremado de la seksimpulso kaj de la ina sekso, falsaj religiaj kaj teologiaj konceptoj ortodoksaj, klassociaj—entute, la nekonsciaj ideologiaj kaj moralaj sistemoj dum la tuta homa historio, kiuj baziĝas sur logiko de dominado, subpremado, timo kaj nescio. Blake entenas siajn strangaĵojn, nekonsekvencaĵojn, provincecaĵojn, antaŭjuĝojn, sed, kiel aŭtodidakto el malelita klaso en subpremiga socio, li elfosis komprenojn preter la kapablo de siaj samtempuloj. Do mi invitas vin ekkoni lian verkaron laŭeble—anglalingve, vialingve, Esperantlingve—eĉ, se eble, traduki pluajn liajn poemojn al nia komuna lingvo. Ĉiuokaze, mi feliĉas senŝarĝiĝi de sentata devo memorfesti ĉi tiun mejloŝtonan datrevenon.

Epigrafo

“Mi laboras supren en futuron.”

            —atribuita al William  Blake, 1796

Kelkaj retpaĝoj

William Blake en Esperanto (kompleta gvidilo al ĉiuj ĉi-temaj retpaĝoj)
http://www.autodidactproject.org/bib/blakebib-espo.html

William Blake – Vikipedio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Blake

“Blake and the Xenoglots: Strange-Speaking Critics and Scholars of Blake” de G. E. Bentley, Jr.
http://bq.blakearchive.org/bonus.bentley

William Blake Study Guide (ĝenerala, anglalingva retgvidilo)
http://www.autodidactproject.org/guidblake.html

2007.11.24

©2007 Ralph Dumain


NOTOJ:

1  Jen la originala manuskripto, verkita la 24-an, jen publikigita la 28-an de novembro 2007.

2  Krom diversaj redaktoraj ŝanĝoj, la versio eldonita en Kontakto ellasas plurajn detalojn kaj tutan ĉi tiun paragrafon pri kulturpolitiko. — RD (2008.04.30)

ELDONO: Dumain, Ralph. "William Blake 250-jara: Memor-festa Omaĝo," Kontakto, n-ro 222 (2007: 6), p. 9-10.

ALDONA NOTO: Ekstera retligo estas ĝisdatigita, do diference de la originalo. (2017.06.07)


William Blake en Esperanto

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

William Blake Study Guide

Alireteje / Offsite:

Kontakto, n-ro 222 (2007: 6)

6/7/10 Centennial of the International Esperanto Congress of 1910 in Washington DC
@ Think Twice Radio
:
deklamado de miaj tradukoj el Blake / my Blake translations recited @ 23-36 min.


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 28 November 2007
William Blake's 250th birthday
Notes added 30 April 2008
Link added 17 January 2011
External link update 7 June 2017
Links to Kontakto added 28 May 2022

©2007-2022 Ralph Dumain