Zamenhof pri Amerika Esperanto-Gazeto



Kun plezuro mi eksciis el via letero, ke via societo intencas baldaŭ komenci la eldonadon de amerika esperantista ĵurnalo.  Kompreneble mi povas nur tre ĝoji pri tio ĉi kaj deziri al via gazeto la plej bonan sukceson.  Ne pro simpla ĝentileco mi tion ĉi diras: vian estontan gzaeton mi efektive trovas tre grava, kaj mi efektive atendas de ĝi tre multe da bono por nia afero.

Ameriko estas tre grava pro Esperanto kaj Esperanto estas tre grava por Ameriko; kaj tial la tago, en kiu aperos la unua bona gazeto esperantista en la plej grava lando de Ameriko, en la Nord-Amerikaj Unuigitaj Ŝtatoj, estos por nia afero tre grava dato.  Ke via gazeto estos bona, pri tio mi ne dubas, ĉar mi konas bone la energion kaj bonan volon de ĝiaj fondantoj.

Mi estas konvinkita, ke vi sekvos la ekzemplon de la bonega kaj plej merita brita frato, kaj via gazeto baldaŭ fariĝos unu el la plej gravaj centroj esperantistaj, al kiu turniĝos la okuloj de la tutmonda esperantistaro.

Via, L. ZAMENHOF.


FONTO: Zamenhof, L. Letero al la Amerika Esperanto-Asocio, 1907. [En 1908 la nomo fariĝis Esperanto-Asocio de Nord-Ameriko.] Aperis en Amerika Esperantisto, decembro 1957, p. 147.


Esperanto, Vaŝingtono, & la Mondo / Esperanto, Washington, & the World — 1910
Centjara Jubileo / Centennial — 2010

Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 January 2010

Site ©1999-2010 Ralph Dumain