Pri Hanna Zamenhof-Zaruski

de Zofia Banet-Fornalowa

L. C. [Louis Christophe] Zaleski‑Zamenhof edziĝis la 6‑an de decembro 1951 en Varso­vio al Krystyna Tyszka. De tiu edziĝo li havas du filinojn: Hanna kaj Wanda Margaret. Post divorco li edziĝis en Parizo la 7‑an de julio 1961 al Juliette Sekrecka, kun kiu li loĝas post la elmigro al Francio, jam dekomence en Parizo.

Hanna Zamenhof naskiĝis la 15‑an de oktobro 1953, en Varsovio. Ŝi studis slavajn lingvojn, ankaŭ la francan en la Lodza Universitato. Antaŭ la elmigro de Pollando, en la komenco de la 80‑aj jaroj, ŝi instruis lingvojn kaj literaturon en kelkaj polaj lernejoj. Veninte al Usono, kie ŝi setliĝis kun la familio, ŝi daŭre instruas lingvojn, samtempe iom ver­kante. En la 90‑aj jaroj ŝi instruis la francan en Trinity Episcopal School en Baton Rouge, Luiziano. Ŝia edzo Andreo Zaruski estas urologo kaj laboras science. Ŝi havas du filinojn: Klementyna kaj Kasia.

Hanna estas, laŭspirite, homarano. Por ĉiam ŝi restos en la memoro de la partoprenantoj de la 44‑a Universala Kongreso en Varsovio, 1959, kiam ŝi, ses‑jara knabineto, blanke vestita, suprenlevita al la pupitro, emocie kaj bele deklamis la poemon de sia granda praavo Ludoviko, "Ho, mia kor’", dum la Zamenhofa Vespero. Esperanto estas tre proksi­ma al ŝia koro, tial verkante pri d‑ro Zamenhof ŝi transdonas sian esti­mon kaj amon al ĝia kreinto. En 1987 ŝi publikigis libreton, pollingve Homarano. Sonata dla emigranta (Homarano. Sonato por elmigrinto). La publikaĵon eldonis la prestiĝa pola eldonejo Oficyna Poetów i Malarzy (Alo de poetoj kaj pentristoj), Londono. Sub la nomo Hanna Zamenhof‑Zaruski en 1993 ŝi eldonis duan libreton, anglalingve: Dr. Esperanto, The Man Full of Hopes (D‑ro Esperanto, homo plena de esperoj). Ĝi estas dediĉita al infanoj, kaj sur la interna kovrilpaĝo troviĝas jena dediĉo: Al miaj du miraklaj knabinoj: Klementyna kaj Kasia, kaj al aliaj infanoj de la mondo. En sia antaŭparolo al la leganto ŝi pledas por Esperanto, substrekante ĝian valoron por interkomunikado de la homoj en la tuta mondo. La libreto estis eldonita en Japanio, en la japana lingvo kaj en Esperanto, kaj ĝia legado vere kortuŝas.

*     *     *

En Esperanto de decembro 1959, sur p. 222, troviĝas intervjuo, farita al li [L. C. Zaleski‑Zamenhof] de s‑ro H. W Holmes. Tie troviĝas i.a. la eldiro de Ludoviko, rilate ĉi tiun eventon. [44‑a UK en Varsovio, 1959] Pri tio li diris jene: Kia malfeliĉo, ke neniu vorto de la Zamenhofa familio venis al tiu plej grava Jubileo de Esperanto.

Apero de la Zamenhof‑familio tamen okazis, kvankam simbole, pere de la deklamo farita de eta Hanna, filino de inĝ. Zamenhof, de la poe­mo "Ho, mia kor’". Ŝia prezento tutcerte ege impresis kaj kortuŝis la ĉeestantojn.

*     *     *

Dum la dua tago de la kongreso [80‑a kongreso de japanaj esperantistoj, en Kameoka, la 7‑an/8‑an de aŭgusto 1993] okazis lanĉo de la libreto jam menci­ita: Dr. Esperanto The Man Full of Hopes (D‑ro Esperanto, homo plena de esperoj) verkita de lia filino, Hanna Zamenhof‑Zaruski. La patro, tutcerte fiera pri la engaĝiĝo de sia filino al Esperanto, subskribadis la libreton ĵus aperintan ĝuste en Japanio, en la japana kaj esperanta lingvoj.



FONTO: Banet-Fornalowa, Zofia. La Familio Zamenhof (La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2001), p. 176-7, 182, 188; genealogia arbo: p. 6-7.


Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto, Vaŝingtono, & la Mondo / Esperanto, Washington, & the World — 1910
Centjara Jubileo / Centennial — 2010

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

L. L. Zamenhof & the Cultural, Religious, Professional & Political Context of 19th-20th Century Eastern European Jewish Intellectuals:
Selected Bibliography


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 December 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain