LA UNIVERSALA FRATECO.

(Pro la sekvanta poemo la aŭtoro ricevis arĝentan medalon, donitan kiel premion de la Literatura Konkurso de la Sesa Internacia Kongreso de Esperanto.)

Sur ondegoj malpacemaj,
De profunda, nigra mar’
En ŝipet’ iras sentime,
Plej kuraĝa maristar’,
Estas tero malproksima,
Ocean’ montriĝas nur’,
Sur akvaro la senlima
Ne briletas ja lumtur’.

Kaj la nokt’ estas malhela,
Sed ŝipet’ antaŭen iras,
Sub ĉielarkaĵ’ senstela.

Kion serĉas vi, ŝipistoj,
Tra dezerta l’ ocean’?
Ĉu la morton vi ne timas
Pro koler’ de l’ uragan’?
Kien iras, ho bravuloj,
Kion, fratoj, celas vi?
Nur riferoj, ne insuloj,
Ja troviĝas tie ĉi:

Kaj de l’ vento forpuŝata
La ŝipet’ antaŭen iras
Sur akvaro la malglata . . .

“Niajn hejmojn forlasinte
“Ni foriris el Patruj’
“Al haveno ni vojaĝas;
“Ĝi aperos, certe, tuj’, . .
“Ke ĉiel’ bela fariĝos,
“Ke ne estos plu danĝer’,
“Ke la maro trankviliĝos,
“Nin certigas la esper’. . ”

Ventoj ĉesas .. . En ĉielo,
Inter nuboj, tremetante,
Ekbriletas luma stelo . . .

Al ŝipistoj nun similaj,
Ni laboras kun fervor’,
Ĉiujn barojn ni faligos
Nur kun amo en la kor’;
La Espero nin protektas,
Dum vojaĝo regas ĝoj’.
Verda Stelo nin direktas
Tra la tuta longa voj’ . . .

Ni daŭrigu, kolegaro,
Ni laboru kuncelante,
La FRATECON DE L’ HOMARO.

Joao Baptista Mello Souza,
Rio de Janeiro, Brazilujo.



SOURCE: Mello Souza, Joao Baptista. "La Universala Frateco," Amerika Esperantisto, vol. 8, no. 6, January 1911, p. 144.


6th International Esperanto Congress, Washington DC: Day-by-Day Report / 6a Universala Kongreso: Raporto laŭ Tagordo

Esperanto, Vaŝingtono, & la Mondo / Esperanto, Washington, & the World — 1910
Centjara Jubileo / Centennial — 2010

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 3 January 2010

Site ©1999-2010 Ralph Dumain