Ni devas elekti historie gravajn aŭtorojn. Literaturan valoron mezuriĝas ekz. laŭ formo/stilo kaj laŭ enhavo. Ĝis nun mi elektis verkojn kiuj kontentigas miaopinie ambaŭ kriteriojn, aparte laŭenhavan.
Mi povus eventuale miavice elekti gravajn verkistojn laŭhistorie kaj/aŭ laŭstile kiuj laŭenhave ege tedas min. Mi mem preferus prokrasti pritrakti aŭtorojn bonstilajn sed intelekte vakajn, ekz.: Edmond Privat, Julio Baghy, Raymond Schwartz, Ferenc Szilágyi, Marjorie Boulton. Privat, Schwartz, Boulton absolute min naŭzas. *
Ĝis nun, plej imponas al mi laŭ enhavo Miĥalski, Auld, Nervi, Varankin, Szathmári, Francis. Mi ankoraŭ ne legis ĉiujn gravulojn.
Ni legis multajn novelojn ĝis nun ĉar ili plej facile konvenas al grupa legado. Bedaŭrinde, mi malmulte konas la originalajn Esperantajn novelojn, aparte la lastatempajn. En mia propra legolisto troviĝas noveloj de Kenelm Robinson (pseŭdonimo de K. R. C. Sturmer), Jean Ribillard, Sandor Szathmári, kaj Endre Tóth.
Romanoj estas la plej malfacila afero por ni, kvankam ni bone sukcesis je ĉapitroj el La Litomiŝla Tombejo. Estas en mia persona listo multaj legendaj romanoj: Adolekso, La Granda Kaldrono, la romanoj de István Nemere, Julian Modest, H. Bulthuis (tre malnovaj), kaj multaj aliaj.
Mi havas grandan liston da poetoj kiujn mi volas legi. Mi jam intencas elekti por nia rondo el La Infana Raso de William Auld (kiun mi legis multfoje), la plej grava originala poemo (eposo en 25 ĉapitroj) en la Esperanta literaturo. Ni devus eventuale legi la tuton, sed tio dependas de intereso. Ni devas legi ankaŭ Kalocsay.
Originalaj teatraĵoj: preskaŭ ĉiuj estas senvaloraj, sed estas kelkaj legindaj. **
Eseoj: Laŭ enhavo, sed ne laŭ literatura stilo, plej valoras la esperantologia literaturo. Tamen, tio ne taŭgas por beletra rondo. La ĝenerala nefikcia intelekta literaturo estas laŭ stilo ne aparte notinda, kaj laŭ enhavo, plejparte senvalora. Laŭ stilo, nia plej eminenta eseisto estas Gaston Waringhien; laŭ enhavo, li ege tedas min. ***
Mi mem preferus komenci per poetoj, specife Auld. Sed eble vi preferus prozon. Post legado de ĉi tiu informilo, bonvolu informi min pri viaj preferoj.
* Mi ŝatus ellasi nun ĉi tiun paragrafon kaj aliajn al kiuj mi nun aldonas asteriskojn, sed mi pensis tiel antaŭ kvaronjarcento, do mi ne cenzuros mian antaŭan memon. Mi povus, mi supozas, laŭ memoro, klarigi la kialojn de miaj severaj juĝoj pri ĉi tiuj aŭtoroj: mi juĝis enhavon laŭ larĝa filozofia perspektivo kaj tiel juĝis la nomitajn aŭtorojn mankaj. Mi rememoras nur mian reagon al la fikcio de Schwartz. Mi supozas, ke mi reagis kontraŭ perceptita sentimentaleco de kelkaj ceteraj aŭtoroj en kombino kun mia manko de entuziasmo pri la enhavo de iliaj verkoj. Nun mi retaksus ilin, laŭ pli kompleksa kriteriaro, kaj sendube mi ne kondamnus. Kaj kompreneble, historie kaj stile ĉiuj menciitaj tre gravas. — RD (2012.06.20)
** Mi ne memoras aŭ scias, ĉu ĉi tiu aserto estis subtenebla eĉ en 1988. Kiel vi vidas, mi facile malplaĉiĝis kaj emis al ega severeco.
*** Ankaŭ Waringhien-on mi malsame taksus nun.
Disdonitaj Referenciloj por Literatura Rondo (1987)
La
Plej Gravaj Gvidlibroj pri Esperanta Literaturo (1988)
de
R. Dumain
Esenca
Bibliografio de Literatura Historio kaj Kritiko en Esperanto (1987)
de
R. Dumain
Bibliografio
de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto (1987)
de
R. Dumain
Bibliografio
de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto: Libroj laŭ
Kategorio (1987)
de R. Dumain
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Esperanto
Studies: An Overview
by Humphrey Tonkin and Mark Fettes
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 20 June 2012
©2012 Ralph Dumain