La Vespero

En la liton venis nova sento,
tra la lito iras sorĉa tremo.
Per favoro de fascina tento
nun ĝi loge kuru ĝis ekstremo.
      Al la glavo ingon soifanta
      Ŝi lascivan vekas apetiton.
      Al la fend’ aperte mielanta
      li trametas sanktan karno‑niton.

Laŭ la sankta tasko de l'homraso
Kunplektiĝas amaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la ekstazo
Per laboro de la amĉasantoj.
      Forte spadas bubo en kanalo
      inter la femuroj dividitaj,
      kaj diluvos la obskura valo
      per la spermaj salvoj elpafitaj.

Sur noktmeza lita fundamento
Kunpremante unu la alian,
la paruloj faros en kontento
unu karnan ponton konvulsian.
      Lia diligenta bor-maŝino
      en laboro kaca ne laciĝos,
      ĝis la belaj trajtoj de l'junino
      pro l'ekstrema sven-efekt’ tordiĝos!



FONTO: "La Vespero", en: Antologio de Amoro (Rotterdam: Eldonejo EROTO, 1972), p. 5.

Notu: Ĉi-tiun porno-himnon kantu laŭ la melodio de la Esperanto-himno "La Espero".


Preĝo sub verda . . . en La Kancerkliniko

Midzado tra jarmiloj
de André Cherpillod

National Lampoon 1964 High School Yearbook:
Kaleidoscope: Esperanto Club

Esperanto More in Use
(National Lampoon parody, 1971)

Verkoj de & pri Ralph Dumain en La Kancerkliniko
(& aliaj verkoj ĉi-reteje)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 2 December 2007

Site ©1999-2023 Ralph Dumain