133 Tagoj de Sovethungario

ANTAŬPAROLO

La 21-an de marto 1919 en Hungario estis proklamita la proletara diktaturo. Dek du jaroj pasis de post tiu historia tago, kiam la hungaria proletaro, en sama monato kiel la kuraĝaj batalantoj de Pariza Komuno, sekvante sian frataron de Rusio maltime, malgrau la ĉirkaŭanta ferringo do blokado kaj bajonetarbaro de imperialistaj armeoj, alte levis disvolvante la revolucian stardardon, la signon de proletara ribelo. Ĝi anoncis la komencon de revolucia periodo, fermentanta en Mezeuropo kaj kies unua venkinta fortikaĵo estas Sovetunio.

La efektivigo de diktaturo estis la unua revolucia batalplenumo de Is hungaria proletaro. Per tiu ĉi enpaŝis la vicon de la tutmondaj aktivaj revoluciaj proletamasoj kaj en la historio de hungarlanda laborista movado komenciĝis nova epoko.

La hungaria proletara diktaturo ne koncernas nur la proletaron de tiu lando. La unua revolucia batalo de hungaria proletaro en si portis la fundamentajn erarojn. La proletaro, kiu post si en sia liberiga movado havis neniajn revoluciajn spertojn kaj tradiciojn kaj kiun gvidis nenia aktiva, en sia agadmaniero, revolucia, partio dum la antaŭrevolucia tempo, ne povis eviti tiujn erarojn. Tial la eraroj faritaj ne havas signifon nur por nacia kadro, nur en lando speciale situita ktp., kiel multaj opinias, sed ili estas valora lerno por ĉiulandaj proletaroj, el kiu ili povas rezulte konkludi la spertojn, ĉar la radikoj de tiuj eraroj sin etendas ĝis la eraraj principoj de antaŭmilita klasbatalo.

Ĉi tiu modesta libreto arogas preni sur sin la taskon, diskonigi la specifecojn, atingojn kaj erarojn de la hungarlanda proletara diktaturo. Kolekto da elektitaj artikoloj el la plumoj de kompetentaj gvidantoj kaj aktivuloj de la revolucio konigas al la legantaro la fazojn de la diktaturo.

Per ĉi tiu paŝo efektiviĝas nova apliko de esperanto je la klasbatalaj interesoj de la proletaro. La apliko de internacia komprenigilo ebligas la utiligon de ĉi tiuj kolektitaj valoraĵoj ne nur en kadro de iu nacia lingvo, sed en la vasta mondo, en la unueca patrio de l’proletaro, senlima, sennacia. Ni estas firme konvinkitaj, ke per ĉi tiu verko, per apliko de esperanto, la tradiciaj lernoj de hungaria proletara diktaturo

3

atingas ankaŭ la proletarojn de tiuj landoj, kie ne ankoraŭ la sialingva klasbatala literaturo detale sin okupis pri ĉi tiu temo. Tiel, donante fidindan valoran materialon, ni esperas, ke tiuj k-doj eluzos la okazon, ĉerpi el ĉi tiu fonto, kaj la internacia servo. la klasbatala apliko de Esperanto havos per ĝi novan gravan sukceson.

Malfacila estis la tasko por la kompilintoj. La abundo da materialo, limigita presspaco pro la modestaj financaj povoj, la malordinare komplikaj kombinoj kaj fazoj de la hungaria revolucio kaj diktaturo, malfaciligis la elekton de la materialo. Nia intenco estis, en kompakta formo doni la plej karakterajn faktojn por larĝe prezenti tiujn gravajn motivojn, kiuj pleje necessas por ĝuste kompreni la okazintaĵojn. Se eĉ parte ni sukcesis tion atingi, nia laboro do ne estos senfrukta.

Bedaŭre ne povis esti en sia tuteco represata ĉiu elektita, valora artikolo kun sia detala argumentado pri iu problemo, pro ŝparo de spaeo. Ni ellasis ankaŭ la motivojn aŭ argumentojn, kiuj laŭ nia takso havis plej ĉefe specifan signifon por hungarlingvanoj, ne nepre gravaj el internacia vidpunkto. Sed ni esperas, ke la mallongigoj ne kaŭzos senton pri manko aŭ konfuzo. Ankaŭ multaj laboraĵoj de niaj kunlaborantaj ne povis esti utiligataj pro la supre citita kaŭzo. Pro ilia penado ni esprimas nian kamaradan dankon.

Ne estis eble, eviti certajn ripetojn pri faktoj, koincidaj en iuj artikoloj. Ili estis verkitaj de apartaj individuoj, en malsamaj tempoj. La eventualaj ripetiĝoj de samaj argumentoj kaj faktoj pruvas la unuecan konkludon de la verkintoj.

Ni klopodis eviti la aplikon de novaj terminoj, por ne havi balaston en la stilo. Tamen certagrade ni devis deflankiĝi de nia principo, por esti fidelaj al la esprimmaniero de la originalaĵoj. Por la terminoj, taksataj de ni kiel malfacile kompreneblaj aŭ malofte uzataj, estas aldonata alfabeta listo por la leganto kaj ankaŭ tabelo por bezonataj klarigoj. Ni rekomendas, unue vidi la klarigojn por pli facile kompreni dum la legado iujn specialajn esprimojn bezonatajn pro la politikaj terminoj kaj okazintaĵoj.

La revoluciaj spertoj de hungaria laboristaro estu komuna trezoro de la mondskale luktanta proletaro en sia liberiga klasbatalo. TIUN CELON SERVU ĈI TIU LIBRETO!

La kompilintoj

4


FONTO: Cent tridek tri tagoj: historia skizo de hungarlanda proletara revolucio. Leipzig: Ekrelo, 1930. 141 p.


1919: Hungarlanda Konsilia Respubliko” de Ervin Fenyvesi, tradukis Vilmos Benczik

La Nova Dio” de Arpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & interlingvistiko

Marx and Marxism Web Guide

Salvaging Soviet Philosophy (1)

Alireteje/ Offsite:

Hungara Sovetrespubliko - Vikipedio

Enhavlisto de Hungara Vivo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 21 August 2012

Site ©1999-2012 Ralph Dumain