Anna Lakatos jam en la dua tago vangofrapis la malsanulinon de la apuda lito, surkraĉis la flegistinon, kaj pro tio, malgraŭ ŝia febro de tridek ok gradoj, ŝi estis tuj forigita el la hospitalo.
La incidenton provokis tio, ke la blonda Cicu ĝin atentigis: “Oni ne surgrimpas la liton malpurpiede, kara!”. Anna kovris ŝin per la peplomo kaj el sub ŝi replikis: “Mi ne donis al vi slipon de klaĉ-rajto". Cicu mallaŭte diris nur: “Silentu, vi, makulita. . . .”
Anna trafis plej precize tien, kie plej doloras.
Jam la saman tagon ŝi hejmenvojaĝis al Hosszúláp. Ferdinando algapis ŝin, kiam ŝi eniris ŝanceliĝante tra la pordo de la kaduka kabano. Enpaŝinte, ŝi tuj eltiris el sub la litkovrilo la ciganinon Vica, prenante ŝin je ŝia hararo. Vica forkuris rapidege.
‑ Mi estis certa, ke kun tiu ĉi fiulino vi ... ĝemis Anna kaj plore falis surteren.
‑ Mi ne donis al vi slipon de klaĉ-rajto . . . ‑ murmuris Ferdinando ebrie. Poste li ŝoviĝis apud la knabinon kaj karesis ŝian nigran hararon per siaj krudaj manoj.
‑ Ŝanoar . . . Ŝanoar . . . ‑ li flustris kun tenera raŭkeco. ‑ Vi mortos aĉe tie ĉi hejme, Ŝanoar.
Anna Lakatos jam de pluraj jaroj peladis la tristajn ĉevalojn jungitajn antaŭ la vagonetojn en la argilmino de Hosszúláp. Ŝi laboris silente, sed, se ŝi koleriĝis, ŝi piedbatis kaj mordis. Ne tial, tamen, ŝin ne amindumis la viroj, sed tial, ke ŝian kolon kovris violkoloraj makuloj kiel dancantaj flamlangoj.
Ĉi-jare, komence de la humida aŭtuno, la knabino febriĝis kaj sputis sangon. Kelktempe Ferdinando ne tro maltrankvilis. Ĉiuvespere, kiam li hejmenvenis ŝanceliĝante, li manĝigis Annan per multe da ranca lardo kaj cepoj.
Komence de oktobro, nova juna inĝeniero venis al la minejo kaj tuj ekzamenigis la knabinon per kuracisto. Ŝi estis sendita en hospitalon. Nun, forigite el la hospitalo, ŝi ne povis reveni en la minejon, ĉar la inĝeniero jam sciis pri ŝia malsano. Ŝi dungiĝis do en brikfabriko, sed ankaŭ tie ne favoris lin fortuno, ĉar triatage venis rentgen-aŭto por filtra ekzameno de la pulmoj de la laboristoj. Anna estis metita en malsanulan etaton kaj tuj sendita al la pulmosanatorio en Kövestető.
Ferdinando malpeziĝis. Li jam ege timis pro ŝia malsano.
En la malsanulĉambro No 6. troviĝis malsanulino nomata Kövesiné, kiu estis jam trifoje operaciita en la lastaj kvin jaroj. Anna rigardadis fikse ŝian diafanan vizaĝon, nuran haŭton sur osto, la litkovrilon sinkintan ĝis la matraco, sub kiu kovrilo nur la anhelanta brusto signis korpkonturojn.
La teruro kaj senesperiĝo elpuŝis Annan en la koridoron. Sed tie la jod-odoro pikis al ŝi la nazon, kaj eĉ pli forte ŝin memorigis pri la teruraĵoj de injekto-nadloj, operaciaj instrumentoj, mortosuferoj. De ĉiu flanko ŝin premis tiu malamika fremda medio.
La flegistino ŝin atentigis: nun estas la horo de silenta ripozo, oni devas kuŝi. Sed Anna ignoris la vortojn, stariĝis ĉe la fenestro, ĉe mallaŭte susuranta radiatoro kaj rigardis la plaŭdantan pluvon.
La sekcia kuracisto, doktoro Láng, haltis malantaŭ ŝi. Anna obstine rigardis la merlon saltantan ekstere sur malsekaj ruĝetaj arbustoj.
‑ Tamen mi ne kuŝiĝos ! . . . ‑ ŝi alkriis lin fine.
Ŝi atendis koleran, malĝentilan respondon, por ke ŝi povu reinsulti kaj furiozi . . . Ke ŝi ree estu elĵetata.
Doktor Láng kontemple karesis sian kalviĝantan verton . . . Lian virineske molan vizaĝon, lian orkadrajn okulvitrojn, liajn grizajn okulojn ekkovris brileto de gaja scivolemo.
‑ Kara Anneta! Kial estas al vi pli konvene ĉi tie ol interne?
‑ Tamen mi ne kuŝiĝos! ‑ ripetis la knabino, sed jam malpli spiteme.
La doktoro ridetante etendis al ŝi la manon:
‑ Nu, bone. Ni promenadu do kune . . .
Anna tute embarasiĝis.
Mi prefere kuŝiĝos ‑ ŝi flustris kaj rapide malaperis tra la pordo.
Doktoro Láng reiris al sia ĉambro kaj elserĉis la morbokarton de la knabino. “Nask. en 1938, Kiŝpeŝto. Profesio: ĉevalpelisto.” Nu, jam ĉi tio estas pli ol iom stranga pri virino. Poste li traesploris la diagnozojn kaj demetis la okulvitrojn, frotis siajn lacajn palpebrojn kaj blindete palpebrumis al la opaka lampokloŝo.
‑ Streptomicino kaj Izonicido, mikse. En ok monatoj kvietiĝos la procezo kaj tiam ni povos forigi la supran lobon.
Li remetis la okulvitrojn, stariĝis kaj komencis senpacience promenadi.
Io timiga sentiĝas en tiuj violkoloraj makuloj. Kvazaŭ du manoj senĉese kunpremus ŝian vizaĝon.
Ĉe la vespermanĝo enkuris al li la flegistino: pro la amo de Dio, li venu! En la sesa ĉambro okazas interbatado . . . La nova malsanulino surĵetis Evan per kuirita ovo, ĉar tiu diris ian rimarkon pri ŝia ĉifona kalsoneto. Ŝi blasfemas kiel ĉevalisto . . .
‑ Kiel ĉevalpelisto ‑ korektis objektive doktoro Láng kaj ekiris kun la flegistino.
‑ Imagu, ŝi skoldis ankaŭ min, kiel ordinaran stinkan pu . . . Eĉ minuton mi ne toleros plu ŝin en mia sekcio. Mi ŝin forigos tuj.
‑ Sed kara fleginjo: ŝi havas tridek ok kaj du dekonojn posttagmeze. Vi puŝus ŝin en la morton.
En la malsanula ĉambro Anna ploris, kliniĝinte sur la liton. Kiam ŝi ekvidis la kuraciston, ŝi subite eksilentis. Ĉi tiu blankvestita viro kun la orkadraj okulvitroj faris al ŝi strangan influon. Ŝi eksentis lian humanecon senkaŝan kaj senmensoge sinceran. Ŝi sentis ian maltrankviligan devon, ke ŝi faru ion alimaniere, ke ŝi ion dokumentu, aŭ por si pledu kontraŭ ia akuzo.
Ŝi saltleviĝis kaj rapide surmetis la surtuton.
‑ Mi foriras ja, jes, tamen mi foriras . . . ‑ ŝi murmuris kolere.
‑ Kien? ‑ demandis la kuracisto.
‑ Hejmen.
‑ Mi jam rigardis la horaron: al Hosszúláp nur morgaŭ iros trajno. Vi havas tempon abunde kaj nun venu kun mi, por ke mi kompletigu viajn indikojn.
Sekvatage, ĉe la kuracista vizito, ĝuste antaŭ la pordo de la sesa ĉambro, ĉefkuracisto Dragonics haltis kaj turnis sin al Láng:
‑ Ha, ĝuste nun venis en mian kapon, ke doktoro Kubányi telefonis al mi. Li petis akcepti lian protektatan malsanulon. Ekstervice. Laŭ mia scio, ĉi en la sesa vakantiĝis lito.
‑ Ne vakantiĝis, kara kolego.
‑ Iom surprize ‑ ekridetis la ĉefkuracisto delikate, ironie.
‑ Mi intencas tion al vi klarigi ... Vespere mi parolis kun Anna Lakatos. Ŝi edukiĝis sengepatre, en hejmo de trovitaj infanoj. Dufoje ŝin ŝia patrino forpelis . . . Ŝi konas nur la lupoleĝojn de la vivo. En ŝia dektria jaro ŝin malvirgigis Ferdinando, filo de etkomercisto. La edukantaj vicgepatroj pelis la knabinon en liajn brakojn, por ke ili parenciĝu kun la riĉa familio de la junulo. Ankoraŭ ne vizitinta lernejon, ŝi jam estis instruata de sia vicpatro, kiel priŝteli poŝojn. Ankoraŭ de neniu ŝi ricevis amon altruisman.
‑ Mi miras, karulo. Ŝi estas vere kazo nur por esti forigita kaj plu ne tolerata en la hospitalo. Ŝi estas ordinara krimulino! ‑ Dragonics prenis sian cigaredujon kun tremantaj manoj.
‑ Mi tamen volonte ŝin edukus iom. Ŝia malsano estas grave akuta.
Dragonics eksuĉis fumon el sia cigaredo kaj tio lin retrankviligis.
‑ Karulo, vi scias bone, ke mi lasas la kolegojn agi laŭ sia plaĉo . . .
Ili malŝatis sin reciproke: Dragonics iam havis altan rangon socian, la titolon de “registara ĉefkonsilisto”, posedis sanatorion. Ĉi tiun li perdis. Láng malamis la tutan mondkoncepton, vivmanieron, protektemismon de Dragonics. Kaj ĉi tiu malamis la mondsaveman agitiĝadon de Láng.
‑ Kaj kio okazos al la aliaj malsanulinoj ? ‑ demandis la flegistino. ‑ Kiu toleros la furiozadon de tiu histeriulino?
‑ Nu, ni donu al doktoro Láng tempon de tolero . . . ĝemis Dragonics kun tia mieno, kiel oni formetas de sia vesto skarabon kaj atente ĝin faligas surteren.
Dimanĉe matene alvenis Ferdinando kaj disbutonumis sian uzitan pluvmantelon. Sub sia jako li havis nur sian bruniĝintan haŭton kaj ĉirkaŭ sia kolo kunligitan, leĝeran, tre buntan muslin-tukon. Anna tuj vidis, ke ĝi devenas de la cigana Vica, sed ŝi nenion diris.
‑ Mi sopiregis je vi, Ŝanoar . . . Mi ne eltenis plu . . . ‑ murmuris Ferdinando dorlote. ‑ Elvenu kun mi, tra la dratbarilo.
‑ Ne eble. Oni nin ekvidos.
‑ Mi scias sub la arboj nestadejon unuarangan. Tie mi tranoktis hodiaŭ kaj aŭskultis la gril-muzikon. La griloj trilas kaj mortadas, ĉar jam estas oktobro.
Tagmeze li postulis de Anna ŝian tagmanĝon kaj bonapetite ĝin formanĝis. Vespere li konsumis ŝian vespermanĝon. Ferdinando manĝis, Anna malsatis.
Lunde vespere la malsanulino Szőllősiné laŭte plendadis, ke malaperis ŝia centforinta bankbileto. Ĉiu sciis, ke nur Anna ĝin povis ŝteli, ĉar ŝi foraĉetis tiutage preskaŭ la tutan bufedon. Anna ploris, furiozis kaj negis.
‑ La monon mi ricevis de Ferdinando . . . ‑ ŝi diradis ankaŭ al la doktoro, kiu rigardis kun trista konsterniĝo la flamantan taŭzitan vizaĝon.
‑ Annjo, vi nun survangis min turpe. Ne! Ne pri tio mi parolas. Mi ne volas miksiĝi en viajn amaferojn. Sed . . . Ĉu vi bezonas ĝuste Ferdinandon?
La knabino klinis la kapon. Ŝia hararo falis antaŭen kaj vualis ŝian vizaĝon kiel nigra kaskado.
‑ Ne koleru, sinjoro doktoro . . . Ankaŭ la hundo amas sian mastron, eĉ se tiu ĝin piedbatas. Kiam Ferdinando min gravedigis, lia patro igis min aborti, kaj metis Ferdinandon en la edukinstituton de knaboj-krimuloj. Sed Ferdinando elŝtelis sin de tie. Li bruligis venĝe la vendejon de la gepatroj: ili fariĝis senhavuloj. Ferdinando vagabondadis, sed ĉiam denove al mi revenis. Foje li alportis boteleton da kolonja akvo, sur kiu estis bildo de nigra kato. Ferdinando diris, ke ĝi estas ŝanoar. Kaj de tiam persiste li min nomadis Ŝanoar . . . Mi, kun ĉi mia vizaĝo . . . Ŝanoar . . .
Ŝi levis la kapon kaj dolormiene sed fikse rigardis la kuraciston. Ĉi tiu rnalfacile eltenis la rigardon, sed devis firme konduti, ne rajtis malkaŝi emocion.
‑ Bone, Annjo ‑ li trankviligis ŝin ridetante. ‑ Mi petas nur unu aferon: se Ferdinando kondutas al vi afable, ankaŭ vi kondutu al li tiel same. Sed se li mistraktos vin, kun li plu ne kontaktiĝu. Ferdinando tiras vin malsupren, sed vi povus lin suprenlevi. Ĉu komprenite?
Poste doktoro Láng envokis sinjorinon Szőllősiné kaj transdonis al ŝi cent forintojn, rimarkigante, ke li ne kredas la kulpecon de Anna, sed prefere li mem kompensas la perdon, por eviti polican enketon, kiu maltrankviligus la malsanulojn.
Sekvatage Ferdinando transprenis la kimonon de la knabino kaj promesis ĝin lavigi en la vilaĝo, sed ĝi iel perdiĝis kaj neniam retroviĝis.
Post unu semajno venis la poŝtisto kaj transdonis al Anna la malsanul-asekuran monon. Ferdinando, kiu antaŭe ĉiam forprenis de ŝi ĉiun monon, nun ne ĉeestis. La knabinon ia infane naiva gajo ekregis. Ŝi petis elirpermeson kaj forveturis per la posttagmeza buso. Ŝi rigardis la deklivojn brilantajn en langvora lumo, la densan fronton de ruĝetaj arboj, la palan griziĝantan ĉielon kaj la lontanajn bluajn promontorojn. Mallaŭte ŝi kantadis sub la vualo de la monotona motorbruo.
En la urbo Miskolc ŝi iris en frizejon kaj sin friziĝis, La frizistino persvadis ŝin iri en la kosmetikejon: tie oni malaperigos la makulojn. Ŝi obeis timeme, kaj la mondo ŝvebis ĉirkaŭ ŝi en revo. Kiam la kosmetikisto finis sian laboron, la okuloj de Anna fiksiĝis algluiĝinte al la spegulo. Tiu sama persono ŝin rerigardis, kaj tamen ne tiu sama, sed ŝia beligita, delikatigita similulino.
En vendejo ŝi aĉetis novan kimonon, poste donacojn al la kunĉambranoj. Al unu ŝi aĉetis pupeton farbitan, al alia broditan tuketon, al sinjorino Szőllősiné ledan monujon, por ke de tiam pli bone ŝi povu gardi sian monon, ‑ kaj fine ŝi aĉetis bukedon da neĝblankaj diantoj pakitan en rozkoloran silkpaperon ‑ por la kuracisto.
Jam vesperiĝis, kiam ŝi, ebriete de feliĉa laco, ascendis la buson.
La kunĉambranoj akceptis la donacojn kun delikata afableco. Sincerdire, ili timis ŝin, sed nun ili trankviliĝis, vidante ŝian novan afablan karakteron.
Ili ŝercadis, rakontis humuraĵojn, kaj la vespero forflugis gaje.
Post la vesper-manĝo, Anna volis ŝteliri kun la bukedo al la ĉambro de la kuracisto. Ŝi haltis antaŭ la pordo, sentis, ke eĉ unu solan vorton ŝi ne povus eldiri, ŝi nur demetos la florojn, elkuros el la ĉambro kaj diros al neniu, ke ŝi, por tiom da boneco . . .
Ŝi ankoraŭ neniam ricevis kaj neniam donis florojn. Kruela embaraso ŝin premis. Eĉ frapeti ŝi forgesis, nur premis malsupren la klinkon. La pordo estis ŝlosita. Malrapide ŝi iris direkte al sia ĉambro, kaj, kiam ŝi venis en la koridoron, ŝi ekvidis Ferdinandon. Tiu renkontiĝo tuj detruis en ŝi la gajajn kolorojn de la mondo. Li proksimiĝis kun larĝa ridrikano, sur lia kolo buntis la ŝalo de la cigana Vera.
‑ Mi venis posttagmeze, Ŝanoar. Tra la pordego. La doktoĉjo permesis al mi atendi vin. Do, mi vin atendis.
Poste li ekkriis gapante:
‑ Sed vi fariĝis klasika belulino, eta Ŝanoar! Vere klasa virino! Kaj vi atendas min kun floroj! Kiel ministrojn ĉe la stacidomo!
‑ Lasu la florojn, Ferdinando!
Ĝuste tiam trairis doktoro Láng la halon por iri viziti en alia alo. Subite li alpaŝis kaj metis ŝlosilon en la manon de Anna:
‑ Eniru nur mian ĉambron. Tie vi povas senĝene interparoli. Mi mem havas multe da laboro.
La knabino mire rigardis la ŝlosilon. Ŝi ne komprenis tion. Ĉu li lasas ilin eniri en lian ĉambron? Kaj solajn? Sed Ferdinando kontente interfrotis la manojn.
‑ Jen, ni tamen estas gesinjoroj renomaj.
Interne Anna metis la dianto-bukedon sur la tablon, Ferdinando ĵetis sin sur seĝon komforteme. Ili silentis. La viro suspekteme rigardesploris la knabinon.
‑ Vi ne tre ronronas al mi, Ŝanoar . . .
La knabino ŝultrotiris.
Ferdinando elpinĉis de ie cigaran stumpon kaj ĝin ekbruligis.
‑ Cetere, al mi tute egale. Donu la enpoŝaĵon kaj mi forvaporiĝos.
‑ Mi ĝin elspezis.
‑ He, ne ŝtopu mian kapon per blago, panjeto! Mi ne venis el idiotejo.
‑ Ne ekzistas mono, Ferdinando. Mi ĝin elspezis.
Ferdinando ekscitite sulkigis la frunton kaj tamburis per la fingroj sur la tablo.
‑ Kaj kio nun? Jen mi staras sen unu sola ronda kupro. Liaj okuloj, kiel ŝtele kurantaj musoj, traesploris la ĉambron. Poste li karesadis per la fingropintoj la jakon de la kuracisto kaj per ĵongla manmovo li eltiris monujon.
‑ Ĉi tiuj ĉiam estas remburitaj per mono ‑ li murmuris. ‑ Mi forprenos centeton. Li eĉ ne rimarkos.
‑ Remetu la monujon, Ferdinando!
‑ Mi ne donis al vi slipon de klaĉrajto ‑ grumblis la vire kolere kaj per du fingroj li singarde eltiris centforintan bankbileton.
‑ Remetu, aŭ mi krios alarme!
Anna sin apogis pale al la pordo. Ferdinando ŝin algapis kiel miopulo. Li remetis la monon, poste la monujon en la jako-poŝon. Lante li leviĝis, alproksimiĝis kaj per unu mano kaptis la gorĝon de la knabino, per la alia brako li ĉirkaŭfermis ŝin, ke ŝi ne povis sin eĉ moveti.
‑ Ĉu florbukedo al la doktoĉjo? Kaj ĉu Ferdinando krevu? Feliĉe, ke via kolo estas violkolora . . . Nu, nun enspiru iom da aero por ne sufokiĝi. Kaj nun vi ree ne spiros, por ke vi povu pripensi . . .
Li nur ludis kun ŝi en sia senpova kolerego, kiel li jam ofte faris antaŭe la saman satanan ludon.
Poste, li subite deprenis la manojn kaj kun freneza timiĝo li elkuris, ĉar el la buŝo de Anna komencis flueti sur lian pugnon varma sango.
Doktoro Láng tutnokte sidis apud la lito de Anna. Li mem surmetis al ŝi glaciujon, donis kalcio-injekton, faris la sangotransfuzon. Matene la sangado ĉesis. Anna endormiĝis, kaj la kuracisto reiris en sian ĉambron. Li demetis la okulvitrojn, frotetis la sekajn brulantajn palpebrojn. Li rigardis palpebrumante en la lumon de la lampo-kloŝo, kaj, kvazaŭ resumante malnovan, longan diskuton, li pensis lace: “Bedaŭrinde, niaj travivaĵoj estas de tia speco, ke ni neniam vidas la rezulton. Venas homoj, ni penas, klopodas, fortostreĉas, poste ili malaperas kiel la polveroj dancantaj en la sunlumo.”
Li remetis la okulvitrojn antaŭ la okulojn kaj nun li ekvidis la bukedon sur la tablo kaj en ĝi liniitan lernkajeran folieton kun malrektaj, zigzagaj, malbelaj literoj:
“De via plej malbona pacientino.”
Kaj tiam kvazaŭ peza ŝarĝo falis de lia animo kaj ĝin plenigis trankvila espero.
FONTO: Molnár, Géza. Ŝanoar, tradukis el la hungara Sándor Szathmári, Hungara Vivo, n-ro 2, 1971, p. 3-5.
Noto: Ĉi tiu novelo originale hungara troveblas en la libro:
Molnár, Géza (1923- ). Harangos óra [Sonoril-horloĝo]. Budapest: Szépirodalmi Könyvkiadó, 1966.
Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 11 September 2015
Site ©1999-2015 Ralph Dumain