Sándor Szathmári

Mistika Profundo

— Do, tiel estis — finis la rakonton Dessa. — Nun, nelonge antaŭ nia geedziĝo, restu nenia sekreto inter ni. Vi jam scias, ke vi ne estas la unua viro en mia vivo, kaj ankaŭ tion, kiuj vin antaŭis. Tial mi intencis malkaŝi ĉion. Restu neniu duba afero inter ni, kies malkaŝiĝon mi devus timi. Se mi ne plaĉos al vi tiel, prefere vi forpelu min nun, kaj ne poste, post multaj sinturmentoj kaj interdisputoj... Pasinte multe mi serĉadis, erarvagadis, ĝis mi ektrovis vin. Sed mi povas aserti firme, ke la pasinto miaflanke estas entobmigite. Via amo ĉion forbruligis de mi, kaj mi nun staras puranime kontraŭ vi. Reale mi nun renaskiĝis, kaj nun prijuĝu: ĉu vi deziras min, aŭ malestimas?

Ŝi genuiĝis antaŭ la viro, ĉirkaŭbrakis lian talion, kaj kun pura brilo rigardis al la okuloj de Pet. Li albrakumis ŝian kapon al la brusto.

— Mi ne nur bezonas vin, kara, sed amas, eĉ pli arde, ol se vi havus nenian pasinton. La fakto, ke post tiom da amo, kaj post tiom da senfrukta serĉado vi ankris ĝuste ĉe mi, signifas, ke mi estas pli valora por vi, ol aliuloj en via ĝisnuna vivo. Mi ne ŝatas la unuan amon: fanatikismo, feliĉo, ĵuradoj, ĝis la unua seniluziiĝo, kiu disblovas la sanktan ludkartan dometon. Ankaŭ mi multe serĉadis, ĝis fine, nun ni ektrovis unu la alian. Fine tamen ni ektrovis!

Ili silentis. El la radioaparato de la najbaro aŭdiĝis futbalmatĉo. Subite la voĉo de la raportisto trahurlis la muron:

— Go-o-olo!

Dessa ridetante rigardis al Pet:

— Ni ne forgesu tiun ĉi momenton, kaj kiam ajn ni aŭdos “golo!”, ni memoros la nunan momenton de nia fina, definitiva anima unuiĝo.

— Bone! Ni ne forgesu. Sed nun permesu demandi: en viaj ĝisnunaj interrilatoj rolludis plejparte valoraj viroj. Kio estis tamen la kaŭzo, kiu vin gvidis al mi simpla skafandristo. Mi laboras ĉe ellevado de ŝipruinoj, ĉe eksplodigoj kaj esplorado de la kuŝejo de riveroj. Mi havas nenian eksterordinaran kapablon, kiu estus alloga por neordinara virino.

— Ho, mia kompatinda skafandristaĉo! — ekridis Dessa. — Unue tial, ĉar tiu skafandristo estas vi. Ĉu vi ankoraŭ ne scias, ke mi amas vin mem? Due: skafandristo tute ne estas iaspeca banala profesio. Serĉadi, esplori subakve, vagadi tra koridoroj de subakviĝintaj ŝipoj, en la kajutoj, en muteco, en onda tombo, inter mortintaj ŝipistoj kaj timiĝintaj, mutaj fiŝoj. Estas pli interesa okupo, ol tiu de kosmonaŭto, ĉar kosmonaŭto oni fariĝas nur post la reveno, kaj tiam li estas jam nur relikvo, kiun oni portas kaj montradas de urbo al urbo, sed neniam plu li vojaĝas al la kosmo. Sed vi travivas de tago al tago novajn miraklojn en la profundo, kaj bezonas eĉ valoran fakscion.

— Mi dankas. Sed ni reiru al la temo: mi estas scivola, kial vi forlasis viajn malnovajn karulojn.

— Nu, bone. Vi pravas. Mi devas rakonti ankaŭ tion. Nenia mallumo restu inter ni. Kaj vi spertos ankaŭ el tio, kiom firme kaj definitive nun mi estas la via.

Ŝi ekstaris kaj sidiĝis apud Pet, sur la kanapo.

— Ni traktu laŭvice, — ŝi komencis. — Antaŭ ĉio mi devas rimarki, ke ne ĉiam mi mem forlasis mian amaton. Vi jam scias, ke la unua estis Fred. Mi renkontis lin unue ĉe balo en la universitato, tute laŭ maniero de bonedukita, juna knabino. Bonega dancisto, senriproĉa, eleganta konduto. Ĉu dekokjara knabino, kiu ĝuste paŝas en la aĝon de la amo, bezonas pli? Sekvis irado al plaĝo, boatadoj, vespera lago kaj la kutimaj ĵuradoj.

— Jes, tion vi jam rakontis.

— Estis plenluno, senvento kaj spegulglata akvo. Ĉu estas bezonata io plia? Mi donis min al li. Kaj ankaŭ poste, ofte. Fred havis tendon. Ni semajnfinis sur la riverbordo kaj tranoktis en la tendo.

Pasis ok monatoj en supermonda feliĉo. Tiam mi komencis senti, ke Fred jam ne estas la malnova. Ofte li prokrastis la rendevuojn aŭ venis malfrue. Denove sekvis somero. Dum iu malĝoja dimanĉo, por eviti la solecon, mi partoprenis ŝipekskurson. Kiam nia ŝipo preteriris nian iaman tendlokon, mia koro preskaŭ fendiĝis. Kaj sur la bordo ankaŭ nun staris blua tendo, tute simila al la nia. Antaŭ ĝi, sur la sabla grundo kuŝis viro kaj virino, vid-al-vide unu al la alia.

Kaj la viro estis Fred!

En mi frakasiĝis mondo. Dum nia sekvonta renkontiĝo plore, kolerege mi riproĉis lin. Vi povas imagi: naive, per tuta mia koro mi oferdonis mian junecon, kaj li fripone misuzis mian fidelecon. La unua trompiĝo, anima katastrofo. Kaj nun prijuĝu: kiu forlasis la alian?

— En tiu ĉi okazo sendube li mem estis malfidela.

— Do, Fred balbutis, asertis, ke la virino estis la filino de lia ĉefo, kiu samloke ripozis dum la semajnfino kun sia familio, kaj li ne povis forigi ŝin. Mi kredis. Fred karesis min, petegis, ĵuradis, ke neniam plu, kaj ke li ne povas vivi sen mi. Ĉi tiujn virajn ŝablonojn mi aŭdis tiam unuafoje, kaj ili estis novaĵo por mi. Mi estis naiva kaj senkulpa. Mi pardonis, ĉar ege mi amis lin, sed neniam plu mi povis lin rigardi, kiel antaŭe. Kiam ni renkontiĝis, interiĝis nin io fremda, io malluma. Kaj foje mi saniĝis definitive.

— Kiamaniere?

— Simple mi elreviĝis. Verdire, de unu momenlo al la alia. Mi ekspertis, ke li jam ne interesas min. Li iĝis por mi griza.

— Sed kial?

— Kial? Kiel tio estus klarigebla? Li fariĝis griza. La sentimento estas tute alia, ol la intelekto. Sed nepre kontribuis al la elreviĝo, ke tiam jam ekzistis Jan.

— Do, ankaŭ vi serĉis alian kunulon?

— Mi rifuĝis al li. Mi intencis disŝiri la fadenojn, kiuj ligis min al Fred. Mi volis ekkapti pli fortan sentimenton.

— Kaj kion diris Fred?

— Nenion. Por li mi estis nur preterfluganta aventuro. Nur tiam mi ekkonis lin vere. Kiam mi sciigis al li, ke mi havas iun alian, sen iu ajn emocio li eĉ konsolis min, ke li ja vere ne estus bona materialo por fariĝi edzo. Li adiaŭis min per rideto kaj bondeziroj. Kaj plej kolerige estis, ke la bondeziroj venis al lia koro.

— Li estis do vere aĉa donĵuano. Kaj diru: ĉu la ŝipekskurson vi partoprenis sola?

— Min akompanis Jan.

— Ĉu li? Jam tiam?

— Mi diris, ke tiam li jam ekzistis. Fred malzorgis min.

— Nu, bone. Kaj ĉu vi ekamis Janon?

— Mi diris, ke tiu sentimento estis pli forta.

— Kaj kial vi poste forlasis lin?

— Mi ne povis lin ami. Li tro amis min.

— Kiel kompreni tion?

— Eble malbone mi esprimis min. Li sufokadis min per amo. Sur la strato ni devis iri brak-en-brake. Se mi rimarkis, ke ni devas esti singardaj, ĉar povas veni renkonte konatulo, tuj li ekĵaluzadis: pro kio mi kaŝas nian amrilaton? Se mi malfruis nur kvin minutojn, li jam mallaŭde riproĉis min kaj postulis de mi konfesojn. Fine mi rekonsciiĝis, kaj faris demandon al mi: ĉu fakte mi estas devigita toleri la senĉesajn riproĉojn kaj humiligojn? Mi proponis, ke ni disiĝu, se ni ne povas toleri unu la alian. Li pardonpetis plore, kaj per sanktaj ĵuroj promesigis eternan teneron, nur mi ne forlasu lin. Imagu: viro, kiu ploras! Li estis vere abomeninda, kaj mi tute ekabomenis lin. Kaj cetere, Jan estis la prototipo de filistro. Li havis nenian eksterordinaran kapablon aŭ pasion. Li ne trinkis, ne fumis. Nur dimanĉe li trinkis glason da biero. La enkorpiĝinta semajntago, kies revo estas la duĉambra, meblita hejmo, la susuranta kameno, la dimanĉaj, glasbieraj famili-ekskursoj kaj la televido. Por mi li estis tre taŭga savzono dum mia suferado kun Fred, sed post mia albordiĝo fariĝis nur ŝarĝo.

— Kaj tiam venis Artur?

— Jes.

— Kia li estis?

— Eĉ pli forta sentimento. Min ravis lia aplomba, altega inteligento. Li ne dancis, ne remis, la banadon en la plaĝo li taksis nur el saniga vidpunkto, sed lia menso estis ne nur impona, sed eĉ rava.

— Kaj vi denove sentis tiujn ecojn sekaj, ĉu ne?

— Tute ne! — ekprotestis Dessa. — Li bonege konis la literaturon, entuziasmis pri la poemoj kaj ŝatis la naturon. Li estis vere eksterordinara homo.

— Kaj ĉio ĉi tiom okupis lin, ke vi estis neglektita?

— Tute kontraŭe! Li neglektis ne min, sed sian oficon. Ofte li forlasis la oficejon per iu preteksto, por pasigi kun mi horeton. Mi mem avertis lin, ke li devas pli zorge gardi sian karieron.

— Kaj kial li tamen ne edzinigis vin? Ĉu ankaŭ li rigardis vin nur aventuro?

— Li eĉ urĝigis la geedziĝon. Eĉ la dato estis jam fiksita. Mi mem petis prokrasti ĝin.

— Ĉu vi? Kial_do?

— Kial?.. Ĉar mi jam ne amis lin.

— Sed kial vi ne amis lin?

— Kial?.. Kial?.. Vi faras malfacilajn demandojn... Ĉar li jam ne interesis min.

— Ĉi tiuj vortoj diras la samon. Do, ĉu via konduto ne havis kaŭzon?

— Ĝi ja havis: la perfekteco havas grandan malperfektecon: ke ĝi facile fariĝas enuiga. Simile al la ĉiutaga kokinfritaĵo. Li persiste staris apud mi kun kristalklara, senkaŝa animo. Neniam mi havis kaŭzon por ĵaluzi, ĉion li malkaŝis al mi, kaj ankaŭ li mem neniam ĵaluzis. Li imagis tute natura afero, ke mi povus ami neniun alian viron. Se mi aludis al iu viro, li ridetante kisadis min. Li kredis, ke tio estas nur blago. Obstine, eĉ manie li fidis kaj kredis mian eternan fidelecon.

— Kaj vi?

— Komence mi dubis. Malantaŭ la granda trankvileco kaj aplomba certeco mi suspektis alian virinon. Sed evidentiĝis, ke mi eraris: li ne havis amatinon. Tiam mi mem proponis, ke li eble serĉu alian kontakton, por eviti, ke post la geedziĝo troviĝu alia virino, alia amo, kaj li eble ekenuu min. Denove li nur ridis, kisadis min kaj respondis, ke li nun amas min eĉ pli forte, kaj neniel volas serĉi alian virinon. Li fariĝis nervozige seninteresa.

— Ĉu tial vi forlasis lin?

— Memkompreneble! Finfine li tiom ekkolerigis min, ke mi decidis demonstri, ke mi tamen ne estas lia ludilo, senkonscia predo, sed vivanta animo, kiun li ne rajtas trakti facilanime, superece. Tiam venis Ben.

— Kaj Artur? Ĉu pro tio li mortigis sin?

— Verŝajne.

— Ĉu vi ne kompatis lin?

— Tute male! Subite ekflagris en mi fortega, ardanta amo al Artur. Al Ben mi deklaris, ke mi ne povas daŭrigi la kontakton kun li. Inter ni, kiel vualo, ŝvebis la serena, sanga ombro de Artur. Mi volis forlasi Benon kaj mortigi min sur la tombo de Artur.

— Sed kial ĉi tiu amo ne ekflagris en vi dum la vivo de Artur?

— Tiam li ankoraŭ ne pruvis, ke li estas eksterordinara amanto. Vivantan homon oni neniam povas ami tiel forte, kiel mortinton.

— Sed ĉi tio estas terura paradokso, kara! Ami iun nur kiam ne plu li estas!

— Vi opinias tiel, ĉar vi ne travivis ion similan. Kaj finfine, ĉiu homo estas unika. La animo estas giganta abismo, profunda profundo. Mistera kaj mistika sanktejo, kien oni rajtas eniri nur demetinte siajn sandalojn. Se oni povas entute eniri tien! Sed oni ne povas. La animo situas trans ĉiu mezurebla realo. Ofte ankaŭ mi mem ne scias, kio kaŝiĝas en mia interno, sed verdire, ĉio estas vera kaj natura nur en la formo, en kiu ĝi venas el la animo. Ĉio devis okazi nur tiel, kiel ĝi okazis.

— Nu, kaj Ben? Laŭ via rakonto tamen vi ne forlasis lin.

— Tiam ankoraŭ ne. Kiam mi minacadis per memmortigo, li petegis min. Flatadis, trankviligis, promesis, konsolis. Li aspektis siropa filistro, kiel Jan. Do, tiom pli forte mi persistis kun mia decido. Nature, ne tre krude: mi deklaris, ke mi amas lin, sed pli facile mi povus vivi kun iu ajn alia viro, ĉar li memorigas min pri mia kulpo. Fine li konvinkiĝis kaj lasis min foriri.

— Jen! Do, tiel vi forlasis lin.

— Tute ne! Kiam li lasis min iri, tio eĉ pli kolerigis min. Ĉu li povas min forĵeti tiel facile?! Aŭ eble kaŝiĝas alia virino malantaŭ la kulisoj de la konsento? Mi ne povis dormi dum plenaj noktoj. Mi jam pensis ne pri Artur, sed pri li. Fine mi decidis fari konkretan paŝon. Mi atendis lin sur lia kutima vojo, por povi kuniri kun li kvazaŭ pro hazarda renkontiĝo.

— Ĉu vi sukcesis?

— Jes. Sed kiel!? Kiam mi staris gvate, kaŝite en pordego, li aperis malproksime. Ankaŭ mi elpaŝis el mia embuskejo kaj ekiris kontraŭ lin. Sed li subite eniris sukervendejon. Mi atendis. Li elvenis kun pakaĵeto de sukeraĵoj en la mano. Tiam denove mi ekiris al li. Sed li ne ekvidis min. Aŭ nur ne volis ekvidi? Povas esti. Mi devis alparoli lin:

— Bonan tagon, Ben! — kaj mi ridetis. — Kiel vi fartas?

— Dankon! Nenia malbono. Nu, mi tre ĝojis vidi vin en bona sano!

Kaj li jam etendis la manon por adiaŭo. Evidente, li intencis eskapi. Memkompreneble mi tute ne foriris.

— Ĉu vi rapidas ien? — mi demandis.

— Mia patrino havas sian naskiĝtagon hodiaŭ. Mi portas dolĉaĵojn al ŝi kaj mi estas jam atendata hejme.

La nepetita motivado de la celo de la sukeraĵo vekis en mi suspekton.

— Nu, mi povas kuniri kelkajn paŝojn — mi diris, kio videble embarasis lin, sed li ne kuraĝis protesti.

— Kiel fluas via sorto? — mi dernandis. — Ĉu vi estas nun feliĉa?

— Bonan tagon, Julieta! — li kriis subite.

Al Ben paŝis bruna virino, kun ridetantaj nigraj okuloj.

— Permesu prezenti al vi fraŭlinon Dessa, — li daŭrigis, kaj poste montris al la brunulino: — Fraŭlino Julieta, mia kolegino.

Fulmo el sennuba ĉielo! Do, tamen!

— Mi ne sciis, ke vi havas tiel junan patrinon, karulo, — mi diris, samtempe turninte min, kaj foriris sen adiaŭo.

Ja mi povas imagi la postan scenon inter ili! Mi ne havas venĝeman naturon, sed pensante pri tiu sceno, mi sentis tamen agrablan kompensiĝon.

Sed poste eĉ malpli mi povis dormi. Pli kaj pli mi konsciis, ke tiu ĉi situacio estas absurda, ke mi ne povas vivi sen li, kaj mi devos regajni lin ajnkoste.

— Kaj ĉu vi regajnis lin?

— Jes. La detalaĵoj ne estas interesaj. Evidentiĝis, ke ankaŭ Ben ne elamiĝis, li fuĝis al Julieta nur pro la soleco, kaj je mia unua voko li revenis al mi. Sekvis ardantaj noktoj kaj ŝajnis provizore, ke mi ankros definitive apud li.

— Kaj kial tamen tiu plano ne realiĝis? Ĉu denove vi ekenuis la perfektecon? Ĉu vi ne trovis lin sufiĉe interesa?

— Ĉu lin?! Li estis eĉ tro interesa. Li ne estis tre fidela. Li havis malnovajn kontaktojn, kiujn li ne povis disŝiri. Kaj krome, ankaŭ al mi ĉiam gluiĝis viroj. Finfine ja tia estas la ordo de la naturo. Sekvis febraj reciprokaj konfesigoj. Mi intencis revenĝi pro lia malfideleco. Mi diris jeson al alia viro, sed en la lito mi fermis la okulojn, kaj imagis ke estas Ben, kiu kuŝas apud mi. Kaj mi larmis. Fine evidentiĝis, ke ni vere deziras nur unu la alian. Ni estas destinitaj unu por la alia. Kaj neniam ni povos disiri. La interdisputojn finis ĉiam larmaj enbrakiĝoj kaj furiozaj interkisadoj. Vivi kun li estis turmento, sed sen li malluma infero, kiun mi ne povis toleri. Ni povis vivi nek kun, nek sen unu la alia. Multege mi suferis kaj estis tre-tre feliĉa.

— Mi komprenas ĉion. Sed kial tamen la kontakto finiĝis?

— Mi tro amis lin.

— Damne! Ĉar vi tro amis lin?!

— Jes.

— Sed kiel kompreni tion? Forlasi lin, ĉar vi tro amis lin?

— Mi ne komprenas, kial vi ne komprenas tion. Kio flamas tro arde, memkompreneble rapide forbruliĝas.

— Stranga filozofio. Do, tamen vi ne trovis en li interesaĵon, kiu vin alligus?

— Mi jam diris, ke li estis eĉ tro interesa. Sed oni eble trosatiĝas per la interesaĵo. Laciĝas. Kiel mi sciu? La animo ne estas ekvacio, kiun oni povas dedukti laŭ striktaj reguloj kaj elkalkuli la nekonaton. La animo havas ne unusolan ikson, sed sennombrajn. En la animo la miraklo, la nekompreneblaĵo, la misteraĵo estas ordinara, normala afero. La mondo tie profunde multe diferencas de la supra, surfaca tavolo. Tie ĉio estas bunta kaj mirakla. Tie estas fabellando.

— Sed nun diru jam, kiaspeca viro povas esti tiu, ĉe kiu vi povus ankri definitive?

— Tia, kia vi estas! — kriis Dessa. Ŝi saltbrakumis lian kolon kaj buŝkisis lin.

— Sed kia esence?

— Tia, kia vi mem estas! Ne plu demandu. Vi estas la unua, al kiu mi intencas edziniĝi, kaj vi estas ankaŭ la lasta en mia vivo. La haveno.

Ŝi ekcerbumadis, kaj poste abrupte ekkriis:

— Mi ekhavis genian ideon!

— Ĉu?

— Certe ankaŭ vi legis jam pri kuriozaj edziĝfestoj. Iu futbalisto aranĝis la geedziĝon sur futbalplaco, en futbalkostumo. Alia geedziĝo okazis sur aeroplano, kaj iu en submara ŝipo.

— Jes, mi legis tiaĵojn.

— Do, aŭskultu: ĉu ni ne povus geedziĝi en skafandro, subakve? Ĉeestus ankaŭ la matrikulisto. Finfine jam okazis geedziĝo en plaĝo, kun bankostumoj, en la akvo, eĉ la matrikulisto staris en la akvo, banvestita... Sed ho, tamen ne eblas!

— Kial?

— Ĉar subakve ne eblas interparoli. Kiel okazus la ceremonio?

— Tute facila afero. La skafandrulojn konektas telefono unu kun la alia, kaj kun la ŝipo. Ĉiuj povas interparoli.

— Bravege! Geedziĝo subakve, telefone! Similaĵo ankoraŭ ne okazis en la mondo! Ni efektivigos tion. Se ankaŭ la matrikulisto konsentos.

— Eble. Mi provos persvadi lin.

— Provu, karulo!

— Bone. Mi parolos kun li. Sed vi ankoraŭ ne estis subakve. Ĉu vi ne timos tie?

— Mi kredas, ne.

Pet dubeme balancis la kapon.

— Nu, nu... Kiu ne alkutimiĝis, tiu sentas sin iomete strange. Jam la obskuro mem...

— Sed tio estas la plej rava interesaĵo! La sekretplena duonlumo! La mistika regno de la silenta akvoprofundo!

— Kaj krome, tie, profunde, ĉiu nia korpoparto estas malpli peza. Oni sentas sin kapabla forflugi per iu pli rapida movo.

— Sed tio ja devas esti vere mirinda afero! Ni geedziĝos nepre tie.

— Sed nur tiel simple? Sen iu ajn antaŭekzerco?

— Ne, ne! Morgaŭ vi mallevos min desur la ŝipo. Se mi ne povus elteni, mi diros al vi, kaj vi relevos min. Ĉu bone?

— Mi ne kontraŭas. Ĉu mi ankaŭ subakviĝu por akompani vin?

— Kial? En soleco estas pli romantike. Kaj estas pli eduka ekzerco.

— Kiu subakviĝas la unuan fojon, por tiu ankaŭ la soleco estas timiga. Oni sentas esti elĵetita al fremda, nekonata mondo.

— Tiom pli mi volas provi. Kial ne? Ja vi estos ĉe la telefono.

— Bone. Estu laŭ via volo.

*   *

La sekvan tagon sur la ŝipo, en ĝenerala gaja humoro, oni survestis al Dessa la skafandron. Sed Dessa ĉion akceptis kun plena seriozeco.

— Do, kara, ĉu vi ne timas?

— Mi kredas, ne. Ĉu la skafandro ne likas?

— Estu trankvila. Eble antaŭ mergiĝo, sur la eskalo, ŝovu la kapon subakven, kaj tuj evidentiĝos. Se ĝi likas, vi povos ankoraŭ reveni.

Oni surmetis al ŝi la kaskon. Dessa surpaŝis la eskalon kaj malsupreniris. Baldaŭ ŝi alfundiĝis.

— Kiel vi fartas, kara? — demandis Pet telefone.

— Tre mallumas.

— Bruligu la lampon.

— Jes. Mi jam vidas pli klare. Ĉu mi povas iradi?

— Kien ajn vi volas. Ni postnaĝos vin.

Dessa ekpaŝadis, la ŝipo akompanis ŝin. Pasis dek minutoj. Dessa silentis. Pet komencis maltrankviliĝi.

— Kial vi nenion diras?

— Atendu. Post la supreniĝo.

Post pluaj dek minutoj ŝi suprenlevigis sin. Kiam ŝi elskfandriĝis, ŝi ŝajnis malgaja.

— Kio do, mia kara? — demandis Pet maltrankvile. — Mi ja diris, ke la soleco premos vin.

— Venu en la kajuton, — ŝi diris apatie.

En la kajuto ili sidiĝis kaj Dessa sen ajna enkonduko demandis:

— Kion vi faris al mi?

— Ĉu mi?

— Mi supozis, ke mi venos en misteran, interesan, fremdan mondon. Kaj kiam mi alfundiĝis, mi paŝis en ŝlimon. Estis mallumo. Mi bruligis la lampon kaj ĉirkaŭrigardis. Ĉie nur ŝlimo kaj ŝlimo!

— Kio alia estus sur la fundo, kara?

— Kio? Do, io nova: io interesa, kion oni ne vidas supre. Kie estas la ŝipruinoj, sur ili la mallumaj koridoroj, multaj kajutoj, en kiuj mutaj fiŝoj maĉas la kadavrojn de la ŝipistoj? Vi parolis pri tiaĵoj!

Pet ekridis.

— Sed kara! Ŝipo dronas unu dum dek jaroj en haveno, kaj ni tuj elakvigas ĝin. Kaj kadavroj en ili estas eĉ pli maloftaj, ĉar la ŝipanaro forlasas la dronantan ŝipon.

— Kaj la sinmortigantoj? Mi vidis eĉ ne unu skeleton.

— Karulino, kredu, ke mil- kaj miloble pli da fiŝoj pereas en la akvo, ol homoj. Tamen, mi ankoraŭ neniam vidis fiŝskeleton. Kial? Verŝajne la ceteraj fiŝoj formanĝas ilin.

— Kaj jen: kie la mergiĝintaj trezoroj? Kiujn persekutitaj piratoj ĵetis en la profundon? Kaj la antaŭhistoriaj vazoj, kruĉoj, amforoj, skulptaĵoj?

— El tiu ĉi malprofunda akvo ili estus jam delonge forportitaj, se ili entute estintus. Ankaŭ la akvo jam povus lavneniigi ilin.

— Kaj la praepokaj urboj, kiujn inundis la nivelaltiĝo de la maro? Vi rakontis pri urboj, el kiuj videblas nur la kolono de la templo super la akvo.

— Tiaĵoj estas en la tuta mondo eble dek du. Sed ne ĉi tie. Se vi traserĉus la ŝlimon, eble vi trovus pecon de kupra monero, sed nenion alian.

— Mi serĉadis. Sed, kiam mi komencis iri, mi suprenkirlis grandan ŝlimnebulon, kiu eĉ pli mallumigis ĉion ĉirkaŭ mi. Ĉu vi scias, kion mi trovis en la profundo?

— Kion?

— Mallumon kaj koton! Kaj ju pli oni serĉas, des pli multiĝas la koto kaj mallumo. Ĉio estas malhela, turpa, naŭza kaj monotona. Koto. Malpuraĵo. Ĉu mi devis malsupreniri por ĉi tio?

— Mi ja povus diri al vi ĉion ĉi, antaŭ ol vi iris malsupren.

— Kaj kial vi ne diris? Kial vi lasis min iri malsupren?

— Mi ne sciis, ke vi malsupreniras kun tiaj esperoj.

— Vi pravas. Kaj se vi dirus, mi ne kredus al vi tion. Mi pensus, ke vi kaŝas gravajn sekretojn de mi, kaj tiom pli scivole mi volus iri profunden... Ho! Kial vi suprentiris min?! Kial vi ne kranfermis la aeron, por ke mi sufokiĝu?! — ŝi kriis ekstaze.

— Por ke vi sufokiĝu? Kion vi imagas, kara?!

— Tio estus almenaŭ inda fino de la romano de mia animo. Nun mi mortis. Kiamaniere vi imagos ĉi tiun pluan vivon?

— Do, ni ne aranĝu subakve nian geedziĝon?

— Ne.

— Do, kie?

— Nenie. Vi... murdisto!


FONTO: Szathmári, Sándor. “Mistika Profundo," en Kain kaj Abel, red. kaj postparolo de Vilmos Benczik (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1977), p. 191-204.


Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 April 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain