La komenco de la historio okazis antaŭ multaj jaroj.
Tiam mi estis dudektri-jara junulo. Mi finis la universitatan lernadon, kaj, por pretiĝi al la rigoraj ekzamenoj, mi reiris al mia gepatra hejmo en provinca urbo, por kelkaj monatoj.
Al la gepatra hejmo min tiris ne nur la ebleco por trankvile lerni.
Forte kaj elkore mi amis Julietan, la belan, ĉarman, nigraharan junulinon, el kies noktonigraj okuloj brilis al mi la maja suno, kun kiu ni jam decidis geedziĝi, kaj kiu loĝis same tie.
Mi devis zorge ŝpari la tempon. El la tago mi oferis du horojn al la amo kaj ses-ok horojn por la lernado.
Bedaŭrinde, amanto ne estas firma animo. Ofte la strikte fiksita amtempo dilatiĝis al tri, kvar horoj, provokante kapbalancantajn riproĉojn el miaj gepatroj.
Kaj krome, eĉ la restantaj lernohoroj ne ĉiam estis senĝenaj. Al ni ofte venis gastoj. Tiam mi devis retiriĝi al mia eta ĉambro por trankvile studadi.
Inter la kutimaj vizitantoj estis sinjoro doktoro Bonda, jurista oficisto ĉe la departementa magistrato kaj lia edzino, Klara. Doktoro Bonda estis ĉiam gaja, bonhumora, sprita homo. Klara estis ne nur same vigla kaj bonhumora, sed la kompleta antipodo de mia Julieta: blonda, bukla hararo, bluaj okuloj kaj neĝblanka haŭto. Tiatempe ŝi estis tridekjara.
Iutage mi denove malfrue venis hejmen el mia rendevuo. Jam en la antaŭĉambro mi aŭdis la ekridojn de gesinjoroj Bonda. Ĉe mia enpaŝo li laŭte salutis min:
Ho! Fine hejmenĵetiĝis la konkvistadoro! Ĉu vi denove amindumis?
Mi ne neis la rendevuon. Li tre bone konis mian interrilaton kun Julieta.
Konfesu al mi sincere, kio plaĉas en Julieta al vi? li demandis.
Tute sincere: ŝia plenkora amo. Ŝi persiste kaj fidele amas min.
Hoho! Rimarku amiko: pri la fideleco de la virino oni ne rajtas fari facilanimajn deklarojn antaŭ ŝia morto!
Mi memfide ridetis. Sinjoro Bonda ofte diris similajn spritajn maksimojn, sed mi estis tute certa pri Jolieta.
Mi retiriĝis en mian ĉambreton kaj komencis lerni.
* * *
Post kelkaj semajnoj Klara vizitis nin. Mi lernis en mia ĉambreto.
Foje malfermiĝis la pordo kaj envenis Klara.
Antaŭ ol foriri, mi volas ankaŭ vin viziti ŝi diris. Dum la tuta vespero vi entombiĝis inter viajn librojn. Ĉu mi ĝenas vin?
Tute ne, mi mensogis. Bonvolu sidiĝi.
Ŝi ŝovis la seĝon apud min kaj sidiĝis.
Ankaŭ mi volas jam vidi, kion vi studas ŝi diris enrigardante la libron. Kiom misteraj figuroj!
Fortodiagramo de gasmotoro.
Ĝi verŝajne esti tre malfacila, ĉu ne?
Fine mi tamen ellernos iam.
Bonvolu rakonti ion pri ĝi!
Mi ekrakontis. Ŝi brilokule atentis mian buŝon, kelkfoje demandis, sed iom post iom mi devis eksenti, ke en ŝiaj okuloj brilas iom pli, ol nura interesiĝo pri la plankalkulado de la gasmotoro.
Denove pasis kelkaj semajnoj.
Iutage mia patro sendis min al doktoro Bonda por transdoni sciigon.
Nur Klara estis hejme. Ŝi akceptis min tre ĝoje.
Mi demandis ŝin pri la edzo.
Li estas oficiale elsendita al la vilaĝoj kaj nur postmorgaŭ revenos. Ĉu mi ne estas eble taŭga por vi?
Mi transdonis la sciigon al ŝi kaj volis adiaŭi.
Ne foriru ankoraŭ kara, ŝi petis. Vi ankoraŭ ne estis ĉe ni, sidiĝu iome. Ne tien! Sur la kanapo estas pli komforte.
Mi eksidis sur la kanapon. Ŝi sidis apud mi kaj ekparolis vigle, gaje, pri ĉiaspecaj etaj aferoj, pri la vetero, kino, sociaj okazaĵoj, kaj dume ŝi ĉiam pliproksimiĝis al mi sur la kanapo. Babilis, demandadis kaj denove babilis. Fine mi ekstaris. Ŝi ekkaptis mian manon:
Ne foriru ankoraŭ! Vi ankorau ne vidis mian loĝejon. Permesu montri al vi la dormoĉambron!
Kaj tiris min en la internan ĉambron.
Rigardu tiun ĉi litkovrilon! Antaŭ du monatoj mi aĉetis ĝin. Ĉu ĝi plaĉas al vi? Sed eĉ pli interesaj estas la kusenoj kaj ŝi levis la kovrilon. Ĉu vi vidas la borderan punton? Mi mem kroĉetis. Ĉu ne aspektas la lito alloga?
La situacio jam ne estis miskomprenebla. Mi ektimis. Tiutempe mi estis senlime fidela al Julieta kaj krome, mi timis la eventualan hejmenvenon de doktoro Bonda. Multe mi legis kaj audis pri sangvenĝa furiozo de kokritaj edzoj kaj pri vivriskaj dueloj pro la virino. Sinjoro Bonda estis fortika viro, dum mi, je la rekrutiĝo pruviĝis maltaŭga por mia skeleta malgraseco.
Mi devis rifuĝi. Ekbalbutis pri urĝaj farendaĵoj kaj fine mi sukcesis eskapi koste de promeso, ke mi morgaŭ denove vizitos ŝin, kion mi, memkompreneble, ne kuraĝis plenumi.
Tiam mi unuafoje havis okazon konvinkiĝi pri la praveco de Sinjoro doktoro Bonda, sed tiam mi ankoraŭ nur ridetis pri lia maksimo.
Poste mi revenis al la ĉefurbo. Post la akiro de diplomo mi komencis zorgadi pri nia estonta geedza hejmo. Ni ambaŭ estis malriĉaj, do, mi devis ŝpari monon por la meblaro.
Kun Julieta ni interŝanĝis ardajn amleterojn, plenajn kun espero de nia estonteco.
Kelkfoje mi ricevis bildkartojn ankaŭ de Klara, sur kiuj ŝi ŝajne senpasie interesiĝis, kiam mi vizitos mian naskurbon kaj petis ne forgesi viziti ankaŭ ilin.
Post unu jaro mi ricevis leteron de Julieta, en kiu ŝi malĝojtone anoncis, ke ŝi ne povas plu atendi. Al ŝi intertempe svatiĝis honesta viro kaj ŝi ne povas rifuzi la firman ŝancon. Do, kvankam ŝia koro doloras, sed mi devas kompreni la situacion kaj pardoni, ke ŝi devas adiaŭi kaj deziri al mi pli feliĉan vivon.
Poste mi eksciis, ke ŝi jam antaŭ duonjaro ekamis alian viron, dum kiu tempo ŝi skribis al mi la amardantajn leterojn.
Mi ne respondis al ŝi. La amleterojn mi forbruligis kaj denove ekmemoris pri la maksimo de doktoro Bonda. Sed jam ne ridetante. Mi skribis al li dankleteron pro la saĝa instruo.
* * *
Longa-longa tempo pasis.
Mi vizitis mian gepatran urbon.
Nenio estas pli trista, ol vidi la urbon de nia infanaĝo. Mia naskiĝdomo ankoraŭ staras, sed interne fremdaj homoj. Nek miaj gepatroj, nek miaj konatoj troviĝas. Ili mortis, aŭ disŝutiĝis al la kvar ĉieldirektoj. Ĉie en la urbo nur la ŝtonoj estas malnovaj, sed ĉie nekonataj, fremdaj vizaĝoj.
Foje mi haltis en la eta, zigzaga strato, kie mi iatempe ofte atendis Julietan. Nun, reve mi imagis ŝin, venantan kontraŭ min kun mole ridetantaj, nigraj diamantokuloj en la purpura ravo de la vesperiga suno.
Ankaŭ nun vesperiĝis. La ruĝaj radioj de la subiranta suno malĝoje rebrilis el la horizonto, sed ŝi ne venis.
Mi pluiris al ŝia domo. Ankaŭ tie nure fremduloj. Ĉiu formortis, ĉiu malaperis.
Ĉirkaŭ la ĝardeno, la tabul-barilo estas ankoraŭ la malnova. Tra mallarĝa fendo mi enrigardis. Mi ekvidis interne la platanon, sub kiu ni ofte sidis sur la benko, unu apud la alia, kun kunplektitaj manoj.
Kie ŝi nun estas? Ĉu entute vivas ankoraŭ?
Kiun vi serĉas? mi aŭdis subite malantaŭe. Ektreme mi turniĝis.
La pasintecon mi respondis kaj foriris, dum li konsterniĝe gapis al mi.
Fine mi iris al la domo de gesinjoroj Bonda.
Vane mi frapis la pordon, neniu venis. Do, mi provis sur la strato frapi la fenestron. Fine, malantaŭ la vitro aperis vizaĝo. Mi ekkonis: li estis doktoro Bonda, kvankam tre maljuna.
Kun granda ĝojo mi salutis lin. Fine mi tamen trovos vivantan eron de la pasinteco!
Sed li ne resalutis. Apatie rigardis min kaj mansvinge montris, ke mi iru al la pordo.
Li malfermis la pordon, mi eniris la loĝejon. Sed kiom da surprizo!
En la ĉambro plena senordo. Seĝoj kuŝas sur la ŝtrankotegmento. Unu el la litoj nekovrita, la alia dismembrita kaj ĝiaj partoj apogitaj al la muro. La tapiŝoj kunvolvite kuŝas sur la tegolforno. Dika polvo kovras ĉion. La horloĝo montras vespere tagmezon, ĝia pendolo senmove haltas.
Kio okazis ĉi tie? mi demandis angore konjektante la realon. Ĉu vi translokiĝas?
Ne. Sed antaŭ kvar monatoj mortis mia edzino. Mi jam havas nenian celon en la vivo.
Mi ekŝanceliĝis. Ankaŭ ŝi! Kaj baldaŭ ankaŭ li!
Mi sidiĝis sur la kanapon. La saman, sur kiu min ĉiam sidigis Klara. Mi provis lin konsoli el mia tuta koro. Rakontis al li la antikvan Helenan fabelon:
Vivis foje fabellanda reĝo, kiu demandis sian estontecon de aŭguristo. Tiu, observante la stelojn, diros: granda malfeliĉo atendas vin, ho Reĝo: ĉiuj viaj parencoj mortos dum via vivo. La Reĝo tuj enkarcerigis lin kaj vokis alian aŭguriston. Tiu vidis la saman en la steloj, sed timante la eventualan punon, diris: granda feliĉo atendas vin, ho Reĝo! Vi pluvivos ĉiujn viajn parencojn. Do, mi rezultis, ne ĉagreniĝu amiko. Ni devas nur ĝoji, ke ni ankoraŭ restis vivaj.
Li senespere mansvingis.
Min jam nenio interesas. Mortis mia unika kunulo, kiun mi solan amis. La vivo jam havas nenian sencon por mi.
Kaj kion vi intencas fari?
Morti. Mi intencas nur kuŝi apud ŝi.
Ektime mi rigardis lin.
Se ĉi tiu rezignacio estas nur nature reago de via animo al la vundo, tiam estas nenia danĝero, ĉar la malĝojo estas pasema. Sed zorge vi evitu. Ian ajn nerefareblan paŝon! Vi estas nun sesdekkvinjara, nepre vi trovos ankoraŭ bonan edzinon, ĉe kies flanko post kelkaj monatoj vi forgesos, ne ŝin, sed vian nunan melankolian animstaton.
Neniu! li kriis. Neniu povas forgesigi mian malĝojon. Memkompreneble vi ne konis sufiĉe Klaran, sed mi, kiu vivis tutan vivon apud ŝi, tute ekkonis. Ŝin interesis neniu viro krom mi! Eĉ ne ekvidis ilin! Simila virino ne troviĝas sur la terglobo!
Fine mi adiaŭis. Sur la strato, post la interna mucida odoro, mi plenenspiris la freŝan vesperan aeron.
Mi sentis elveni el kripto.
Doktoro Bonda, la unika vivanta ero de la pasinteco estis pli morta, ol la mortintoj.
Sed la plej korprema estis tiu nova maksimo, kiun mi nun lernis de doktoro Bonda:
Pri la fideleco de la virino eĉ post ŝia morto oni ne rajtas fari facilanimajn deklarojn.
(1966)
FONTO: Szathmári, Sándor. Du Maksimoj (1966), en Kain kaj Abel, red. kaj postparolo de Vilmos Benczik (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1977), p. 221-227.
Sαndor Szathmαri (18971974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Offsite:
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 5 April 2013
Site ©1999-2013 Ralph Dumain