Verkita laŭ la modelo de «Vojaĝoj de Gulivero» de Swift estas la brila satiro de Aleksandro Sándor Szathmári «Vojaĝo al Kazohinio», 1958. La libro jam estis preta por eldono en 1938, sed la milito malhelpis la aferon.
La Gulivero de Szathmári albordiĝas sur la insulo Kazohinio post la alfundiĝo de sia ŝipo. Tie li trovas du specojn de homoj: la Hinoj, kiuj tiel komplete submetas sin al la racio, ke ili fariĝas preskaŭ nehumanaj, kaj la malraciaj Behinoj, kies humanaj ecoj estas troigitaj ĝis frenezo. Post kelkaj jaroj Gulivero feliĉe povas fuĝi de la insulo kaj de ĝiaj ege kontrastaj medioj.
La elstara romano speguligas ĉiujn aspektojn de nia mondo kaj entenas subtilan kritikon de ĝiaj moroj, ekonomiaj sistemoj, ŝtatorganizoj, religioj kaj filozofioj.
En la dua parto de la verko, «Gulivero inter la Behinoj», la aŭtoro nomas la filozofojn «fozofoj» kaj ekzemple la kategoria imperativo de Kant aperas kiel «kategoria-lattributim-perativus» kaj estas finklarigita ĝis absurdeco.
Pri Zantim (Kant) la Behinoj diradas: «Zantim estas tiom profunda menso, ke lin eĉ la plej saĝaj homoj ne povis kompreni».
(el «Nia originala prozo» de Heide Apolloner, Dansk Esperanto-Forlag, 1976)
(artikolo aperinta en «Sennacieca Revuo» n-ro 88, de jaro 1960.)
Montriĝis, ke multaj legantoj kaj eĉ recenzistoj miskomprenis la sencon de tiu ĉi romano eldonita de SAT en la jaro 1958.
Kvankam ĉiuj legis la libron kun plej granda intereso, laŭdis la viglecon de la priskribo, la profundecon de la analizo, la vivecon de la stilo, ili ofte tiris tute eraran konkludon. Tial la aŭtoro opiniis necese doni pli netajn klarigojn en aparta verkaĵo.
Legante la sekvantajn paĝojn vi akiros lumon pri simboloj kaj ideoj en tiu libro, kaj vi konsentos kun ni, ke tia verko ja meritis esti publikigita sub la ŝildo de SAT.
Ni memorigas, ke la prezo de la 318-paĝa volumo estas 2,40 dolaroj (plus 0,71 por la afranko).
RFD
LA hodiaŭa civilizacio, la teknika ekipaĵo ebligus al la homaro la abundan, trankvilan vivon sen timoj, kaj tamen la mondo vivas en mizero. Ju pli leviĝas la produktkapablo, des pli grandan procenton de la socia laboro konsumas la preparo al milito.
La hodiaŭaj militoj donas profiton nek al la venkanto, nek al la venkito. La milito donas nur suferojn kaj malgajnon al ĉiu. Materia gajno povas estiĝi nur el paco kaj laboro.
Kial tamen la mondo militas, aŭ minimume militemas nun, kiam la milito delonge perdis sian materian celon?
La kaŭzo estas, ke la homo ankaŭ hodiaŭ havas la samajn instinktojn, kiujn li havis en la praepoko; kiam mankis la produktado, la homo manĝis nur tion, kion donis la naturo mem kaj kion li devis akiri per lukto kaj batalo kontraŭ la naturo kaj unu kontraŭ la alia.
Nuntempe la homojn incitas unu kontraŭ la alian sole niaj atavismaj instinktoj, kiuj jam estas superfluaj, eĉ malutilaj, sed kiujn ni ne povas forigi el nia naturo. Amo, malamo, etiketo, modo, vetludo, arto, kolektivaj pasioj (ekz. filatelio), partioj, religiaj antagonismoj, ĉiuj funkcias nur por satigi nian batalinstinkton: superi la alian homon.
Eĉ la klasa aŭ nacia subpremo havas jam nenian materialan celon; ĝi celas nur la subpremon mem.
La ekspluatado havas pli bataleman ol materialan celon. Religio, patriotismo, arto, ktp. estas esence kaŝnomoj de la batalinstinkto, ĉar la homo ne povas vivi sen antagonismoj, kaj por satigi sian instinkton, li eltrovas diversajn pretekstojn de la batalo.
Sekve, la baza ideo de la libro estas la sama, kiel en la antaŭparolo de Kalocsay rakontas la ĉefa rolludanto: Super.
Do, la hodiaŭa civilizacio postulas novan homan naturon: senigi nian animon de la pasioj, de ĉiuj sentimentoj kaj vivi absolute racie, kiel la hinoj.
Sed ni ne povas vivi alimaniere, nur tiel, kiel niaj instinktoj diktas. Ni estas behinoj, kiuj eltrovas ĉiaspecan fantasmagorion por batali. Tiujn fantasmagoriojn ni jam kutimis tiome, ke ni ne ekkonas ilian stultecon. Nur, se iu venus al ni el fremda planedo, kiun ankoraŭ ne infektis la alkutimiĝo, tiu mirus kaj priridus niajn behinajn stultaĵojn, same, kiel Gulivero miras kaj ridas la kutimojn de la behinoj.
Tiun senton mi intencis redoni, en mia libro. Sed vane mi rolludigus fremdplanedan homon; lian miron kaj ridon ni ne komprenus. Tial mi solvis la problemon tiel, ke mi rolludigis surteran homon, Guliveron, sed la homajn kutimojn fremdigis, – ke mi ilustris tiujn per groteskaj, ŝanĝitaj formoj.
En la behina parto ĉiaspeca behina kutimo konformas al iu el niaj kutimoj, nur karikature.
Sekve, la vivo de la hinoj estas la bildo de la perfekta homa socio, kiun ni devus atingi, kiun postulas la hodiaŭa teknika civilizacio, sed kiun ni neniam atingos pro nia atavisma naturo, kiun ni ne povas ŝanĝi.
La behina vivo estas la spegulbildo de nia estanta socio. En la libro troviĝas multaj aludoj, ĉefe en la dua parto, kiuj koncernas la simptomojn de nia socio.
Satiro povas esti satiro nur, se ĝi ne tute eldiras la realajn cirkonstancojn, nur travestias ilin. Do, la aludojn oni povas klare kompreni nur post pluraj tralegoj.
Por eviti la plenan miskomprenon de kelkaj aludoj, mi sube donas la sencon de ĉiuj konceptoj kaj okazintaĵoj, rolludantaj en la dua parto.
Belki: la saluto.
Price-prucc: ties intima formo inter samranguloj.
Vake: ties humila formo al altranguloj.
Ketni: deca konduto, etiketo.
Enoi pro iu: koleri kontraŭ iu.
Bivag: naiva nespertulo.
Kaleb: degna, moŝtema, pseŭdo-amika alparolo de altranguloj al malaltranguloj. kiel ekz.: “mia amiko”. Do: “kiel via nazo kreskas, kaleb?”: “kiel vi fartas, mia amiko?”. Angle: how do you do? Al kiu oni ne atendas respondon.
Elak: moŝta.
Kvari: pardonon.
Betik: altrangulo. (Aristokrato, pastro, gvidanta oficisto, ktp.).
Bilev: insigno, kiu distingas la altrangulon kontraŭ la ordinaraj homoj (sceptro, epoleto, ordeno, ktp.).
Aneba: tabuo de la publika vivo. Devigaj komunvivaj mensogoj. Ekz. oni devas aserti, ke la bilevoj ne konsistas el materio, kio eble konformas al la kredo, ke la aristokratoj ne estas samspecaj homoj, kiel la ordinaraj.
Bikru: la fondinto de la religio. Profeto, kiu intencis plibonigi la homan socion, sed la socio ekzekutis lin kaj post iom da tempo rekonis liajn doktrinojn, sanktigis lin, sed la komence humanajn principojn la dinastioj eluzis por transformo de la bazo de sia regado. (Aŭ ne la dinastio, sed la reganta klaso.) Do, bikru estas ĉiu socia profeto, sur kies doktrinoj baziĝas la regado de la nova gvidanta grupo, pli korekte: kliko.
Lamik: homo, kiu kuraĝas racie pensadi, liberiĝinte de la devigaj mensogoj, do, kiu celas la racian juston, pacon, pli abundan vivon. Kiu intencas sekvi la principojn de la bikru, laŭ iliaj originalaj sencoj.
Borema: konsterna aserto, kiu ŝokas la filistron kaj malutilas al la interesoj de la reganta kliko. Pro “borema” aserto oni devas tuj tranĉilpiki, ĉar alimaniere la behinoj deklaras lin tranĉil-nekapabla. Tio signifas la duelon. Kiam mi verkis la libron, la duelo estis preskaŭ deviga kutimo okaze de ofendoj.
Spiritualaĵo: manĝaĵo. La behinoj hontas la manĝaĵon. Tio signifas, ke deca civitano devas laŭtigi sian modestecon, nei la materiajn pretendojn, ĉar tiel al li instruas la reganta kliko, kies intereso estas la materia rezignemo de la subuloj. Sed interne ĉiu havas materiajn aspirojn, kaŝitajn per farizeaj, oferemaj bombastoj: La homoj neas, ke ili ŝatas la manĝaĵon, sed ĝin tamen, manĝas.
Kave: maldeca, kontraŭetiketa.
La domo, kiu samtempe konstruiĝas kaj detruiĝas: La krizo de la kapitalismo diktis al mi ĉi tiun simbolon. En 1932 oni produktis kafon, kaj la rikoltaĵon oni forbruligis en lokomotivoj. Same oni neniigis la tritikon, por ke la tro multa produkto “ne okazigu malsaton”.
Beha: nacio. Du behaoj estas: kona kaj kemon.
La kaduka elektra kuirforno: tiu rompiĝis pro la senĉesaj interbataloj de la kona kaj kemon. Okaze de la interbataloj ili reciproke rompas la kuirfornojn unu de la alia. La reciproka detruo okazas laŭ la devizo, ke “oni devas defendi la fornon”. Tio signifas, ke la militoj okazas laŭ la devizo, ke ni devas defendi la hejmon.
Zemoki kaj Zeremble forportas la manĝaĵon de Gulivero, ĉar li estas anigita al la kona: la aparteno al iu ajn nacio okazigas nur malutilon. Oni devas ĉiam pagi kaj mizeri, ĉefe pro la militoj, kaj oferi eĉ sian sangon. La civitaneco donas nenian utilon, tamen la civitano devas jubili, ke li estas ano de iu difinita nacio kaj ke li ne apartenas al alia nacio. La naciismo postulas nur rezignon kaj turmentojn, tamen ni devas ĝoji pro tiuj.
La betiko havas tre strangan, ruze difektitan vestaĵon, kaj la ĉambro, en kiu oni anigas Guliveron al la kona, estas tre stranga. Tio signifas la sensencajn strangaĵojn de la ceremoniejoj kaj de la ceremoniaj vestaĵoj. Tiuj strangaĵoj estas laŭ niaj okuloj “belaj”, sed nur tial, ĉar ni jam alkutimiĝis.
Buku: interbatado, milito inter la nacioj, aŭ tiu de aliaj grupoj.
La kvadratoj kaj la cirklo estas la insignoj de la “beha”-oj. Tio konformas al la naciaj insignoj, kiuj estas konsideritaj sanktaĵoj, kvankam ili havas nenian valoron. Ili estas nur pretekstoj de la malamikado.
Bruhu: animo.
Kipu: la belo. Estetiko.
La dornpika seĝo: kiel kipu ofte aperas en nia vivo en la formo de troskulptitaj seĝoj, kies brakoj kaj apogiloj apenaŭ estas tuŝeblaj pro la multaj ornamoj.
Beratnu: malaltranga oficisto. La mezklaso, kies tasko estas servi la superan klason kaj servigi tiun per la popolo. La posteno de Gulivero estas helpi al iaspeca religia ceremonio. I.a. li devas fajren ĵeti bonan vestaĵon. Tio signifas, ke la ceremonioj kaj entute la civitana vivo postulas oferojn. La flavaj ŝtoneroj signifas, ke la civitano ricevas nenian valoron de la komunumo, sed la ricevitajn trompvalorojn li devas konsideri tamen valoroj (“nutraj”). Tiujn senvaloraĵojn li devas respekti kaj samtempe abomeni la verajn valorojn (“buterpanon”).
La akvumo de la herbo antaŭ la betiko estas ia apartenaĵo de la aristokrataro.
Parado. Ties utilecon Gulivero ne rajtas pridubi, ĉar li estas beratnu. Tio signifas, ke la oficistaro devas esti solidara kun la gvidantaro, kontraŭ la popolo.
Nutra kaj vivdona oficejo: ĉiuspeca ekonomia instituto de la socio, kiu havas belan nomon, sed esence ĝi celas nur por ekspluati la anojn.
Boeto: beatiĝo. Religia graco.
La “lamik”-oj estas pli krimaj, ol la kemonanoj: la naciismo malŝatas la malamikan nacion, sed multe pli malŝatas tiun, kiu intencas forigi la naciojn kaj la interbatadon. Pri tiuj ili asertas, ke tiuj intencas pereigi la mondon (Do, la esenca tendenco estas la batalo mem).
La loĝejo elloĝigas la homojn: konformas al la tezo de la ekonomiaj misdoktrinoj, ke la maŝino forigas la homon el la produkto, do ĝi sensalajrigas la homon, kvankam per racia pensado oni povus aserti nur, ke la maŝino (okaze de racia ekonomio) riĉigas la homon.
Fendologio: la superstiĉaj elementoj, de la religio.
Grandboeto: beatiĝo, saviĝo. La opaj diversaj religioj interbatalas pro tezoj, kiuj havas nenian realan, sciencan bazon. Sed la religianoj malŝatas plej akre ne la alireligianojn, sed la senreligianojn, kiuj ne volas aserti iun ajn dogmon. La reganta kliko (betikoj) toleras ĉiaspecan religion, nur la senreligieco estas netolerata. (En Hungario en 1935 la senreligieco estis konsiderata peko.)
Orelbetiko: ĉefa gvidanto: reĝo, duce, führer, ktp.
La bilevumado: kronado.
Skoro: lernejo.
Proko: instruisto, profesoro. La bildo sur la muro de la skoro instruas la infanojn por estimi la publikajn tabuojn, malŝati la materiajn ĝojojn, malami la alian nacion, ktp.
Kricc: signalvorto de gimnastikaj ekzercoj.
La rakonto de la proko pri la historio de Zeĉeĉe-Zaĉaĉa-Zuĉuĉu: la homaro ne povas saviĝi de siaj turmentoj. La profetojn ili mortigas, poste rekonas, kanonigas ilin kaj sur la bazo de la profetaĵoj elkreskas la nova sociordo kun la samaj turmentoj, kiel la malnova. (Tiu parto estas la kerno de la libro.)
La du beratnuoj kaj la fendologio: la pastroj incitas la homojn unu kontraŭ la alia per religiaj sloganoj, tute kontraŭe al la principoj de la religioj.
La cirklon oni instruas, kiel ĝi estas elipso: ŝovinismo infektas eĉ la sciencojn. Por mallaŭdi la malamikan genton oni devas lerni falsigite ankaŭ la natursciencojn.
La plej bona skribaĵo de la infanoj estas la “vake betik – vake betik”: la ĉefa civitana devo estas la humiliĝo antaŭ la reganta kliko. La panegiro pri la registaro.
La skoro-lingvo kaj la sekvantaj instruitaj reguloj: La deviga deckonduto por “sinjoraj knaboj”, kies ĉefa trajto estas, ke sinjora knabo ne similu al popola knabo.
La niĉoj por la manĝado kaj la urinado de la knaboj: la deco estas relativa. Deco kaj ketni signifas la saman koncepton, tamen nek Gulivero, nek la proko ekkonas tiun fakton.
La okuloj, kiel smeraldaj ŝtonoj: antaŭ la infanoj oni sekretas la veran destinon de la organoj, precipe tiun de la seksorganoj.
Kipu: la belo, estetiko.
La kipua vestaĵo estas tratranĉita: la modo rompas la utilecon de la vestaĵoj. La tute utila vestaĵo ne estas “bela”. Entute la estetiko ĉiam celas pli-malpli kontraŭsence al la pura utileco. Ekz.: la behinoj enmasonas en la fenestrojn grandajn ŝtonojn. Tiu ideo venis al mia kapo, kiam mi vidis la gotikajn fenestrojn, interne kun ŝtonaj puntaĵoj.
“Blanka seĝo en blanka aero”: fakte okazis foje, ke iu franca pentristo pendigis sur la galeria muro blankan paperon kun la surskribo: “blanka kubo en blanka fono”. La ekstremigo de la artoj.
“Racia menso, vake!”: Eĉ la plej racia homo ne povas liberiĝi de la etiketo. Ĉiu havas ian ĉevaleton.
La “enspiroj”, kiuj estas ne por la cerbo, sed por la pulmo: Poemoj, kiuj estas ne por la cerbo, sed por la koro. (La koro same ne perceptas la vortojn, kiel la pulmo.)
La komparoj pri la brusto de la virino: la poeziaj komparoj devas diri malveron, la simpla vero ne estas poezio.
Mufruk: poeto. La historio de la mufruk signifas, ke la poezio postulas ian nenormalan cerbostaton. Se li fariĝas tute normala, li ĉesas esti poeto.
La diagonalo en la kvadrato kaj la bruligita domo: laŭ naciaj kaj partiemaj vidpunktoj la malhonorigo de la insignoj estas pli granda krimo ol iu ajn vera, do racie malutiliga krimo. (Ofendi la kvadraton estas pli granda krimo, ol bruligi domon).
Fozof: filozofo.
Paŝadismo: silogismo.
Zum: Hume, kiu instruis, ke la homa cerbo estas nur konglomerato de spertoj el la ekstera mondo.
Zantim: Immanuel Kant.
Dingas: Ding an sich, (Afero en si mem). Pri la principoj de Kant oni ĉiam disputas kaj ne povas kompreni ilian veran intencon.
La opinio de la proko pri la fozofoj: la ordinara homo ne ŝatas filozofion kaj des pli altestimas la vulgarajn tabuojn.
Makru: satiristo.
Zolter: Voltaire, kiun tre ŝatis la reĝo de Prusio, Frederiko la Granda. Li altestimis la saĝulon, sed nur ĝuis lian spritemon. La kruela regado, teruraj militiroj de la reĝo estas la plena kontraŭaĵo de la esenco de la ideoj de Voltaire.
Zift: Swift. La verkinto de la guliveraj vojaĝoj.
Zadaĉ: Madách. La verkinto de la “Tragedio de la homo”, unu el la plej pesimistaj verkoj de la mondliteraturo, kio temas pri tio, ke la homaro neniam povas atingi la trankvilon, la feliĉon. Post lia morto la registaroj klopodis klarigi kaj komentigi, ke li estis esence tre esperplena optimisto, kiu intencis esprimi la tezon, ke la homaro devas fidi je la estonto kaj devas esperplene penadi.
Gulivero skribas sian vojaĝlibron, en kiu Zemoki ne ekkonas la veran tendencon kaj precipe ne ekkonas sin mem: vane la satiristoj verkas la satirojn pri la homa vivo, la homaro ne ekkonas sin mem, same, kiel tio fariĝis kun la Gulliver-rakonto de Swift. Kai tiu estas la pli bona okazo, ĉar, se la satiro ne estas miskomentebla, la satiristo estas persekutata. (Bedaŭrinde tiu ĉi parto koncernas pleje miajn esperantistajn kritikistojn.)
Konĉo: demonstracio, politika kunveno.
Namuk: oratoro. Tiu ĉapitro temas, ke la homo, se li estas sole, persone povas esti racia. Sed, se li amasiĝas, en amaso tute perdas sian sanan menson kaj intencas nur sekvi la komunan freneziĝon: furioziĝi kontraŭ iu ajn.
La flavoreluloj kaj bluoreluloj: partioj, kies devizoj sonas tute logike, sed kiam ili jam fakte faras ion, la ago fariĝas malsaĝaĵo.
La bulmajstro kaj la liftomajstro: profetoj, kiuj intencis utili al la socio. Pro tio ili estis mortigitaj, sed poste rekonitaj kaj iliaj principoj miskomentitaj, laŭ la intereso de la gvidanta kliko. Tiel fariĝas el la lifto dornseĝo, kiun la beratnuo portas supren-suben. Dum la konĉo oni nur entuziasmiĝas, ne pensadas. Eĉ, se la oratoroj parolas la plej raciajn aferojn, la publiko nur entuziasmiĝas kaj hurladas, ne sciante, kial. Gulivero vane provas ilin sobrigi, ili nur kriadas senkonscie. La amaso ne pensadas.
Ŝukk: vetsporto. (Ekz. bokso, lukto, ktp.).
Grandrustoj: la fiero pri la praeco de la familio. Klopodi fariĝi aristokrato, aŭ almenaŭ ŝajnigi sian familion antikva.
“Rustmezura kaj Registra Oficejo”: oficejo, kiu registras la nobelaron. Gotha Almanako.
La virinoj hontas la manĝaĵon: la virinoj devas ŝajnigi, ke ili malŝatas la seksajn voluptojn. Oni ne rajtas paroli kun virino pri tiaj aferoj, almenaŭ ne per rektaj vortoj. Ekz. la naskon oni esprimas tiel, ke la cikonio alportas la bebon.
Bikbam: geedziĝo.
Gulivero proponas nutraĵon al la virino: tio konformas al ia “hontiga” propono al virinoj. (Alvoko al sekskuniĝo.) Tial la behina virino diras al la gardistoj, ke Gulivero volis ion “forpreni” de ŝi. (La ĉastecon.)
La buŝon de la virinoj kovras tuko: honto pri la seksorganoj. Samtempe ili tenas nude la postaĵon: la hontemo estas tute relativa kaj dependas pure de la kutimoj.
La deviga uzo de la pasinta tempo en la interparolado kun virinoj: la moroj postulas alian parolmanieron kontraŭ virinoj kaj nur post la edziĝo ili rajtas paroli tute senĝene, senkaŝe.
Bujpiff: travestio de la danco, kies esenca celo estas erotiko, sed kion neniu rajtas malkaŝe eldiri.
La montrado al la buŝo: (“fagmak”-figuro): la erotika esenco de la danco.
La kaprica babilado de Zukrula, la okazo kun la papilio, ktp: la kapricemo de la virina pensmaniero.
La etfingro kaj la polekso: la kutimoj evoluigis racie nekompreneblajn estetikajn regulojn pri la virina beleco. (Ekz. la malgranda buŝo kaj grandaj okuloj.) Ĝentilhomo devas eĉ mensoge aserti al virino tiujn ecojn.
Post la bikbam Zukrula postulas manĝaĵon de Gulivero: post la geedziĝo la seksaj rilatoj jam estas ne nur permesataj, sed eĉ postulataj.
La virino, kiu manĝas en la loĝejo de Gulivero kaj postulas monon: prostituitino.
La virino buŝmalferme proksimiĝas al la vizaĝo de Gulivero: la perversa amoro. La tielnomitaj “figuroj” aŭ “pozoj”.
Tiu ĉi ĉapitro pritraktas la militon.
La tranĉilbetiko: militestro.
“Mardo, ĵaŭdo, merkredo”: la militestroj devas paroli kontraŭ ĉiuspecaj logikaĵoj kaj la amaso devas nur entuziasmiĝi.
La graco de la tranĉilo: militgloro.
Legitimaĵo pri korpouzado: la militarismo forprenas de la homo lian plejpropran propraĵon, la korpon, la vivon. La leĝoj samtempe kun granda energio defendas la propraĵon de ĉiu alia havaĵo.
La tranĉilbetiko ordonas al Gulivero, por komandi la hurladon: Gulivero fariĝas oficiro, sed li ne ekkonas, ke lia nova ofico estas esence la sama, kiel en sia propra hejma armeo. Li nun vidas en tiu posteno nur hontigon kaj la “buku”-on li konsideras sensenca interbuĉado.
La beratnu parolas pri la Bikruo: kristanaj popoloj batalas unu kontraŭ la alia sub la devizoj de la kristanismo, kies baza principo estas la paco kaj amo.
Bumbuk: soldato, heroo.
La parolado de la behino sur la arbotrunko similas al tiu de la admiralo en la 20-a ĉapitro, por montri la identecon de la behinoj kaj la homoj.
La behinoj akuzas Guliveron, ke li uzis la tranĉilon por manĝado: la militemo opinias, ke la destino de la glavo estas nobla kaj pli altranga, ol tiu de la manĝotranĉilo. Ĝenerale: la militarismo laŭdas kaj glorigas ĉion, kio estas malutila kaj abomeninda el reala vidpunkto kaj malestimas la racie utilajn, necesajn aferojn. La ideon de tiu ĉi travestio donis al mi jena okazo: okazis foje, ke iu tranĉilisto aĉetis malnovajn, kaj tiam jam elmodiĝintajn oficirajn glavojn. Li faris el tiuj manĝotranĉilojn. Sed la magistratoj malpermesis tiun fabrikadon, motivante, ke tio “malhonorigas” la glavon.
La homaj okuloj ne povas elteni la sunradiojn: nia edukiteco kaj naturo ne povas kompreni kaj elteni la perfektan vivon. Ni neniam povos vivi en trankvilo, ĉar ĝi estas por nia naturo tro “enua”. (Principo de la libro.)
La parolado de la admiralo similas al tiu de la behino en la 17-a ĉapitro: sentigo de la tendenco de la libro, ke la behinoj estas niaj propraj spegulbildoj.
Sándor Szathmári
FONTO: Szathmári, Sándor. Klarigoj al Vojaĝo al Kazohinio, Sennacieca Revuo, n-ro 88, 1960, p. 47-53. Kun aldono el Nia Originala Prozo de Heide Apolloner (Dansk Esperanto-Forlag, 1976).
Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Offsite:
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My
Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 1 June 2012
Site ©1999-2012 Ralph Dumain