Sándor Szathmári

KAIN KAJ ABEL recenzas Jean-Marie Jacques

eld. Hungara Esperanto-Asocio
Budapeŝto, 1977 (1978)

Szathmári fariĝis fame konata kiel unu el niaj plej gravaj prozistoj post kiam aperis en 1958 lia multe diskutita romano, Vojaĝo al Kazohinio. Liaj mallongaj verkoj aperis en diversaj revuoj, ĉefe Norda Prismo, Monda Kulturo kaj Hungara Vivo. Kvar rakontoj aperis en 1964 sub la titolo Maŝinmondo.

Kain kaj Abel enhavas ĉiujn retrovitajn aliajn gravajn verkojn de Szathmári. Vilmos Benczik ilin kolektis kaj . . . korektis! Oni efektive bone scias ke la lingvouzo de Szathmári ne ĉiam estis modela kaj bezonas iom da polurado—aliflanke kelkaj el liaj noveloj jam presiĝis plurloke kaj bedaŭrinde ne eblis retrovi ĉiun originalan manuskripton aŭ tajpaĵon. Fakte aperis pluraj variantoj el la sama verko, sed tio ne tute pravigas novajn transformojn ĉi-okaze, ekzemple en Budapesta ekzameno, kies titolo farigis Budapeŝta . . . Mi ankaŭ parenteze mencios ke svarmas preseraroj. Ili eĉ tiom abundas kaj tiel strangas ke oni rajtas sin demandi ĉu temas pri veraj preseraroj aŭ pri solecismoj de la aŭtoro.

Tamen tiuj mankoj en la stilo kaj en la formo ne malhelpas la legindecon de tiu novelaro. Ne eblas elvoki ĉi tie la dudek-tri erojn de la libro, plejparte “apokrifaj”, kelkfoje sciencfikciaj. Kvankam Szathmári kompreneble protestis ĉiam se oni klasifikas lin kiel sciencfikciiston, li multe uzis tiun ne multe ŝatatan ĝenron, kiu ebligas grandan liberecon en la socia kritiko. Tial en Honorigo li simpatias kun du geamantoj kiuj baraktas en socio kie, pro la ege evoluinta scienco kaj tekniko, la ŝtato fariĝis tutpotenca.

La emo de la aŭtoro al filozofio, satiro kaj humuro reliefas en tiuj ĉi noveloj kiel en la jam bone konataj Maŝinmondo kaj Vojaĝo al Kazohinio. Dum li fantazias pri rakontoj el la estinto, Szathmári kritikas la nunan staton de la homaro, pro kiu la homoj suferas. En Kain kaj Abel, ne nur du fratoj interbatalas, sed du ŝtatestroj pli kaj pli instigas sian popolon al reciproka malfido, malamo kaj batalo kontraŭ la najbaro. Li konkludas ke La interbatado estas en la homa naturo. Oni devas modifi la homan naturon, por ke la malamo ĉesu. Tio iele memorigas la Tragedion de 1’ homo, ĉefverkon de alia hungaro, Imre Madách, veran tragedion ĉar en la homo mem estas la malbono kiu kaŭzos lian pereon. Tiu hungara pesimismo influis multajn esperantistojn, inter kiuj Szathmári kaj Baghy. Sed tiu lasta kredas en la ebleco transformi la homan instinkton per la edukado, dum Szathmári ne, kvankam li esperas ke Baghy gajnos la veton (enkonduko al Ora duopo, 1966).

Kompreneble, la emo de Szathmári al socipolitika kritiko ne estis ŝatebla de la registaroj. En Perfekta civitano, la aŭtoro komprenigas ke regantoj ja ekspluatas regatojn kaj kaŭzas la malfeliĉojn de la homoj. En Pythagoras, potenculoj kontraŭbatalas sciencon kaj progreson, kiuj povus liberigi la homojn, por certigi pluekzistadon de sia regno. En La falsa aŭguro, tiu sinteno kondukas al pereo de tuta popolo.

La kritikoj de Szathmári trafas nian civilizitan vivon, niajn morojn, nian kulturon, kaj eĉ nian verdan subkulturon! En Liriko li primokas kritikistojn—en Budapesta ekzameno li ridindigas niajn lingvajn profesorojn, diplomojn, kverelojn, ktp. Liaj kritikoj do iele trafas ankaŭ la esperantistaron. Li ne provis per siaj literaturaĵoj utili al la Esperanto-movado, sed simple uzis internacian lingvon por transdoni mesaĝon al internacia publiko. Tial mi opinias ke tia verko, kvankam verkita en simpla stilo, estas internacie pli valora ol multaj niaj “verdaj” produktaĵoj!

RECENZO VERKITA KADRE DE EKZERCO DUM SUK 1978, EN LIEĜO.


FONTO: Jacques, Jean-Marie. Recenzo: Kain kaj Abel de Sándor Szathmári, Literatura Foiro, n-ro 53, februaro 1979, p. 14.


Szathmári kaj nia revuo” de Ljubomir Trifonĉovski

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 20 August 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain