La kvina vojaĝo de Gulivero

En la Esperanta gazetaro, ne nur en la organoj de SAT, aperis plurfoje recenzoj kaj kritikoj pri tiu ĉi ĉefverko de Szathmári: ,,Vojaĝo al Kazohinio”. Jen plia kontribuo, kiun ni prezentas al la legantoj kun plezuro, precipe ankaŭ ĉar ĝi estas voĉo el Orient-Azio. — Red.

Verkojn oni povas gastumi diversmaniere. Ekzemple, oni povas ĝui la esprimspritecon de   ,,Kredu min, Sinjorino”, kaj ankaŭ la rakontrafinitecon de ,,Kiel akvo de l’ rivero”. Nu, kion oni povas frandi legante ,,Vojaĝo al Kazohinio”-n?

Sankapecon, sendube.

Mi tute miras, ke antaŭ 30 aŭ 40 jaroj jam troviĝis tia cerbo. Iam por mi Lanti estis konsterno. Sian sennaciecan menson li alproprigis jam 50 jarojn antaŭe. Kaj nun, Szathmári aperas antaŭ mi kun la rakonto pri la kvina vojaĝo de moderna Gulivero. Kiamaniere li atingis tian staton kiu ebligis lin cerbumi sian kazohinion?

En malgranda lando, en Hungario, li naskiĝis kaj supozeble tie kreskis. Se li estus ŝtatano de iu granda lando, kiel Gulivero, li neniam povus verki tian rakonton. En potencaj landoj, homoj ne povas konservi tiel sanajn kapojn kiel li, mi supozas. Ŝajna prospero devojigas homojn. Realo ĉiam erarigas mensfunkcion. Eble li estis feliĉa ke li ne estis anglo nek usonano. Tamen, la enhavo de la rakonto ne estas feliĉiga, kaj post la legado, oni devus frande gustumi la malfeliĉon de sia sorto, ke li ankaŭ estas unu el la homaro, kiu moviĝetadas sur ĉi tiu planedo malsana. Tiu sorto neniom diferenciĝas per la grandeco aŭ malgrandeco de nacioj, al kiuj ili apartenas. Pruve: Lanti estis franco; Swift ja estis nura anglo.

Tute nature, lia opinio, aŭ pli korekte lia rakonto ŝajnos bagatela al tiuj, kiuj ĝuas la ordinaran saĝecon tergloban. Ili eĉ sentos ĝin naiva, fabela, same kiel la multegaj legantoj de la kvar ,,Vojaĝoj” de klasika Gulivero. Tamen, la naivecon, fabelecon, sur tiu ĉi planedo insida, homoj ordinare tre malfacile kunportadas de la naskiĝo, apenaŭ ĝis la infanaĝo. Inter maturuloj, eĉ serĉante de la polusoj ĝis la ekvatoro, oni tre malfacile ektrovas ilin nuntempe. Eble la homaro estas ŝarĝita de aliaj aĵoj pli seriozaj.

Ekzemple, iam homaro estis ŝarĝita de Dio-j pezegaj. Ege multaj jaroj forpasis antaŭ ol la demokratio proklamis, ke homoj ĉiuj estas egalaj antaŭ ia Dio. Tamen, post nelonge de la solena momento, marks-leninistoj opiniis, ke Dio estas trompaĵo, kaj sekve demokratio estas artifiko de kapitalismo. Tiel ili admonis, ke homoj devu esti egalaj antaŭ Ekonomio, precipe en eŭropaj nacioj progresintaj. Kaj poste, Stalin opiniis, ke popoloj povas esti egalaj ekonomie, eĉ en la kadro de unu nacio, do, ili devas ami kaj protekti sian patrion. Maŭ Zedong ankaŭ diradas nun azi-skale, ke homoj povas prosperi klopodante, batalante, eĉ mortante por sia patrolando. Eble ili ĉiuj diris certan veron. Tamen, eĉ pri la plej aŭtoritataj verdiroj, oni ĉiam devas konservi al si ian rajton pridubi. Lanti iam, iom alie opiniis. Kaj nun mi ektrovis, ke Szathmári ankaŭ tute male opiniis.

Kiel do ili opiniis? Kontraŭ kio ili anti-is? Precipe, pri kio la aŭtoro de tiu ĉi rakonto insiste plendadis?

Pri la malfeliĉiga forto de la nacioj. Pri la malfeliĉiga forto de la vort-ide-ludado.

Homoj reakcias realon. Realo funkciigas ilian cerbon. Kaj tie naskiĝas la vortoj, ideoj, socioj, dioj, eĉ nacioj. Homoj neniam celis malbonon kreante ilin. Tute male, ili nur celis bonon de l’homaro. Kaj tamen, malgraŭ la bonaj intencoj, homoj fariĝadis pli kaj pli mizeraj en reala vivo socia. Neniam ili povis akiri la feliĉon celitan. Kial? Ĉu troviĝis ia malfeliĉiga kaŭzo en la bonaj intencoj?

Niaopinie, ne. La intencoj estis ĉiam bonaj. La rimedoj kaj la uzmanieroj ankaŭ estis bonaj. Tamen, ni devas ĉi tie rapide emfazi, ke la anoj, kiuj kapablis uz-utiligi la ideojn aŭ la rimedojn, estis tre malmultaj. Ili ĉiuj estis, aŭ, se komence ne estis, tamen poste fariĝis, reg-potenc-nom-fam-aviduloj. Kaj kiam ili povis utiligi la ilojn sukcese, t.e. kiam ili fariĝis fakte superuloj, ili nepre volis konservi siajn postenojn, por daŭre tenadi por si la potencojn, Kaj nur tie povis aperi la malbono. Ĝi ne estis malbono por potenculoj mem. Supozeble ili mem estis iel kontentai tiele. Tamen, ili estis nuraj malmultoj. Kaj realon aŭ socion plejparte konsistigas plimultoj.

Tia vidpunkto estas facile kaptebla Tamen, ĝi estas tre glitema. Ĉar homoj ofte sopiras forgliti supren. Tiuj, kiuj bonŝance kapablis elpensi aŭ manipuli vortojn, ideojn, diojn, naciojn, k.c., tre facilanime suprenglitis al la malmultoj. Kaj tiamaniere ili estis feliĉaj. Sendube ili nur staris sur malmola bazo. Ilia feliĉo neniel povis longe daŭri. Sed, kompreneble tio neniom gravis por ili. Tio nur tre multe gravis por aliuloj. Ĉar la de ili utiligitaj ideoj au rimedoj fariĝis unu el la gravaj kaŭzoj de la malbonoj, kiuj forte kaptadis kaj ekspluatadis la plimultojn.

Se la plimultoj, sen fariĝi malmultoj, sukcesus uz-utiligi la bonigajn ilojn kaj iel povus proprigi al si la feliĉon, ili sendube povus fieri sian ,,hinecon”, la homecon. Sed homa avido ĉiam postulas esti malmultoj, eĉ sopiras esti unu sola malmulto forpuŝanta aliulojn. Tiam necese ne povas malaperi la ,,behineco”, la sama homeco. Kaj la plimultoj por eterne devas akapari al si la malfeliĉon.

Tiamaniere kaj ankaŭ alimaniere la aŭtoro daŭrigas sian rakonton. Tamen, estas notinde, ke tia pensmaniero ordinare malagrabliĝas por ni teranoj ambiciaj. Do, tre nature ni legas nur ĝis la dua vojaĝo, kaj la trian kaj la kvaran preskaŭ tralegas. Kaj la kvinan?. . . Ni iel volonte legas esperante. . . kaj poste, simple ĝin forlasas.

Malsimile al geknabaj legantoj, ni tre bone konscias, ke ĝi rakontas veran veron. Sed jam dum preskaŭ 400 jaroj homoj apenaŭ volis ĝin konfesi. Male, ili eĉ opinias post la ĝulegado, ke la aŭtoro estas infano, kiu ne povas akordiĝi kun realo post sia maturiĝo. Kaj neniam ekvolante serioze ĝin pripensi, ili kun nebuliĝintaj okuloj revenas al la malsana realo maturiĝinta, por tie kontentiĝi—batalante, militante, mortigante kaj mortante por ia signo kvadrata aŭ ronda. Ĉu tia estas la daŭra stato de ĉi tiu mondo progresinta? Kun niaj elektronkalkuliloj kaj kosmoaviadiloj, ĉu homoj ankoraŭ daŭrigas batalon por koloroj ruĝa, blanka aŭ nigra? Tiajn dubojn naivajn oni tre malofte elbuŝigas, kaj eĉ tiam kiam oni kuraĝis insisti ilin, ĝi aŭdiĝas tre mallaŭte, eĉ malsaĝe. . . Tamen, pri tiaĵoj ankaŭ, ni ne plendu. Ĉar tio neniom efikos. Cetere, ĉu ni mem ja ne diris, ke oni plenplene rajtas pridubi ian ajn veron, kaj iele aŭ alie agadi laŭ sia propra plaĉo?

Itoo Kanzi
(en ,,l’ Omnibuso”, jul./aŭg. 1969)


FONTO: ITO Kanzi [= ludovikito]. “La kvina vojaĝo de Gulivero,” Sennaciulo, 41-a jaro, n-ro 1 (776), januaro 1970, p. 11.


Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 April 2020

Site ©1999-2020 Ralph Dumain