Sándor Szathmári: Maŝinmondo (Stafeto, Beletraj kajeroj 22, 12 X 18 cm Noveloj kun la enkonduko de W. Auld, kun titotbildo k.c. de Zoltán Illéssy. 187 pĝ. Prezo Us. dol 1:50, 17 steloj, 7:— sv. kr.
La titolnovelo satiras pri ]a regado de la kvazaŭraciismo, t.e.: kiel estas aŭ estus, se la mondon regus (aŭ . . . regas) — sen kontrolo de la ĉiutagaj spertoj, la nur teoria, despota racio, kion oni ne intermiksu kun saĝo aŭ prudento. Por rekte distili la problemon la aŭtoro lasas ĉefroli robotcerban t.n. cibernitikan maŝinaron kua altmoŝta gvidmaŝino ĉekape. El tio rezultas kvazaŭ giganta instituto por idiotoj. Delire kaj ŝajne kun severa logiko muĝas kaj furiozas la spirita akravido, la klarjuĝa elturniĝemo, la subtila eltrovemo, per unu vorto, la sagaco. Sed ĉio estas absolute freneza, foje kaj ofte ankaŭ freneze amuza.
Nia hungara samideano uzis siajn fantazion, grandan scion, kaj vivsperton por formi ĉi-ĉion ĉefe estont‑image. Sed ne nur por distri! Nek sin mem nek aliajn. Efektive li ankaŭ distras, ĉar la verko estas ege interesa, sprita kaj kaŭzas intelektan ĝuon, kvankam ankaŭ, kaj plejparte, malagrablan guston en la buŝo—tion per la amaraj konkludoj de la pripensigo de la pli‑malpli proksima aŭ fora estonteco, sed ankaŭ pro la plej nuna, aktuala hodiaŭa vivo. Lingve la noveloj donas elstaran ĝuon. La aŭtoro scias uzi kree ankaŭ la lingvon. Vi certe tuj komprenas, kion signifas ontskribo! Ĉu ne? Jen citaĵo karakteriza ankaŭ enhave: . . . mia laboro bezonis sufiĉe grandan penon, ĉar la maŝino povis rekonstrul la hungaran lingvon nur per ne tute certa respurado kal ofte ĝi eraris. Por mencii ekzemplon, la vorton “progresa” ĝi ofte skribis “rondiro”, kaj “esperon”, “fatamorgano” ktp. Pri la disputito ĝi skribis, ke “li estis seksmalsana pro sia edzino”. Nur poste, Wells klarigis al rni, ke ĝi volis per tio esprimi: “li forte amis sian edzinon”.
Ankaŭ la aliaj noveloj ŝerce kaj morde mokas la egoismon kaj troambiciismon, kiui floras kune kuzi la mislaŭdo, tre parenca al la mensogo.
La libro estas majstroverko. Ĝi estas interesa,, inteligenta, penspostula, ĉar ĝi spegulas la homan vivon spektitan laŭ pluraj vidpunktoj, ĉefe moke, kaj, ankaŭ tra nigraj vitroj, kun la demando pesimisma: “Kio pli teruras el la du eventualoj: stagno aŭ misevoluo? Sed sub tio oni konjektas ian pozitivan penson: Ĉu ne la infana raso suferas nur kreskdolorojn?
Mogens Groth
FONTO: Groth, Morgens. “Ĉu Kreskdoloro?”, Norda Prismo, n-roj 5-6, 1964, p. 164.
Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Offsite:
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My
Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 2 June 2012
Site ©1999-2012 Ralph Dumain