Sándor Szathmári

Donna Juana

Aio ripozeme kuŝadis en la lito, kiam subite en sia dekstra brako li eksentis torporon.

Iu sonorigas, — li vekiĝis. — Nome, la sonoron li ŝaltis al torporigo.

Super lia lito pendis la ŝaltbloko. Pro la multaj prembutonoj ĝi aspektis kiel erinaco. Li premis unu butonon.

Sur la granda mura ekrano aperis la bildo de Eo, la ĉiam laŭmoda “eterna junulo”. La kolumpintoj de lia jako etendiĝis super la orelojn, lia hararo meze estis elrazita, flanke ĝi atingis la ŝultrojn.

— Ia! — li salutis ĝoje kaj Aio resalutis samĝoje.

— Envenu! — diris Aio kaj premis la malferman butonon de la antaŭĉambro. — Eo envenis.

— Kiel? Ĉu vi kuŝas enlite? — li demandis surprizite. Eble iaspeca malgrava meningito?

— Bedaŭrinde, pli grave, — respondis Aio. — Gripo. Vi jam trasuferis ĝin, tial mi kuraĝis vin enlasi.

— Feliĉe, mi jam transiĝis. Bedaŭrinde, ĉi tiun malsanon oni ankoraŭ ne povas venki. Eĉ pli: mi aŭdis, ke oni enportis ĝin jam al Venuso.

— Kvankam kiel forte oni ŝirmis Venuson! Ĉiun alveninton oni traesploris pri virusoj!

— Jes. Venuso devus resti refreŝiĝejo kaj saniĝloko. Ŝajnas, ke vane. Ni estas devigataj viziti Pluton. De kiam tie oni ekfunkciigis la artefaritan Sunon, vizitas ĝin ĉiam pli multaj gastoj. Sed kompreneble oni vojaĝas tien ne per kosmoŝipo, sed per eratoro.

— Jen, vi estas teknikisto. Kiel funkcias tiu eratoro?

— La eratoro, kiel ankaŭ la nomo montras, transportas la materion per dismeto kaj kunmeto. Sur Pluto estas la kuneratoro, ĉi tie la diseratoro. La vojaĝanto ekkuŝas en la niĉo de la diseratoro, ekdormas kaj la diseratoro diserigas la korpon al atomoj, unu atomon post la alia, dum sur Pluto la kuneratoro kunmetas ĝin el tutsamaj tieaj atomoj al tute sama korpo, kia li estis ĉi tie. Tiel la vojaĝo okazas per lumrapido, ĉar la materio mem ne vojaĝas. Tio signifas, ke la kvin-miliard-kilometran distancon oni traveturas (kune kun la dis- kaj kunerigo) en kvindek horoj. Du tagoj ne estas multaj, kial vi ne provus?

— Mi ne ŝatas tiun erigan procedon! — kapneis Aio. — Ĉi tie mi estus diserigata kaj tie kunerigata el tieaj atomoj. Rezulte mi ĉi tie mortus kaj tie estiĝus tute nova, fremda homo, anstataŭ mi.

— Kial vi “mortus”? Kaj kial estiĝus fremda homo? Kiel diferencas unu hidrogen-atomo de la alia? Ho jes, la homoj malsamas: Johano neniam estas identa kun Stefano, eĉ, se ili estas ĝemeloj. Sed se ĉiuj atomoj de du homoj estas samnombraj kaj samkvalitaj, tiam ili estas identaj. Ĉu vi komprenas? Identaj! Nenia diferenco troviĝas inter ili!

— Kiel identaj, se ilin konsistigas aliaj atomoj?

— Ĉar la transportita homo tie transe fariĝas ne simila aŭ egala, sed tiu sama si, kun la samaj konoj, memoroj, kutimoj, hobioj, sim- kaj antipatioj, kun la perfekte sama konscio pri si mem. Grandioza invento: vojaĝi lumrapide!

— Mi eble provus tion, — respondis Aio, — se la eratoro ne estus pro perturboj kelkfoje eraratoro: ekzemple, mia poetokolego Eao, de post tia vojaĝo, havas siajn orellobojn sur la dorso. Nu, kaj kies cerbon la eratoro plantas eraratore ekzemple en la stomakon, tiu eĉ ne ellitiĝos plu sur Pluto. Dankon, prefere ne! Pli bonvenus, se oni jam inventus la junigan procedon. Kiel statas la esploroj?

— Ĝi baziĝas sur la transluma rapido, — li komencis, sed Aio lin interrompis:

— Ankaŭ mi scias tion. Se la tempo ŝrumpas ĉe la lumrapido en nulon, tiam ĉe pli granda rapido ĝi fariĝas negativa, do retroira.

— Kion do vi volas scii?

— Kial oni ne povas transpaŝi la lumrapidon?

— Ĉar la materia korpo ĉe lumrapido kreskas infinite granda kaj tial la plua akcelo bezonas forton infinite grandan. Sed evidentiĝis, ke tio ne estas vera: la materia korpo ne fariĝas infinite, nur treege granda, do plua akcelo teorie estas ebla, kaj ni povos uzi tiun ultran rapidon por retroiro en la tempo, t.e. por juniĝo. Sed kial vi, ne maljuna, volus juniĝi?

— Ho, — kriis Aio, — kun miaj 96 jaroj mi jam estas trans la vivokulmino. Mi devus rekomenci, por eviti, dank’ al miaj spertoj akumulitaj, la multajn erarojn kaj mispaŝojn. Sed, ĉu ne, tio estas nur pia deziro?

— Kiel vi nun fartas? — demandis Eo.

— Sufiĉe tolereble, mi jam ne febras. Kio nova ĉe la vokalistaj knaboj?

— Kio? Eksplodis revolucio!

— Konsterne! Kaj kiamaniere?

— Nu, vi konas tiun frenezetan Eon...

— Ĉu tiun, kiu fondis la teorion de la pseŭdokonsonantoj?

— Jes, kaj la postulaton, ke ni, vokalistoj, prenu en niajn poemojn la jon, hon, von kaj zon. Mi jam siatempe antaŭdiris ĉi tiun kataklismon.

— Terure. Rigardi ĉiun solstare prononceblan konsonanton kiel vokalon! Kie tio finiĝos? Finfine ni akceptu eĉ la mon kaj non, ankaŭ bovino ja diras: m-m-m. Fuŝiĝos, rompiĝos, pereos la ekskluziva beleco de niaj poemoj vokalismaj!

— Sciu, ke eĉ vian propran nomon li volas modifi. Li havas poemon kun la komenco: “ajazee eo ajo” Kaj en ĝi “ajo” estas vi mem anstataŭ “Aio”.

— Terure, aŭdace, impertinente. Tuj post saniĝo mi donos al li bonan lavon!

— Li diras, ke vi mem prononcas tiel vian nomon, eĉ ne povus alie. Cetere oni klaĉas, ke en la surtuta poŝo de Eo oni trovis vokal-ruleton.

— Ha! — ekkriis Aio. — Do helpe de tiu ilo li poetis?

— Jes. Li ekrulas la aparaton kaj sur ties ciferplato aranĝiĝis ia vorto, ekzemple “iovai”. Tiam li simple skribas ĝin en poemon. Jes, oni trovis ĝin, sed neniu kuraĝas tion al li diri, ĉar ĉiun li mortfrapus en kolero aŭ lin mem mortfrapus apopleksio. Sed, returne al la temo, kial vi volus juniĝi? Eble kontentigi la postulojn de Uiea?

— Ve, Uiea! Ne pentru la diablon sur la muron!

Subite eksonis la telefontintilo. Aio premis butonon sur ŝaltbloko, kaj sur la mura ekrano aperis virino elegante vestita: super ŝia kokso ŝin vestis plasta jaketo, en la flortruo, super la flankpoŝo, sidis gladiolo. Ĉirkaŭ ŝia kolo troviĝis ĉeno el saturnio, t.e. el la 128-a elemento, sed ĉi tiu estis longdaŭrigita. Tamen ĝia duoniĝa tempo jam pasis kaj tio videbliĝis per la rimarkebla maldikiĝo de ĝiaj fadenoj. Ŝiaj ŝuoj estis el natura ledo, kio vekis miron kaj envion. De la genuoj, super kiuj du pantalontuboj estis alligitaj per rimenoj, ĝis la kokso estis nenio. Tio estis la modo.

Kelkaj aplikis la rimenojn sub la genuoj kaj la genuojn senhonte lasis nudaj, sed kio ne decas, tio ne decas, ĉi tiu mismodo ne venkis: la publika gusto rifuzis troan ekshibiciismon. Aliparte, oni ne povis tro miri pri tio, ke la iamaj virinoj kovris ĝuste siajn plej interesajn partojn.

Al viro tio ja konvenas, ĉar la malkaŝa montrado malkovrus certajn statojn de ekscitiĝo.

Aio, ekvidinte la virinon, diris al Eo timiĝinte:

— Nu jen, aperis la diablo, kiun vi pentris sur la muron. Tuj kaŝu vin! Uiea estas ĉi tie kaj faros al vi am-agreson.

— Kaj vi?

— Kion fari, se ŝi telefone min serĉas? Vi scias ja, kiel agresiva ŝi estas kontraŭ ĉiu bonstatura viro!

— Diru al ŝi, ke vi estas honesta viro.

— Senvalore! Vi konas ja la perfortemon de la virinoj!

— Kial miri pri tio? Tio rezultas ja el la biologia naturo de la seksoj: jam unu sola kiso povas ĉifonigi viron, dum Messalina laŭ la tradicio, eltenis la kisojn de cent sepdek viroj. En unu serio.

— Ni ne forbabilu la tempon, ĉar ree okazos skandalo. Rapidu sub la ekranon!

Eo rampis sub la ekranon kaj tie kaŭrante sin kaŝis en ombro kaj muto.

Aio premis alian butonon, kaj sur la bildo Uiea tuj turnis sin al li, ekparolante:

— Nu, fripono! Mi jam pensis, ke vi ne volas min akcepti!

— Mi dormis, koreto Uiea.

— Sufiĉe profunde! Kio al vi? Ĉu mi povas vin viziti?

— Mi timas, ke mi infektos vin per gripo.

— Haha! Kiel ĝentile! Bonega preteksto min forskui! Sciu, ke mi jam tre malsatas pri vi kaj nun vi ne evitos min.

— Sed vi infektiĝos.

— Des pli frue mi resaniĝos. Do, ĉu mi povas iri?

— Mi ankoraŭ ne fartas bone.

— Ne tia vi aspektas. He, Aio! Mi jam delonge suspektas, ke vi elamiĝis. Atentu, ke via kolo ne estu eltordita!

— Sed, mia koreto.

— Nenia koreto! Vi jam foje diris rekte kaj ronde vian malplaĉon pri mia nova kapo.

— Tute male. Ĝi eĉ plaĉas ege!

— Mi ĝojas, ke vi dividas mian guston.

— Mi diris, ke ĝi estas tre bela. Eble eĉ tro. Mi havas la senton, ke mi perdis vin per tio.

— Tio, kion vi ĝuas en mi, estas la malnova.

— Vi eraras! — diris Aio ruĝiĝante. — Milfoje mi diris, jam ankaŭ al via nova kapo, ke mi amas vian animon. Kaj laŭ la kapoleĝo, vi devus havi la nomon de via nova kapo. La homo estas la kapo mem, do vi devus havi ties nomon, kies kapo estas muntita sur vian korpon. Mi enamiĝis ne al ĉi tiu kapo. Mia antaŭa amatino estis delikata, ĉarma estaĵo.

— Ho, la sentimentuleto! Mi do ne plaĉas? — ŝi demandis minace.

— Vi plaĉas, eĉ tre! — li klopodis ŝin pacigi time. — Sed mi volus almenaŭ scii vian nomon.

— Mi jam diris, ke la malnova kapo-posedanto mortis kaj mi, laŭ la sama kapo-leĝo, ne rajtas porti ŝian nomon por evito de heredaj komplikaĵoj. Mi havas do la nomon de mia korpo.

— Kaj la nomo de via kapo?

— Ankaŭ ĝi estas Uiea. Laŭ la kapo-leĝo.

— Mi serĉos ŝin.

— Nu, eble vi trovos iun el la multaj Uieaj. Sed ties kapo estos rompita kune kun la via! Notu tion bone!

— Sed ŝi mem. Kie estas ŝi mem? — demandis Aio, rompite.

— Mortis, mi jam diris tion. Ripozu ŝia cindro, mi povus diri, sed eĉ cindroj ne postrestis en la atom-transformilo. Kelkaj partoj tamen estis transplantitaj, eble ŝian dekstran piedon vi ekvidos ie paŝadi sur la strato. Sed, jen vidu ŝin.

Ŝi malfermis medalionon pendantan sur sia saturnia ĉeno kaj montris la internan portreton.

— Sed ĝi estas senkapa kadavro! — teruriĝis Aio.

— La kapon vi vidas sur mia trunko. La cetero disperdiĝis, sed meritas, ke mi gardu ŝian portreton. Sed kio estas tio! — ŝi kriis kaj montris antaŭen.

— Kio?

— La fumo antaŭ la ekrano! Iu cigaredas tie!

— Ho ne, neniel, koreto! — rapidis klarigi Aio. — Nur vaporo de teo ĝi estas. — Kaj li ne kuraĝis signi al Eo, sed tio estis ja senbezona, ĉar Eo estingis la cigaredon kaj ŝrumpis en spasman silenton.

— Mi pensis, ke Eo ĉeestas. Jen la sola viro, pro kiu mi lasus vin trankvila.

La timo de Eo estis komprenebla: Uiea nun tradiboĉis la sunsubiron de sia juneco, vivante la danĝeran aĝon en sia 86-a jaro. Tial ŝi algluigis al si novan kapon kelkdek jarojn pli junan. Per konstanta pelĉaso je viroj, ŝi amasigis siajn viktimojn, kiuj ŝin nomis Donna Juana.

Aio ĉiamaniere klopodis deflankigi la konversacion.

— Ĉu vi havas ian bonan legaĵon?

— Hodiaŭ mi pruntis ion el la Humura Libraro, por vin distri en via malsano.

Ŝi malaperis de la ekrano kaj tuj revenis kun libro. Ŝi montris la titolon: “Kiel ili imagis”.

— Jen, vidu. Esploremulo kompilis libron pri tio, kiel la sciencaj fikcioj de la dudeka jarcento imagis nian epokon. Harstarigaj stultaĵoj! Jen ekzemple novelo de Stanislav Lem! Sed la kulmino estas ĉi tie: “La revoj de Sándor Szathmári”. Kia melonkapulo! Li skribas ekzemple, ke niaj virinoj portas de la genuoj ĝis la kokso nenion.

Nun Aio vere devis laŭte ekridi.

— Kaj ĉu ili ne frostetas vintre?

— Eĉ somere la korpo bezonas ŝirmon. Kompreneble, la kompatindulo eĉ palan konjekton ne havis pri tio, ke ni portas travideblan kalsoneton el plasto. Tiu laikulo imagas, ke kio ne videblas, tio ne ekzistas.

— Haha! — ridis Aio. — Eĉ pli grandan stultaĵon li imagis.

— Kiel do, ĉu vi legis lian libron?

— Ne. Sed el viaj vortoj sekvas, ke li parolas pri ni kiel pri ekzistantaj homoj, eĉ ne konjektante, ke en la tria mondmilito la homoj eksplodigis la teron disen en la kosmon, do ni tute ne vivas.

(1969)


FONTO: Szathmári, Sándor. “Donna Juana" (1969), en Kain kaj Abel, red. kaj postparolo de Vilmos Benczik (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1977), p. 173-180.


Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 8 April 2013

Site ©1999-2014 Ralph Dumain