Sándor Szathmári

Feliĉa Amo

Mi estis prezentita al ŝi ĉe familia festeno de mia amiko. Apud la tablo ni estis aranĝitaj unu apud la alia. Kiam la konfitaĵa plado ĉirkaŭvagadis, mi transprenis ĝin de mia najbarulo kaj servoprete tenis al ŝi. Sed ŝi kapneis.

— Ĉu vi permesas? — ŝi demandis. — Eble mi mem.

Kaj ŝi elprenis la pladon el miaj manoj, kuleris porcion en mian teleron, poste en la sian, kaj pludonis la pladon.

— Ĉi tiu estas virina tasko, — ŝi klarigis ridetante. — La viro perlaboru la panon; la tablo estas virina afero.

Poste evidentiĝis, ke ŝi ankaŭ perlaboras sian panon en banko, kie ŝi estas oficistino.

*

Mi ne povis tiun geston forgesi, tiom nekutima ĝi estis ĉe virino. La virinojn mi konis nur, ke ili preferas ludi reĝinon al la viroj.

Viro povas alproksimiĝi nur kiel servanta paĝio. Kaj jen, ĉi tiu knabino ne hontas esti ĉarma kaj helpema al viro.

Kaj jen, en mia animo ĝuste tiu gesto levis ŝin alten, ĝuste per tio ŝi fariĝis al mi reĝino, kiu meritas la omaĝon.

Mi sentis, ke mi estas ŝia ŝuldanto.

*

Post kelkaj semajnoj ni renkontiĝis sur la strato. Ŝi hejmeniris el sia oficejo. Mi akompanis ŝin per la preteksto, ke mi havas okupiĝon samdirekte.

Nature, mi turnis la fadenon de la babilado al la temo de la konfitaĵa plado. Ŝi ridetis.

— Ne pensu, ke mi estas iaspeca speciala anĝelo, — ŝi forigis la laŭdon. — Ankaŭ mi ne faras la samon al ĉiu homo.

Surprizite mi ekrigardis al ŝiaj okuloj.

— Kiel? ... Do tio ĉi estis por mi? ... Vi ja eĉ ne konis min! ...

— Mi konjektis nur el via parolvoĉo, via sinteno kaj el viaj trajtoj, ke vi ne estas la tipo, kiu poste misuzos mian senĝenan konduton.

— Do, vi pensis, ke mi...

— Mi pensis, ke mi ne devas konduti kontraŭ vi kun rigida singardemo, sed mi povas esti iome familieca. Eble ni diru, ke mi sentis ioman proksimecon al vi. Jen, — ŝi ekridis, — mi nun donis min en vian manon. Espereble vi ne misuzos mian konfidencon.

Mian animon traflugis varma ondo.

— Plej volonte mi dankeme ekpremus viajn ambaŭ manojn. Mi ne faras nur, ĉar mi timas, ke vi eble pensus tion jam misuzo de via ĉarmega senpereco.

Do, tiel komenciĝis. Ŝi ne hejmeniris, sed post unu horo ni altabliĝis en la ĝardeno de eksterurba gastejo, kaj post alia horo ni ambaŭ ekkonis, ke la renkontiĝo estis decido de la sorto, ĉar ni estis destinitaj unu al la alia.

Pri tio ni parolis dum la tuta vespero, kaj je la disiĝo ni interkonsentis, ke sekvonttage ni renkontiĝos sur la Margareta insulo.

*

Post la eklumo de la stratlampoj ni jam sidis sur parka benko sur la insulo. Ŝi okulferme kuŝigis sian kapon sur mia ŝultro. Ŝian molan, etan manon mi karesadis kaj kisadis. La blonda fadenbulo sur mia ŝultro iom malfermis siajn okulojn kaj rigardis al malproksima platano.

— Laŭesence mi nur nun eksciis, ke mi atendis ĉiam nur vin, — susuris. — Post dudekdujara vivo. Kaj kiom multe mi serĉvagadis! ... Kvankam vi estis ĉi tie, en la sama urbo, kaj ni ne sciis unu pri la alia.

Per kisoj mi superŝutis ŝian manon. Ŝi komprenis min, ektrovis kaj amas min. Ĉu eblas imagi ion pli grandiozan? Ĉu ekzistas pli perfekta plenumiĝo?

Minuto pasas post minuto en longa, senvorta, profunda, anima unuiĝo. Mi tenas mian dekstran ŝultron iom deklive por ŝia kapo, pro kio mia spino komencas dolori. Mi volas moviĝi, sed ŝi ekbrakas min.

— Ne! Restu! Ĉi tiel estas tre bone!

Mi restas tiel. Ŝi estas ĉarma, la mia, ŝi amas min kaj tio estas pli ol ĉio sur la mondo.

Mirinda donaco de la sorto!

En profunda, plenuma silento pasas la minutoj, la horoj, kaj mi travivas la plej perfektan feliĉon.

Pri tiu feliĉo venas al mia kapo, ke mi nun legas libron, en kiu mi trovas eseon pri la feliĉo. Laŭ la vidpunkto de la aŭtoro, la feliĉo en si mem ne povas esti celo de la homo, ĉar ĝi estas nur sento, ŝajno, kiun povas veki eble tre malutilaj aferoj, ekzemple la pasio de morfino. Eĉ pli: ekzistas cerbomalsanoj, en kiuj la paciento sentas sin tre sana, forta kaj feliĉa. Sekve, se ni intencus nur feliĉigi la homaron, ni devus nur infekti la cerbojn per malsano.

Do, la feliĉo ne estas nepre samdirekta kun la vivo. Eĉ la ĝojo de la sana homo povas esti malutila. Ĉar, kio feliĉigis iun renesancan regnestron? Iu bela, arta pentraĵo, aŭ iu bone sukcesinta ŝtelmurdo. La kartludanto ĝojas, ke li sukcesis forpreni la monon de sia kunludanto. Apenaŭ ni trovas ĝojon, kiu ne signifus malĝojon de aliulo.

Ĉimomente ŝi, per sia maldekstra mano, altiras mian kapon al la sia. Mian vizaĝon superŝutas la blonda kaskado. Ŝi ekĝemas:

— Ĉi tiel mi ŝatus morti!

Mi enkisas ŝian hararon kaj dekstramane mi ĉirkaŭbrakas ŝin.

— Vi dolĉa! — mi diras feliĉplene.

Ho jes, feliĉo! Kiel mi pensadis pri tio? Jes! Do vera feliĉo estas nur tio, kio samdirektiĝas al la vivo, kaj al neniu homo malutilas. Ankaŭ la aŭtoro de la libro venas al la sama konkludo kaj konstatas, ke la vera feliĉo povas esti nur ĝenerala, de la tuta homaro, kaj estas imagebla nur en iu pli altgrada civilizacio. Jes, mi kredas ties alvenon. Ĉu eble mi estas optimisto?

Subite ŝi ekvekiĝas el la revoj:

— Kioma horo?

Mi ekrigardas mian horloĝon.

— Post kvin minutoj la deka.

Ŝi saltleviĝas.

— Ni rapidu. Hejme mi estos mortbatata.

Brak-en-brake ni rapidas al la tramo. Ŝi estas mia, kaj venas ĉi tie, plektiĝinte kun mi, duono de mia korpo-animo.

— Bonfartigas la scio, ke vi estas, — mi diras.

— Ĉiam, — ŝi respondas, sin premetante al mi. — Ĉu ne, mi povas esti ĉiam?

— Nature, — mi respondis, kaj ekpensis ĉu tio estas optimismo, aŭ ne. Finfine kial mi serĉis la kontakton kun tiu ĉi ĉarma estulo? Ĉu ne, ĉar mi esperis trovi ĝojon apud ŝi? Kaj krome, mi jam spertis, ke la vicoj de mia manskribo direktiĝas obstine supren kaj tio estas — laŭ la grafologio — la signo de la optimismo kaj fido.

Sed kiaspeca fido? Tiu de la blinda dogmismo, aŭ la esperplena fido je siaj propraj ideoj? Do, kies fido? Ĉu de la senpensa, aŭ de la pensanta homo? Hejme mi enrigardos la libron, eble mi havos ankoraŭ tempon se ni rapidas.

Sed ho, kion mi parolas! Apud mi iras la plej kara kreitulo de la mondo, kiu min amas, kiu estas la mia. Ĉiu minuto pasigata kun ŝi estas ĉiela donaco. Dum tia estanteco, kian valoron povus havi ia ajn estonteco? Kaj cetere: la grafologio estas plejparte nur individuaj konjektoj...

— Kiam vi havos tempon por mi? — ŝi demandas.

Ho, mi stulta! Mi mem devus demandi la samon. Nur nun mi ekvidas, ke ni alvenis la haltejon. Mi klopodas ripari mian malĝentilecon.

— Por vi ĉiam. Plej volonte mi neniam disiĝus.

Proksimiĝas la tramo. Ŝi ekpremas ambaŭ miajn manojn kaj rigardegas en miajn okulojn. Profunde. Ŝiaj okuloj estas pura lago, sankta reviĝo, kiam ŝia rigardo mole trempiĝas en mian animon.

— Kiam vi povas veni? — ŝi demandas.

— Se al vi plaĉas, jam mor... postmorgaŭ. Nome, morgaŭ posttagmeze mi ankoraŭ devas kromlabori kaj mi eble alvenus nur malfrue.

— Mi atendos. Mi alportos libron.

— Mi ne emas atendigi, kiun mi amas. Postmorgaŭ estos pli certa.

— Postmorgaŭ, je la sepa, mi devos esti hejme. Mi helplaboros al panjo. Kaj mi jam havas sufiĉan ŝuldon sur mia konto pro la hodiaŭa malfrua vespero. Mi ne scias, kiel motivi hejme.

— Kompatinda mia karulino!

— Ne temas pri tio. Sed ĝis la sepa ni havos mallongan tempon.

— Ĉu ni prokrastu al dimanĉo? Ĉu ni forĵetu la mallongan ĝojon, mia dolĉa?

Ĉi tiun mi diris konvene kaj tio trankviligas min. Ŝi povas el tio senti, ke mi bedaŭras la perdon de la postmorgaŭo, do niajn komunajn minutojn, kaj ne revenos al la problemo de la morgaŭo.

Jes, ankaŭ ŝi komprenis tiel.

— Tute ne, — ŝi deklaras firme. — Do, estu prefere postmorgaŭ, je la duono post la kvara.

Denove ŝi enrigardas miajn okulojn, profunde, kun amplena sindono.

Subite ŝi ekpremas miajn manojn, sian buŝon gluas al la mia, rapida kiso, ŝi turniĝas kaj kiel ekfluganta papilio suprenflirtas al la tramo.

Ŝi reridetas tra la fenestro, mi mansvingadas al ŝi ĝis la vagono malaperas.

Mi forveturas la kontraŭan direkton. La memoro de belega parektrovo zumas en mia animo en la tramvagono, tra la ringstratoj ... simile al muziko, akompanas miajn pensojn pri la optimismo, kiuj estas ĉiam pli interesaj, ĉar mi konkludas, ke la tuta vivo estas unusola, seninterrompita optimismo, vico de promesoj pri rozkoloraj morgaŭoj: la ĉielarko flirtanta ĉiam antaŭ ni, kiu estas la sola motoro kaj instiganto de la vivo. Kaj jen, tiu flirtanta ĉielarko nin igas konstrui muregojn kaj aeroplanojn.

Kiom grandioza temo por simbola novelo!

Eble tiel: la fatamorgano suprenĵetas al la horizonto urbojn, teksitajn el sonĝfadeno. Ĝi flirtas ĉiam antaŭ la alkuranta homo, sed ties firma volo ŝtonigas kaj haltigas ĝin.

Bonege! Morgaŭ posttagmeze mi ja estos libera, do mi skribos ĝin, ĉar postmorgaŭ mi devas rendevui.

Do, postmorgaŭ! Sed kio estos tiam? Nome, la nuna rendevuo jam estis pinto: fino de unu etapo. Ĉu povas ekzisti io pli ol tio?

Nature, povas esti imagebla iu pli alta plenumiĝo de la amo, sed io en mia animo sufloras, ke ĝuste tiun ne estas bone serĉi. Ĝuste tial, ĉar ŝi amas min, ankaŭ mi ŝin, ŝi estas tre proksima, kaj pli oportune estas ne manetendi al danĝerminaca plenumiĝo. Nun mi estas ankoraŭ maltranse, nun mi devas havi sobrecon.

Sed kial mi devas esti sobra? Mi ne scias. Kaj se mi tamen devas, kial mi komencis la tutan aferon? Despli mi ne scias. Ŝi estis ĉi tie kaj mi devis atingi ŝin.

*

Do, tiel okazis la lasta rendevuo. Nun mi sidas ĉi tie, en la parko de la Gerhard-monta deklivo, en belega sunlumo. Mi tenas ŝian manon kaj klopodas babili al ŝi pri io ajn.

— Kion diris via patrino lastfoje, kiam vi hejmeniris malfrue?

Dum momento ŝi alrigardas min. Ŝi vidas, ke mi ridetas, ŝi ankaŭ provas ĝin kaj denove la kapon klinas.

— Vi povas imagi...

Paŭzo. Foje-foje ŝi alrigardas kaj mi pluridetas. Mi ja devus diri ion al ŝi. Mi demandas:

— Ĉu vi morgaŭ laboros en la banko?

(Bone mi scias, ke ŝi laboros.)

— Jes.

— Kaj, ĉu ne, vi telefonos al mi?

(Nome, ŝi jam hodiaŭ antaŭtagmeze telefonis, ke mi ne forgesu la posttagmezan rendevuon.)

— Jes.

Nature, mi devus trovi iun programon, kial ŝi telefonu morgaŭ? Pri amo paroli el oficiala loko ne eblas tute libere. Eble nur parafraze, per ŝajne oficialaj ŝablonoj. Ekzemple, se la patrino ne lasus ŝin veni, ŝi povas diri, ke la estraro havas tute individuan opinion pri la studekskurso al la temita loko. Se ŝi povas veni, ŝi diros, ke la magistratoj aprobis la proponitan planon kaj la efektivigo havas nenian malhelpon.

Ŝi denove alrigardas min kaj en mia kapo subite ekbrilas la savanta ideo, ke tiu ĉi ĉifra parolo estas bonega temo.

Ŝian etan, molan manon mi prenas inter miaj polmoj kaj mi komencas al ŝi elpensi skemojn de esprimoj. Ŝi aŭskultas miajn vortojn tute alflankiĝe kaj ridetas. Komence mi pensas, ke ŝin gajigas miaj spritaj parol-projektoj, tial kroĉiĝas ŝia rigardo tiom ĝojatente al mia buŝo. Sed foje ŝi interrompas min kaj rimarkas, ke mi estas tre ĉarma kiam mi parolas, ĉar miaj vangoj iomete kaviĝas kaj mia mentono ankaŭ havas kavaĵeton.

Kaj la morgaŭa telefono? Ne gravas. Ŝi parolos, kion ŝi volas. Gravas nur, ke mi aŭdu ŝian voĉon. La telefono estas granda benaĵo por la homoj.

Sed ĉu ĝi estas fakte benaĵo? Ofte mi intencis kolekti la multspecajn malagrablaĵojn: mi levas la aŭdilon, sed ĝi ne zumas. Aŭ ĝi zumas, sed ne ŝaltas. Aŭ ĝi ŝaltas, sed tuj elŝaltas. Aŭ erare ĝi...

Ŝi ekpremas mian manon kaj mi ekvekiĝas. Pri kio ni parolis? Ektime mi ekvidas, ke la rideto maleperis desur mia vizaĝo. Mi denove streĉas miajn vango-muskolojn por rideto kaj ekmemoras, ke la japanoj ĉiam ridetas. Sed kiel ili faras? Ĉu tio estas enedukita moro, aŭ rasa trajto, kiel la oblikva okulo? Entute kiom vasta estas la tereno de la flava ecaro? Ĉu ĝi manifestiĝas nur en la haŭtkoloro, aŭ eble estas alispeca ankaŭ ilia vivetoso? Ĉu tio estas entute malkovrebla? Al tiu problemo povus respondi nur tiu, kiu jam foje estis japano kaj poste re-eŭropiĝis, sed tiaspeca homo ne estas imagebla, do...

Ŝi denove ekpremas mian manon, mi denove ekvekiĝas kaj ekvidas, ke mia vizaĝo estas tute proksima al ŝia. Nu jes! Kiam ŝi antaŭe ekpremis mian manon, mi alkliniĝis, por ke mi diru al ŝi iaspecan tre karese-belan, ĉar ŝi estas ĉarmega. Jes, mi forgesis min en tiu ĉi pozo.

Do, kion mi intencis diri al ŝi? Ej, jam estis en mia cerbo! Kaj ŝi nun demande rigardas al mi.

Dum unu momento mi trapensas la tonon. Mia vizaĝo sereniĝas, survestas profundan sindonan mienon kaj mi duone fermas miajn okulojn, el kio ŝi nepre vidas miajn profundajn sentojn.

— Mi amas vin, — mi flustras al ŝi.

Ŝi mallevas la okulojn kaj mi ekvidas, ke ŝia brusto pli rapide ondadas. Mi konstatas, ke nun mi kondutis dece. La duone fermitaj okuloj, la mallaŭta flustrado, klarigas ankaŭ mian antaŭan senvortan paŭzon: La Granda Sento, la plej potenca, mutigis min. Videble ŝi pensas same.

Do, je la sepa ŝi devas esti hejme. Laŭ mia takso nun povas esti la sesa. Mi ne kuraĝas rigardi mian horloĝon, ĉar ŝi eble miskomprenos, kvankam mi estas certa, ke mi amas ŝin. Kaj se nun estas la sesa kaj kalkulante dudek minutojn por la tramo, rezulte mi devas pasigi ankoraŭ kvardek minutojn... ho! ... kiel do! ... mi havas bedaŭrinde nur kvardek minutojn kun tiu ĉarmulino. Finfine do, montru al mi unusolan alian knabinon en mia vivo, kiu estis tiom bonkora al mi kaj kiu tiome meritis la amon. Do, kion vi volas, vi stultulo? Se vi vivos cent jarojn kaj vi ĉiam serĉos, tamen vi ne trovos same serenan, sindonan amon! Kaj krome, ŝi estas bela! Ŝiaj trajtoj respegulas la serenan, animan noblecon, la konturoj de ŝia korpo estas indaj por la peniko de pentrartisto. Kion do vi volas, stultulo? Vi bezonas, jes, vi bezonas tiun knabinon!

— Diru vi ion ankoraŭ, — ŝi instigas min.

Diri! Kion diri al la dolĉa, tian, kia esprimus mian dankon por tiu ĉi renkontiĝo? Sed tamen mi devas ion diri.

— Mi legis nun malnovan libron.

— Kion? — ŝi ekbrilas.

— Openheimer respondas al Malthus.

— Kiuj estas tiuj?

Mi klarigas al ŝi la malthusismon. Nature, mi ne parolas al ŝi pri aritmetikaj kaj geometriaj progresioj, sed mi rakontas la opinion de Malthus, laŭ kiu la homaro tromultiĝos kaj ekstermiĝos pro malsato, ĉar la agrikulturo ne povos nutri la homojn.

— Terure! — ŝi diras, kaj brilas ŝiaj okuloj. Ŝi obstine rigardas la kavaĵon sur mia mentono.

Poste mi klarigas al ŝi la respondon de Oppenheimer, konsolante ŝin, ke la homaro tamen ne malsatmortos. Memkompreneble mi sentas, ke io ne estas tute konvena. Do, mi demandas:

— Ĉu mi ne estas enuiga?

— Neniu vorto estas enuiga, kiun vi diras. Nur pluparolu. Kaj vi estas same blonda, kiel mi.

Mi pluparolas, ĝis foje ŝi interĵetas:

— Kioma horo?

— Ho, faras nenion, — mi respondas rapide. — Tempo junega.

Mi rigardas al mia horloĝo tre malrapide, por ne veki en ŝi la misideon, ke eble mi ŝatus antaŭenpuŝi la montrilon.

La tempo estas duono post la sesa, sed mi sentas, ke estus maldece senkaŝe diri al ŝi, ĉar mi amas ŝin kaj devas laŭeble reteni. Jes, mi diros al ŝi multe malpli.

— Sesa kaj dudekkvin, — mi diras al ŝi kun petolema rideto. Sed ŝi trankviliĝas, kaj ŝajne ŝi ne scias, kiom mi klopodis ŝin reteni per bonintenca mensogeto. Mi tenas mian brakon tiel, ke ŝi ekvidu la ciferplaton. Fakte, ŝi ekrigardas ĝin.

— Nu bone, — mi diras, — estu duono post la sesa. Sed vi restas, ĉu ne, kara?

Ŝi sidiĝas pli proksimen.

— Mi restas iom.

Do, ŝi restas. Sed tiam temon, rapide!

Kaj mi pluparolas pri Oppenheimer. Dume mi ekvidas, ke ŝia bluzo ĉe la akselo estas iom malseka. Ŝi ŝvitas.

Ŝvitas! Kaj kio plu?

Kio estas tio? Kio estas en tio, vi azeno? Ekvidi mem estas malĝentileco! Estas aŭgusto, rigardu vian propran ĉemizon: estas malsekega, kiel lavĉifono! Kaj kial vi devas rigardi ŝian akselon? Kial ne ŝiajn okulojn, la ŝultrojn, la neĝblanke-belajn ŝultrojn? Jes, mia amiko: neĝblanke-bela, neĝblanke-bela! Vi devas tion kelkfoje ripeti kaj ĉio aranĝiĝos, vi fia kanajlo, en kies okuloj kuŝas trabo kaj tamen vi havas impertinenton tiel repagi la malmultan bonecon. Ĉu vi ne sentas, kiom ŝvitiga estas la varmo?

La varmo fakte ŝvitigas kaj ŝi mole alpremetas sin al mi, kiel forno.

Venas al mia kapo la penso, ke mi volas cigaredfumi.

— Pardonu! Momenton! — mi diras plejbele dolĉtone.

Mi eltiras mian manon el la ŝia kaj iom mi fortiriĝas. Nature, nur tre malmulte, eble kelkajn centimetrojn, kiom estas necesaj por elpreni mian cigaredujon.

Mi ekbruligas mian cigaredon kaj rapide mi pluparolas, nun jam pri ĉiaspecaj temoj, ĉefe pri tiaj, kiaj bezonas larĝajn gestojn. Ekzemple, mi klarigas, kial estas tiom pezaj la abutmentoj de la Ĉenponto, tie, malsupre. Ke mi foje estis en Vieno per tiu ŝipo tie... ne, ne tie, sed tie... (kaj mi fingromontradas). Poste mi per la sama fervoro rakontas la teorion de Meĉnikov pri la utileco de la jahurto, mi rakontas pri la infanaĝo de Mozart kaj pri la Balzac-statuo de Rodin.

Ie eksonas la sonorilegoj.

— Oka horo! — ŝi ekkrietas.

— Ĉu vere? — mi demandas surprizite. — Kiom rapide forflugas la tempo ĉe via flanko!

— Ne koleru — ŝi diras timante, ke min ofendas, — sed mi jam nepre devas iri.

— Se vi nepre devas, ni eble iru, — mi diras rezignacie.

Tramhaltejo. Nature, mi devus ŝin akompani ĝis hejme, do mi devas trovi temon por flankenigi la tenton, sed kiu montras mian animon al ŝi. Jen! Mi devas ŝin peti al rendevuo, por ke mi ne estu tiom malĝentila, kiom pasintfoje.

— Kiam vi venos sekvontfoje? — mi demandas sopironte.

Sed ŝi nur pensadas kaj fiksrigardas min. Mi sentas iom da maltrankvilo. Ĉu ne, ŝi eble pensas ion maloportunan?

— Venas la tramo, — mi urĝigas ŝin.

— Ĉu vi akompanas? — ŝi demandas mallaŭte.

— Nature! — mi diras per eksploda ĝojo. — Mi nur ne kuraĝis peti. Mi pensis, ke eble la patrino... konsiderante, ke nun estas jam la oka...

— Ŝi ne kutimas veni al la tramo, — ŝi trankviligas min, kaj ni jam sidas en la motorvagono, kiu bruas, krakas kaj knaras surdige. Ĉio ĉi komprenigas, kial mi ne parolas al ŝi dumvojaĝe, nur mi rigardas ŝin kun rideto, frostiĝinta al miaj lipoj, senvorte, kiel tio jam estas kutima inter geamantoj.

Fine ni alvenas. Dum disiĝo ŝi forte ekpremas mian manon, dum mi flustre bedaŭras al ŝi, ke ĉi tie jam ne eblas kisadiaŭi. Sed ŝi interrompas:

— Morgaŭ samloke. Bone?

— Jes. Morgaŭ.

— Sed ĝis tiam leterskribu al mi.

— Leterskribi? Kial? Morgaŭ ni ja renkontiĝos.

— Vi alportos la leteron. Ankaŭ mi skribos hodiaŭ al vi. Pri la hodiaŭa tago. Ĝi estis tiom granda kaj multa! Nu, ĉu ne ankaŭ vi priskribos viajn sentojn?

— Nature. Kaj mi alportos.

Ŝiaj okuloj feliĉplene ekbrilas kaj ŝi forkuras. Mi persiste okulsekvas, ĝis ŝi rerigardas. Duono post la oka. Ŝi rapidas. Dum denove mansvingadas al mi. Mi same. Hodiaŭ mi ankoraŭ devas viziti mian amikon, la skulptiston, ĉar mi promesis al li hodiaŭ rigardi lian novan verkon. Ĝi estas bedaŭrinde nur “knabino kun kruĉo”, sed li pretigis ĝin por publika konkurso, kaj ŝajnas, ke mia amiko pensas, ke publikaĵo devas esti banalaĵo. Mi ja diros al li mian opinion! Ŝi denove re-mansvingas, ridetas kaj denove rapidas. Eble mi hejmeniĝos ĝis la deka, sed mi ne forgesu funkci-pretigi la vekhorloĝon. Hieraŭ ĝi ne sonoris kaj mi preskaŭ malfruiĝis. Mansvingado. Nur mia estro ne estu tiom kaprica. Li estas konvinkita, ke la subulo laboras nur tiam, se li senĉese ĉikan-stimulas. Ne eblas klarigi al li, ke tiu metodo nur malrapidigas la laboron. Ŝi svingas poŝtukon, mi la ĉapelon. Onidire li morgaŭ iros al oficiala vojaĝo, sed tio estas nur espero kaj neniel certa. Ĉe la stratangulo ŝi lastfoje remansvingas kaj malaperas.

*

Sur la tramo venas al mia kapo la ekscio, ke morgaŭ mi denove devos esti ĉi tie, eĉ pli: mi devas koncepti amleteron al ŝi pri miaj animaj reagoj al la hodiaŭa renkontiĝo. Sed kiam mi skribos ĝin? Estos ĉirkaŭ la deka, kiam mi hejmeniĝos. Eĉ la libron mi devus jam finlegi, ĉar mi promesis morgaŭ redoni. Jes, mi devas elpensi la leteron nun, sur la tramo, kaj hejme rapide surpaperigi ĝin. Sed ĝi ne povas esti tre mallonga, ĉar la ĉarmulino eble ofendiĝus. “Mi amas vin, dolĉa!” — Ĝi povas eble tiel komenciĝi. “Nia hodiaŭa renkontiĝo estis io tre-tre granda!” — Ne! Tiuj estas preskaŭ tute ŝiaj vortoj. Mi devas trovi ion alian, ion novan, sed tamen similan, por videbligi, ke en mi vekiĝas la samaj pensoj, sed el mia propra animo kaj ne kopiite el ŝi. “La hodiaŭa renkontiĝo estis pli ol io ajn.” Jes. Ĉi tio estas bona, sed se mi nun foruzos la superlativon, kion mi skribos al ŝi sekvontfoje, kiam ŝi atendos ion eĉ pli ardan?

“Kiam vi sidis apud mi, viaj grandaj, bluaj okuloj kiel pura lago...” Nu! Kion do faras la pura lago? Ĉu ondadas? Ne, tio ne estas bona. Brilas? Tre banala. Bluas? Tio jam foje troviĝis en la teksto. Pli oportune komenci tiel: “Kiam via kara estaĵo sidis apud mi...” sed tio estas nur subpropozicio, kiu bezonas ĉefpropozicion...

Sed kial do! Kio mi estas? Ĉu mi estas devigita fari ĉion ĉi? Nu ne! Absurdaĵo! Hodiaŭ leterskribado, kaj mia morgaŭa posttagmezo denove perdiĝos. Kiam mi povos vivi al mi mem? Ne! Tute absurde! Morgaŭ antaŭtagmeze mi telefone diros al ŝi ian ekskuzon, ke mi ne povas veni, kaj tiam eĉ leteron mi ne devas skribi. Sed tio estas nur forpuŝo per unu tago kaj tiam komenciĝos denove la tuta afero.

Mi nepre devas ĉesigi la tutan aferon! Jes, mi skribos tion al ŝi, sed ŝajnigante, ke ŝi estas kulpa.

Ĉu kulpa? Sed kian kulpon mi povas trovi en tiu anĝela animeto, kies ĉiu penso, tuta vivo estas mi mem. Mi povus ŝin fari la mia per unusola petvorto!

Ho jes! Kiom bone mi faris, ke mi forte retenis min! Nun mi estus alligita neforŝireble. Sed ĉi tiel mi nun povas ankoraŭ liberiĝi.

Sed kiel? Per kia preteksto? Kaj kiel mi havos forton ofendi iun nur, ĉar ŝi estas tre bonkora al mi? Ŝia koro ŝiriĝus, se mi farus ĉi tion, kaj mi vere ne povos fari. Eĉ unu larmoguton ŝi ne faligu pro mi! Kiu estas bonkora al mi, tiu devas nur ĝoji.

Sed kio fariĝos tiam? Hodiaŭ skribi leteron, morgaŭ denove rendevui. Elpensi ĉiam novajn variaĵojn, por ke ŝi ne ekspertu malvigliĝon? Daŭrigi tion, kion mi intencas kiel ajn fini? Ĉu forkonsumiĝu mia tuta vivo, tagon post tago fortirante min de miaj propraj aferoj?

Ĉu entute troviĝas elirvojo el tiu dilemo?

Jes, mi certe devas ŝin trankviligi. Ŝi nepre devas scii, ke mi amas ŝin, ke mi ne volas ŝin forlasi, ke mi estas senlime dankema, ĉar ŝi donacis al mi sian amon. Sed tamen mi devas atingi, ke estontece ŝi lasu min iri miajn proprajn vojojn. Mian vivon ŝi nepre devas redoni.

*

Tiamaniere mi alvenis fine al la decido, ke mi edzinigos ŝin.

(1962)


FONTO: Szathmári, Sándor. “Feliĉa Amo" (1962), en Kain kaj Abel, red. kaj postparolo de Vilmos Benczik (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1977), p. 205-219.


Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 April 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain