el

Petro:
Kursa Lernolibro por Laboristoj

(ĉapitroj 18 & 29)


18. Petro lernas metion.

Petro estas kontraŭdogmulo. Nenio en la hejmo estis instruata al li, kio povus veki ĉe li religiajn sentojn kaj religiemon. En la lernejo li mem kontraŭstaris fortvole al tie ricevitaj instruoj, kiuj estis kontraŭaj al la libera pensado de la gepatroj. Dum aliaj knaboj, kiuj forlasis kun Petro la lernejon, devis ĉeesti religiajn ceremoniojn por festi la transiron el la knaba aĝo en la junulan aĝon, Petro jam havis sian opinion, ke religio estas veneno por la popolo. Li ricevis simple sian ateston pri kapabloj. Kiam li alportis ĝin hejmen, la gepatroj videble estis ĝojigitaj pri liaj bonaj lernatingoj.

Petro ankaŭ ne emis, kiel multaj el la knaboj, kiuj malbone komprenas sian novan “liberon”, fumi aŭ trinki alkoholon. La patro kompreneble zorgis pri dungigo de Petro ĉe iu metiejo, kie li povus lerni metion kaj fariĝi lerta kaj kapabla laboristo. Estis decidote, ĉu li iru en la grandan fabrikon, kie laboris la patro, aŭ en malgrandan laborejon, kie troviĝis unu el la klaskunuloj de Petro. Post pripenso oni trovis pli facile realigebla la duan eblon, kaj Petro forlasis nun ĉiumatene la domon en same frua horo kiel la gepatroj, por atingi ĝustatempe sian laborejon.

La farota laboro estis unue facila. Li devis helpi al la pli aĝaj laboristoj. Li portis al ili pecojn el fero aŭ alia metalo, ŝraŭbojn, najlojn kaj multan alian labormaterialon, kiu estas portebla por neforta junulo. Tagmeze li zorgis pri aĉetado de manĝebla kaj trinkebla materialo por ĉiuj laboristoj en la laborejo.

Estas facile kompreneble, ke la junulo vespere, post okhora labortago, estas tre laca, kaj ke post lia enlitiĝo sen pluo profunda dormo donas al li la deziratan ripozon.

Ekzercaro.

a) La lernota leciono estis tre malfacila por la geknaboj. Ŝi estis videble kortuŝita de tiu atesto de helpemo. Li parolis pli ol du horojn pri la komencota laboro. La prezentota filmo disrompiĝis. La knabo kaŝis la manĝotan panon en sia vesto. Tiu ĉi ferpeco ne estas rompebla. Ili batalas nelacigeble por la atingota forigo de la nuntempaj baroj inter la popoloj. La telero estis ĵetota tra la fenestro, kiam la patrino envenis la ĉambron. Aŭ mi aŭ li devas fali en tiu ĉi batalo. Estas neeble fari tiun laboron dum unu tago. Lia skribo estas tute nelegebla, kaj eble tio, kion li skribis, eĉ ne estas leginda. Eble ni renkontos lin je la konata loko. Ĉu la najlo estas batita en la tablon ĉe la ĝusta loko? Li havas la saman opinion kiel mi pri la atesto de tiu kamarado, kaj mi ne povas kompreni, kiel aliaj povas pensi la malon. Se eble, li venu kelkajn tagojn post la albordiĝo de la ŝipo al mia loĝejo. La fumado estas same malutila por la homa sano kiel la trinkado de alkoholo. Oni povas aĉeti per oro multajn opiniojn; multaj homoj estas aĉeteblaj per mono. La mallertulo faligis sur sian piedon grandan ferpecon. Estas pli facile veneni per dogmoj la pensadon de infano, ol ĝin konduki al libera sendog­ma komprenado pri la vivo. Ne ĉie la okhora labortago jam estas konkerita de la laboristaro.

 

-OT
‑EBLE

b) Festvespero, kapablulo, malĝusta, malsama, fumulo, venena, disporti, forporti, rericevi, kunporti, lertuleto, ceremonia vesto, najlokapo, senŝraŭba kunigo, dispecigi, dogmema.

Novaj vortoj:

‑ot
‑ebl

    Komparu:

ata
ita
ota       

                 

as
is
os

           

alkoholo
ceremonio
dogmo
fero
materialo
najlo
peco
popolo
religio
ŝraŭbo
veneno

ĝusta
kapabla
lerta
sama

aĉeti
atesti
atingi
festi
fumi
kompreni
porti
ricevi

 

aŭ (aŭ‑aŭ)
ok

 


29. Al la kongreso.

Kiam pluvis iun vesperon, Petro devis sin kaŝi en katolika monaĥejo; kun malplaĉo li observis la morojn kaj kutimojn de la monaĥoj, kiuj kantis sanktajn kantojn kaj murmuris preĝojn. Ili estas kulpaj pri la misedukado, pri la sistemo de stultigo reganta ankoraŭ hodiaŭ en la lernejoj de la kapitalistaj ŝtatoj, — li pensis ĉe si kaj nur pene retenis sian koleron. Tre baldaŭ li forlasis tiun lokon, kun la firma deziro nepre trovi ian ajn laboron, eĉ nur por mallonga tempo, ŝparonte la necesan monon, kiu ebligus al li elekti ie ajn laŭ sia plaĉo restadejon. Ĉiuloke li nun demandis pri laboro. En malgranda urbeto proksime de Ljono (france: Lyon) li renkontis grupon el fervojlaboristoj, kiuj faris konstru- kaj riparlaborojn ĉe la fervojo. Lia peto pri dungiĝo estis sukcesa, kaj ricevinte hakilon kaj fosilon li komencis laboregi. Sub sennuba ĉielo kaj varmegaj sunradioj li pasigis malfacilajn kaj penigajn labortagojn.

Li vivis en primitiva kabano, tute mallukse kaj simple; tamen li ĉiam konservis siajn interrilatojn kun la laboristaj esperantistoj en diversaj landoj. Regule li ja ricevis la semajnan gazeton SENNACIULO; li do restis informata pri la okazoj en la laboristaj kaj esperantistaj rondoj de la tuta mondo. Lia plej arda deziro, nome partopreni kongreson de SAT, estis plenumiĝonta en tiu ĉi jaro. Kvankam lia nuna loĝejo estis sufîĉe malproksima de la kongresurbo, li ne hezitis efektivigi sian planon. En la lasta semajno de julio li kalkulis siajn monerojn, prenis la valizon, aĉetis bileton kaj forveturis al la kongresurbo. Tie li renkontis multajn K‑dojn, kiujn li ĝis nun konis nur perletere. Lia koro tremis pro ĝojo kaj ĉiuj estis tre kontentaj, pro tio ke ili tiel facile povis interkompreniĝi per esperanto. Neniu pensis pri alies nacieco; oni kvazaŭ forgesis la gepatran lingvon kaj interamikiĝis kiel en familia rondo. La seriozaj problemoj solvendaj de la kongreso kaŭzis ne malgrandan diskutadon kaj eĉ disputadon. Sed, kiel ĝiaj antaŭuloj, ankaŭ tiu ĉi kongreso signifis nekontraŭdireblan progreson sur la evolua vojo de la SAT‑organizo.

Ekzercaro.

Nesolvebla problemo, nepra postulo, nepre plenumenda, hakisto, edukisto, trembrili, tremetado, kapitalismo, kongresano, diverslingvanoj, pluvema vetero, progresigi, katolikismo, neefektivigebla, ŝparplano, elektorajta, konstrulaboristo, konstruo, konstruado, sanktulo, hezitema, la kaŭzoj de la disputo, kia ajn laboro estas bonvena, ajna persono, neriparebIa perdo, sensignifa parolo.

Novaj vortoj:

julio
kabano
kapitalo
kaŭzo
kongreso
lukso
monaĥo
moro
nubo
plano
pluvo
problemo
progreso
radio

diversa
efektiva
katolika
kulpa
primitiva
sankta

disputi
eduki
elekti
evolui
forgesi
fosi
haki
heziti
kalkuli
konstrui
murmuri
plaĉi
preĝi
ripari
signifi
solvi
ŝpari
tremi

ajn
do
ja
nepre



FONTO: Barthelmess, Norbert. Petro: Kursa Lernolibro por Laboristoj. 6a eld. Paris: S.A.T., 1934. 112 p. Ĉapitro 18, p. 52-54; Ĉapitro 29, p. 83-85.


Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatieto

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 December 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain