NUR UNU VORTON!

(Noveleto de L. E. Meier.)


Estis la mateno post dancado. Tio ĉi daŭris ĝis la kvara horo; tiam ankoraŭ oni kunesidiĝis, por trinki nigran kafon ĝis ĉirkaŭ la kvina horo. Post tio ĉi oni disiris hejmen.

Ho, kiel bela estis tiu dancado! Amuzoj ne mankis kaj, kontraŭ la ordinaro, la nombro de la dancantoj estis granda; eĉ sufiĉe maljunaj sinjoroj estis enŝiritaj per la plezurego kaj alportis oferojn al la diino de la dancado. Kiam matene oni reiradis hejmen, la plej junaj el la mondo sinjora estis la ĝentilaj akompanantoj de la sinjorinoj kaj fraŭlinoj. La maljunaj sinjoroj jam longan tempon estis dormintaj, ĉar la mateno ĉiam apartenas al la junularo.

Tiel ankaŭ Ella, la belega filino de la komerca konsilano Balding, feliĉe venis al la pordo de la gepatra loĝejo, kaj ŝi estis kune kun la patro kaj patrino, ĉirkaŭita de amaseto da junaj herooj de danco. Oni ŝercadis kaj ridadis dum la irado; la komerca konsilano estis gaja, kaj la patrino havis sian « bonan tagon ».

La disiĝado iom longiĝis : ĉiu el la sinjoretoj penis diri ion aparte agrablan, kaj ĉiu el ili pensis, ke li ricevis de Ella premon de mano aparte signifan, — ĉiu kredis, ke li estas sole preferita.

Ĉu ĉiuj?

La plej poste tie restis unu juna sinjoro, kiu atendis ĝis ĉiuj antaŭirintoj ricevos sian « maneton »; tiam ankaŭ li mem povus diri adiaŭ al Ella.

Tio estis la doktoro Gering, juna juĝisto. Li estis tre trankvila kaj modesta. « Trankvilaj akvoj estas profundaj », diras proverbo germana, kaj modesteco ofte kaŝas firman certecon.

Kiam la lasta antaŭstaranto diris adiaŭ — la konsilano kun lia edzino jam staris en la nefermita pordo, kaj post ili servanto kun brulanta kandelo — Gering iris antaŭen, por komenci sian preparitan parolon de adiaŭ. Sed en la minuto kiam li levis la manon por saluti Ella'n, tiu ĉi sin turnis al la amaseto de la foririntaj sinjoroj :

— Vi ne forgesu do, kion vi promesis, sinjoro de Stetten!

Kaj de tie voko eksonis :

— Certe ne, mia fraŭlino, mi ne bezonas ja pli ol unu vorton!

— Ella, nun venu do! eksonis voko de en la pordo, kaj la sinjorino konsilanedzino jam preninte la veston de sia filino altiris tiun ĉi en la domon.

— Bonan nokton! ankoraŭ ekkriis Ella. Bonan nokton! resonigis la amaseto. Gering ankoraŭ staris kun levita mano — Ella jam eniris en la domon, la pordo fermiĝis — jen li staris sen « maneto » kaj sen adiaŭdiro, kaj la parolo restis neparolita!

Trankvile kaj modeste Gering reiris en sian loĝejon.

Li iris tre meditante kaj tre malrapide. Ĉiuj aliaj jam de longa tempo estis foririntaj.

Veninte en sian loĝejon, li fine memoriĝis je si mem. Li ekĝemis kaj parolis al si mem, kiel post la eldono de ia juĝo mortiga :

— Nur unu vorton — nur unu vorton se ŝi dirus al mi! La juĝisto Gering ankoraŭ la duan fojon ekĝemis kaj poste ekdormis en la veninta mateno.

Estis luma tago, kiam Ella maldormiĝinte vidis la sunon brilantan tra la kurtenoj de la ĉambro.

Ŝi pripensis la faritaĵojn de la tago pasinta kaj ridetis kontente. Sed jen per unu fojo ŝi malgajiĝis. Jen unu rememoro malagrabla. Ŝi rememoris la disiĝon, rememoris la juĝiston Gering, kiu estis la sola, kiu ne diris al ŝi eĉ unu vorton! Ĉiuj sinjoroj premis ŝian manon, ĉiuj diris ion amindan, sed li sola silentis. Li eĉ ŝajne intence restis poste!

— Mi tamen kredas, ke li estas senkulpa, diris ŝia plej bona amikino Mathilde, kiu, vizitinte Ella'n en la vespero, sidis kun ŝi en la ĉambro de Ella, por paroleti pri la dancado pasinta. — Vi scias, ke tro alproksimiĝi estas tute kontraŭ la karaktero de Gering — kvankam mi devas konfesi, ke tio ĉi estas eco stranga ĉe juĝisto; sed kiu scias, ĉu li ne estos tute alia en lia juĝa servado?

— Tro alproksimiĝi? respondis Ella. Inter tro alproksimiĝi kaj intence retiriĝi estas ja granda diferenco!

— Certe! Sed . . .

— Kio povas lin fari tia? Certe li bone scias, ke mi lin amas. Ĉu mi ne kun li dancis la unuan valson? Ĉu ne li sidis kune kun mi ĉe la vespermanĝo? Kion pli mi povus fari? Ĉu mi mem devas alforĝi lin per ia aparta atento? Ĉu eĉ ne estas lia propra afero diri . . . kio devos esti dirita? Ho! tia modesteco! Nur unu vorton li bezonas diri, kaj tiam ĉio estos farita. Sed neniel li diras tiun vorton!

— Kara mia Ella! Ne ĉiuj homoj havas egalan karakteron! Ofte en ia viro oni trovas ian econ, kiu konvenus multe pli bone al virino. Diru mem : kio hodiaŭ pli multe devigas la virinojn plendi : la modesteco aŭ la tro granda proksimiĝado de la sinjora mondo? Certe! Gering estas escepto el la regulo, kaj tio ĉi distingas lin!

— Kaj kiel fine ni venos al la celo? mi ne povas rekte diri la vorton liberigontan, kaj li mem — estas tro modesta!

Ella parolis iom kolere : ŝiaj vangoj ruĝiĝis, kaj Mathilde vidis, ke la okuloj de la amikino malsekiĝis.

— Jen estas la tempo por agi, diris Mathilde interne kaj pripensadis, kiel ŝi mem povus helpi la aferon. Kun la tempo vi alvenos al la celo, ŝi konsolis la amikinon. Eble Walter iel povos helpi!

Tiuj ĉi vortoj videble reanimis Ella'n. — Walter, ŝi respondis, jam promesis al mi sian helpon. Kiam ni hodiaŭ matene disiĝis, mi diris al li : « Sed ne forgesu, kion vi promesis!

— Kaj kion li diris?

— Certe ne! Mi bezonas nur unu vorton!

Walter de Stetten, oficiro husara, estis la fianĉo de Mathilde, kaj pro tio li estis ankaŭ la konfidulo de la du amikinoj. Li koniĝis kun la juĝisto, kiam ili estis kolegoj-studentoj, kaj li nun volonte akceptis la laboreton, kiun Ella al li transdonis ŝi mem kaj per sia amikino : certiĝi, ĉu Gering efektive amas Ella'n.

Post tagmanĝo, kiun Stetten kaj Gering kutime prenadis kune en restoracio, la oficiro — fidela al sia principo ne longe pripensi, sed rekte aliri al la celo — komencis sen ia antaŭparolo pri Ella.

Stetten estis rekte la kontraŭaĵo de sia amiko. Dum tiu ĉi pro multa pripensado kaj granda modesteco ŝanceliĝadis frapi al la pordo de sia sanktejo, Stetten iam estis preta enbati tiun ĉi pordon.

— Kiam do estos via fianĉiĝo? li demandis la amikon.

Gering lin miregante ekrigardis; li intencis respondi, sed ne povis.

— Sen ia ŝerco, jen estas la tempo por fine konfesi vian intencon! La tuta urbo parolas pri vi du kiel pri estontaj geedzoj. Nun aliru al la celo! Vi estas enamita en Ella'n — vi mem min tion sciigis. Ŝi ankaŭ amas vin. Tion mi scias, kaj vi ĝin scias ankoraŭ pli bone!

Gering lin aŭskultadis ne ferminte la buŝon.

— Ho! ne rigardu min do tiel miregante! parolu fine! — Stranga juĝisto vi estas — al vi mankas la parolo por defendiĝi! Ĉiam nur ian unuan vorton vi bezonas por komenci!

— Jes, la unuan vorton! diris Gering malgaje. Kial ŝi ne decidiĝas paroli?

— Jen! diris nun kvazaŭ miregante Stetten, la unuan parolon ĉiam devas diri vi! Ĉu la fraŭlino eble devus sin turni al vi : Sinjoro juĝisto, mi intencas havi vin, — ĉu vi volas, jes aŭ ne!

— Tion mi ne pensas, ne!

— Kion do? — Mi vin ne komprenas : Nun vi du jam unu kun la dua koniĝis antaŭ kelkaj monatoj; ĉiu homo ellegas el viaj vizaĝoj, ke vi amas unu la duan — sed nek vi nek ŝi decidiĝas ĝin konfesi! Vi mem ankoraŭ pli malmulte ol Ella — kvankam vi estas viro! Mi estas tute certa, ke vi ne ricevos rifuzon — kaj vi mem ĝin scias pli bone ankoraŭ.

— Mi? — Ho, se mi ĝin scius! Vi mem diru : kian certecon mi havas por ĝi? Ĉu Ella parolis nur unu solan fojon eĉ plej malgrandan vorteton, kiu min certe esperigus? Eĉ ne unu solan vorton! Kaj mi timas esti rifuzita!

— Grandegan estimon mi sentas por juĝisto, kiu tiel malmulte konas la pruvojn efektivajn! — Ni ne ŝercu, Herman, — la afero devas esti finita. Kian pruvon vi atendas de Ella por fari vin certa je via feliĉo?

— Nur unu vorton!

— Tion saman Ella atendas de vi!

— Ho!

— Mi certigas vin per mia honoro!

— Ej! Tiam . . .

— Tiam via sorto dependas de tiu, kiu el vi du diros la unuan vorton? aŭ pli bone vi ambaŭ devos diri unu vorton — tio estas tiel komprenebla, kiel unuoble unu estas unu!

Gering restis pripensanta : jen li staras antaŭ tiu foso, kiun li devus transsalti! Lia malgaja vizaĝo ridigis lian amikon. — Mi nun bone komprenas, ke mi mem devos helpi la aferon, diris Stetten.

— Vi? demandis mirante Gering, kaj en tiu sama minuto la espero reanimis lian vizaĝon.

— Jes, respondis Stetten, mi mem estos sekundanto por vi, kaj Mathilde por Ella. Ho, la duelo estos gajega! Mi estas sciema, kiu el vi unue vundos la duan! Sed mi estas certa, ke la frapo estos sen malbona rezultato, de kiu ajn flanko ĝi venos!

Gering ne multe esperis de la provo, sed ridetis.

Stetten sin levis kaj kune kun Gering foriris el la manĝejo.

— Mi vin sciigos pri la sekvantaĵo, estu certa! diris Stetten, premante la manon de Gering kaj disiĝante kun li.

Stetten iris al sia militistejo, Gering iris al sia juĝejo. Li tiam skribis parolon defendan, kaj kiu el liaj konatoj legus la lertan parolon, kiun Gering skribis, tiu neniel kredus, ke la skribanto tiel vane serĉis nur unu vorton! —

Post kelkaj tagoj — estis la lasta semajno de la monato Majo, kaj la vetero estis plej bela — Herman Gering sidis antaŭ siaj skribaĵoj. Estis ĉirkaŭ la sepa horo de vespero, kaj la juĝisto sin preparis eliri. Tiam la skribisto de Gering venis en la ĉambron kaj donis al Gering ian leteron. Tiu ĉi letero venis de Stetten, kiu per ĝi invitis sian amikon fari kun li promenon en la morgaŭa dimanĉo. La lastaj vortoj de tiu letero estis la jenaj :

— Diru al la transdonanto nur unu vorton : « jes » aŭ « ne » estos sufiĉe.

Gering komisiis la skribiston diri al la alportinto nur « Jes », kaj li eliris el la juĝejo.

Je la mateno de la veninta dimanĉo la du amikoj kune promenis tra la kampoj en la ĉirkaŭaĵo de la urbo kaj eniris en belegan arbaron. La tago estis belega, aero kaj lumo plenaj je gajeco kaj freŝeco. Stetten mem estis aparte gaja kaj tiel li faris sian amikon Gering ankaŭ gajeta. La du amikoj iradis, parolante pri diversaj objektoj.

Stetten parolis pri multaj objektoj, sed ne tuŝis eĉ per unu vorto la aferon de kelkaj tagoj antaŭe.

— Stranga ĝi estas, interne pensis Gering; li do komencu!

Gering de tempo al tempo penis igi la amikon tuŝi la aferon, sed Stetten ŝajnis ne kompreni kaj intence parolis pri aliaj objektoj.

Tiel ili ambaŭ fine venis al loko, kie la arbaro estis iom travidebla. Preterirante, Gering rimarkis ne malproksime antaŭ ili du sinjorinojn, kiuj nerapide iradis antaŭen. Li ne povis ilin rekoni, sed io nekonata faris pli rapide bati lian koron.

Stetten ne diris eĉ unu vorton, ŝajnis, ke li ne vidas la virinojn. Gering intence silentis. Post kelkaj paŝoj la sinjorinoj ne estis pli videblaj. La parolado estis finita, kaj Gering meditante iradis sur la nelarĝa vojo post sia amiko, kiu, disŝovante ie kaj ie la branĉojn, nelaŭte kantadis la kanton de Heine : « Mi ne scias, kion signifas . . . »

Fine Gering rekomencis paroli :

— Tie ĉi estas pli kaj pli interese. Ni iras tra efektiva densaĵo antaŭmonda!

— Jes, respondis Stetten, estos ankoraŭ pli interese, kiam fine la arbaro finiĝos. Estis beleta vojo, certe!

La arbaro iom post iom maldensiĝis, kaj kiam Stetten disŝovis la lastajn branĉojn, montriĝis herba loko ĉirkaŭita de la arbaro, kaj en la fino de tiu loko estis bela dometo arbarista.

— Ĉu tie ĉi ne estas belege? demandis Stetten.

— Belege, certe! respondis Gering; sed Stetten aldonis :

— Mi diras al vi, amiko, ni trovos ankoraŭ ion pli belegan!

— Kion do li intencas? sin demandis Gering.

La du amikoj aliris al la dometo. En la mezo de la vojo Stetten sin turnis al la dekstra flanko.

— Ni eniros en la dometon per poste, li diris. Ili tiel ĉirkaŭiris la dometon tra la arbaro kaj proksimiĝis al ĝardeno. Stetten estis kelkan pecon pli antaŭe.

Jen du sinjorinoj elirintaj el la pordo alvenis al la du amikoj.

— Ho! kontraŭvole ekkriis Gering, ĉar li rekonis la samajn du virinojn, kiujn li antaŭe vidis en la arbaro.

Kiam la du sinjorinoj eliris el la ĝardeno, Stetten rapide alproksimiĝis al ili, salutinte ilin ĝentile.

Ĝi estis Mathilde kun Ella.

Stetten mallaŭte diris al Ella kelkajn vortojn, kaj tiam tiu ĉi ruĝiĝis. — Certe! diris Stetten laŭte, demandu do lin vi mem!

Gering dume alvenis. Antaŭ ol li povis saluti la sinjorinojn, Ella alpaŝis al li kaj diris :

— Ĉu tio estas efektive vera, kion sinjoro de Stetten min sciigis?

— Jes aŭ ne! rapide ekkriis Stetten al Gering. Nur unu vorton — jes aŭ ne! Kaj li rigardis sian amikon kiel sciante, ke tiu ĉi ne povus respondi ion alian krom « jes ».

La rigardo de Ella nun ekbrilis. Ĝi estis tia rigardo, ke Gering ĝin sentis en sia koro — tiel magnete Ella nenie ankoraŭ lin rigardis! Ŝi atendis la respondon; ŝajnis al li, ke li vidas kaj sentas, ke ŝi atendas nur la unu vorton : « jes ». Kaj tamen li ne sciis, pri kio propre ŝi lin demandas. Sed en la demando estis io, kion li komprenis tre bone; ŝi ĝin elparolis per sia malseka rigardo; ŝia brusto sin levadis kaj mallevadis, kaj jen ŝia mano estis donita al li.

— Ĉu estas vere, Herman? ekparolis ŝi nun tiel karese kaj plene je amo, ke Gering tute forgesis la ĉirkaŭaĵon. Li vidis pli nenion krom ŝi, li aŭdis nur ŝian voĉon; la tuta mondo ŝajnis foresti. Li nun sentis feliĉon, tiu ĉi sento lin venkis, li prenis ŝian manon. Tiel varme kiel nenie ankoraŭ li ekparolis al ŝi, li respondis :

— Jes, Ella, jes!

Kaj la du amantoj sin ĉirkaŭprenis. — Jen! ekkriis Stetten. Ĉu mi ne plenumis mian promeson? Mi plenumis eĉ pli ol tion, ĉar mi promesis nur unu vorton, sed Gering nun elparolis eĉ tri vortojn!

Kiam la sekvantan tagon Stetten venis en la loĝejon de sia amiko, li mirante lin vidis vestitan en nigra surtuto kun kravato kaj gantoj blankaj.

Stetten ne bezonis longe demandi.

— Ĉu vi iras al la komerca konsilano Balding?

— Jes.

— Kaj kion vi respondos, kiam tiu ĉi vin demandos sinjoro juĝisto, kion vi deziras?

— Nur unu vorton, Stetten!

— Kaj tiu ĉi vorto estos?

— Ella'n!


FONTO / SOURCE: Meier, L[udwig] E[mil]. “Nur unu vorton!” en Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto (2-a eldono - 1904?), redaktis L. Zamenhof (Paris: Hachette, 1903), p. 102-107.

Noto: Ĉi tiu estas la unua originala novelo aperinta en Esperanto, La Esperantisto, junio 1891. (Carlo Minnaja)


Persona noto: Laŭ nebulega memoro mi legis ion en Fundamenta Krestomatio antaŭ almenaŭ 45 jaroj (ĉi tiu jaro estas la 50-jariĝo de mia esperantisteco), pri hezitemo en alproksimiĝo inter viro kaj virino. Mi instigiĝis verki similteman poemon pri Li kaj Ŝi (eble enterigita ie en miaj paperoj). Nun, trarigardante ĉi tiun antologion, la celata afero devas esti ne poemo (kiel mi misrememoris) sed la jena noveleto. (RD)


Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alirejete / Offsite:

Ludwig Emil Meier - Vikipedio

Fundamenta Krestomatio - Vikipedio

Fundamenta Krestomatio
red. L. Zamenhof


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 September 2018

Site ©1999-2018 Ralph Dumain