Ne estas facile desegni aŭ pentri ion-ajn, precipe arbon senfoliigitan de vintraj ventegoj. Eskvizita plektaĵo de branĉetoj malesperigas, ravas kaj klopodigas per sia komplikeco, mallertigas la manon. Desegnado (samkiel la vivo) konsistas en senĉesa, tre laciganta elektado: kie meti la strekon, kiom larĝa kaj kiom longa ĝi estu, kiuloke kaj kiuangule ĝi krucu alian strekon, kotopo. . . Tamen estus pli facile, se oni preparus aron da direktivoj, dispozicioj, rekomendoj kaj ordonoj. Antaŭi ĉio malpligrandiĝus aŭ eĉ malaperus laciganta necerteco pri bona kaj ĝusta elekto.
Komence de nia jarcento Piet Mondrian pentris serion de bildoj prezentantaj arbojn. Bildo post bildo la densaĵo de branĉoj grade simpliĝis ĝis fine restis nur nigraj, rektaj linioj horizontalaj kaj vertikalaj. La paletro ankaŭ ekstreme simpliĝis: krom tri nekolorojn (nigran, blankan kaj grizan) li povis uzi nur tri kolorojn bazajn (flavan, ruĝan kaj bluan). Iuj ajn miksaĵoj estis malpermesitaj. Tiu ĉi arta asketeco, subtenita filozofie kaj priskribita en la formo de dialogo platona, estis nomita neoplasticismo. Unua disĉiplo kaj partizano de la nova teorio estis Theo van Doesburg. La pentristoj ĉesis esti amikoj kiam Theo pentris bildon kie nigraj, rektaj linioj kliniĝis je angulo de 45 gradoj.
Teorie la teorio devus ordigi, Klarigi, simpligi. Praktike la teorio pli komplikas, malklarigas kaj malfaciligas. Unue: teorio kovras nur pecon da tuto, kvankam ŝajnas, ke ĝi kovras la tuton. Due: teorio, laŭdifine, baziĝas sur la logiko aii almenaŭ prudento, do kiel fundamentan konsideras la jenan teoremon: se a=b kaj b=c tiam a=c. Sed en l’ arto (samkiel en 1a vivo) oni devas konsideri kiel fundamentan alian teoremon: se a = b kaj b= c tiam a ne ĉiam estas c. Tial teorioj ne kovras la paradokson kaj nekonsekvencon, du vere gravajn elementojn de l’ arto (kaj vivo). Historiistoj kaj artaj teoriistoj, muzikologoj, literaturistoj kaj kritikistoj persistas en opinio, ke teorio superas praktikon; rezulte l’ esenco de la fenomeno nomata arto restas por ili nekonata ― l’ arto (kaj vivo) estas pli freneza ol la plej freneza teorio. Cetere, la frenezeco de teorioj estas ŝajna, dum la frenezeco da l’ arto (kaj de la vivo) estas eĉ tro reala.
Sergiej Eisenstein prezentas en La Naturo neindiferenta kvazaŭ-teorion de patoso. Li precize analizas siajn patosegajn filmojn kaj poste donas recepton de efika patosigado. Tamen li konstatas, ke kiam li faris siajn filmojn, li ne havis la recepton kaj tute ne konis la teorion. Leginte la libron oni senreziste konkludas, ke se Eisenstein konus sian teorion de patoso multe pli frue, li farus neniun el siaj bone konataj majstraĵoj. Ŝajnas ke la praktiko sendube superas la teotion. Wladystaw Strzemirski, pentrinte kelkajn aŭ dekkelkajn bildojn unismajn aplikantajn tre rigorajn principojn de lia propra teorio de “unismo”, revenis al “normala’’ pentrado. Unismo ne montriĝis “Ĉioismo”. Strzeminski-artisto venkis Strzemitiski-teoriiston. Malvenkis eĉ Mondrian-teoriisto. Tuj antaŭ sia morto li pentris Boogie-woogie forĵetante la dogman severecon kaj sekecon de la neoplasticismo.
L’ arto (samkiel la vivo) ne povas esti malliberigita en l’ aro de rigidaj reguloj kaj instrukcioj celantaj plifaciligi pritaksadon kaj helpi priskribi nepriskribeblan. Do, anstataŭ verki novajn regulojn kaj instrukciojn eble estus pli bone provi malfermegi l’ okulojn kaj orelojn, por ke oni ne pretergapu ion grandiozan kaj belegan. En l’ arto (same kiel en la vivo) gravas nur la realigita. Mi povas havi superban ideon pri libro, tamen se mi malbone ĝin realigas, mi havos nur malbone verkitan libron.
Malgraŭ ĉio ni ŝatas teoriadi. Ni daŭre kaj senĉese teoriadas. Evidente ni tion bezonas por esti feliĉaj (aŭ malfeliĉaj).

Ne estas facile desegni aŭ pentri ion-ajn, precipe arbon senfoliigitan de vintraj ventegoj, laŭ Radoslaw Nowakowski. Piet Mondrian pentris serion da bildoj prezentantaj arbojn. |
FONTO: Nowakowski, Radoslaw. “Pri teoriado,” Literatura Foiro, jaro 37, n-ro 222, aŭgusto 2006, p. 193-194.
“Improvizado”
de Radosław Nowakowski
Letero
el ekster la (E-) kulturo
de Radosław Nowakowski
Radosław Nowakowski & Liberature - Links
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 6 April 2026
Site ©1999-2026 Ralph Dumain