La Serpento en la Dezerto

de Edgar Lee Masters (1869-1950, Usona poeto)
tradukita de Zane Gilstrap (Usono)

Jesuo profetis, ke la mondo finiĝus
Antaŭ ol la generacio, kiun li alparolis, forpasus.
Kaj multaj kredis, ke tio okazus,
Kaj rigardis la ĉielon, por vidi ĝin ĵeti siajn stelojn kiel figarbo ĵetas siajn fruktojn;
Kaj por vidi la sunon mallumiĝintan, kaj la lumon malplenumantan sian lumon,
Kaj potencojn de ĉielo skuitajn, kaj Jesuon malsuprenirantan
En nuboj kun granda povo kaj gloro, servate per anĝeloj.
Je kio la mortintoj venus el siaj tomboj,
Kaj la bonaj levataj en ĉielon,
Kaj la malbonaj ĵetataj en senfundan kavon preparitan de la diablo kaj siaj anĝeloj.
Preskaŭ ĉiuj el la vortoj de Jesuo estis fonditaj sur timo;
Kaj ĉi tiuj profetaĵoj de Jesuo plenigis la mondon per teruro,
Kaj eĉ fine skuis la feran koron de Romo.
Kaj dum longaj jarcentoj
Post la generacio, kiu, laŭ Jesuo, vidus la finon de la mondo,
Forpasis; ankoraŭ la timo, kiun Jesuo jam inspiris, restis vigla,
Kaj ĝis ĉi tiu tago ne formortis, kaj estas uzata ĉie por varbi por eklezioj,
Kaj akiri monon por papoj, kardinaloj, pastroj, kaj predikantoj
De la Baptistoj, Metodistoj, Presbiterianoj, Kambelitoj, kaj aliaj sektoj,
Kiuj vivas en komforto de la mono kolektita per timo,
Eĉ kvankam apenaŭ iuj el ili estas iluminitaj aŭ valoras ion al civilizacio.
Kaj pasos iom da jarcentoj antaŭ ol akceptiĝos kompreno
Ke Jesuo ne havis la menson, kapablon, por fari bonon al la mondo.
Pro tio ke li posedis per timo la povon meti flanken Sokraton kaj homojn similajn al li.
Tiel ili povus fari nemultan por la mondo.
Ke ĉi tio jam estis vero, kaj estas ĝis nun vero, estas ĝuste tiel mistera
Kiel la ĝenerale nomita problemo de malbono povas esti al iu menso.
Neniu povas klarigi kial Ateno, kiu estis ja urbo starigita sur altaĵo,
Ne daŭris por ĉiam por la profito de ĉiuj regionoj kaj popoloj;
Kaj kial Jerusalemo, vilaĝo de demonoj kaj kamela fekaĵo,
Fariĝis la sanktejo de la mondo
Kien homoj ankoraŭ pilgrimas por vidi la lokon, kie Jesuo mortis por la homoj,
Kvankam kelkajn interesas la malliberejo, kie Sokrato cedis sian vivon, prefere ol cedi sian pensliberon.


Fonto: Masters, Edgar Lee; Gilstrap, Zane, trad. “La Serpento en la Dezerto,” Ateismo 2: 3 (6), septembro 1990, p. 14-15.


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Oh, William Blake! by Edgar Lee Masters

The Serpent in the Wilderness by Edgar Lee Masters

TWO POEMS ON RELIGION — Egdar Lee Masters


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides
My Writings
| Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry

Uploaded 19 July 2006

©2006 Ralph Dumain