6 LA PIRATO

JOZEFO R. SCHERER

speciala sendito de I. C. K.

vizitis la planedon MARS !!!


LA PIRATO ŝuldis al sia reputacio publikigi kiel unua la sensacian raporton de nia nelacigebla propagandisto. Dank’ al nia perfektigita radioaparato, kies antenojn ni instalis en la stratosfero, ni sukcesis kapti la tre interesan raporton.

Mi estas la unua terano, kiu vizitis la planedon Mars. Ĉiuj povas facile imagi, kiom da energio, kuraĝo, takto kaj inteligenteco estas necesaj por entrepreni tiun ĉi esplorvojaĝon.

Kiam mi kontaktiĝis kun la planedo Mars, mi unue reordigis mian kravaton. Tion mi faras ĉiam, kvazaŭ instinkte, pro longa kutimo, kiun mi akiris dum miaj surteraj propagandvojaĝoj, ĉar mi ĉiumomente devis esti preta troviĝi antaŭ fotografaparato. Mia bildo aperis pli ol 7.385 fojoj en diversaj gazetoj !

Poste mi konstatis, ke neniu Marsano eksciis pri mia alveno, ĉar mi vidis neniun triumfarkon. Komence mi estis tute sola, sed mi ne timis. Nur post duonhoro da marŝo mi renkontis du Marsanojn, kaj mi demandis min : « Ĉu mi komprenos ilin ? Ĉu ili komprenos min ? » Al tiu ĉi demando mi tre baldaŭ ricevis respondon, ĉar preskaŭ samtempe ili ambaŭ ekparolis:

« Kibiubu vibi ebestabas ? » — « Debe kibiebe vibi vebenabas ? »

Alia samideano, malpli rapidkomprena, verŝajne


LA PIRATO 7

estus restinta tie kun buŝo larĝe malfermita. Sed miaj fidelaj legantoj certe jam scias, ke mi parolas flue en sep lingvoj, ke mi stenografas kaj maŝinskribas perfekte, ankaŭ bicikli mi povas kaj marŝi surmane. Por mi estis nur infanludo tuj kompreni la Marsan lingvon, kaj mi senhezite klarigis al la Marsanoj :

« Mibi ebestabas laba fabamaba Jobozebefobo Schebereber », kaj montriĝis, ke mi parolas ilian idiomon jam ĉe l’ unua provo kiel iliaj plej bonaj oratoroj. Miaj legantoj ne miros pri tiu ĉi eksterordinara adaptiĝkapableco. Sufiĉas, ke mi rememorigu al ili, ke mi flue parolas en dek diversaj lingvoj, ke mi scias naĝi kaj kudri, telegrafi en kodciferoj kaj muziki sur plej strangaj instrumentoj. Sed pensante pri la celo de mia misio, mi petis la du Marsanojn, ke ili konduku min al la plej alta aŭtoritatulo, (tio estas tre longa vorto en la Marslingvo !) ĉar laŭ miaj spertoj estas ĉiam pli bone rilati kun samranguloj. Ni ekiris. Sed survoje la Marspopolo eksciis, kiu mi estas kaj admirante amasiĝis ĉirkaŭ mi. Mi povis bone ilin observi kaj mi konstatis, ke laŭ ekstera aspekto la Marsanoj similas al gigantaj terpomoj. Mi spertis poste, ke ili estas el kaŭĉuko. Bedaŭrinde mi ne povis pli longe okupiĝi pri ili, ĉar nun ili laŭte insistis, por ke mi faru al ili paroladon. Mi do prezentis al ili mian paroladon n-ro 3, kiu vekis grandan entuziasmon. Kompreneble ili tre longe kaj brue aplaŭdadis, kaj estas eble interese diri kelkajn vortojn pri la Marsa aplaŭdmaniero. La Marsanoj esprimas sian ĝojon ne kiel ni, klakante per la manoj, sed frapante sian tiel nomatan postaĵon sur la trotuaron; — ili faras tion tre lerte kaj tiel rapidtakte, ke ŝprucas fajreroj. Fine ili lasis min daŭrigi mian vojon kaj mi estis tuj akceptata de la Supera Marestro. Li nomiĝas Stubultabaŝabafkabapobo kaj estas tre instruita ulo, kiu jam multon aŭdis pri mi. Li faris tre belan toston, kiun mi dezirus citi tuta, laŭlitere. Bedaŭrinde tio estas neebla, ne nur, ĉar li Marsaj vortoj estas tre longaj, sed ĉefe, ĉar sinjoro Stubultabaŝabafkabapobo


8 LA PIRATO

nekuraceble kaj senhalte balbutadas. Mi tiel povas nur resumi. Li diris :

« Tre estimata sinjoro Scherer ! Estas granda honoro por la Marsa popolo ricevi la viziton de la plej eminenta terano, speciala sendito de I. C. K. Mi gratulas vin pro via granda scienco, via universala talento kaj genia mieno. Mi vere tre ĝojas konatiĝi kun vi. »

Post tiuj saĝaj vortoj necesis, ke mi aplaŭdu sincere kaj por pruvi mian bonedukitecon mi deziris aplaŭdi laŭ la Marsa maniero. Miaj legantoj ja scias, ke mi adaptiĝas tre facile al la moroj kaj kutimoj de la landoj, kiujn mi vizitas. Bedaŭrinde mi sukcesis nur difekti miajn aplaŭdovangojn kaj eĉ ne povis ŝprucigi fajrerojn. Tiu aplaŭdado postulas certe tre longan ekzercadon. Sed mi tamen havis la okazon rekompenci sinjoron Stubultabakajtielplu, ĉar mi faris speciale por li miajn paroladojn n-ro 5 kaj 9. Mi intencis ankaŭ komenci la paroladon n-ro 23, kiam iu deĵoranta oficiro alproksimiĝis kaj transdonis al mia gastiganto radiogramon ĵus ricevitan. La Supera Marsestro plurfoje tralegis ĝin, sed ne povis kompreni, ĉar la teksto estis verkita en la tera Esperanto. Vidante lian embarason mi tuj proponis mian helpon. Miaj legantoj ja ne forgesis, ke mi parolas flue en dek-naŭ diversaj lingvoj. Kaj mi senpene legis :

« Radiogramo de Ĝenevo.

Se Scherer alvenis ĉe vi, bonvolu lin konservi.

I. C. K. »

Mi devas konfesi, ke komence mi ne komprenis...

(Daŭrigota) *).

La aŭtentikecon de tiu ĉi dokumento garantias
JULES LARIBOIS.

*) Verdire tiu ĉi raporto povus finiĝi ĉi tie. Sed tiam neniu kredus, ke ĝi venas de Jozefo Scherer. Tial: Senkompate daŭrigota. — (LA RED.)


FONTO: Laribois, Jules. “Jozefo R. Scherer speciala sendito de I.C.K. vizitis la planedon MARS!!!,” La pirato, 1a jaro, n-ro 1, junio 1933, p. 6-8.


Joseph Roman Scherer
Joseph Roman Scherer


Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje:

Joseph R. Scherer, la holivuda apostolo
de Brandon Sowers

Historio de la Esperantista klubo en Brno (1919-1938)

Scherer, Joseph R.:
The J. Tilman Williams, Oazo de Esperanto, and Esperanto Club of Los Angeles Collection

CSUDH: Gerth Archives and Special Collections
California State University Dominguez Hills


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 14 February 2024
Last update 16 February 2024

Site ©1999-2024 Ralph Dumain