La lastan someron de sia vivo la pentristo Klinsor en la aĝo de kvardek du jaroj pasigis en tiuj sudaj regionoj proksime al Pampambio, Kareno kaj Laguno, kiujn li jam en pli fruaj jaroj ŝategis kaj ofte vizitis. Tie fariĝis liaj lastaj pentraĵoj, tiuj liberaj parafrazoj pri la formoj de la fenomena mondo, tiuj strangaj, lumineskantaj kaj tamen kvietaj, sonĝe kvietaj pentraĵoj kun la kurbigitaj arboj kaj plantecaj domoj, kiuj de la konantoj estas preferataj je tiuj el lia "klasika" periodo. Lia paletro montris tiam jam nur kelkajn, tre lumineskajn kolorojn: kadmian flavon kaj ruĝon, veronezan verdon, emeraldon, kobalton, kobaltan violkoloron, francan zinobron kaj geranivernison.
La mesaĝo pri la morto de Klinsor ekskuis liajn amikojn en la malfrua aŭtuno. Kelkaj de liaj leteroj estis enhavintaj antaŭsentojn kaj mortdezirojn. El tio povis esti naskita la famo, ke li mem prenis de si la vivon. Aliaj famoj, kiel ili ja alflugas pridisputatan nomon, estas apenaŭ malpli senbazaj ol tiu. Multaj asertis, ke Klinsor estis mense malsana jam de monatoj, kaj iu malmulte komprenema artkritikisto provis komprenigi la perpleksigan kaj ekstazan en liaj lastaj pentraĵoj pere de tiu laŭdira frenezeco! Pli fortan bazon ol tiuj fidiroj havas la anekdotriĉa legendo pri la inklino de Klinsor al drinkado. Tiu inklino ekzistis ĉe li kaj neniu ĝin nomis pli sincere ol li mem. Je certaj tempoj kaj tiel ankaŭ en la lastaj monatoj de sia vivo li havis ne nur ĝojon per la ofta pokalumado, sed la vinebriecon konscie serĉis ankaŭ kiel stuporon de siaj doloroj kaj de ofte malfacile eltenebla melankolio.
Li Taj Po, la verkinto de la plej profundaj drinkkantoj, estis lia preferato, kaj en la ebrieco li ofte sin mem nomis Li Taj Po kaj iun de siaj amikoj li nomis Tu Fu. Liaj verkoj vivas plu, kaj same en la malgranda rondo de liaj plej proksimaj vivas plu la legendo pri lia vivo kaj pri tiu lasta somero.
Pasia kaj rapidviva somero estis komenciĝinta. La varmegaj tagoj, kiel longaj ili ja estis, flamis kvazaŭ brulantaj flagoj; post la mallongaj sufokaj lunnoktoj sekvis mallongaj sufokaj pluvnoktoj, kiel sonĝoj rapide kaj superplenaj de bildoj febris la brilantaj semajnoj pase.
Veninte hejmen de nokta iro, Klinsor staris post la noktmezo sur la mallarĝa ŝtona balkono de sia laborĉambro. Sub li profunde kaj vertiĝige deklivis suben la malnova terasa ĝardeno, profunde traombrata konfuzaĵo de densaj branĉaroj, palmoj, cedroj, kaŝtanujoj, judasarbo, sangofago, eŭkalipto, tragrimpitaj de volvoplantoj, lianoj, glicinoj. Super la arba nigro lumetis pale spegulante la grandaj ladecaj folioj de someraj magnolioj, grandegaj neĝblankaj floroj intere, duonfermitaj, grandaj kiel homkapoj, palaj kiel luno kaj eburo, de kiuj penetrante kaj leĝere transvenis profunda citronodoro. El nedifinita foro per lacaj flugiloj venis muziko ŝvebante, eble gitaro, eble piano, ne distingeble. En la birdkorto subite ekkriis pavo, du- kaj trifoje, kaj disŝiris la arbecan nokton per la mallonga, malica kaj ligna sono de sia turmentata voĉo, kvazaŭ la sufero de la tuta besta mondo krude kaj stride tintus el la profundeco. Stellumo fLuiz tra la arbarvalo, alte kaj solece rigardis blanka kapelo el la senfina arbaro, sorĉita kaj malnova. Lago, montoj kaj ĉielo kunfLuiz malproksime.
Klinsor staris sur la balkono en ĉemizo, apogante la nudajn brakojn sur la feran balustradon, kaj legis per ardaj okuloj la skribon de la steloj ĉe la pala ĉielo kaj de la mildaj lumoj super la nigra buleca nubaĵo de la arboj. La pavo rememorigis lin. Jes, estis refoje nokto, malfrue, kaj oni dormu, nepre kaj je ĉiu kosto. Eble, se oni efektive dormus dum vico de noktoj, ses aŭ ok horojn vere dormus, tiam oni povus ripozi, tiam la okuloj reestus obeemaj kaj indulgaj kaj la koro pli trankvila, kaj la tempioj sen doloroj. Sed tiam estus pasinta tiu somero, tiu freneza flagranta somersonĝo, kaj kun ĝi estus elverŝitaj mil netrinkitaj pokaloj, rompitaj mil neviditaj amvidoj, nevidite estus estingitaj mil ne reakireblaj pentraĵoj! Li metis la frunton kaj la dolorantajn okulojn sur la malvarmetan ferbalustradon, tio refreŝigis dum momento. Post unu jaro eble, aŭ pli frue, estos la okuloj blindaj, kaj estingita la fajro en lia koro. Ne, neniu homo povis elteni tiun flamantan vivon longe, eĉ ne li, eĉ ne Klinsor, kiu havis dek vivojn, Neniu kapablis tra longa tempo tage kaj nokte bruligi ĉiujn siajn lumojn, ĉiujn siajn vulkanojn, neniu kapablis flami tage kaj nokte pli longe ol dum mallonga tempo, ĉiun tagon dum multaj horoj de fervora laboro, ĉiun nokton dum multaj horoj de fervoraj pensoj, ĉiame ĝuante, ĉiame kreante, ĉiame per ĉiuj sensoj kaj nervoj hela kaj superatenta kiel kastelo, malantaŭ kies ĉiuj fenestroj tagon post tago bruas muziko, nokton post nokto brilas miloj da kandeloj. Venos fino, jam multa forto estas konzumita, multa okullumo estas forbrulinta, multa vivo forsanginta pase. Subite li ridis kaj sin streĉis. Li rememoris: jam ofte li tiel sentis, ofte tiel pensis, tiel timis. En ĉiuj bonaj, fekundaj, ardaj tempoj de sia vivo eĉ jam en la juneco li tiel vivis, bruligis sian kandelon ĉe ambaŭ ekstremaĵoj, kun sentimento tiam jubilanta, alitempe plore ĝemanta de urĝeganta diboĉo, de forbrulo, kun senespera avido malplenigi la pokalon tute, kaj kun profunda sekreta angoro pri la fino. Jam ofte li malplenigis la pokalon, jam ofte brulis helflame. Kelkfoje estis milda la fino, kiel profunda senkonscia vintra dormo. Kelkfoje ĝi estis terura sensenca dezerteco, nesufereblaj doloroj, kuracistoj, malĝoja rezigno, triumfo de la malforto. Sed fojon post fojo la fino de ardotempo fariĝis pli malbona, pli malĝoja, pli detrua. Sed ĉiam ankaŭ tio estis transvivata kaj post semajnoj aŭ monatoj, post turmento aŭ stuporo estis veninta la renaskiĝo, nova brulo, nova erupcio de la subteraj fajroj, novaj pli fervoraj verkoj, nova brilanta vivebrieco. Tiel estis, kaj la tempoj estis forgesitaj kaj malaperintaj. Estis bone tiel. Ĉio okazos, kiel ĉiam.
Ridetante li pensis je Gino, kiun hodiaŭ vespere li renkontis, kun kiu dum la tuta nokta hejmvojo ludis liaj teneraj pensoj. Kiel bela estis tiu knabino kaj varma en sia ankoraŭ nesperta kaj timetema ardo! Ludante kaj kareseme li diretis por si, kvazaŭ li denove flustrus en ŝian orelon: "Gino! Gino! Kara Gino! Karega Gino! Bela Gino!" Li reiris en la ĉambron kaj relumigis la lampon. El malgranda konfuza librostako li tiris ruĝan volumon de poemoj; iu verso lin enpensigis, peco de verso, kiu al li ŝajnis nedireble bela kaj tenera. Li serĉis longe, ĝis li ĝin trovis:
Ne lasu min tiel en nokt' en doloro,
Vi plej amata, vizaĝo de l' lun'!
Vi, mia kandelo, vi, mia fosforo,
Vi mia lumo, ho vi, mia sun'!
Profunde ĝuante li sorbis la malhelan vinon de tiuj vortoj. Kiel bela, kiel kora kaj sorĉa estis tio: Vi, mia fosforo! kaj: Vizaĝo de l' lun'!
Ridetante li tien kaj reen iradis antaŭ la altaj fenestroj, diris versojn, vokis ilin al la malproksima Gino:
"Vizaĝo de l' lun'!" kaj lia voĉo fariĝis malalta pro tenero. Tiam li malfermis la foliujon, kiun li post la longa labortago ankoraŭ la tutan vesperon portis kun si. Li malfermis la skizlibron, la malgrandan, al li plej karan, kaj alserĉis la lastajn paĝojn, tiuj de hieraŭ kaj hodiaŭ.
Jen estis la montkonuso kun la profundaj rokombroj; li estis modlinta ĝin tute simile al grimacvizaĝo, ĝi ŝajnis kriila monto, faŭki pro doloro. Jen estis la malgranda ŝtonputo duonronda, en la monta deklivo, la masonita arko nigre plenigita de ombroj, super ĝi floranta granatujo sange ardanta. Ĉio legebla nur de li, nursekreta kodo por li mem, urĝe avida noto de la momento, rapide alŝirita memoro de ĉiu momento, dum kiu naturo kaj koro nove kaj laŭte akordis. Kaj nun la pli grandaj kolorskizoj, blankaj folioj kun lumineskantaj kolorfacoj de akvofarboj: la ruĝa vilao en la bosko, fajrece ardanta kiel rubeno sur verda veluro, kaj la fera ponto ĉe Kastiljo, ruĝa sur bluverda monto, apude la violkolora digo, la rozkolora strato. Plue: la kamentubo de la brikejo, ruĝa raketo antaŭ friskhela arbverdo, blua vojmontrilo, helviola ĉielo kun la dika nubo kvazaŭ laminatita. Tiu folio estis bona, tiu rajtis resti. Pri la stalenveturejo estis domaĝe, la ruĝbruno antaŭ la ŝtaleca ĉielo estis ĝusta, tio parolis kaj bonsonis; sed ĝi estis nur duonpreta, la suno estis brilis al li sur la folion kaj kaŭzis al li frenezajn okuldolorojn. Li poste longe banis la vizaĝon en rivereto. Nu, la brunruĝo antaŭ la malica metaleca bluo estis tie, tio estis bona, tio je neniu malgranda tono, je neniu plej malgranda oscilo estis falsita aŭ maltrafita. Sen kaputmortuumo tion oni ne ricevus. Tie ĉi, sur tiu areo, kuŝis la sekretoj. La formoj de la naturo, ĝia supro kaj malsupro, ĝia dikeco kaj maldikeco povas esti transŝovataj, oni povas rezigni pri ĉiuj tiuj fie decaj rimedoj, per kiuj estas imitata la naturo. Ankaŭ la kolorojn oni povas falsi, certe, oni povas ilin intensigi, mildigi, traduki per cent manieroj. Sed se oni per koloro transpoemigas pecon de la naturo, tiam estas grave, ke tiuj kelkaj koloroj interrilatas precize, harprecize per la sama proporcio, per la sama streĉo kiel en la naturo. Jen oni restas dependa, jen oni restas naturalisto, provizore, ankaŭ se oni prenas anstataŭ grizo oranĝon kaj anstataŭ nigron kraplakon.
Do denove tago estis pasigita, kaj la gajno kelka. La folio kun la kamentubo de fabriko kaj la ruĝblua sono sur la alia folio kaj eble la skizo kun la puto. Se morgaŭ estos kovrita ĉielo, li iros al Karabino; tie estas la halo kun la lavistinoj. Eble ankaŭ refoje pluvos, tiukaze li restos hejme kaj komencos la pentraĵon kun la rivereto en oleo. Kaj nun liton! Denove estis post la unua horo.
En la dormĉambro li deŝiris la ĉemizon, verŝis akvon super la ŝultrojn tiel, ke ĝi plaŭdis sur la ruĝa ŝtonplanko, li saltis en la altan liton kaj estingis la lumon. Tra la fenestro rigardis la pala monto Saluto internen, milfoje Klinsor de la lito jam legis ĝiajn formojn. Voko de strigo profunda kaj kava venis el la arbara ravino, kiel dormo, kiel forgeso.
Li fermis la okulojn kaj pensis pri Gin kaj pri la halo kun la lavistinoj. Dio en la ĉielo, tiom multaj mil aferoj atendis, tiom multaj mil pokaloj staris plenigitaj! Neniu afero sur la tero, kiun oni ne devus pentri! Neniu virino en la mondo, kiun oni ne devus ami! Kial ekzistas tempo? Kial ĉiam nur tiu idiota intersekvado kaj neniu muĝanta, satiganta samtempo? Kial li nun ree sola kuŝis en la lito, kiel vitvo, kiel maljunulo? Tra la tutan mallonga vivo oni povis ĝui, povis krei. Sed oni kantis ĉiam nur kanton post kanto, neniam sonis la tuta plena simfonio per cent voĉoj kaj instrumentoj samtempe. Antaŭ longa tempo en la aĝo de dek du jaroj li estis Klinsor kun la dek vivoj. Tiam la knaboj havis rabistludon, kaj ĉiu de la rabistoj havis dek vivojn, de kiuj li ĉiufoje perdis unu, kiam li estis tuŝata de la pelanto per la mano aŭ per la ĵetlanco. Kun ses, kun tri, kun unu sola vivo oni povis ankoraŭ eskapi kaj sin liberigi, nur kun la deka estis ĉio perdita. Sed li, Klinsor, estis metinta sian fieron al tio, sin trabati kun ĉiuj, ĉiuj siaj dek vivoj, kaj estis deklarita tion hontaĵo, se li eskapis kun nur naŭ, kunnur sep. Tia li estis kiel knabo, en tiu nekredebla tempo, kiam nenio sur la mondo estis malfacila, kiam ĉiuj amis Klinsoron, kiam al Klinsor apartenis ĉio. Kaj tiel plu li agis kaj ĉiam vivis kun dek vivoj. Kaj kvankam neniam estis atingebla la sateco, neniam la plena, muĝanta simfoniosolvoĉa kaj malriĉa lia kanto tamen ne estis, ĉiam li havis kelkajn kordojn pli sur sia ludilo ol aliaj, kelkajn ferojn pli en la fajro, kelkajn talerojn pli en la sako, kelkajn ĉevalojn pli antaŭ la ĉaro! Al Dio estu danko!
Kiel sonis la malhela ĝardenkvieto plena kaj trapulsita internen, kavazŭ spiro de dormanta virino! Kiel kriis la pavo! Kiel brulis la fajro en la brusto, kiel frapis la koro kaj kriis kaj suferis kaj jubilis kaj sangis. Estis do bona somero tie ĉi supre en Kastanjeto, rave li loĝis en sia malnova nobla ruino, rave li rigardis sur la raŭpecajn dorsojn de la cent kaŝtanarbaroj malsupren. Bele estis, tiam kaj tiam el tiu valora malnova arbar- kaj kastelmondo avide iri malsupren kaj tie rigardi la koloran ĝojan ludilaron kaj ĝin pentri en ĝia bona ĝoja akreco: la fabrikon, la fervojon, la bluan tramvagonon, la afiŝkolonon ĉe la kajo, la fierpaŝantajn pavojn, virinojn, pastrojn, aŭtomobilojn, kaj kiel bela kaj turmenta kaj nekomprenebla estis tiu sento en lia brusto, tiu amo kaj flagranta avido al ĉiu bunta bendo kaj peceto de la vivo, tiu dolĉa sovaĝa devo vidi, formi, kaj tamen samtempe sekreta, sub subtilaj kovriloj, la interna scio pri la infaneco kaj vaneco de ĉiu lia agado.
Febrante degelis for la mallonga somernokto, vaporo leviĝis el la verda valfundo, en centmil arboj bolis la suko, centmil sonĝoj ŝvelis en la malpeza dometo de Klinsor, lia animo paŝis tra la spegulsalono de lia vivo, kie ĉiuj bildoj multobligite kaj ĉiufoje kun nova vizaĝo kaj nova signifo sin renkontis kaj kuniĝis je novaj interligoj, kvazaŭ stelĉielo estus konfuzata en la kubujo.
Unu sonĝbildo inter la multaj ravis kaj emociis lin: Li kuŝis en arbaro kaj havis sur sia sino virinon kun ruĝa hararo, kaj nigrulino kuŝis ĉe lia ŝultro, kaj alilulino genuis apud li kaj kisis liajn fingrojn, kaj ĉie kaj ĉirkaŭe estis virinoj kaj junulinoj, kelkaj ankoraŭ infanoj kun sveltaj altaj kruroj, kelkaj en plena florado, kelkaj maturaj kaj kun la signoj de la scio kaj de la laciĝo en la tikantaj vizaĝoj, kaj ĉiuj amis lin, kaj ĉiuj volis esti amataj de li. Tiam ĉi ekestis milito kaj flamado inter la virinoj, tiam ĉi kaptis la ruĝulino per rapida mano la hararon de la nigrulino kaj ŝin per tio ĉiŝiris teren kaj mem estis ŝirata malsupren, kaj ĉiuj ĵetis sin unu sur la alian, ĉiu kriis, ĉiu ŝiris, ĉiu mordis, ĉiu dolorigis, ĉiu suferis doloron, rikanado, kolerkriado kaj lamentado sonis intervolvitaj kaj plektitaj, sango fLuiz ĉie, ungegoj sangaj batis en grasan karnon.
Kun sento de melankolio kaj maltrankvilo Klinsor vigliĝis por minutoj, larĝe malfermitaj liaj okuloj gapis al la luma truo en la muro. Ankoraŭ la vizaĝoj de la kolerantaj fivirinoj staris antaŭ lia vido, kaj multajn de ili li konis kaj sciis nomi: Nina, Hermine, Elizabet, Gino, Edit, Berta, kaj li diris per raŭka voĉo ankoraŭ sonĝante: "Geinfanoj! Finu tion! Vi ja mensogas, vi al mi mensogas; ne vin vi devas disŝiri, sed min, min!"
Luiz la Kruela estis falinta de la ĉielo, subite li ĉeestis, la maljuna amiko de Klinsor, la vojaĝanto. La nekalkuleblulo, kiu loĝis en la fervojo kaj kies ateliero estis lia dorssako. Bonaj horoj gutis de la ĉielo de tiuj tagoj, bonaj ventoj blovis. Ili pentris kune, sur la Olemonto kaj en Kartago.
"Ĉu la tuta pentrado efektive havas valoron?" diris Luiz sur la Olemonto, kuŝante nuda en la herbaro, la dorson ruĝa pro la suno. "Oni ja nur pentras manke de pli bona okupo, mia kara. Se vi ĉiam havus sur la sino la knabinon, kiu al vi ĵus plaĉas, kaj en la telero la buljonon, al kiu hodiaŭ sopiras la sento, vi ne penus pri tiu freneza infanludo. La naturo havas dekmil kolorojn, kaj al ni venis en la kapojn, redukti la skalon al dudek. Tio estas la pentrado. Kontenta oni neniam estas, kaj krome devas helpi nutri la kritikistojn. Sed bona marsejla fiŝbuljono, kara mia, kaj malgranda tepida burgonja vino krome, kaj poste milana steko, por la deserto piroj kaj gorgonzola fromaĝo, kaj turkan kafontiuj estas realaĵoj, mia sinjoro, tiuj estas valoroj! Kiel malbone oni manĝas en via Palestino tie ĉi! Ho Dio, mi volus, ke mi estas en ĉerizujo kaj la ĉerizoj kreskas en mian muzelon, kaj rekte super mi sur la eskalo starus la bruna impeta knabino, kiun ni hodiaŭ matene renkontis. Klinsor lasu la pentradon! Mi vin invitas al bona manĝado en Laguno, estos tempo baldaŭ."
"Ĉu validas?" demandis Klinsor palpebrumante.
"Validas. Antaŭe mi nur ankoraŭ devas rapide al la stacidomo. Nome, sincere konfesante, mi estas telegrafinta al amikino, ke mi estas mortonta, ŝi povas ĉeesti je la dekunua horo."
Ridante ŝiris Klinsor la komencitan studaĵon de la tabulo.
"Pravas vi, junulo. Iru ni al Laguno! Surmetu vian ĉemizon, Luiĝo. La moroj tie ĉi estas ja de granda virgeco, sed nuda vi bedaŭrinde ne povas iri en la urbon."
Ili iris en la urbeton, ili iris al la stacidomo, bela virino alvenis, ili manĝis bele kaj bone en restoracio, kaj Klinsor, kiu tion tute estis forgesinta dum siaj kamparaj monatoj, miris, ke tiuj aferoj ĉiuj ankoraŭ ekzistas, tiuj karaj serenaj aferoj: trutoj, salmaĵo, asparago, Ĵablizo, Valeza Dolo, benedikta likvoro.
Post la manĝo ili veturis, ĉiuj tri, en la telfero tra la kruta urbo supren, rekte tra la domoj, preter fenestroj kaj pendantaj ĝardenoj, estis tre linde, ili restis sidantaj kaj reveturis malsupren, kaj denove supren kaj malsupren. Aparte bela kaj stranga estis la mondo, tre kolora, iom dubinda, iom neverŝajna, sed mirinde bela. Nur Klinsor estis iomete siĝena, li montris indiferentecon, ne volis enamiĝi al la bela amikino de Luiĝo. Ili denove iris en kafejon, ili iris en la malplenan tagmezan parkon, sin kuŝigis ĉe la akvo sub la arbegoj. Multon ili vidis, kio devus esti pentrata: ruĝaj gemecaj domoj en profunda verdo, serpentarboj kaj perukarboj, blue kaj brune rustintaj.
"Vi pentris tre karajn kaj gajajn objektojn, Luiĝo", diris Klinsor, "kiujn mi ĉiujn tre ŝatas: flagingojn, klaŭnojn, cirkojn. Sed la plej ŝatata de ĉio estas por mi makulo sur via nokta karuselbildo, ĉu vi scias, tie flirtas super la violkolora tendaĵo kaj for de ĉiuj ĉi lumoj altege en la noktofrida malgranda flago, helroza, tiel bela, tiel malvarma, tiel soleca, tiel solecaĉa! Tio estas kiel poemo de Li Taj Po aŭ de Paŭl Verlen'. En tiu malgranda, stulta rozkolora flago estas ĉiu sufero kaj ĉiu rezignacio de la mondo, kaj ankaŭ ĉiu bona rido pri sufero kaj rezignacio. Ke vi estas pentrinta tiun flageton, per tio estas via vivo pravigita, mi kalkulas ĝin tre alte por vi, la flageton."
"Jes, mi scias, ke vi ĝin ŝatas."
"Ankaŭ vi mem ĝin ŝatas. Vidu, se vi ne estus pentrinta kelkajn tiujn objektojn, tiam ĉiuj bonaj manĝoj kaj vinoj kaj virinoj al vi neniom helpus, vi estus mizera diablo. Sed tiel vi estas riĉa diablo, kaj estas persono, kiun oni ŝatas. Vidu, Luiĝo, mi ofte pensas kiel vi: nia tuta arto nur estas surogato, peniga kaj dekoble tro multkoste pagita surogato por neglektita vivo, neglektita besteco, neglektita amo. Sed tamen ne estas tiel. Estas tute alie. Oni supertaksas la sentimentalan, se oni konsideras la mensan nur provizora surogato por la mankanta sentimentala. La sentimentaleco estas je neniu haro pli valora ol la menso, tiel malmulte kiel reciproke. Estas ĉio unu, estas ĉio same bona. Ĉu vi brakumas virinon aŭ faras poemon, estas la sama. Se nur la precipaĵo ĉeestas, la amo, la brulo, la kaptiteco, tiam estas ĉio egala, ĉu vi estas monaĥo sur la monto Atoso aŭ diboĉulo en Parizo."
Luiz rigardis malrapide el la mokaj okuloj al li.
"Junulo, derompu al vi neniujn ornamaĵojn!"
Kun la bela virino ili transvagis la regionon. Pri la vidado ili ambaŭ estis fortaj, tion ili kapablis. En la ĉirkaŭaĵo de la kelkaj urbetoj kaj vilaĝoj ili vidis Romon, vidis Japanujon, vidis la sudoceanon, kaj poste detruis la iluzion per ludanta fingro; ilia humoro lumigis stelojn ĉe la ĉielo kaj ilin poste estingis. Tra la abundaj noktoj ili levis siajn lumglobojn: la mondo estis sapveziko, estis opero, estis ĝoja sensenceco.
Luiz, la birdo, ŝvebis sur sia biciklo tra la montetregiono, estis tie kaj tie, dum Klinsor pentris. Kelkajn tagojn oferis Klinsor, tiam li denove sidis grincante ekstere kaj laboris. Luiz ne volis labori. Luiz subite estis deveturinta, inkluzive la amikino, skribis karton de malproksime. Subite li refoje ĉeestis. Kiam Klinsor lin jam opiniis perdita, staris en pajlĉapelo kaj malfermita ĉemizo antaŭ la pordo, kvazaŭ li neniam estus for. Ankoraŭfoje sorbis Klinsor el la plej dolĉa pokalo de sia juntempo la trinkaĵon de la amikeco. Multajn amikojn li havis, multaj lin amis, al multaj li estis doninta, al multaj estis malferminta sian koron, sed nur du de la amikoj ankoraŭ aŭdis ankaŭ en tiu ĉi somero la malnovan korvokon de liaj lipoj: Luiz la pentristo kaj la poeto Herman, nomita Tu Fu.
Dum kelkaj tagoj Luiz sidis en la kapo sur sia pentroseĝo, en la pirujombro, en la prunujombro, kaj ne pentris. Li sidis kaj pensis kaj tenis paperon najlitan sur la pentrotabulon kaj skribis, skribis multe, skribis multajn leterojn. Ĉu homoj estas feliĉaj, kiuj skribas tiom multajn leterojn? Li skribis streĉita, Luiz; la senaflikta, lia vido pendis dum unu horo ĝene sur la papero. Multo prisilentata lin maltrankviligis. Klinsor lin amis pro tio.
Alie kondutis Kingsor. Li ne povis silenti. Li ne povis kaŝi sian koron. Pri la sekretaj suferoj de sia vivo, pri kiuj malmultaj sciis, li tamen sciigis la plej proksimajn. Ofte li suferis pro timo, pro melankolio, ofte li kuŝis kaptita en la ŝakto de la tenebro, ombroj el lia pli frua vivo falis okaze supergrandaj en liajn tagojn kaj faris ilin nigraj. Tiam estis al li agrable vidi la vizaĝon de Luiĝo. Tiam li plendis al li foje.
Sed Luiz tiun malfortaĵojn ne ŝate vidis. Ili lin turmentis, ili pretendis kompaton. Klinsor kutimiĝis montri al la amiko sian koron, kaj komprenis tro malfrue, ke li lin perdos pro tio.
Denove Luiz komencis paroli pri deveturo. Klinsor sciis, nun li povos lin reteni ankoraŭ je tagoj, je tri, je kvin; sed subite li montros la valizon kaj veturos for, ne revenos dum longa tempo. Kiel mallonge estis la vivo, kiel neregajnebla estis ĉio! La unikan de siaj amikoj, kiu komprenis lian arton, kies mema arto estis al lia proksime kaj adekvate, tiun unikan li nun estis fuĝiginta kaj tedinta, lin mishumoriginta kaj fridiginta, nur pro stulta malforteco kaj komfortemo, nur pro la infaneca kaj maldeca bezono, ne devi sin klopodi, kaŝi antaŭ li neniun sekreton, konservi antaŭ li neniun distancon. Kiel stulta, kiel knabeca estis tio! Tiel li sin punis, tro malfrue.
La lastan tagon ili kune migris tra la oraj valoj, Luiz havis tre bonan humoron, devojaĝo estis vivĝojo por lia birdkoro. Klinsor kunfaris, ili estis retrovintaj la malnovan, malpezan, ludantan kaj mokecan sonon, kaj ĝin ne plu lasis. Vespere ili sidis en la ĝardeno de la gastejo. Fiŝojn ili faris baki por si, rizon kun fungoj faris kuiri kaj verŝis maraskinon super la persikojn.
"Kien vi vojaĝos morgaŭ?" demandis Klinsor.
"Mi ne scias."
"Ĉu vi veturos al la bela virino?"
"Jes. Eble. Kiu tion povas scii? Ne demandu tiom multe. Ni volas nun trinki je la fino ankoraŭ bonan blankan vinon. Mi estas por Novburga vino."
Ili trinkis; subite vokis Luiz:"Ja estas bone, ke mi devojaĝas, maljuna foko vi. Kelkfoje, se mi tiel sidas apud vi, ekzemple nun, al mi enkapiĝas subite iu stultaĵo. Al mi enkapiĝis, ke nun jen sidas du pentristoj, kiujn nia bona patrujo havas, kaj tiam mi havas teruran senton en la genuoj, kvazaŭ ni ambaŭ estus el bronzo kaj devus stari manon en mano sur monumento, ĉu vi scias, tiel kiel la Gojto kaj la Ŝilero. Ankaŭ tiuj ja ne kulpas, ke ili devas stari eterne kaj teni unu la bronzan manon de la alia, kaj ke ili al ni iom post iom fariĝis fatalaj kaj malamataj. Eble ili estis tute bonaj viroj kaj ĉarmaj homoj, de la Ŝilero mi pli frue legis foje teatraĵon, tio estis vere linda. Kaj tamen nun tio el li fariĝis, ke li estas fama bestaĉo kaj devas stari apud sia siamĝemelo, gipskapon apud gipskapo, kaj ke oni vidas iliajn kompletajn verkojn stari ĉirkaŭe kaj ilin klarigas en la lernejoj. Estas tremiga. Pripensu, iu profesoro post cent jaroj, kiel li predikas al la gimnazianoj: Klinsor, naskita 1877 kaj lia samtempulo Luiz, nomita la manĝemulo, noviginto de la pentrado, liberiĝo de la naturalismo de la koloro, ĉe pli proksima konsidero disfalas tiu artista duopo en tri klare distingeblajn periodojn! Prefere mi ankoraŭ hodiaŭ venus sub lokomotivon."
"Pli prudente estus, se venus la profesoroj sub tiun."
"Tiom grandaj lokomotivoj ne ekzistas. Vi ja scias, kiel malgranda estas nia teĥniko." Jam aperis steloj alte. Subite frapis Luiz sian glason al tiun de la amiko.
"Nu, ni tintigu kaj eltrinku. Tiam mi min sidigos sur mian biciklon kaj adiaŭ. Nenial longan adiaŭon! La mastro estas pagita. Je via sano, Klinsor!"
Ili tintigis kaj eltrinkis, en la ĝardeno Luiz grimpis sur la biciklon, svingis la ĉapelon, estis for. Nokto, steloj. Luiz estis en Ĉinujo. Luiz estis legendo. Klinsor ridetis malĝoje. Kiel li amis tiun vagbirdon! Longe li staris en la pordo de la gastejĝardeno, vidis la malplenan straton suben.
Komune kun la amikoj el Barengo kaj kun Agosto kaj Ersilja Klinsor entreprenis la piedvojaĝon al Kareno. Ili sinkis en la matena horo, inter la forte odorantaj spireoj kaj ĉirkaŭtremata de la ankoraŭ surrositaj araneaĵoj de la arbarrandoj, tra la kruta varma arbaro suben en la valon de Pampambio, kie dormis apud la flava strato stuporigite de la somertago akre flavaj domoj, antaŭenklinitaj kaj duonmortintaj, kaj apud la sekiĝinta rivereto la blankaj metalecaj salikoj pendis kun pezaj flugiloj super la oraj herbejoj. Bunte naĝis la karavano de la geamikoj sur la rozeca strato tra la vaporanta valverdo: la viroj blankaj kaj rozaj, la rava Veronezverda sunombrelo de Ersilja brilis kiel juvelo en sorĉringo.
Melankolie plendis la doktoro kun la homama voĉo: "Estas domaĝo, Klinsor, viaj mirindaj akvareloj estos post dek jaroj ĉiuj blankaj; tiuj farboj, kiujn vi preferas, ĉiuj ne persistas."
Klinsor: "Jes, kaj kio estas ankoraŭ pli malbone: Viaj belaj brunaj haroj, doktoro, estos post dek jaroj ĉiuj grizaj, kaj etan daŭreton pli poste kuŝos niaj lindaj ĝojaj ostoj ie en iu truo en la tero, domaĝe ankaŭ pri viaj tiel belaj kaj sanaj ostoj, Ersilja. Geinfanoj, ni ne volas ankoraŭ tiel malfrue en la vivo komenci fariĝi prudentaj. Herman, kiel diras Li Taj Po?"
Herman, la poeto, haltis kaj diris:
"La vivo pasas kiel fulmradi',
Kies brilo apenaŭ daŭras tiel longe, ke oni ĝin povas vidi.
Ja la fer' kaj la ĉielo efemere staras inertaj.
Sed kiel urĝe flugas la ŝanĝanta temp' trans la vizaĝoj de l' homoj.
Ho vi, kiu sidas ĉe plena pokalo kaj ne trinkas,
Ho diru al mi, kiun ankoraŭ vi atendas?"
"Ne", diris Klinsor, "mi celis la alian verson, kun rimoj, pri la haroj, kiuj je la mateno ankoraŭ estis malhelaj.
"Ankoraŭ matene, nigra silko estis via hararo brilanta,
Vespero ĝin kovris per neĝ',
Kiu suferi mortante ne volas kun korpo vivanta,
La pokalon svingu, pretendu la lun' kiel reĝ'!"
Klinsor laŭte ridis, kun sia kelke raŭka voĉo.
"Brava Li Taj Po! Li havis komprenojn, li sciis multe. Ankaŭ ni scias multe, li estas nia maljuna saĝa frato. Tiu ebria tago al li plaĉus, estas ĝuste tia tago, je kies vespero estos bele, morti la morton de Li Taj Po, en la boato sur la trankvila rivero. Vi vidos, ĉio estos hodiaŭ mirinda."
"Kia estis tiu morto, kiun mortis Li Taj Po sur la rivero?" demandis la pentristino.
Sed Ersilja interrompis, kun sia bona malalta voĉo: "Ne, nun ĉesu! Kiu diras ankoraŭ eĉ unu vorton pri morto kaj mortado, tiun mi ne plu ŝatas. Finu tion, finu Klinsor!"
Klinsor venis ridante al ŝi transe: "Kiel vi pravas, infano! Se mi diras ankoraŭ unu vorton pri la mortado, vi rajtas puŝi al mi per la sunombrelo en ambaŭ okulojn. Sed serioze, estas mirinde hodiaŭ, karaj homoj! Birdo kantas hodiaŭ, tiu etas fabelbirdo, mi ĝin aŭdis jam je la mateno. Vento iras hodiaŭ, tiu estas fabelvento, la ĉiela infano, ĝi vekas la dormantajn reĝidinojn kaj skuas la prudentecon el la kapoj. Floro floras hodiaŭ, tiu estas fabelfloro, ĝi estas blua kaj floras nur unu fojon en la vivo, kaj kiu ĝin plukas, tiu estas beata."
"Ĉu li volas ion diri per tio?" demandis Ersilja la doktoron. Klinsor tion aŭdis.
"Mi volas diri per tio: tiu tago neniam plu revenos, kaj kiu ĝin ne manĝas kaj trinkas kaj gustumas kaj flaras, al tiu ĝi estos ofertata en la tuta eterneco neniun duan fojon. Neniam la suno brilos tiel kiel hodiaŭ, ĝi havas konstelacion ĉe la ĉielo, rilaton kun Jupitero, kun mi, kun Agosto kaj Ersilja kaj kun ni ĉiuj, tiu revenos neniam, neniamfoje plu, ne post mil jaroj. Tial mi deziras nun, ĉar tio alportas feliĉon, iom iri ĉe via maldekstra flanko kaj porti vian smeraldan sunombrelon, en ĝia lumo mia kranio aspektas kiel opalo. Sed ankaŭ vi devas kunfari kaj devas prezenti kanton, unu de viaj plej belaj."
Li prenis la brakon de Ersilja, lia akra vizaĝo mergiĝis mole en la bluverdan ombron de la ombrelo, en kiun li estis amiĝinta kaj kies akre dolĉa koloro lin ravis.
Ersilja komencis kanti: . . .
Hermann Hesse, Esperanto, Klera Utopio, Universala Lingvo / Intellectual Utopia, Universal Language
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & interlingvistiko
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 10 November 2009
©2009 Ralph Dumain