LA KVAR PATRONOJ DE LA PALESTRO

 

de Lou Harrison


   APOLONO

 

La subita ora pliiĝo!

Ho Apolono, iufoje vi malĝojis pri Hiacinto.

Sed brila, en varmnebuleto,

       kaj trilante melodiojn vi staras,

       kiu eldonas en la spacon

       la neobstrukcatan lumon de la steloj.

Kiam juna, li kruela estis al aliaj muzikistoj

        tamen la muzoja majstro iĝis

      Pro trosenhonto li pagis penton en ŝafejo

              kaj elvenis kun ormezaĵo.

De li vi atendi lernos:

        ĉar sennebula li alvenas nur kiam lin plaĉas,

        brilanta kaj fajra en la koro.

 

   EROSO

 

Li vivis kunlime kun kaoso.

            En liaj okuloj mi vidis la figuron

de la Dio Frenezulo gvidanta

       trans la rompoj de la mondo

       la sendormajn pastrojn de la deziro.

            Vi ĉion kaptas samtempe—

            la birdojn, fruktojn, lunojn, estulojn­

            kaj vi tiras al tuŝado

            la plej malproksimajn etendojn

                   de la spaco.

Lernu sekvi lin kiu gvidas

       la misterajn faradojn de l’universo.

 

   HERAKLEO

 

Ŝi sendis al li serpentojn, batalon kun Amazonoj,

                   en la brutaron tabanon,

                   kaj ankaŭ ŝtormon.

            Li estas la viktimo senriproĉa

            de la edzino de sia patro,

            kaj li freneziĝis kelkafoje,

            anstataŭ ol malami (tiel mi pensas)

      Sed Herakleo mem estis bela kaj forta.

            Mi vidis ekmovi en la beleco

            la harmonian fierecon de lia karno,

            por bategi malpravon, monstrojn,

                    tiranon, kaj kaptlilojn.

           Amo pro la homo devas okazi de temp’ al tempo,

                    por brili ekstere de la pratimo;

                    kaj tio forigos la timon kaj la mallumon.

           Konu tion!

 

    HERMESO

 

Hermeso (la dio persvada)

                   enaere kune kun gruoj,

                   flugas mesaĝojn.

                   Ĉi tiujn al ĝojo kaj al la virkarna flugado krias li,

                   kiu elpensis la modalojn,

                   astronomion, kal la mezurojn.

           Intelekto!

                   Ĉi tie korpigan flugilon trovu,

                   sentu ĉi tie inciton sekvi libere,

                   la vojon plej aeran,

                   por trovi (kiel li) iun lertaĵon kantantan—

                          traktadon kun la steloj—

                   virkarnon leviĝintan unu, du, tri,

                          al brilego.





SOURCE: Harrison, Lou. "La Kvar Patronoj de la Palestro" [translation of "The Four Patrons of the Palaestra"], in Joys & Perplexities: Selected Poems of Lou Harrison (Winston-Salem, NC: The Jargon Society, 1992), pp. 121-122. Further book details: xx, 123, [2] pp. (Jargon; 110) Book design by Lou Harrison and Carter Scholz; interior decorations by Lou Harrison; typography by Carter Scholz; jacket design by Jonathan Williams. After-quotes by Lou Harrison, John Cage, Virgil Thompson. Back cover biographical entry by Ned Rorem.



"Nova Odo" de Lou Harrison
(tradukis Bruce Kennedy el "New Ode")

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Alireteje / Offsite:

Lou Harrison @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 28 March 2011

Site ©1999-2011 Ralph Dumain