Malespera Koro

Vasilij Eroŝenko

Mi vagis sur la tero, mi serĉis tra mondo,
deziris mi trovi la fratojn amantajn,
sed trovis aŭ monstrojn aŭ bestojn sovaĝajn
aŭ ruzajn simiojn nur ĉion mokantajn.

Al frata salut’ ili montras la dentojn,
per mordo respondas manpremon. de l’ frat’,
respondas per kraĉo la koran fratkison,
la fratĉirkaŭprenon per la perfidbat’.

Mi serĉis amikon kun varma fratamo,
kun koro varmega, fidinda en tut’,
sed vane mi trovis nur harpiedegojn
kun longaj ungegoj de l’ ruza, monstrbrut’.

Kaj nun mi laciĝis, mi volas ripozi
profunde en kor’ de l’ patrinter’ amanta,
profunde dormante mi sonĝos eterne
pri frato-amiko min ĉie serĉanta.



FONTO: Erošenko, Vasilij. “Malespera Koro,” en Turo por Fali (Osaka: Japana Esperanta Librokooperativo, 1956), p. 27. (Malgranda Biblioteko; 7) Originala eldono 1923.


Neforgeseblaj Vortoj
de Vasilij Jakovleviĉ Eroŝenko

Lumo kaj Ombro
de Vasilij Eroŝenko

Lu Xun: A Select Bibliography
(in English & Esperanto)

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Vasilij Eroŝenko @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 May 2011

Site ©1999-2023 Ralph Dumain