Vasilij Eroŝenko

Lumo kaj Ombro


Enhavo

La ĝemo de unu soleca animo
    Antaŭparolo de Hujucz
    Unu paĝeto en mia lerneja vivo
    Homarano
    Antaŭdiro de la ciganino
    Malespera koro
    Lulkanto
    La tago de l’ monda paciĝo
    Rakontoj de velkinta folio
Turo por fali
La pafilegoj tondras en la malproksimo
La kvar printempaj skizetoj
La neceseco de komuna lingvo
La problemo de la internacia rilato
    Notoj


La ĝemo de unu soleca animo

Antaŭparolo

Se neniu amas nin, neniu kompatas nian malbenitan popolon, la aŭtoro de La Ĝemo de Unu Soleca Animo estas nia sola fidela amiko. Kiel apostolo de la homaranismo li revis pri la libera mondo, kraĉis je la imperiista kaj militista kulturo, ploris, sopiris kaj indignis por la popolo ofendata, insultata kaj maljuste vivanta. Oni nomas lin revisto, aliaj diras ke li estas anarĥiisto, aliaj timas ke li estas ‘danĝerulo’; ili ĉiuj lin malkomprenas. Li estas homaranisto, nur homaranisto.

Naskiĝinte en unu malgranda vilaĝo en Kurskaja Gubernio, Rusujo, en 1890,1) nia blinda samideano Vasilij2) Eroŝenko pasigis sian vivon grandparte en la Oriento. Li estas la tria filo de siaj malriĉaj gepatroj. Li blindiĝis de morbilo, kiam li estis infano, kaj poste li estis sendita al la blindula lernejo en Moskvo, tie ekkreskis lia genio el la studado de muziko kaj literaturo.

Elirinte el la lernejo kiel juna muzikisto, nia blinda aŭtoro vojaĝis tra la ĉefaj urboj de Eŭropa Rusujo. En 1912 S-ro Eroŝenko iris Londonon por studi en la Normala Reĝa Kolegio por Blinduloj, sed li revenis hejmen post kelkaj monatoj. Li vizitis Japanujon unuafoje en 1914. Dum la Granda Milito3) S-ro Eroŝenko vojaĝis Siamon, Birmon kaj Hindujon, kaj poste reiris Tokion, kie li loĝis kvar jarojn. Li vivis en la vivo de tiu lando, studis ĝian lingvon kaj literaturon kaj mem skribis per japanlingvo multajn poemojn, rakontojn, fabelojn kaj dramojn. La orienta vivo kaj ideo impresis lin tre multe. Liaj verkaĵoj estis eldonitaj en japanlingvo en tri libroj, el kiuj estas parte senkulpaj fabeloj por knabo kaj parte sociaj satiroj. En 1921 la japana imperia registaro elpelis lin el sia lando pretekstante ke li estas ‘danĝerulo’. Poste li venis Ĉinujon kaj instruis Esperanton en la Nacia Universitato en Pekino.

Kvankam S-ro Eroŝenko estas delonge fama verkisto en Japanujo kaj Ĉinujo, tamen tre malmultaj eŭropanoj scias lian nomon. Per tiu ĉi malgranda libro ni povus antaŭvidi ke la eleganta genio de la blinda poeto estos rekonata en la Okcidento same kiel en la Oriento.

Ŝanhajo, Junio 1923.

HUJUCZ.4)


Unu paĝeto en mia lerneja vivo

I

Mi estas blinda, mi blindiĝis kiam mi estis kvar-aĝa. Kun larmoj kaj plendoj mi forlasis la regnon de l’ belaj koloroj de l’ brila sunlumo.1) Ĉu tio ĉi estis por bono aŭ malbono, mi ankoraŭ ne scias. La nokto daŭras longe kaj daŭros dum mi spiras.2) Sed, ĉu mi malbenas ĝin? Ne, certe ne. La fama blinda aŭtoro S-ro Hawkes3) en sia The Hitting of the Dark Trail diras: “La suno en tagmezo montris al mi la mondon kaj ĉiujn ĝiajn mirindaĵojn, sed la nokto montris al mi la universon, la sennombrajn stelojn kaj senliman spacon, la vastecon kaj mirindecon de la tuta vivo; la perfekta tago montris al mi nur la homan mondon, sed la nokto montris al mi la Dian universon. Kvankam la nokto alportis al mi doloron, tre ofte malkuraĝigon, tamen en ĝi mi aŭdis la stelojn kantantajn kune, kaj lernis scii la naturon kaj tra la naturo vidi la Dion de la naturo.”

Tiel diras S-ro Hawkes, kiu perdis unu piedon kiam li estis malgranda knabo, kaj kiu blindiĝis kiam li estis dekkvin-jara; per siaj rakontoj el vivoj de bestoj li fariĝis unu el la plej famaj natursciencistoj de Ameriko. Ĉu mi povas diri la samon? Se mi vivus kiel S-ro Hawkes inter la arbaroj en komforta belega domo ĉirkaŭita de multaj familianoj, eble tiam mi ankaŭ povus diri tion ĉi,4) sed sopirante ĉiam pri la naturo, mi devis ĉiam vivi en la bruego de tiaj urbegoj kiel Moskvo, Londono, Tokio k. t. p.

En bruego de tiuj ĉi urboj la nokto ne igis min aŭdi la stelojn kantantajn kune, ĝi ne instruis al mi tra la naturo scii la Dion. Ĝi instruis al mi tute alion, sed pri tio mi nun ne parolos, mi rakontos nun pri tio, kion oni instruis al mi en la lernejo.

Kiam mi estis naŭ-jara, oni sendis min al Moskvo por lerni ion en la blindullernejo. La lernejo estis fermita de la tuta mondo, la lernantoj estis permesitaj nek eliri ĝin por siaj aferoj nek iri eĉ la gepatran hejmon dum libertempo. Ni ĉiam estis sub la kontrolo de instruistoj. La instruistoj instruis al ni ke la tero estas granda kaj multaj homoj ankoraŭ povas trovi lokon por vivi sur ĝi. Nia amiko Lapin (la knabo dekunu-jara) demandis: “Se la tero estas granda, kial do mia patro neniel povas havigi al si5) eĉ malgrandan pecon da ĝi por kulturi kaj ĉiam devas lui ĝin de la Grafo Orlof?” La instruisto punis lin pro la malsaĝa demando; en nia klaso ni povis demandi al nia instruisto nur saĝajn demandojn. Post kelka tempo la instruisto demandis al Lapin: “Ĉu vi ne komprenas ke via demando estas malsaĝa demando?” Lapin ne povis ankoraŭ kompreni kaj li devis stari, ĝis li estis kompreninta la malsaĝecon de sia demando. Nur post duonhoro Lapin komprenis sian malsaĝecon kaj estis permesita sidiĝi.

Post la leciono mi demandis al Lapin, en kio konsistas la malsaĝeco de lia demando, li diris ke li ne scias.

Mi redemandis: “Sed vi diris ke vi la malsaĝecon komprenis?” “Mi komprenis ke estis malsaĝe stari kaj esti punita pro kia ajn demando”, respondis li.

La instruisto diris al ni ke homoj estas dividitaj en la rasoj, la blanka, la flava, la ruĝa, la nigra k. t. p. La plej civilizita kaj plej progresema raso estas la blanka, la malplej civilizitaj estas la nigra kaj la ruĝa.

Lapin ekstaris kaj demandis: “Ĉu ni estas la plej civilizitaj kaj progresemaj pro nia blanka koloro?” Alia knabo staris kaj demandis: “Kiam dum somero oni nigriĝas pro la suno, ĉu oni ankaŭ malciviliziĝas pro tio?” La instruisto diris ke ambaŭ demandoj estis malsaĝaj, kaj Lapin kaj la alia knabo devis stari, ĝis ili estis komprenintaj sian malsaĝecon.

II

Apud nia lernejo troviĝis la domo de S-ro Perlof. S-ro Perlof estis la estro de la plej fama tea kompanio, kiu enportas en Rusujon la teon6) en grandaj kvantoj el Ĉinujo. Unu fojon S-ro Perlof invitis al sia hejmo la faman ĉinan diplomaton Li Hung-Ĉan.7) S-ro Li, eksciinte ke nia lernejo troviĝis tute proksime de la domo de S-ro Perlof, nepre ekvolis viziti ĝin. S-ro Li Hung-Ĉan venis al nia lernejo en sia ĉina vesto kun harligo sur la kapo. Li estis tre afabla kaj permesis al ni tuŝi lian veston kaj la harligon ankaŭ.

Sciinte ke S-ro Li Hung-Ĉan apartenas al la flava raso, mi kaptis lian manon kaj per palpo penis trovi la diferencon inter la blanka kaj flava koloroj. Post kelkaj minutoj mi demandis al la instruistoj: “Ĉu S-ro Li estas vere flava homo?” La instruistoj diris jes.

“Sed mi ne povas trovi ian diferencon inter la blanka mano kaj la flava.”

Lapin aldonis: “Se S-ro Li apartenas al la flava raso, certe li devas esti malpli civilizita ol ni, sed al mi ŝajnas ke li estas almenaŭ pli afabla ol nia Miĥail.” (Miĥail estis nia servisto, kiun ni tre malŝatis pro lia malĝentileco.) La interpretisto8) diris ion al S-ro Li, kaj li multe ridis, sed post lia foriro mi kaj Lapin estis punitaj pro la malĝentileco al la fremda gasto. Oni permesis al ni nenion manĝi, ĝis ni estis komprenintaj nian malĝentilecon. En la fino9) de la sama tago ni komprenis tion ĉi kaj estis permesitaj iri kun aliaj por vespermanĝo.

Survoje10) al la manĝejo mi diris mallaŭte, klininte min al Lapin, ke la manoj de l’ flava S-ro Li Hung-Ĉan estis pli agrablaj por tuŝi ol la manoj de nia blanka direktoro. Lapin diris al mi ankaŭ en mallaŭta voĉo, ke li pensas S-ron Li Hung-Ĉan esti ne nur pli afabla ol nia Miĥail, sed ankaŭ11) pli civilizita ol niaj blankaj instruistoj.

En la manĝejo nia instruisto ordonis al mi kaj Lapin stariĝi kaj demandis: “Nun do diru antaŭ ĉiuj, pri kio vi murmuris irante tien ĉi?” Elpensi mensogon rapide ni ankoraŭ ne povis tiam, kaj balbutante timeme, ni diris ĉion. La instruisto tre koleriĝis, li ordonis al ni stari genue sur malvarma ŝtona planko kaj diris ke li ne permesos al ni leviĝi, ĝis ni komprenos klare niajn erarojn.

Nenion manĝinte de frua mateno, ni baldaŭ komprenis niajn erarojn. Ni rememoris ĉion malbonan aŭ strangan kion ni ĉiam12) aŭdis de niaj instruistoj pri la ĉinoj, kaj metinte ĉion sur la ŝultrojn de kompatinda Li, ni komencis alterne: “Certe Li Hung-Ĉan13) estas malpli civilizita kaj malpli inteligenta ol niaj blankaj instruistoj, ĉar li vestas sin per stranga virina jupsimila vesto;14) li portas ridindan harligon; kiam li estis malgranda li metis siajn piedojn en malgrandajn lignajn ŝuetojn por fari siajn piedojn por ĉiam malgrandaj...

Nia samklasano kriis: “Sed tion ĉi faras nur ĉinaj knabinoj.” Lapin tute ne balbutante respondis: “La sama afero; se Li Hung-Ĉan estus la knabino, li certe farus tion ĉi.”

Nia samklasanino ekkriis: “Sed nenia knabino, mi pensas, metas siajn piedojn memvole en malgrandajn ŝuetojn; tion ĉi igas ilin fari iliaj gepatroj.” Lapin respondis ne venkeble: “Se knabinoj estus siaj gepatroj, ili farus la samon.” Ĉiuj ridis, kaj mi daŭrigis kalkuli la pruvojn de malcivilizeco de S-ro Li Hung-Ĉan: “La instruisto diris al ni ke la ĉinoj estas la hebreoj de l’ oriento; certe Li Hung-Ĉan estas ankaŭ hebreo de l’ oriento. Li Hung-Ĉan pensas nur pri sia propra profito, li amas monon pli ol ĉion en la mondo, por la mono li vendas ĉion kaj ĉiujn...”

Nun Lapin reinspiriĝis: “Se hebreoj vendis Kriston por la tridek arĝentaj moneroj, sendube la orienta hebreo Li Hung-Ĉan vendus Kriston por tridek kupraj moneroj, se neniu donus pli.” Ĉiuj reekridis kaj ni, entuziasmigite per tio, daŭrigis: Li Hung-Ĉan ŝatas rigardi turmentojn kaj ekzekutojn de krimuloj sur publikaj placegoj; li havas multajn edzinojn; li amas nur siajn filojn kaj tute ne zorgas pri filinoj; se filo naskiĝas li ĝojas kaj festas la tagon, se filino naskiĝas li malĝojas; li rajdas sur homoj; li trinkas teon sen sukero; por sia matenmanĝo Li Hung-Ĉan havas nigran katon, por la tagmanĝo li havas blankan hundidon kaj vermojn, por la vespermanĝo li havas musetojn en mielo; kaptinte pedikon, li frakasas ĝin inter siaj dentoj...”

“Sufiĉas,” kriis la instruistoj ĵetante siajn kulerojn; kelkaj komencis vomi. Ni estis pardonitaj kaj permesitaj manĝi nian vespermanĝon. Ĉiuj ridegis ĝoje, sed ni sidis malĝoje. Larmoj falis en nian supon kaj ni eĉ ne volis ĝin tuŝi. “Vi estas pardonitaj, pri kio do vi ploras?” demandis kelkfoje la instruistoj. Sed ni nenion respondis al ili; unu instruisto, vidinte ke ni tute ne tuŝas la manĝaĵon, iom maltrankviligite venis al ni, kaj demandis: “Kio okazis al vi, pro kio vi ne manĝas kaj nur ploras?” Lapin respondis: “Nun ni mem punis nin sen la manĝaĵo, ĉar ni estis tre malbonaj kaj maljustaj al la flava S-ro Li Hung-Ĉan.” La instruisto nenion diris.

Nokte en sonĝo mi ankaŭ vidis S-ron Li Hung-Ĉan en lia stranga jupo kun ridinda harligo sur lia kapo, sed li estis tiel afabla kaj liaj manoj estis tiel agrablaj por tuŝi.

III

La instruisto instruis al ni ke en ĉiu lando estas iu por regi ĝin, ĉar lando sen registo aŭ kontrolanto, same kiel lernejo sen deĵora instruisto, ne povas progresi. Ni ĉiuj ridetis, ĉar al ni plaĉis nia lernejo15) plej bone, kiam deĵora instruisto estis malsana kaj ni libere povis amuzi nin: kiajn interesajn ludojn ni ludis tiam, kiajn interesajn rakontojn ni aŭdis tiam!

Vidante niajn ridetantajn vizaĝojn, la instruisto koleriĝis: “Mi diris nenion ridindan, pro kio do vi ridetas? Rideti sen kaŭzo estas pruvi ke vi estas malsaĝaj.” Ni silentis.

La instruisto daŭrigis la lecionon: “Por regi Rusujon ni havas imperiestron kun multekosta krono sur la kapo, kun multekostaj vestoj sur la ŝultroj, kun trono por sidi, kun sceptro por teni en la manoj...”

Lapin interrompis la instruiston: “Sed se la imperiestro havus nek la kronon sur la kapo, nek la specialan veston sur la ŝultroj, nek la sceptron en la manoj, ĉu iu povus tiam kompreni ke li estas imperiestro?” La demando estis malsaĝa kaj Lapin devis stari, sed li protestis: “Sed, S-ro instruisto, ni povas vidi nek la kronon multekostan nek la vestojn specialajn; kiel do ni povas ekscii, ĉu tiu ĉi homo estas imperiestro aŭ ne?” La demando estis tre malsaĝa kaj li devis stariĝi genue surplanken.

La instruisto daŭrigis: “Krom la imperiestro, ni havas la nobelaron, ni devas estimi kaj obei nobelojn,16) ĉar ilia klaso estas alta kaj la nia estas malalta.”17)

Ĉar Lapin staris genue kaj ni havis neniun por demandi malsaĝajn demandojn, unu knabino leviĝis: “Ĉar S-ro Langhof (unu blindulo el nobela familio en nia lernejo) naskiĝis en barona familio, ĉu li meritas pro tio ĉi ian specialan estimon aŭ obeon?” La demando estis ankaŭ malsaĝa kaj ŝi devis stari.

La instruisto daŭrigis: “Kiel en la lernejo malbonaj knaboj, similaj al Lapin, ĉiam provas embarasi kaj malhelpi la instruistojn per siaj malsaĝaĵoj, same en la lando estas multaj sentaŭguloj, kiuj ĉiam serĉas la okazon por embarasi kaj malhelpi la regnestron per siaj malsaĝaĵoj. Ni nomas tiujn ĉi sentaŭgulojn socialistoj, anarĥistoj k. t. p. Ni devas timi tiujn ĉi homojn kaj malami ilin.”

Sed neniu el ni iam timis aŭ malamis Lapin, kontraŭe, ni amis lin pli ol iun alian en nia lernejo kaj ni pensis, se la sentaŭguloj en la lando estas tiel bonaj kiel sentaŭguloj en la lernejo, ili tute ne estas timindaj por ni.

Baldaŭ post tiu ĉi leciono la granda princo Sergej Aleksandroviĉ, la onklo de la imperiestro Nikolas la II, ekvolis viziti nian lernejon. Li estis, tiun tempon, la generalo-guberniestro de Moskvo. (La plej alta ofico en la distrikto en Rusujo estis la ofico de guberniestro, sed ekzistis du generalo-guberniestroj, unu en Petrogrado kaj la alia en Moskvo. La generalo-guberniestro havis la potencon super civilaj oficoj same kiel super militaj.) Jam antaŭ unu semajno oni komencis preparigi la lernejon kaj la lernantojn al la akcepto de tiel majesta18) gasto.

Policanoj kaj soldatoj plenigis nian lernejon, korton kaj ĉiujn stratojn en la ĉirkaŭaĵo. Oni timis ke anarĥistoj aŭ revoluciistoj povos ataki la princon sur la vojo al la lernejo. (La granda princo Sergej Aleksandroviĉ estis mortigita per bombo de unu anarĥisto du aŭ tri jarojn post tio.)19)

La fiksitan tagon ĉio estis preta, ni atendis nur sonorilon por kolektiĝi en la granda halo. La sonorilo eksonoris dekkvin aŭ dudek minutojn antaŭ la fiksita tempo.

Pensante ke la servisto faris tion ĉi pro troa fervoro, mi tute ne rapidis iri la halon kaj nur post dek aŭ dekkvin minutoj eliris el nia dormoĉambro. Sur la vojo al la halo min haltigis iu nekonata homo, li demandis min: “Kien vi iras?” Mi respondis: “Mi iras la halon, kie ni atendos alvenon de la onklo de la imperiestro.” Li redemandis, ĉu mi jam tagmanĝis, mi diris jes; kaj li redemandis: “Ĉu la tagmanĝo estis bongusta aŭ ne?” “Se ĝi ne estus bongusta, ĉu vi volas doni al mi alian tagmanĝon pli bongustan?” demandis mi. “Jes, kial do ne?” respondis la nekonato. “Tiam vi devos doni al mi ĉiutage la tagmanĝon kaj vespermanĝon ankaŭ, ĉar ĉiutage la tagmanĝo kaj vespermanĝo estas tre malbongustaj.” La nekonato ridis: “Ĉu al vi povas plaĉi homo, kiun vi ne vidas?”20) demandis li. “Certe, mi ne vidas miajn amikojn, sed mi amas ilin tre multe.” “Ĉu mi plaĉas al vi?”21) “Mi ne konas vin, sed eĉ se mi ekkonus vin, vi ne plaĉus al mi.22) Sed mi havas nek tempon nek deziron por paroli kun vi, ĉar la onklo de la imperiestro tuj devos veni.” Dirante tion ĉi, mi foriris la halon. Oni diras ke dum tiu ĉi konversacio la instruistoj paliĝis, ruĝiĝis: la nekonata homo, kiu parolis kun mi, estis la granda princo mem; per movo de sia mano li malpermesis al iu ajn intermiksi nian konversacion. Post la forveturo de la granda princo mi estis metita specialan ĉambron kaj oni konsiliĝis pri mia forpelo el la lernejo. “Kiel vi kuraĝis paroli tiel malĝentile?” demandis min severe la instruistoj. “Sed mi neniam pensis ke tiu homo estis la princo.” “Kial do ne? Se vi ne povis vidi lian belegan uniformon, se vi ne povis vidi sur lia brusto brilantan ordenon, kiun havas neniu en Rusujo krom li, vi certe povus senti lian majestecon: apud li staris du altegaj ĉerkesaj korpogardistoj; (ĉerkeso estas unu kaŭkaza gento; ili estas rimarkindaj pro sia honesteco, forto kaj braveco. La persono de imperia familio ĝenerale elektadis siajn gardistojn el tiu ĉi gento.) malantaŭ li staris liaj multaj leŭtenantoj kaj adjutantoj, se vi ne povis ĉion tion vidi, vi certe povus tion senti.”

“Ne, mi nenion sentis, mi pensis ke la nekonato estis unu el la policanoj, kiuj pro la okazo plenigis nian lernejon kaj korton kaj kiuj estas tiel malsimpatiaj.”

La instruistoj pardonis min, ĉar mi baldaŭ komprenis la grandecon de mia kulpo; nur mia amiko Lapin diris, ke se la princo havus eĉ la multekostan kronon sur sia kapo kaj la sceptron en la manoj kaj alkondukus kun si la tutan gvardion el Petrogrado, li tamen neniam povus pensi lin esti la princo, sed ĉiam pensus ke li estas nur senceremonia fiera soldato.

IV

Kiel mi jam diris, nia lernejo estis tute izolita de la tuta mondo, sed unu fojon en ĉiuj du semajnoj la instruistoj kun la helpo de servistoj havis kutimon konduki nin al publika ŝvitbanejo, kiun oni luis speciale por ni du aŭ tri horojn.

Unu fojon sur tia vojo al la ŝvitbanejo mi kaj mia amiko Lapin, malrapidiginte niajn paŝojn, restis dudek aŭ tridek futojn malantaŭ la regulaj vicoj de la lernantoj. La instruistoj kaj servistoj, rigardante ĉiam nur antaŭen, ne notis tion. Pasante tiel tra strato duope kun mia amiko, mi estis subite haltigita per demando: “Karaj knaboj, ĉu vi scias kien oni kondukas vin?” Tute senvole ni prenis nian ĉapelon for de la kapo, kaj salutante respekte la nekonaton, ĝentile respondis: “Jes, respektinda sinjoro, la instruistoj kondukas nin al ŝvitbanejo.”

La nekonato ridis enigme kaj demandis: “Por kio? Por igi vin ŝviti?”

“Jes, respektinda sinjoro, por ke ni povu nin lavi, ĉar du semajnoj, la instruistoj diras, estas tute sufiĉaj por malpurigi la korpon.” “Kaj kiom da semajnoj, diras viaj instruistoj, sufiĉas por malpurigi la spiriton?” demandis nin la nekonato. Ni respondis: “La instruistoj ankoraŭ ne diris al ni pri tio.”

Li ree ridis kaj demandis: “Ĉu vi scias ke tre ofte eĉ unu minuto estas tute sufiĉa por malpurigi la homon?”

“O, jes, respektinda sinjoro, dum la kota vetero, elirante el la domo en nian ĝardenon, ni tuj malpuriĝas, ĉar kion ajn ni tuŝu, kie ajn ni paŝu, ni trovas nur la koton kaj malpuraĵojn, sed la instruistoj tiam nur punas kaj insultas nin, ili ne kondukas nin al la ŝvitbaneio tiam.”

Aŭdinte tion ĉi, la nekonato diris: “Ĉie nun estas kota vetero, kien ajn ni paŝu, kion ajn ni tuŝu, ni nur malpurigas nin kaj la instruistoj ne gvidas nin al la banejo por nin lavi, sed insultas kaj punas nin.”

Estis la fino de aŭgusto: la vetero estis belega kaj jam dum du aŭ tri semajnoj ni havis nenian pluvon kaj la paroloj de la nekonato pri la kota vetero estis por ni tute ne komprenataj.

Kelkaj homoj kolektiĝis ĉirkaŭ ni, kaj vidante niajn nenion komprenantajn vizaĝojn kun duon-malfermitaj de miro buŝoj, ili komencis ridi. Tiun saman tempon unu instruisto kun du servistoj alkuris rapidege al ni; batante nin je niaj vangoj, li kriis furioze: “Vi estos kruele punitaj; kiom da fojoj mi diris al vi neniam paroli kun almozuloj, kaj vi faras tion ĉi sur la strato antaŭ la tuta publiko! Pro kio vi staras sen ĉapelo antaŭ tiu ĉi malpura sentaŭgulo? Ho, nekorekteblaj blindaj diabloj!”

Kriante tiel, li kun la servistoj tiris nin plej kruele al la vicoj de la aliaj lernantoj.

En la ŝvitbanejo la instruisto vokis nin en apartan ĉambron, li prenis vergon kaj diris ke li punos nin plej severe, ĉar ni malhonoris nian lernejon. Li diris: “Kion diros Moskva publiko, se oni ekscios ke la lernantoj de la nobla blindullernejo parolas kun malpuraj almozuloj en la strato? Kion oni pensos pri la instruistoj de la lernejo? Kaj tiu almozulo! Li estis la plej terura, kiun iam ajn23) mi vidis en mia vivo: kun malpuraj longaj ungegoj, kovrita per malpura ĉifonaĵo, kun longa barbo, kun tute konfuzitaj kapharoj, kaj de l’ kapo ĝis nudaj sangitaj piedoj nigra de multego da puloj...”

La vergo kolere ekflugis en aero kaj eniĝis mian nudan korpon, la alia bato trafis Lapin kaj la tria ree min.

Kunpreminte la dentojn, mi ĵuris al mi mem ke mi ĝemos nek unu ĝemon, krios nek unu krion, sed je la dua bato Lapin ekkris: “Sed S-ro instruisto, ni neniam sciis ke tiu nekonato estis tia terura almozulo!”

“Kiu do li estis, vi pensis?”

Lapin respondis en mallaŭta voĉo: “Mi pensis ke li estis unu princo...”

Mi aldonis: “Kun iu brilanta ordeno sur la brusto, kiun neniu plu havas en Rusujo krom li.”

Stranga krio eliris el la gorĝo de l’ instruisto; en tiu krio aŭdiĝis al ni ia demando, ia surprizo, ia teruro. La vergo falis el liaj manoj planken. La instruisto, kredeble la unuan fojon kaj povas esti la lastan en sia vivo, ekvidis por unu mallonga momento la malgrandan angulon de la regno de l’ nokto kun ĝia princo, de l’ kapo ĝis nudaj piedoj nigra de multego da puloj, kun speciala ordeno sur brusto, kiun havas neniu krom li en Rusujo.

Reveninte el la ŝvitbanejo al la lernejo, ni atendis severan punon, sed la instruistoj diris eĉ ne unu vorton; mi pensis ke ili timis raporti la aferon al la lernejestro, ĉar se li ekscius ke pro malatento de la instruistoj, la lernantoj estis eblaj paroli kun terura almozulo, li certe unue riproĉus la instruistojn.

*

Por fini tiun ĉi malgrandan skizon, mi devas diri ke la nokto instruis al mi antaŭ ĉio dubi ĉion kaj ĉiujn, ĝi instruis min kredi nek unu vorton de niaj instruistoj, nek unu frazon de kiu ajn aŭtoritato; mi dubis ĉion, mi suspektis ĉiujn aŭtoritatojn; mi dubis la bonecon de la Dio same kiel la malbonecon de la diabloj; mi suspektis la registarojn same kiel la socion kiu fidas ilin.24) Sed al aliaj blinduloj la nokto instruis preni ĉion kiel la veron kaj esti trankvilaj. La plejmulto de miaj amikoj, kiuj prenis kiel la veron ĉion kion instruis la instruistoj, kredis ĉian vorton de l’ aŭtoritatoj, dubis nenion; tiuj amikoj jam de longe atingis certan situacion en la socio25) ĉu kiel muzikistoj, ĉu kiel instruistoj, ĉu kiel laboristoj, kaj vivas komforte, ĉirkaŭite de siaj edzino kaj infanoj, dum mi ĝis nun atingis nenion kaj vagadas dubante ĉion kaj ĉiujn de lando al lando; kaj kiu povas diri ke unu malbenitan tagon mi ne staros en malluma angulo de iu brua strato kiel tiu princo de l’ nokto kaj ne etendos la manon al la pasantoj por peti?...


Homarano

Ekbruligis mi fajron en kor’,
Ĝin estingos nenia perfort’;
Ekflamigis mi flamon en brust’,
Ĝin ne povos estingi eĉ mort’.

Brulos fajr’ ĝis mi vivos en mond’,
Flamos flam’ ĝis ekzistas la ter’.1)
Nom’ de l’ fajr’ estas am’ al homar’,
Nom’ de l’ flam’ estas am’ al liber’.2)

Antaŭdiro de la ciganino

Mia kara, mia bona,
Mia nobla belulin’!
Ciganino diras veron,
Ciganin’ ne trompas vin.

Scias mi knabinajn revojn,
La sekretojn de la kor’,
Scias mi pri homfeliĉo,
Scias mi pri amdolor’.

Kredas vi, ke la feliĉo
Estas via vera sort’,
Kredas, ke belec’ kaj amo
Akompanos vin ĝis mort’.

Kredas vi, ke ne ŝanĝiĝas
Vira amo sub la sun’,
Kredas vi, ke la amikoj
Ne perfidas sub la lun’.

Kredas vi, sed mia kara,
Mia nobla belulin’,
Kredu min, mi diros veron,
Ciganin’ ne trompos vin.

Daŭra amo, daŭra ĝojo
Estas vana belesper’:
En la mond’ ŝanĝiĝas ĉio;
Ĉio pasas sur la ter’.

Pro l’ amat’, pro la amikoj
Venos plej malĝoja hor’,
Kaj por ĉiam nur sopiro
Restos en la juna kor’.

Mia kara, mia bona,
Vin kompatas ciganin’:
Plej fidataj vin perfidos,
Plej amataj trompos vin.

Mia kara, mia bona,
Kompatinda belulin’!
Ciganino vin kompatas,
Sed ne povas helpi vin.

Ne ekzistas ja sorĉado
Kontraŭ la fatala mort’,
Ne ekzistas talismanoj
Kontraŭ malbenita sort’.

Sed memoru, ne forgesu,
Mia kara belulin’,
Estas io en la mondo,
Kio ne perfidos vin.

Tio estas la ponardo,
Tio estas mortvenen’;
Kiam ĉio vin perfidos,
Ili estos vera ben’.

Vi memoru, ne forgesu,
Mia nobla belulin’,
En la venĝ’ ponard’ vin helpos,
Mortvenen’ ne trompos vin.

Mia kara, mia bona,
Mia nobla belulin’!
Ciganino diras veron,
Ciganin’ ne trompas vin.

Malespera koro

Mi vagis sur tero, mi serĉis tra mondo,
Deziris mi trovi la fratojn amantajn,
Sed trovis aŭ monstrojn aŭ bestojn sovaĝajn
Aŭ ruzajn simiojn nur ĉion mokantajn.

Al frata salut’ ili montras la dentojn,
Per mordo respondas manpremon de l’ frat’,
Respondas per kraĉo la koran fratkison,
La fratĉirkaŭprenon per la perfidbat’.

Mi serĉis amikon kun varma fratmano,
Kun koro varmega, fidinda en tut’,
Sed vane, mi trovis nur harpiedegojn1)
Kun longaj ungegoj de l’ ruza monstrbrut’.2)

Kaj nun mi laciĝis, mi volas ripozi
Profunde en kor’ de l’ patrinter’ amanta,
Profunde dormante mi sonĝos eterne
Pri frato-amiko min ĉie serĉanta.

Lulkanto

Ploras knabo, ploras kara,
Ploras en lulil’.
Li ne volas kontentiĝi
Eĉ je belludil’.

Ŝajnas io lin timigas
En la noktmallum’.
Vidas ion li teruran
En mistera1) fum’.

Tremas li... ho, mia knabo!
Mia kara Ĥin’!
Kiaj nun2) fantomoj venis
Por timigi vin?

Ĉu timigas vin Japano
Kun pafil’ en man’?
Ĉu vi timas ke vin batos
Blanka Eŭropan’?

Vi ne estas la unua,
Mia kara Ĥin’.
Se ne batas ni aliajn,
Oni batas nin.

Ĉu3) vi timas, ke gajvivon
Kun muzik’ kaj vin’,
Kun opi’, hazardaj ludoj,4)
Kun la kromedzin’

Ne atingos vi? Kaj via
Malbenita sort’
Igos esti vin ĝinrikŝo*)
Ĝis mizera mort’?

Vi ne estos la unua,
Mia kara Ĥin’.
Se ne rajdas ni aliajn,
Oni rajdas nin.

Ĉu vi timas ke friponoj5)
El la fremda land’
Rabos vin, patrujon vian
Kiel verrabband’?

Igos la filinon vian
Esti kromedzin’,
Igos filon esti ‘kuli’6)
Ĝis malbena fin’?

Sciu, ne unua estos
Vi, ho, kara Ĥin’.
Se ne rabas ni aliajn,
Oni rabas nin.

Tia estas, oni diras,
Leĝo de natur’.7)
Tia estas ĉefprincipo8)
De l’ benitkultur’.9)

Ĉu ne plaĉas al vi tio,
Mia kara Ĥin’?
Ĉu vi volus ke ne nasku
La patrino vin?

Vi ne estis la unua,
Kompatinda Ĥin’.
Sen demand’ pri nia volo
Oni naskis nin.

Dormu do trankvile, knabo,
Dormu kun ludil’.
Nokte ĉiuj bonaj knaboj
Dormas en lulil’.

——————

*) En Oriento la homo, kiu tiras per siaj manoj la duradveturilon, estas nomata ‘ĝinrikŝo’.10)


La tago de l’ monda paciĝo

Sur luksa balkono staris patrino kun filo, ili rigardis armeon venkintan, pasantan triumfe la domon; ĝojis patrino, ĉar estis la tago de l’ monda paciĝo, sed ploris la knabo...

“Infano, ne ploru, karulo, ne estu malĝoja: la monda milito finiĝis, finiĝis suferoj homaraj. Rigardu bruantajn standardojn! Ĉu ili ne estas flugiloj de l’ paco eterna sur la tero? Rigardu la vizaĝojn de tiuj venkintaj herooj! Ĉu vi ne legas en ili trankvilon senfinan al tute ellacigita1) patrujo, senliman ripozon al multe suferanta homaro? Aŭskultu, infano, en la marŝo heroa aŭdiĝas triumfo de l’ belaj ideoj, en bruo de venkaj standardoj aŭdiĝas plenumo de revoj poetaj, de l’ noblaj esperoj de la tuta homaro. Pn universala2) frateco, pri la egaleco de l’ homoj, pri la liberiĝo de ĉiuj nacioj...”

“Patrino, silentu, mi petas, petegas, silentu... Inter triumfe bruantaj standardoj mi vidas... Patrino! Vidiĝas la manoj de la frato, nur manoj... Mi ilin jam vidis en sonĝoj sendormaj, ili min prenis ĝentile, karesis la vangojn ameme, dorlotis la kapon petole kaj prenis kun amo al... Patrino! Nenio ja estis, ne estis la brusto, estis nur manoj per bombo deŝiritaj,... Mi falis abismon... Ho sonĝoj malbenitaj, ho manoj amataj!...

“Inter la kapoj fieraj de tiuj herooj mi vidas... Patrino! Vidiĝas al mi la kapo de la patro, nur la kapo... Mi vidis jam ĝin dum noktoj sendormaj en sonĝoj teruraj... La patro ridetis je mi, parolis kaj ŝercis afable kaj volis ke mi ree lin kisu3) kiel antaŭe, kaj li... Ho patrino! Li prenis per la manoj la kapon de l’ kolo kaj ĝin li etendis por kiso, etendis la kapon per sabro tranĉitan... Ho sonĝoj teruraj! Ho la kapo plej kara!...”

Triumfe pasis la vicoj heroaj.

“Deliro, infano, ne ploru, ne estu malĝoja! Aŭskultu la marŝon heroan, aŭskultu trumpetajn signalojn!”

“Sed, panjo, aŭskultu, tra marŝo solena aŭdiĝas la sonoj malĝojaj, tra kantoj heroaj aŭdiĝas plorado senkonsola. Iu do ploras, iu do plendas, kiu li estas? Aŭskultu!”

“Deliro, infano! Kiu ekplorus en tagoj de granda triumfo? Kiu plendus en tagoj de l’ monda paciĝo?”

“Sed, panjo, aŭskultu atente... Ĉu nun vi ne aŭdas?”

“Ho, jes, nun mi aŭdas ĝin, tio ĉi estas amato de la frato, tio ĉi estas nia hundego; de kiam pereis la frato, ĝi ĝemas kaj nenion ĝi manĝas. Aŭdinte la marŝon triumfan, ĝi rememoris la mastron heroan... Delonge mi volis, sed nun mi ordonos ke oni ĝin tuj pafmortigu; ne povas ĝi vivi sen mastro, pro kio do ni ĝin suferigu?...”

“Aŭskultu, patrino, tra sonoj de la kanto heroa aŭdiĝas, mi aŭdas kriojn dolorajn, iu do ie suferas, iu do ie ja krias de ia doloro malgraŭ la tago de l’ granda triumfo, spite la feston de l’ monda paciĝo...”

“Deliro, infano, tiu ĉi estas ĉevalo de la patro; aŭdinte la kanton heroan, ĝi ekrememoris lin, nian mortintan heroon... Delonge mi volis kaj nun mi ordonos, ke oni ĝin ankaŭ mortigu; ĝi ankaŭ ne povas forgesi la mastron, ĝi ankaŭ ne devas bleki malĝoje la tagon de l’ granda triumfo, la feston de l’ monda paciĝo...”

“Sed ree aŭskultu! Tra bruo de venkaj standardoj mi aŭdas plorojn sopirajn, aŭskultu...”

“La febra imago, infano, neniajn mi aŭdas plorojn; tio ĉi estas la kanto kukola...”

“Sed, panjo, pri kio kukolo sopiras dum tiu ĉi tago de l’ granda triumfo?... Rigardu salikojn; klininte sin super rivero, ili ja ankaŭ sopiras; patrino, pro kio sopiras salikoj dum la tago de l’ monda paciĝo? Patrino, ordonu ĉasiston ke li pafmortigu ĉiujn kukolojn en nia arbaro, ili ne devas sopiri en la tagoj de l’ granda triumfo; ordonu hakiston forhaki de tie ĉi ĉiujn salikojn, ili ne devas sin klini super rivero kaj plori en la tago de l’ paco tutmonda; kaj ankaŭ ordonu, patrino, mi petas, ordonu ke oni mortigu ankaŭ min. Kiel la hundo ne povas jam vivi sen la frato, kiel la ĉevalo ne volas nun vivi sen la mastro, same, ne povas mi vivi sen la frato, ne volas mi kreski senpatre! Lasu min morti kun miaj amataj, lasu min dormi kun miaj plej karaj! Kaj vi... Super la maroj da sango kaj larmoj homaraj, super oceanoj da homaj suferoj vi turon konstruu el ostoj de tiuj mortintaj; starigu standardojn patrujajn sur ĝin, ludu la marŝojn triumfajn, kantu heroajn baladojn kaj festu la venkon kaj ĝoju tutmondan paciĝon!...”

Li ploris. Ĉio jam estis trankvila, foriris heroaj kavaliroj, nur de malproksime aŭdiĝis ankoraŭ la heroaj tamburoj kaj sonoj de venka trumpeto. Sin apoginte al balkon-balustrado, li ploris kaŝinte sian vizaĝon en la manojn; silente senmove rigardis lin ŝi; ŝi, ŝajnis, komencis kompreni ke por la venko patruja, por la paco tutmonda oni forpagis la pacon de ŝia animo...

Ĉio estis trankvila, formortis en la malproksimo tremoj de venkaj tamburoj, degelis en bela aero trumpetaj triumfaj signaloj; ĉio ekdronis en trankvilon, nur ĝemis la hundo, nur la ĉevalo plendis je sorto, kaj ie sopiris kukolo, kaj klininte sin super rivero malĝojis pri io salikoj; sin apoginte al balkon-balustrado li ploris kaŝinte sian vizaĝon en la manoj. Silente senmove rigardis lin ŝi; ŝi, ŝajnis, komencis kompreni la esencon de l’ monda milito, la esencon de l’ tuthomara paciĝo...


Rakontoj de velkinta folio*

— Malgrandaj Fabelaj Skizoj de Ŝanhaja Vivo —

Antaŭparolo

Estis aŭtuno, fariĝis malvarme. Tio ĉi estis la unua aŭtuno, kiun mi devis pasigi en Ŝanhajo. La rememoroj pri la printempo en Japanujo kun karaj amikoj, kun noblaj ekscitoj igis ĝin ankoraŭ pli malĝoja, pli malvarma. Mi estis tiel soleca en tiu ĉi granda nekonata urbo. Feliĉe mi trovis tie ĉi du miajn amikojn kiujn mi konis jam1) en Japanujo. Ili venis el Japanujo iom antaŭ mi, ili ankaŭ sentis solecon. Preskaŭ ĉiam ni estis kune; Ĉinujo por ni estis enigmo por kies solvado ni havis nek deziron, nek energion. Mi pensis pri Eŭropo, miaj amikoj revis pri Sudaj Insuloj aŭ pri Tibeto. Ni sentis ke nia feliĉa ŝipo rompiĝis senreturne, ni estis ĵetitaj sur la dezertan insulon nomatan ‘Ŝanhajo’; ni havis nek esperon rekonstrui novan ŝipon, nek kuraĝon pensi pri Ĉinujo kiel nia nova lando. Senespere ni rigardis la homan maron, senrilate ni staris sur la bruanta dezerta insulo. Kiel ofte pasante tra granda bazaro, kie miloj da homoj vendadis kaj aĉetadis, trompadis kaj estis trompataj, je la akompano de homviva bruego ni, kun ridetoj sur la lipoj, kun neelportebla doloro en la koroj, diradis: “Jen estas vera netrapasebla arbaro.” Vagante en ‘La Nova Mondo’,** kiel ofte ni ripetadis: “Por trovi solecon, kial homoj deziras iri montegojn – ili venu ‘La Novan Mondon’ kaj ili sentos sin pli solecaj ol ie en Himalajaj Montoj.”

Unu tagon ni vagadis sencele tra tiu ĉi urbo kaj subite haltis antaŭ unu granda arbo; ĝi estis jam tute nudigita, nur unu velkinta folio vidiĝis sur ĝi kaj vido de tiu soleca folio sur la granda arbo impresis nin nedireble; ni staris sen movoj, sen vortoj, sed en niaj ĉiam dolorantaj koroj eksonis miloj da demandoj: “Ĉu ĉiu el ni ne estas simila al tiu folio? Ĉu ni ne estas velkintaj folioj sur granda arbo de l’ vivo ?” Ho, kiel ni kompatis ĝin, ĉar ni mem estis tiel kompatindaj. Ĝi, ŝajnis, diradis al ni: “Mi faris ĉion por daŭrigi la vivon sur la arbo, por ŝpari la vivon mi amis neniun krom min mem. La celo de l’ vivo estis ne fali de l’ arbo, kaj jen mi estas sola, malĝoja, malvarma kaj velkas de pensoj ke mi faris nenion utilan, mi amis neniun, mi pensis ĉiam nur pri mi mem...” Ni staris sen movoj, sen vortoj. La folio falis sur mian ĉapelon, mi prenis ĝin al2) mi.

Dum noktoj malvarmaj, dum noktoj aŭtunaj, dum noktoj solecaj, sendormaj, kiam kaŝinte vizaĝon en la kuseno mi penadis deteni min de ploregoj, deteni min de ĝemoj pri la detruita feliĉa ŝipo, la velkinta folio aperadis antaŭ mi kaj rakontadis siajn historiojn, kaj aŭskultante ilin mi forgesis iom post iom la feliĉan ŝipon, kiun mi pereigis per mia propra mano. Kaj nun mi ne bedaŭras plu mian ŝipon, ne ploras pri ĝi; kaj se ĉio turniĝus esti nur sonĝo; se mi vekiĝinte trovus ke la feliĉa ŝipo estas ankoraŭ sendanĝera en miaj manoj, ke mi povas ankoraŭ laŭvole direkti ĝin, mi ne ŝanĝus direkton, ne movus eĉ iom la ŝipdirektilon; mi irus la maron kie pereis la ŝipo.

Tie ĉi estas nur kelkaj rakontoj de la velkinta folio, se tiuj ĉi rakontoj ekscitos kelkajn bonajn pensojn en la kapo de miaj legantoj, se ili vekos kelkajn noblajn sentojn en ilia koro – la vivo de l’ velkinta folio ne estos travivita vane, kaj mia aŭtora celo estos atingita.

(Dediĉo al ĉinaj legantoj)3)

——————

*) Tiujn ĉi skizojn dediĉas la aŭtoro al siaj karaj ŝanhajaj amikoj.
**) ‘La Nova Mondo’ estas la plej granda amuzejo en Ŝanhajo, en kiu estas teatro, trinkejo, ludejo k. t. p.

——————

I. La strata arbo

En la stratoj de tiu ĉi urbo mi konas unu grandan arbon, nun ĝi staras silente, nun ĝi diras nenion, nenion ĝi volas nun diri; kaj mi ne scias kiom da jaroj ĝi vivis, kian aĝon ĝi havas, sed scias mi vere ke tiu ĉi arbo vidis honoron de la imperiestroj de tiu ĉi lando, vidis ankaŭ ilian malhonoron kaj falon. Ĝi vidis la popolon de tiu ĉi lando rabitan de samlandaj4) altrangaj rabistoj, ĝi vidis la popolon rabitan de fremdaj malaltrangaj rabistoj, kaj ploris ĝi tiam kaj petis la venton: “Ho, vento, faligu min tuj por ke nenion mi vidu!” Sed la vento respektis la arbon, ĉar ĝi estis tiel antikva. Kaj nun la arbo vidas la popolon rabatan de samlandaj, same kiel de fremdaj rabistoj, de flavaj kaj blankaj rabistoj, sed nun ĝi jam diras nenion, nenion ĝi volas nun diri, pro kio mi tute ne scias.

Tiu ĉi arbo vidis, kiel la popolo de tiu ĉi lando faladis sklaveme en koton por honori siajn ‘unua-naskulojn’ aŭ ‘homegon’;5) ĝi vidis, kiel popolo faladis en polvon antaŭ la fremdaj buĉistoj kaj tiam ĝi kriis al la hakistoj hakantaj la arbojn por fari la novajn stratojn laŭ la nova blankmonda6) stilo: “Ho, haku min tuj, haku rapide, por ke povu neniam mi vidi ĉu flavajn diablojn ĉu blankajn demonojn, por ke povu mi vidi nek la sklavan popolon, nek la pli sklavemajn regantojn!” Sed la hakistoj nur klinis respekte la kapojn antaŭ la arbo, ĉar ĝi estis tiel antikva. Kaj nun tiu arbo vidas ke la popolo de tiu ĉi lando kuŝas en koto, vivas en polvo adorante en timo samlandajn kaj alilandajn buĉistojn, sed nun ĝi diras nenion, nenion ĝi volas nun diri, pro kio mi tute ne scias.

Ĝi vidis, kiel aperis grandaj novaj stratoj en la blankmonda stilo, aperis majestaj domegoj por la monavidaj rabistoj samlandaj kaj fremdaj, aperis belegaj ĝardenoj kaj parkoj, en kiuj nur la popolo de tiu ĉi lando ne rajtas promeni, kaj la arbo ekkriis en malespero: “Ho, kio okazis al tiu ĉi popolo, kio okazis al tiu ĉi lando? Ĉu la granda spirito de tiu ĉi popolo formortis? Ĉu la granda animo de tiu ĉi lando forflugis por ĉiam? Ĉu la koro heroa neniam plu batos en la brustoj de tiuj junuloj?...”

Neniu respondis al la arbo, neniu ja sciis ĉu la granda spirito de l’ popolo formortis, ĉu la granda animo de l’ lando forflugis por ĉiam, kaj de tiam la arbo silentas, de tiam ĝi plu ne parolas, ĝi volas plu diri nenion, ĝi staras silente en stratoj de tiu ĉi urbo. Silente rigardas ĝi nun la junulojn de l’ kelkmiljara popolo, kiuj komencas per pilkaj ludoj kaj olimpiaj sportoj7) kaj finas per hazarda ludo en kiu ilia propra honoro kaj la honoro de ilia popolo estas ĵetata sur tablon kun lastaj dolaroj, aŭ per servo en la rabistaj armeoj; sen ia riproĉo rigardas ĝi nun la junulojn, kiuj komencas per glaso da malkara vino kaj finas per pipo da vivkosta opio; silente rigardas ĝi nun, kiel la plej aĝaj de l’ kelkmiljara lando komercas per siaj principoj, vendas kaj transvendas la landon,8) perfidas la popolon... La arbo plu diras nenion, pro kio mi tute ne scias.

II. Pri lando de revoj

Estis printempo, la junaj folioj de l’ arbo antikva kantis verdajn himnojn al la suno, al varmaj revplenaj vesperoj, al la luno mistera, al la steloj enigmaj...

Ili tremis de ĝojo, tremis de amo, kiu plenigis ĉiujn iliajn fibretojn. Ili demandis la arbon: “Ho, bona arbo, ho, arbo antikva, diru al ni, kiel ni uzu la amon? Diru al ni, kiel ni vivu, kiun ni amu?” Sed la arbo silentis, nenion ĝi volis paroli, kaj la folioj estis malĝojaj, estis malgajaj la verdaj folioj tremantaj de l’ amo.

Estis la nokto kvieta, silenta. La luno mistera ensorĉis la mondon, ĉielaj stelaroj disŝutis la brilajn enigmojn tra la universo, la petolemaj sonĝoj plenigis la teron kaj ŝercis la ŝercojn printempajn je reĝoj en marmoraj majestaj palacoj, je knabo-paŝtistoj sur kampaj herbejoj.

Tute noktiĝis...

En tiu nokto printempa ekdormis ankaŭ la suda zefiro, ekdormis sur la vojo al la Granda Rivero,9) al la urbo en la blankmonda stilo,10) ekdormis sur la vojo for de l’ sudaj maroj. Ĝi dormis sur la vojo, kaj la petolemaj sonĝoj komencis la ŝercojn printempajn.

Eksonis11) la urba horloĝo, ĉar ĝi ne dormis eĉ tiun nokton printempan.

La zefiro vekiĝis en granda surprizo. “Ĉu tio estis nur sonĝoj printempaj?” ekkriis la suda zefiro. La petolemaj sonĝoj ridante rapide forflugis.

“Atendu, atendu!” kriis la suda zefiro. “Atendu, ho, sonĝoj printempaj, atendu almenaŭ unu momenton, respondu almenaŭ al unu demando.” Sed la sonĝoj ridante rapide forflugis. Sur la facilaj flugiloj la suda zefiro flugis post ili por ilin kapti.

“Atendu, atendu!” ĝi kriis. “Respondu almenaŭ unu demandon.” La petolemaj sonĝoj sin kaŝis de la suda zefiro en la verdaj folioj de l’ arbo antikva. Tuj venis la zefiro kaj diris al la arbo: “Ho, bona arbo kun verdaj folioj, diru al mi, kien forflugis la sonĝoj de l’ nokto printempa?” Sed la arbo silentis. Ridetis la sin kaŝintaj sonĝoj. La verdaj folioj tremis de rido. Kisante la verdajn foliojn, la suda zefiro demandis pasie: “Ho verdaj folioj, diru, ho verdaj fratetoj, kien forflugis la sonĝoj printempaj?” La verdaj folioj respondis petole: “Ni ne scias,12) ni klare ne vidis, ĉar estas ja nokto. Sed eble la sonĝoj forflugis al la bela stelaro de l’ Suda Kruco.” La verdaj folioj ja pensis, ke la sonĝoj de l’ nokto printempa restos kun ili por ĉiam. La sonĝoj ridetis. La arbo silentis.

La suda zefiro daŭrigis pasie: “Ho verdaj folioj, ho verdaj fratetoj, mi sonĝis pri lando de revoj, mi sonĝis feliĉan insulon; ĝi estas sur la maro de amo eterna, ĝi havas havenon de amikeco neniam ŝanĝebla; en tiun havenon fluas belega rivero de neelĉerpebla ĝojo; sur ĝi floras la floroj de fideleco kaj konfideco, kreskas la arboj de virtoj; tie altiĝas la monto de libero, tie brilas la suno de vero, la luno de justo, la steloj de belaj artoj... Ho, la mirakloj de l’ lando de l’ revoj ne estas elkalkuleblaj. Ho verdaj folioj, venu kun mi. Ho verdaj fratetoj, venu al la lando de l’ revoj.”

“Sed la vojon, ĉu la vojon vi scias al tiu lando de l’ revoj? Ho, diru rapide, diru, ho suda zefiro!” demandis fervore la verdaj folioj.

“La vojon... nur la vojon mi tute ne scias, mi volis demandi la sonĝojn printempajn pri la vojo, sed ili forflugis...” respondis malĝoje la suda zefiro.

La verdaj folioj ekkriis ĝojege: “Ho, tiuj sonĝoj kaŝiĝis sur tiu ĉi arbo; tuj ilin demandu, demandu pri la vojo al la lando de l’ revoj!”

Sed la petolemaj sonĝoj printempaj ne estis jam tie, ili sekrete forflugis ridante je l’ suda zefiro, ridante je l’ verdaj folioj. La arbo silentis.

Kaj dubis la verdaj folioj kaj petis la arbon: “Ho bona arbo, ho arbo antikva, diru al ni, ĉu la vortoj de l’ suda zefiro estas kredindaj? Diru al ni, ĉu oni povas kredi la sonĝojn printempajn de varma revplena nokto, kiam la luno mistera ensorĉas la mondon, kiam ĉielaj stelaroj disŝutas la brilajn enigmojn tra la universo?”

La arbo silentis, ĝi volis paroli nenion, ne volis ĝi diri ke la sonĝoj pri la lando de l’ revoj forflugis al la nordo, al tiu neĝlando mistera, al la lando de granda spirito, de fortoj kaŝitaj, kiuj minacas renversi la mondon; ne volis ĝi diri ke la sonĝoj pri la lando de l’ revoj ne timas malvarmon, ne timas la frostojn; ne volis rakonti la arbo antikva, kiel multe amas la sonĝojn tiuj neĝlandanoj.

La suda zefiro ekkriis: “Ho verdaj folioj, venu kun mi, ho verdaj fratetoj, venu por serĉi la landon de l’ revoj! Mi sentas ke ĝi estas proksima.”13)

“Ni sentas nenion,” respondis la verdaj folioj. La suda zefiro daŭrigis pasie: “Kaj se la lando de l’ revoj nenie ekzistas, ni mem kreos ĝin!” “Sed kiel? Kiel ni mem povas krei la landon de l’ revoj kun la suno de vero, kun la luno de justo, kun la monto de libero?” demandis la verdaj folioj hezite. La suda zefiro respondis: “Per la granda potenca spirito de niaj junaj kuraĝaj animoj. Tiu ĉi granda spirito de junaj kuraĝaj koroj estas ĉiopova, ĝi estas la Dio kreinta, kreanta kaj kreonta la mondojn!”

“Ho bona arbo, ho arbo antikva, ĉu la spirito de niaj junaj animoj estas fidinda?” demandis la verdaj folioj. La arbo silentis, nenion ĝi volis paroli, kaj multaj folioj ekkriis: “Ni iros nenien, nenien ni iru por serĉi la landon de l’ revoj, nenien ni iru de niaj naskobranĉoj,14) nenien de tiu ĉi arbo antikva!”

La arbo silentis. La suda zefiro forflugis sur la facilaj flugiloj...

Ektagiĝis...

III. La sekreto de unu malgranda knabino

Estis printempo, la verdaj folioj de l’ arbo antikva tremis de amo kaj ĝojo. Ĉio ridetis: la blua ĉielo, la suno fiera, la strangaj nubetoj serĉantaj feliĉon en la spaco senlima. Tiun tagon printempan venis al la arbo antikva malgranda infano, venis naŭ-jara knabino; ŝi ankaŭ ridetis, ŝi ankaŭ tremis de l’ amo kaj ĝojo. Ŝiaj okuloj briletis de ia kaŝita espero.

Ŝi diris: “Ho, bona arbo kun verdaj folioj, ĉu estas vere ke ĉiuj homoj estas mortemaj? Ĉu tio signifas ke mia frato ankaŭ devas nun morti? Ho, certe ne, ĉar li estas ankoraŭ nur dekdu-jara, ĉu ĉiuj dekdu-jaraj knaboj devas morti nur pro tio ke ĉiuj homoj estas mortemaj? Ho, bona arbo kun verdaj folioj, mi amas neniun krom li; krom li mi havas neniun por ami, ĉar mi malamas geonklojn, ĉar por enterigi la patron ili forvendis mian plej aĝan fratinon, por enterigi patrinon ili forvendis la duan fratinon kaj nun ili volas forvendi ankaŭ min, ĉar ili volas inviti faman kuraciston por ke li kuracu la fraton.15) Ho, sed la frato neniam konsentos je tio. Ho, bona arbo kun verdaj folioj, parencoj vendadas knabinojn, sed kiu do ilin aĉetas? La frato diras ke oni aĉetis miajn pli aĝajn fratinojn por ilin vendadi dum noktoj. Ĉu tio ĉi estas la vero? Mi ofte volas iri bazaron, kie oni komercas per la knabinoj, sed neniu volas montri la lokon al mi... Ho, bona arbo kun verdaj folioj, ĉu tusi per sango estas tiel danĝera malsano? La geonkloj diras al mi ke la frato ne devas eliri ei sia ĉambro, ne devas amuzi kun siaj amikoj, ne devas studi, ne devas legi, ne devas multe paroli; li devas nur kuŝi en lito trankvile aŭ sidi en sia seĝego antaŭ la fenestro. Ho, kiel malĝoja li estas! Ĉar tra la fenestro vidiĝas nur altaj malpuraj brikmuroj. Ho, bona arbo kun verdaj folioj, pro kio ĉie oni konstruas altajn malpurajn brikmurojn? Ĉu tio ĉi estas por tio ke oni ne povu vidi la mondon liberan, la arbojn en vestoj printempaj?

“Ho, bona arbo kun verdaj folioj, mi ankaŭ ne devas plu sidi kun la frato, ne devas apogi min sur liajn genuojn, ne devas amuzi min kun li, ĉar la geonkloj diras ke mi estas jam granda knabino, sed kiel do povas mi vivi aparte de l’ frato? Mi amas nur lin, li amas nur min, ni ambaŭ malamas la geonklojn, ĉar por enterigi la patron ili forvendis la plej aĝan fratinon, por enterigi la patrinon ili forvendis la duan...

“Ho, bona arbo kun verdaj folioj, vi certe ne diros al ili mian plej grandan sekreton, vi diros ĝin al neniu, nek al nubetoj flirtemaj. Ĉu ne?

“Tuj kiam venas la nokto, tuj kiam ĉiuj estas dormintaj en la domo, mi ŝtele iras al la ĉambro de l’ frato, kaj tiam mi estas feliĉa kaj tiam mi ĉion forgesas. Mi kuŝas kune kun li en lia lito, mi dormas en liaj ĉirkaŭprenoj; ĝentile karesas li min, ameme mi kisas la palan vizaĝon kun strangaj makuloj sur la vangoj...

“Ho, bona arbo kun verdaj folioj, kiel feliĉaj ni tiam estas! Ni tiam parolas pri multaj aferoj: pri Dio en alta ĉielo, pri belaj anĝeloj, pri miaj gepatroj flugantaj inter la belaj stelaroj, pri monstroj naĝantaj en maro, pri teruraj diabloj vagantaj sur montoj, pri ruzaj vulpoj, pri timigaj lupoj kaŝantaj sin en grandaj arbaroj, pri la blankaj homoj vivantaj en nia urbo...

“Kaŝinte nin kun niaj kapoj sub la litkovrilo, ni ofte bruligas kandelon sub la kovrilo kaj amuziĝas per ludoj diversaj aŭ trankvile admiras la bildojn en libroj por blankaj infanoj kaj, kiam mi tute laciĝas, mi ekdormas trankvile en liaj ĉirkaŭprenoj kaj dormas, ĝis horloĝo vekas nin per sia muziko.

“Ho, la horloĝo estas bonega amiko, ĝi scias bonege kiam nin veki por ke la geonkloj nenion eĉ povu suspekti, kaj tiam mi ŝtele foriras al mia ĉambro, kaj tie atendas ĝis ĉiuj leviĝas...

“Ho, bona arbo kun verdaj folioj, mi dubas, mi tute ne kredas ke tusi la sangon estas tiel danĝere. Vi certe ne diros al ili mian sekreton, vi diros pri ĝi al neniu, nek al printempaj ventetoj nek al nubetoj flirtemaj...

“Ho, bona arbo kun verdaj folioj, ankaŭ mi tusas la sangon, sed tion ĉi scias neniu, mi tusas sekrete kaj kaŝas la sangajn kraĉaĵojn kaj, se mi ne povas kaŝi la sangon, mi simple englutas kraĉaĵon; kaj vidu, mi ĉie promenas kaj ludas kun miaj amikoj kaj estas tiel feliĉa; sed la frato, li devas nur kuŝi en la lito aŭ sidi antaŭ la fenestro, el kiu vidiĝas nur altaj malpuraj brikmuroj.

“Ho, bona arbo kun verdaj folioj, por kio oni bezonas malpurajn brikmurojn?...

“Sed la plej malbona afero estas ke la frato ĉiutage devas trinkadi la plej abomenan trinkaĵon.

“Ho, bona arbo kun verdaj folioj, ĉu estas kredinda afero ke per malbongusta kuracilo16) oni povas kuraci la malsanon de pulmoj? La geonkloj diras jes, sed la frato ne kredas, kun larmoj li ĉiam ĝin trinkis, sed nun li ne trinkas ĝin plu, nun preskaŭ ĉiam mi trinkas la kuracilon anstataŭ li: ĉiunokte kiam duope en lito ni ludas la kartojn, la frato ĉiam faras kondiĉon, ke kiu malgajnos la ludon, devas trinki la kuracilon. Li ĉiam gajnas, ĉar li estas tiel saĝa kaj mi ĉiam devas trinki trinkaĵon anstataŭ li; ho, kiel ridas li ĉiam pri tio!...

“Kaj niaj geonkloj certe scias nenion pri tio, ho, mia frato estas tiel zorgema kaj saĝa, lia saĝeco mirigas tre ofte eĉ miajn geonklojn...

“Ho, bona arbo kun verdaj folioj, ĉu estas vere, ke tro saĝaj infanoj ne vivas longe? Mi tion ne kredas, ĉu vi? Ĉu nur malsaĝaj atingas la maljunecon? Ho, tio ĉi estus tiel terura; miaj geavoj vivis ĝis naŭdek kaj tamen multaj diras, ke ili estis iom saĝaj; ĝis kia do aĝo vivos niaj geonkloj, ĉar neniu diras ke ili estas eĉ iom saĝaj?...

“Ho, bona arbo kun verdaj folioj, donu al mi kelke da viaj folioj! Mi volas kunplekti el ili la verdan kronon por mia frato malsana...”

Ŝi streĉis la manojn al la arbo.

La verdaj folioj ekkriis: “Ho, bona arbo, ho, arbo antikva, ĉu povas ni konfidi nin al tiu kreskaĵo nomata la homa infano?” La arbo silentis, ĝi volis paroli nenion. Kaj dubis la folioj kaj multaj el ili ekkriis: “Al neniu konfidos ni nin, nenien ni iros de niaj naskobranĉoj, nenien de nia patrarbo!”

Nur kelkaj branĉetoj kliniĝis al la tero, nur kelkaj folioj surfalis la teron, kaj la knabino kun ĝojo kolektis foliojn, kaj kunplektante el ili la verdan kronon, ŝi iris kantante al la hejmo, kie atendis ŝin la frato kun pala vizaĝo, kun strangaj makuloj sur la vangoj. Li estis jam morta...

La arbo silentis, la arbo ne volis rakonti ke la verda krono ornamis la kapon de la mortinto. La arbo ne volis rakonti ke oni forvendis la malgrandan knabinon por enterigi ŝian fraton. La arbo silentis, ĝi volis paroli nenion.

Ĉio ridetis: la blua ĉielo, la suno fiera, la strangaj nubetoj serĉantaj feliĉon en la spaco senlima...

IV. La homo-ĉevalo

La printempo jam pasis. De la varmegaj kisoj de la suno, la folioj de la arbo antikva komencis flaviĝi. Ili ne kantis plu himnojn, ili laciĝis. La amo kaj ĝojo de l’ bela printempo fariĝis la sonĝo rapide pasinta. La duboj, suspektoj, bedaŭroj komencis plenigi ĉiujn fibretojn kaj la folioj pendis peze en la senmova varmega aero. La arbo silentis kiel antaŭe, ĝi volis paroli nenion.

Unu vesperon venis al la arbo unu homo. Li estis juna, li ŝajnis havi ĉiujn rajtojn por esti feliĉa, sed tio ĉi nur ŝajnis. La homo mem eĉ ne suspektis sian junecon, li tute forgesis siajn rajtojn por esti feliĉa. Li ĉirkaŭprenis la arbon pasie; li premis la vangon brulantan al ĝia trunko.

Noktiĝis, sed steloj ne volis aperi, la luno forgesis pri la tero. Estis sufoke varmege. La vento ne volis eĉ iomete moviĝi. La folioj pendis peze en la aero.

Preminte la vangon al la arbo, la homo staris senmove, li ŝajne penis trovi la vortojn. La arbo silentis.

Fine li ekparolis maldolĉe.

“Ho, bona arbo kun flavaj folioj! Ĝis kiam mi devas esti por ili ĉevalo? Ĝis kiam mi devas esti por ili jungita besto?17) Ĉu estas ĝis tiam, kiam mi tusos la sangon; ĝis tiam, kiam la pulmoj en la brusto tute detruiĝos? Sed se estas tiel, tiam la tempo jam venis: delonge mi tusas jam sangon, ne multe jam restas de miaj pulmoj. Ho, bona arbo kun flavaj folioj, ĝis kiam, vi diru, ĝis kiam mi devas elporti la batojn de la rajdantoj sur mi? Ĉu tio ĉi estas ĝis tiam, kiam ili elbatos el mi miajn dentojn por ke ne povu mi mordi? Ĉu estas ĝis tiam, kiam mi perdos la voĉon por ke ne povu mi boji je la homa progreso, je la mirinda blankmonda kulturo? Sed se estas tiel, tiam la tempo jam venis: oni elbatis la dentojn el mi kaj mi ne povas plu mordi. La voĉo raŭkiĝis de ploroj, de ĝemoj kaŝitaj kaj mi ne povas plu boji je ilia mirinda progreso.”

Li malfermis la pugnon de sia mano kaj la folioj ekvidis kelkajn parojn da blankaj dentoj miksitaj kun sango kaj tero; la arbo ankaŭ povis vidi la buŝon sangitan, sed ĝi diris nenion, ĝi estis silenta.

La homo daŭrigis: “Ho, bona arbo kun flavaj folioj, vi diru, ĝis kiam mi devas toleri la vivon sen lumo – por ĝoji, sen varmo – por ĝui, sen aero – por spiri libere? Ĉu tio ĉi estas ĝis tiam, kiam la koro disŝiriĝos de malamo al la tuta homaro, eksplodos de teruraj malbenoj al la ĉielo kaj dioj kreintaj la mondon kaj homon en la mondo por ke li faru el ĝi la inferon?

“Ho, bona arbo kun flavaj folioj, eĉ en la sonĝo neniam mi havis la manon amikan por premi, sed kiom da manoj blankaj kaj flavaj, junaj kaj maljunaj, viraj kaj virinaj min batis! Neniam eĉ en la revoj mi havis karan vizaĝon por alpremi, la vangon brulantan de amikeco, la lipojn flamantajn de amo, sed kiom da buŝoj, samlandaj kaj fremdaj kraĉadis je mi kun malestimo! Ho, bona arbo kun flavaj folioj, kompatu la homoĉevalon, kompatu ŝanhajan ĵinrikŝiston18)! Por malami mi havas la tutan homaron, por ĉirkaŭpreni – nur vian trunkon malvarman.”

Sed la arbo silentis. La flavaj folioj ekkriis: “Ho, bona arbo, ho, arbo antikva, diru al ni, ĉu tiu moviĝanta kreskaĵo nomata ‘Ŝanhaja ĵinrikŝisto’ meritas kompaton?” La arbo silentis, ĝi volis paroli nenion. Kaj dubis la folioj kaj multaj el ili ekkriis: “Ni faros nenion, ni lasu la homan kreskaĵon fari kion li volas! Ni iros nenien de niaj naskobranĉoj!”

Nur kelkaj folioj surfalis la ŝultrojn de l’ homo. Ili parolis al li pri rajtoj de ĉiu: esti feliĉa, esti amata en tiu ĉi mondo; sed li ne moviĝis. La nokto profunda regis sur la tero. Estis sufoke varmege, la steloj ne volis aperi, la luno forgesis pri la tero.

Matene la policanoj trovis la homon mortintan sub la arbo kun flavaj folioj; li staris rekte ĉirkaŭpreninte la arbon kun jam malvarmiĝintaj vangoj premitaj al la trunko de l’ arbo; en la pugno de lia mano ili trovis kelkajn parojn da dentoj miksitaj kun sango kaj tero elbatitaj de lia buŝo. La policeja doktoro konstatis la morton de disŝiro de la koro, li certe ne sciis, ke la koro de tiu homo disŝiriĝis de la malamo al la tuta homaro kun ĝia mirinda kulturo, de la malbenoj al la ĉielo kaj dioj kreintaj la mondon kaj la homon en la mondo por ke li faru el ĝi la inferon. La policeja doktoro certe ne sciis pri tio. La arbo kun flavaj folioj diris pri tio eĉ ne19) unu vorton...

V. La unua trezoro

Estis alia vespero varmega, trankvila. La mondo penadis forgesi en dormo la vivon realan. La riĉaj kaj malriĉaj ĉasadis feliĉon en sonĝoj kun pli granda sukceso ol en la reala vivo.20) La arbo silentis. La flavaj folioj pendis senmove en la aero. Tiun vesperon venis al la arbo antikva unu kripla knabino. De ŝia naskotago la sorto destinis ŝin esti almozulino; ĝis ŝia lasta tago la sorto destinis ŝin esti la mokaĵo de naturo kaj homoj; sed la sorto forgesis doni al tiu kriplulino la koron el ŝtono por ke ŝi povu ne senti maljustecon de l’ Dio kaj kruelecon de homoj; la sorto tute forgesis aldoni al ŝiaj du ĝiboj sur brusto kaj spino la kapon sencerban por ke ŝi povu mediti nenion.

La kriplulino falis sur la teron, ŝi provis kaŝi sian brulantan vizaĝon sur la ŝtona brusto de la patrino-tero. Ŝi kriis en malespero: “Ho, bona arbo kun flavaj folioj, mi plu ne iros al ili, mi plu ne petos almozon, – mi plu ne volas ja vivi! Ho, bona arbo kun flavaj folioj, ĉu ekzistas ia rimedo por forgesi la vivon kun elstreĉita mano por peti almozon, kun ĝemoj kaj ploroj pri la manĝaĵo? Ho, bona arbo kun flavaj folioj, mi streĉas nun la manon al vi, mi petas de vi la lastan almozon, donu al mi la forgeson pri la lastaj du tagoj! Mi volas forgesi pri li. Li portas la belan ĉapelon, li vestas sin je fremdaj vestoj kaj liaj botoj ŝajnas brilantaj. Mi volas forgesi pri li! Mi volas forgesi por ĉiam pri tiu vizaĝo, pri tiuj okuloj... neniam neniun mi amis, kaj volis morti neniun amante. Sed tiu vizaĝo! Sed tiuj okuloj! Ho, bona arbo kun flavaj folioj, donu forgeson al mi, kiel la lastan almozon mi petas forgeson de vi. Mi ĉion pardonos al ili: iliajn mokaĵojn, iliajn kraĉaĵojn; mi ne malbenos ilin pro iliaj kruelaĵoj kaj bruteco. Mi pardonos ĉion al Dio, tiujn ĉi ĝibojn, tiun ĉi simian vizaĝon; mi ne ĵetos en Lian sanktan vizaĝon kun riproĉo la tagojn de konstanta malsato en la mallarĝaj stratetoj, la malvarmajn sendormajn noktojn kun hundoj; mi ne kraĉos kun blasfemo en Liajn sanktajn okulojn pro la vivo plena je senĉesaj korpaj suferoj, pro la senlimaj animaj turmentoj, pro senfinaj kordoloroj. Al ĉiuj mi ĉion pardonos; nur donu forgeson al mi pri la lastaj du tagoj!”

La arbo silentis, tremis folioj en la trankvila varmega aero de l’ nokto. La mondo penadis forgesi almenaŭ en sonĝo la realan vivon de la griza koloro.

La knabino daŭrigis: “Ho, bona arbo kun flavaj folioj, ĉu vi scias ke peti almozon de ili estas pli suferiga afero ol la doloroj de l’ malsata stomako? Dum mi povis toleri malsaton, neniam mi iris al ili por peti almozon.21) Sed la malsato estas la plej potenca reĝo sur la tero, per firma mano li regas la mallarĝajn stratetojn, la domojn malpurajn, la homojn malriĉajn. Neniu povas ribeli kontraŭ li en tiuj malpuraj homujoj, kaj tamen mi ĉiam provis ribeli kontraŭ li. Por la lastaj du tagoj mi tute ne volis iri al ili, sed fine mi devis, la reĝo-malsato min irigis. Mi streĉis la manon al ili, mi petis pri manĝo sed ili pasadis rapide kun abomeno rigardante min, multaj el ili kredeble estis malsataj mem, ĉar ĉiuj ili estis la loĝantoj de la mallarĝaj stratetoj. Mi havis neniam kuraĝon eliri el tiuj stratetoj, mi timis la grandajn stratojn en la blankmonda stilo pli ol morton mem. Mi sidis en unu angulo sur strato kaj pensis pri nuboj en la blua ĉielo, kaj jen venis li, tiu junulo en la bela ĉapelo, en la vestoj fremdlandaj, en la botoj brilantaj. Vidinte lian vizaĝon, vidinte liajn okulojn, mi forgesis pri ĉio. Io okazis al mi. Mi forgesis elstreĉi la manon, forgesis ekpeti almozon, mi rigardis nur tiun vizaĝon, tiujn mirindajn okulojn. Ridetante li ĵetis arĝentan moneron al mi kaj malaperis.

“Io okazis al mi; la koro ektremis de ĝojo, la animo ekkantis la himnon al la nuboj en la blua ĉielo.

“Mi prenis la moneron kaj kaŝis ĝin sur la brusto: ĝi estis mia unua trezoro, mi pli volus morti de malsato ol elspezi tiun trezoron.

“Ree mi petis de ili almozon, sed nun ili ĉiuj ŝajnis scii ke mi havas la arĝentan moneron sur mia brusto; ili preterpasadis min kun malamo, ili ŝajne ne volis pardoni al mi, enviis, ne volis toleri la penson pri mia feliĉo. Ili ŝajne ekĵuris igi min elspezi mian unuan trezoron, sed mi pli volus morti ol elspezi ĝin.

“Pasis ankoraŭ unu tago. Mi manĝis nenion kaj mi ekvidis jam la morton kaŝintan sin post ĉiu angulo de la mallarĝaj stratetoj. Pli forte mi premis per la malfortiĝantaj manoj mian trezoron al la brusto brulanta.

“Fine mi decidis provi la lastan rimedon. Mi ekmarŝis al la grandaj strategoj en la blankmonda stilo. Neniam ankoraŭ mi iris tiujn strategojn de la blankaj diabloj kaj neniam plu iros. Mi aŭdis antaŭe pri tiuj strategoj, mi ĉiam timis eĉ pensi pri ili.

“En la noktoj malvarmaj sub la kolera malvarma ĉielo, tie en la mallarĝaj stratetoj tre ofte mi sonĝis pri la terura infero de la teruraj diabloj, kaj nun enpaŝante tiujn strategojn, mi ekrekonis la teruran inferon. Ĉio ŝajnis esti farita el malamo kaj malamikeco – La domoj ĉion malestimantaj, la tramoj kurantaj, la lampofostoj22) fiere starantaj, la homoj rapide paŝantaj.

“Ho, kiel batis la koro! Preminte min al muroj, mi timas ke ĉiumomente ili surfalos sur min. Mi tute forgesis malsaton. Elstreĉi la manon por peti almozon ŝajnis al mi pli terura afero ol la morto malsata. Kaŝante sin post ĉiuj anguloj, mi paŝis zorgeme, ĉar ĉiu ŝtono, sur kiun mi metis mian piedon, ŝajnis al mi kaŝanta malice senfundan abismon por mi. Mi timis eĉ spiri, ĉar la aero ŝajnis al mi malamika. Tiel mi marŝis. Kaj subite mi ekvidis ĵus kontraŭ mi sur la alia flanko de l’ strato teruran fantomon. Tie staris malgranda knabino kun du grandaj ĝiboj, unu sur brusto, la alia sur dorso, kun simia vizaĝo plena de neimagebla timo. Ŝi estis preskaŭ duonnuda, kovrita de malpuraj ĉifonoj, ŝiaj haroj neniam konis kombilon. Mi vidis multe da mizero, mia vivo pasis inter la mizeraj kripluloj, sed neniam mi vidis ion pli mizeran ol tiun fantomon sur tiu stratego en la blankmonda stilo.

“Mia koro kunpremis de kompato kun tia forto ke mi ekĝemis de doloro.

“Mi prenis mian arĝentan moneron, mi prenis mian unuan trezoron, kiun mi estis forte preminta al la brusto kaj ĵetis ĝin al tiu knabino kiel almozon, kaj tiam mi ĉion komprenis kaj malbenis min mem...

“Ho, bona arbo kun flavaj folioj, instruu min malbeni la blankajn diablojn kun iliaj grandegaj speguloj.

“Mi kriis de teruro, mi volis forkuri, sed povis moviĝi neniom. Kelkaj pasantoj ekhaltis kaj komencis ridi je mi. Mi volis forkuri, ne, mi volis tuj morti, sed la morto malice kaŝiĝis post la proksima angulo. Ho, kiel mi benus la ŝtonojn se ili malfermus senfundan abismon sub miaj piedoj, sed ili estis malamike firmaj. Ho, kiel mi dankegus la murojn se ili tiam surfalus sur min, sed ili staris malice senmove. La pasantoj haltinte ridis je mi.

“Je tiu malbena momento mi ekvidis lin kun la nobla vizaĝo, kun la mirindaj okuloj, en la bela ĉapelo, en la vestoj blankmondaj, en la botoj brilantaj, mi ĵetis min al li kun malespera krio: ‘Ho, helpu min, helpu! Helpu forkuri de mi mem!’ Ho, bona arbo kun flavaj folioj! Ekvidinte min, li ekpaliĝis subite kaj kriis per lipoj tremantaj: ‘For, monstro, for, diableto!’ Kaj per la brilanta boto li ekbatis min je la ĝibo sur mia brusto.

“Per tiu bato li mian koron disbatis...

“Mi falis sur la ĝibon sur la dorso... Ho, bona arbo kun flavaj folioj, ne lasu min plu paroli pri tio! Lasu min ĉion forgesi! Kiel la lastan almozon donu forgeson al mi, kaj mi pardonos ĉion al ili, ĉion, eĉ tiujn grandegajn spegulojn! Mi ĉion pardonos al la Dio, ĉion! Eĉ tiujn ĉi ĝibojn, eĉ tiun ĉi simian vizaĝon; nur donu forgeson al mi...”

Ŝi kaŝis vizaĝon sur la ŝtona brusto de l’ patrino-tero. La arbo silentis. La flavaj folioj ekkriis: “Ho, bona arbo, ho, arbo antikva! Ĉu tiu kreskaĵo kun ĝiboj, kun simia vizaĝo estas inda je nia kompato?” La arbo respondis nenion. Kaj dubis la folioj kaj multaj el ili ekkriis: “Ni scias nenion, ni tute ne scias, kiun kaj kiel ni devas kompati; pro tio ni restu trankvilaj sur niaj naskobranĉoj, nenien ni moviĝos de nia arbo parenca!” Tiel kriadis la flavaj folioj, sed la kriplulino jam aŭdis nenion, ŝi dormis. En sia sonĝo ŝi vidis en la grandega spegulo gracian, malgrandan knabinon kun bluaj profundaj okuloj en kiuj vidiĝis senlima ĉielo, kun rozkoloraj vangetoj pri kiuj pentristoj revas en la printempa krepusko, kun ĉiam ridantaj ruĝemaj lipetoj pri kiuj poetoj sonĝadas dum noktoj bellunaj, kaj tiu rava knabino ridetis al knabo en la bela ĉapelo, en la vestoj fremdlandaj, en la botoj brilantaj, al la knabo kun la nobla vizaĝo, kun la mirindaj okuloj, kun la koro plej bona en la mondo. Li ankaŭ ridetis al ŝi, kaj ĉio ridetis je ili en la granda spegulo de l’ blankaj diabloj. Kaj sciis la dormanta kriplulino ke tiu beleta ridanta knabino estas ŝi mem kaj la nobla knabo estas ŝia heroo por ĉiam.

Neniam ŝi plu revekiĝos, la sonĝo feliĉa daŭriĝos eterne por ŝi.

La arbo silentis. Ĝi volis paroli nenion.

VI. La knabino kun malgrandaj piedoj

Venis aŭtuno. La arbaj folioj ruĝiĝis. La varmegaj kisoj de la somero ankaŭ fariĝis la sonĝo pasinta for. Ĉio atendis malĝoje malĝojan vintron. La grandaj esperoj, la belaj sonĝoj, la allogaj revoj, ĉio forflugis al la lando de rememoroj. La arbo silentis kiel antaŭe. Unu tagon venis al la arbo unu knabino kun ŝvito sur la frunto, kun larmoj en la belaj okuloj. Ŝi preskaŭ ne povis jam marŝi, ĉar ŝiaj piedoj estis tiel malgrandaj, tiel delikataj. De ŝia naskiĝo oni destinis ŝiajn piedojn ĉarmi virojn, ne marŝi la stratojn de urboj.

La knabino sidiĝis sub la arbo antikva kaj ploris. La arbo silentis. La ruĝaj folioj tremante rigardis la plorantan kreskaĵon nomatan la ĉina knabino, kiu ne povis eĉ libere moviĝi sur siaj malgrandaj piedoj. La knabino ploris: “Ho, bona arbo kun ruĝaj folioj, kompatu knabinon kun malgrandaj piedoj: ĉi tiuj piedoj ne volas plu marŝi, ĉi tiu koro ne volas plu bati! Ho, bona arbo kun ruĝaj folioj, kompatu ĉi tiujn malgrandajn piedojn kovritajn de polvo kaj sango. Per ĉi tiuj malgrandaj piedoj mi venis ĉi tien el montoj la plej malproksimaj, el tiuj plej altaj montegoj, kiuj parolas kun la steloj, kiuj karesas nubegojn kaj nubetojn dorlotas. Mi tie naskiĝis kaj tie intencis mi morti. Tie de la montoj majestaj, tie de la firmaj rokegoj mi lernis la amon. Mi amis la knabon kuraĝan kaj bravan; li estis la infano de l’ montoj, la frato de firmaj rokegoj, la amiko de l’ agloj fieraj.

“Niaj gepatroj fianĉigis nin de niaj luliloj, kaj kune kun li mi lernis ami la montegojn kaj timi la Grandan Riveron, la enigmon de l’ tero, la misteran Jan-Ci-Kiang.23) Kaj ĉiumatene, kiam la suno ruĝigadis ĝentile la neĝajn supraĵojn kaj salutadis la montajn grandegulojn je la nomo de l’ Granda Rivero, mi dankadis la montojn por mia fianĉo, mi benadis la neĝajn supraĵojn por mia feliĉo, kaj ĉiuvespere, kiam adiaŭaj radioj de l’ suno ricevadis la lastajn komisiaĵojn de l’ neĝaj supraĵoj brulantaj en oro al la Granda Rivero, mi ree benadis la montojn por mia kuraĝa heroo, por mia monta amo. Tion ĉi faris mi ĉiumatene kaj ĉiuvespere, nur unu tagon... Ho, bona arbo kun ruĝaj folioj! Nur unu tagon mi tion forgesis, nur unu tagon ne benis mi la montojn por mia fianĉo, ne dankis la neĝajn supraĵojn por mia monta feliĉo. Tiun ĉi tagon mi staris kune kun li sur alta rokego. Mi rigardis la sunajn radiojn adiaŭantajn la montegojn, sed li, li rigardis nur min, ne, ne min, sed miajn malgrandajn piedojn. Li diris al mi: ‘Promesu ĉiam esti feliĉa, ĉiam ridi ameme en tiuj ĉi grandaj montegoj.’

“ ‘Ho, jes,’ mi respondis, ‘Se mi ne estos feliĉa sur tiuj ĉi belaj montegoj, nenie, neniam mi estos feliĉa!’ Li ridis je mi kaj ree diris: ‘Promesu neniam, pro kia ajn kaŭzo, iri al la Granda Rivero, al la enigmo de l’ tero, al la mistera Jan-Ci-Kiang!’ Mi respondis: ‘Ho, certe ne, pro kia ajn kaŭzo, neniam mi iros al la Granda Rivero!’

“Li ĉirkaŭprenis min per siaj fortaj manoj kaj helpis ĝentile malsupreniri la altan rokegon, kaj tiam... Ho, bona arbo kun ruĝaj folioj, tian fojon mi dankis miajn gepatrojn, ĉar ili faris miajn piedojn malgrandaj; mi benis malgrandajn piedojn, ĉar pro ili mi bezonis la helpon kaj tiun ĉi helpon li donis al mi kun tia ĝojo, kaj tian fojon mi forgesis danki la montojn por mia fianĉo, nur tian fojon mi forgesis beni la neĝajn supraĵojn por mia feliĉo. Mi estis dankanta miajn gepatrojn, mi estis benanta la malgrandajn piedojn.

“Ho, bona arbo kun ruĝaj folioj! Nur tian fojon mi ĉion forgesis kaj la sekvantan matenon, kiam la suno salutis la montojn majestajn je la nomo de l’ Granda Rivero, li jam ne estis en la montoj.

“Neniu volis diri al mi, kien li iris, pro kio forlasis li la montojn. Neniu volis diri al mi tion, sed ĉiuj rigardis kompate miajn malgrandajn piedojn. Multajn monatojn mi ploris, multajn monatojn mi dubis kaj penis diveni la kaŭzon de lia foriro kaj fine mi ankaŭ decidis forlasi la montojn por iri lin trovi.

“Mi kisis la firmajn amikajn rokegojn, sendis adiaŭan saluton al neĝaj supraĵoj, sendis en larmoj adiaŭan rideton al la valoj malsupraj kaj iris.

“Mi iris al la Granda Rivero, mi sciis ke li estas tie; mi sciis, mi sentis, la koro certigis al mi (neniam la koro ja trompas homojn), ke li iris la urbon en la blankmonda stilo, ke li loĝas tie inter la fremdaj demonoj, inter la diabloj de ĉiaj koloroj.

“Ho, bona arbo kun ruĝaj folioj, per ĉi tiuj malgrandaj piedoj mi marŝis la vojon de tiuj plej altaj montegoj ĝis tiu ĉi urbo, kaj se la vojo estus centoble pli longa, miloble pli malfacila, sen ia hezito mi marŝus ĝin same per tiuj ĉi malgrandaj piedoj. Mi kredis, ĉe la fino de l’ vojo atendas min mia heroo, atendas min mia feliĉo. La koro al mi tion diris, la koro al mi tion ĵuris, sed tiun ĉi fojon la koro eraris... Ho, bona arbo kun ruĝaj folioj! La koro mensogis al mi, la koro min trompis, kaj nun ĝi ne volas plu bati... Ne trovis mi plu la heroon, ne trovis la infanon de l’ montoj, la fraton de l’ firmaj rokegoj, la amikon de l’ agloj fieraj. Mi trovis junulon kun pala vizaĝo, kun ĉiam laca mieno, kun ĉiam malhelaj okuloj, kun la lipoj malĝoje ridantaj. En lia kapo malklara moviĝis nur pensoj pri mono; la bruston ekscitis nur pasia deziro de l’ oro; sklavema teruro de malriĉeco regis la koron. Por trovi riĉecon li ĉion forgesis, la montan honeston, la aglan bravecon; li ĉiam nur timis malriĉecon... Ho, Granda Rivero, enigmo de l’ tero, mistera Jan-Ci-Kiang! Kion vi faris el la monta heroo? Kion vi faris kun la koro de l’ frato de l’ rokoj? Ĉu ne sufiĉas sklavemaj animoj en tiu ĉi lando? Ĉu ne sufiĉas riĉamaj bestoj sur viaj bordoj? Ĉu ne sufiĉas monavidaj brutoj en tiu ĉi urbo?

“Ho, bona arbo kun ruĝaj folioj, li diris al mi ke la malgrandaj piedoj ne estas taŭgaj en tiu ĉi mondo por marŝi la vojon de l’ vivo; li diris al mi ke la knabinoj kun malgrandaj piedoj ne estas plu taŭgaj en tiu ĉi lando por batali la batalon de l’ vivo. Ho, bona arbo kun ruĝaj folioj, ĉu tio ĉi estas la vero? Vi estas antikva, vi scias la mondon plej bone; diru al mi, ĉu la malgrandaj piedoj ne taŭgas por marŝi la vojon de l’ vivo? Diru al mi, kiu nun taŭgas batali batalon de l’ vivo ?”

La knabino atendis plorante respondon, sed la arbo silentis, ĝi volis paroli nenion. La ruĝaj folioj ekkriis: “Ho, bona arbo, ho, arbo antikva, ĉu ni ne devas kompati ĉi tiun malgrandpiedan kreskaĵon, produkton de l’ kelkmiljara kulturo, nomatan ĉina knabino?”

Sed la arbo silentis, ĝi volis paroli eĉ ne unu vorton. Kaj tremis folioj de duboj, kaj multaj ekkriis. “Ni tute ne scias, kiel kaj kiun kompatu, pro tio ni estu trankvilaj sur niaj naskobranĉoj!”

Nur kelkaj folioj surfalis sur la malgrandajn piedojn kovritajn de polvo kaj sango. Ili murmuretis al la ploranta knabino el la montoj plej malproksimaj, ke por marŝi la vojon de l’ vivo oni bezonas ne grandajn piedojn, sed grandan animon; ke por batali batalon de l’ vivo estas necesaj ne piedegoj de tigroj, ne hufoj de virĉevaloj,24) sed la volo decida, la klara racio, la koro kuraĝa, la justa honesta spirito, la scio profunda pri la mondo!

La knabino leviĝis decide: “Ho, bona arbo kun ruĝaj folioj, ne havas mi la grandan animon, nek la koron kuraĝan; ne havas mi la volon decidan, nek la klaran racion; ne havis mi la justan honestan spiriton, nek la scion profundan pri la mondo: mi estas ja simpla knabino de tiu ĉi lando, la plej simpla knabino el la plej malproksimaj montegoj; mi havas nur la malgrandajn piedojn, kiuj ne volas plu marŝi; mi havas nur la koron sopiran, kiu ne volas plu bati. Mi iras, mi iros al la Granda Rivero. Se la enigmo de l’ tero, la mistera Jan-Ci-Kiang, ne donis al mi la feliĉon, ĝi donos al mi la eternan ripozon en siaj trankvilaj misteraj ondoj. Kaj vi, ho, bona arbo kun ruĝaj folioj, mi petas vin, ne, mi petegas, sendu kun la vento facila mian adiaŭan saluton al la plej altaj montegoj, al la neĝaj supraĵoj; sendu adiaŭan kison, la unuan kaj la lastan kun la varma zefiro al li, al tiu junulo kun pala vizaĝo, kun ĉiam laca mieno kaj lipoj malĝoje ridantaj, sed diru nenion al li pri miaj malgrandaj piedoj, nenion pri la Granda Rivero...”

Ŝi iris for. La arbo silentis. La ruĝaj folioj demandis kun dubo. “Ho, bona arbo, ho, arbo antikva, ĉu tiu kreskaĵo nomata ĉina knabino iris al la Granda Rivero por trovi ripozon en ondoj, ĉu la ĉina knabino estas akva kreskaĵo? El kia do speco? Ĉu ĝi estas el la speco de tiuj kreskaĵoj, kiuj ne havas radikojn en la tero kaj ĉiam moviĝas laŭ la volo de ondoj?” Sed la arbo respondis nenion.

La sekvantan matenon fiŝkaptistoj sur la Granda Rivero kaptis en siajn retojn la korpon de l’ bela knabino kun belaj malgrandaj piedoj. Neniu el tiuj fiŝkaptistoj povis eĉ iom suspekti ke per tiuj malgrandaj piedoj ŝi marŝis al la Granda Rivero de l’ montoj plej malproksimaj, de tiuj plej altaj montegoj, kiuj parolas kun la steloj, kiuj karesas nubegojn kaj nubetojn dorlotas. Ŝi venis por trovi feliĉon kun sia heroo de l’ montoj, la frato de firmaj rokegoj, la amiko de l’ agloj fieraj, sed trovis junulon ĉiam pensanta nur pri mono, ĉiam revanta nur pri grandaj riĉaĵoj.

Ho, Granda Rivero, enigmo de l’ tero, mistera Jan-Ci-Kiang, kion vi faras el ĉinaj junuloj? Kion vi faras el junaj animoj de tiu ĉi lando? Ĉu ne sufiĉas en tiu ĉi mondo sklavemaj animoj? Ĉu ne sufiĉas sur tiu ĉi tero riĉamaj bestoj? Ĉu ne sufiĉas en tiu ĉi lando monavidaj brutoj pretaj forvendi por la oro ĉion kaj ĉiujn? Ho, Granda Rivero, enigmo de l’ tero, ho, mistera Jan-Ci-Kiang!


Turo por fali

I

Ie sur tiu ĉi tero iam sub griza ĉielo vivis du grandaj nobluloj: la nomo de unu estis ‘Granda Lumo de Sudo’ kaj la nomo de la alia estis ‘Granda Lumo de Nordo’. Laŭ volo de mistera sorto ili estis najbaroj, laŭ favoro de blinda ŝanco ili estis du la plej riĉaj homoj en la lando, kaj laŭ deziro de iliaj fieraj koroj ili enviis kaj malamis unu la alian. Se ili estus du virhundoj,1) ili sendube tuj ĵetus sin furioze unu sur la alian kaj per dentoj provus pruvi sian superecon; se ili estus du ĉinaj generaloj aŭ du ĉinaj provincestroj, ili sendube tuj ekmilitus por montri sian potencon unu al la alia kaj sian malsaĝecon al la tuta mondo; se ili estus du eŭropaj politikistoj, ili sendube ankoraŭ unu fojon surprizus la tutan mondon2) per sia malico, ruzeco kaj malnobleco; sed ‘Granda Lumo de Sudo’ kaj ‘Granda Lumo de Nordo’ feliĉe estis nek virhundoj nek ĉinaj generaloj nek eŭropaj politikistoj, ili estis nur du plej riĉaj homoj en sia provinco.

Ili tiel malamis unu la alian, ke ekzemple ‘Granda Lumo de Sudo’ neniam eĉ volis rigardi la flankon, kie troviĝis posedaĵoj de la najbaro, kaj se li turnadis sian vizaĝon al tiu flanko, tio estis nur por kraĉi tien; ‘Granda Lumo de Nordo’ konsideris sian najbaron eĉ ne inda por kraĉado: tiel noblaj, tiel fieraj ili estis.

‘Granda Lumo de Sudo’ havis unu filinon: oni nomis ŝin ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’. ‘Granda Lumo de Nordo’ havis unu filon: oni nomis lin ‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’.

‘Granda Lumo de Sudo’ neniam vidis kaj neniam eĉ pensis vidi la filon de sia najbaro, sed li ĉiam parolis pri li kiel pri monstro de l’ lando; ‘Granda Lumo de Nordo’ neniam vidis aŭ eĉ pensis vidi la filinon de sia najbaro, sed li ĉiam nomis ŝin ‘Kriplulino de l’ Mondo’. Tiel noblaj kaj tiel riĉaj ili estis.

La simpla popolo, preterpasante la palacon de ‘Granda Lumo de Sudo’, kriadis en laŭta voĉo la nomon de la posedanto de la palaco kaj parolis en mallaŭta voĉo la nomon de lia kontraŭulo; preterpasante la palacon de ‘Granda Lumo de Nordo’, la kamparanoj respekte rigardis ĝin, sed fiere levadis sian nazon, kvazaŭ ili flarus rostitan porkaĵon, kaj rigardis kun mokoj la flankon de lia kontraŭulo; kaj ‘Granda Lumo de Sudo’, aŭdante sian nomon sonantan tiel laŭte, ĝojegis; li pensis ke la kampara popolo konsideras lin pli nobla, pli riĉa ol lia najbaro; la samon pensis ankaŭ ‘Granda Lumo de Nordo’ kaj ridetis. Ho, tiu kampara popolo sciis bone kie kaj kion diri, kie kaj kion moki!

II

Sed malgraŭ mokoj de ‘Granda Lumo de Nordo’, ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’ estis tre bela, pli bela ol iu knabino en la najbaraĵo; la filo de ‘Granda Lumo de Nordo’ estis ankaŭ bela. Ĉar tiuj knabino kaj knabo estis solaj infanoj de siaj gepatroj, ili estis edukataj kaj zorgataj pli bone ol iaj lulilaj infanoj en iu nobela familio.

De la lulila aĝo ili jam lernis ami nur sin mem, malestimi la malriĉajn, malami laboron kaj laboristojn, ordoni kaj regi ĉiujn kaj ĉion: ho, ili estis veraj nobeloj fieraj kaj noblaj; ili estis gloroj de la popolo.

Unu tagon ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’ ekvolis nepre, almenaŭ per unu okulo, vidi ‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’. Ŝi iris ŝtele al la plej malproksima limbaro, kiu dividis landojn najbarajn. La saman tagon ‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’ ankaŭ ekvolis kaj ankaŭ nepre, almenaŭ per unu okulo, ekvidi ‘Kriplulino de l’ Mondo’; ankaŭ li iris ŝtele al la plej malproksima limbaro; kaj ŝi vidis lin, belan, noblan, fieran, malestimantan ĉiujn kaj ĉion; kaj li vidis ŝin, ĉarman, sed ankaŭ fieran, alkutimintan ordoni aliajn.

Post tio ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’ ne povis plu dormi trankvile. Ho, se li estus simpla vilaĝa knabo, certe ŝi scius tiam, kiel kaj kion fari: ŝi scius, kiel igi lin tiri ŝian malgrandan, belan rikŝon,3) kiel igi lin ŝanceli hamakon kie ŝi kuŝus, kiel igi lin ventumi ŝin per ventumilo el pavaj plumoj; ŝi scius, kiel igi lin kanti kaj fajfi, kiel igi lin rakonti belajn fabelojn, kaj kiam li tedus ŝin, ŝi scius, kvankam ŝi estis deksepa, kiel elĵeti lin el sia palaco. Ho, se li estus nur vilaĝa knabo, ŝi scius bone kion kaj kiel fari, sed nun, kion fari nun? Li ja estas ‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’. Ŝi ne povis trankvile dormi.

Ankaŭ ‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’ ne povis plu dormi, ne povis plu ludi senzorge; li ĉiam nur pensis kaj revis vagante en sia ĝardeno. Ho, se ŝi estus kampara knabino, kvankam li estis deksepa, li certe scius, kiel kaj kion fari: li scius tiam, kiel igi ŝin ridi ĝojege aŭ rideti sensone aŭ respekte admiri lin; jes, multajn aliajn, li scius, kiel igi ŝin fari, kaj kiam ŝi fariĝus tre teda, li scius, kiel ŝin sendi ree kamparon. Jes, li scius tiam bonege, kiel esti riĉa kaj nobla. Sed nun, ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’ ne estas kampara knabino. Li revis kaj pensis vagante en sia ĝardeno, ne povis dormi trankvile.

III

Baldaŭ post tio ‘Granda Lumo de Sudo’ mortis, mortis malgraŭ siaj sennombraj riĉaĵoj, malgraŭ sia senlima fiero; tuj poste sekvis lin ankaŭ lia najbaro. En tiu ĉi ŝanceliĝanta mondo4) eĉ la plej riĉaj, eĉ la plej noblaj devas morti, kvazaŭ ili estus mizeraj ‘kuli’.5) Pensante pri tio, oni eĉ povas suspekti ke dioj en siaj ĉieloj estas pli demokrataj ol estas necese aŭ eĉ dece. ‘Granda Lumo de Sudo’ estis metita en belan arĝentan ĉerkon; la funebra procesio estis majesta: ĉiuj ploris, ĉiuj estis en malespero senkonsole, kaj post la enteriga ceremonio ĉiuj estis dividitaj laŭ la laŭteco de siaj ploroj, laŭ la grandeco de sia malespero, kaj ĉiuj festis la festenon funebran kun okuloj plenaj de larmoj, kun pokaloj plenaj de vino.

‘Granda Lumo de Nordo’ estis metita en oran ĉerkon; la funebra procesio estis ankoraŭ pli majesta, kaj ĉar ĉiuj ĵus havis praktikon en plorado kaj malesperado kaj spertis ĝiajn sekvojn ĉe festenaj tabloj, ĉiuj nun ploris ankoraŭ pli laŭte, ĉiuj estis ankoraŭ pli malesperaj kaj la elspezoj de la funebra festeno estis duoblaj. Tiu popolo sciis, kiel plori kaj malĝoji siajn noblulojn.

IV

Nun ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’ restis sola kun siaj riĉaĵoj. Kiel riĉuloj de tiu ĉi mondo kaj kredeble de ĉiuj aliaj mondoj, ŝi lernis nur ami sin mem; kiel ĉiuj virinoj en tiu ĉi mondo, ŝi pensis nur pri vestoj, ornamoj kaj pri edziniĝo, jes, ŝi pensis pri li kaj ne povis dormi, kion fari por igi lin edziĝi je ŝi. Kaj ŝi diris al si mem: “Mi konstruos grandegan palacon el blanka marmoro, mi igos lin miri mian riĉecon, kaj certe li petos min esti lia edzino.” Tiel pensis ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’, kaj baldaŭ aperis majesta palaco el blanka belega marmoro: oni ĝin nomis ‘Blanka Miraklo de Sudo’.

Vidinte tiun ĉi palacon, ‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’ ekpensis: “Mi devas superi ŝin en riĉeco, alie ŝi neniam konsentos veni al mi.” Kaj li konstruis palacon pli grandan ol tiu de ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’. Li konstruis ĝin el blua marmoro kaj kiam ĝi estis finita, ĝi ŝajnis miraklo veninta el blua maro. Oni nomis ĝin ‘Blua Miraklo de Nordo’. Kaj popolo diris: “La palaco de ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’ estas bela, sed la palaco de ‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’ estas belega.” La nobla knabino estis kolera dum tago kaj malĝoja dum nokto. Nun ŝi diris al si mem: “Mi priplantigos6) ĝardenon kun lago en mezo, kun belaj fontanoj, kun ĉarmaj aleoj. Jes, mi ĉarmos lin...” Kaj ŝi invitis ĝardenistojn de nordo kaj sudo, de oriento kaj okcidento, kaj oni komencis laboron.

Neniam neniu vidis ion pli ĉarman ol tiu ĝardeno. En ravaj aleoj zefiro petolis kun sorĉaj belaj floroj,7) en la branĉoj de strangaj bonodorantaj arboj kantis pri amo najtingaloj, la belaj fontanoj el purpura marmoro murmuris ĉiam pri feliĉo, dum tago la suno baniĝis en la pura akvo de ĉarma lageto en la formo de koro, dum nokto baniĝis la luno kun steloj. Oni ĝin nomis ‘Sonĝo de Suda Nokto’.

‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’ nun pensis: “Neniam ŝi venos al mi el tia belega ĝardeno.” Kaj li invitis duoblan nombron da ĝardenistoj de nordo kaj sudo, de oriento kaj okcidento; kaj nova, pli granda, pli bela ĝardeno estis priplantita kun pli mirindaj arboj kaj floroj, kun pli ravaj aleoj, fontanoj kaj lago.

La popolo diradis: “La ĝardeno de ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’ estas mirinda, sed la ĝardeno de ‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’ estas sen komparebla.” Oni ĝin nomis ‘Revo de Norda Mondo’.

Kiu ajn vidis tiujn ĝardenojn, sentis feliĉon en la koro, sentis admiron al ĝiaj posedantoj, nur la posedantoj ne estis feliĉaj, ne sentis ĝojon en la koro: ambaŭ sopiris en sia ĝardeno, en kiu fontanoj el purpura marmoro murmuris pri la feliĉo, en kiu zefiro petolis kun sorĉaj belaj floroj, en kiu kantis najtingaloj pri amo, kaj kie dum tago la suno baniĝis en la pura akvo de ĉarma lageto ea la formo de koro, dum nokto baniĝis la luno kun steloj.

Nun ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’ diris al si mem: “Nun mi konstruos turon centmetran en alteco, de tie mi povos rigardi miajn posedaĵojn, de tie ankaŭ admiros ‘Revo de Norda Mondo’.” Kaj baldaŭ la turo aperis centmetra en alteco. Oni ĝin nomis ‘Vojo al Sudaj Stelaroj’. Vidinte ĝin, pensis ‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’: “Neniam ŝi venos al mi, neniam almenaŭ dum mi ne konstruos la turon pli altan.” Kaj li konstruis turon ducentmetran en alteco: oni ĝin nomis ‘Vojo al Nordaj Stelaroj’.

V

Dum ili konstruis palacojn, dum ili priplantigis belajn ĝardenojn, dum ili starigis fierajn turojn, pasis multe da jaroj. Kaj kiam estis finita ‘Vojo al Nordaj Stelaroj’, ili trovis multajn blankajn harojn sur sia kapo, sed feliĉo estis malproksima de ili, same kiel ĝi estis antaŭe.

Unu nokton ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’ staris malĝoje sur sia turo fiera kaj rigardis la stelojn sur nokta ĉielo; subite ŝi vidis ke stelo la plej bela falis abismon; ŝi ekkriis kaj etendis la manojn por savi la stelon falantan, ŝiaj piedoj ekglitis kaj ŝi falis abismon de la centmetra bela turo.8) La sama okazis en ‘Revo de Norda Mondo’. ‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’ staris sur sia ducentmetra bela turo, ankaŭ li rigardis la ĉielon kaj vidis la plej belan stelon fali senfundan abismon; ankaŭ li ekkriis, ankaŭ li etendis la manojn por savi la stelon falantan kaj ankaŭ ekglitis kaj falis abismon de la ducentmetra bela turo.

En ‘Blanka Miraklo de Sudo’ oni festenis la velkon de ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’; en ‘Blua Miraklo de Nordo’ oni festenis la subiron de ‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’.

En ‘Sonĝo de Suda Nokto’ oni enterigis ‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’; en ‘Revo de Norda Mondo’ oni enterigis ‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’. Tie la fontanoj el purpura marmoro ĉiam murmuris pri la feliĉo, la najtingaloj en strangaj arboj kantis pri amo, en la ravaj aleoj zefiro petolis kun sorĉaj belaj floroj, kaj dum tago la suno baniĝis en la pura akvo de sorĉaj lagetoj en la formo de koro, dum nokto baniĝis la luno kun steloj.

‘Floro de Sudaj Ĝardenoj’ kaj ‘Gloro de Nordaj Ĉieloj’ ne estis kaj estas la unuaj, kiuj elspezis sian junecon kaj tutan vivon en la konstruado, kiuj konstruis la turojn por fali de tie, kiuj konstruis grandegajn palacojn por ke oni festenu tie la postmortan festenon, kiuj priplantigis belegajn ĝardenojn por ke oni enterigu ilin tie. Multaj elspezas sian junecon kaj tutan vivon en la sama maniero; mi mem estas unu el tiaj: mi starigis altan turon kaj falis de tie, konstruis palacon por ke ĝi ruiniĝu; feliĉe en la falo mi ne mortigis min mem, la palaco en sia ruiniĝo ne ruinigis min; sed ĉu vi divenas la kaŭzon de tia miraklo? Se ne, mi diros al vi ĝin: la turo kaj palaco estis, almenaŭ por tiu ĉi fojo, konstruita en la aero.


La pafilegoj tondras en la malproksimo

I

La tutan nokton tondris pafilegoj en la malproksimo, la tutan nokton pluvis, la ĉielo ŝajnis plori pri io malĝoje; la tutan nokton vento, frapante mian fenestron, plendis je io al iu. Mi pensis... La koro doloris. Senĉese, senfine mi ripetadis kaŝante brulantan vizaĝon en la kusenon: “Ho, mia koro, ne doloru! Ĉio ja estas nur sonĝo terura! Baldaŭ tagiĝos, baldaŭ aperos la suno, kaj ĉiuj fantomoj forflugos, kaj vidos vi tiam ke estas nenia milito, nenia sensenca fratmortigado, ho, la kor’ ne doloru!”

Sed la koro doloris. La vento, frapante fenestron, plendis je io al iu. Pluvis... La pafilegoj tondris en la malproksimo. Mi pensis: “Kiam do venos bona tagiĝo? Kiam aperos la suno? Kiam finiĝos la sonĝo terura?” Neniu respondis, nur la pafilegoj, nur la vento frapanta fenestron.

II

Tagiĝas...

Jam plu ne pluvis, la vento ankaŭ ien forflugis, sed la sonĝo terura ne volis forflugi. La matena ĉielo rigardis malĝoje la teron, la suno ne volis aperi, ĉar la pafilegoj de l’ nokto ne estis la sonĝo, ili, same kiel antaŭe, tondris en la malproksimo.

Hodiaŭ estas la unua de majo, la tago kiam la koro de ĉiu laboristo, de ĉiu ofendito, de ĉiu subpremegito en kiu ajn lando, protestas kontraŭ tiranoj, ribelas kontraŭ arbitro, postulas laŭtege liberon, justecon kaj egalecon, sed tie ĉi en tiu ĉi lando ĉio silentas, nur tondras la pafilegoj de la plej arogantaj tiranoj. Tie ĉi oni batalas kraĉante je la popola vizaĝo; oni militas tie ĉi por siaj propraj malnoblaj celoj kvazaŭ la lando, kvazaŭ Ĉinujo estas areno por malsaĝaĵoj, por brutaĵoj de famavidaj, ambiciaj rabistoj. Kiel indignas la koro, indignas kontraŭ tiuj fieraj rabistoj malestimantaj ĉion kaj ĉiujn; indignas pro tiu ĉi ĉion-toleranta popolo! Ĉu la kelkmiljara pena progreso kun la popolaj malĝojoj, suferoj kun popolaj malsukcesoj kaj disreviĝoj estis nur ŝerco? Ĉu la sopiroj kaj larmoj, ŝvito kaj sango de la kelkmiljara popolo estis nur ridindaĵoj? Ĉu ĉio tio estis nur por unu sola celo prepari la arenon por la malsaĝaĵoj kaj brutaĵoj de kelkaj famavidaj, ambiciaj rabistoj?

La koro indignis. La pafilegoj tondris en la malproksimo. La suno ne volis aperi.

Kaj jen subite eniris la ĉambron servisto. “Letero!” li diris. “De kiu?” demandis mi la sekretarion. “De nia amiko s-ro Hu1) el Ŝanhajo.” li respondis. Ni legis: “...Hodiaŭ mi skribas tion, kio eble ĝojigos vin tre multe. Dum la lastaj tagoj ni multe faris por la propagando de nia kara Esperanto en Ŝanhajo. Ni nun komencas eldoni malgrandan gazeton “Verda Lumo”. La unua numero aperos antaŭ la fino de venonta monato. (La letero estis datita la dudek-kvaran de aprilo.) Ni elektis s-ron Pejkon2) ĝia redaktoro...”

Kia kontrasto! Dum la potencaj, kraĉante je la popola vizaĝo, praktikas senhonte interfratan mortigadon antaŭ la tuta mondo, en la sama lando, en la sama tempo, nur nepotencaj kaj malfortaj manoj penas ekbruligi la verdan lumon, por ke ĝi povu, almenaŭ iom, lumigi la profundan nokton de l’ lando.

Ho ne, centfoje ne! La pena progreso de kelkaj miljaroj ne estis la ŝerco; la sopiroj kaj larmoj, la ŝvito kaj sango de kelkmiljara popolo ne estas verŝitaj vane! Se la lando nun estas la areno por la malsaĝaĵoj kaj brutaĵoj de kelkaj furiozaj rabistoj, ĝi estas ankaŭ la areno kie oni penas ekbruligi la verdan lumon de la verda Esperanta stelo.

La pafilegoj tondras en la malproksimo.

Ho vi, potencaj rabistoj! Ho vi, militantaj brutestroj, per viaj pafilegoj vi laŭte proklamas al la tuta mondo ne vian potencon sed vian propran detruiĝon; viaj bataloj atestas ne vian gloron, sed vian senhonton kaj malnoblon; per via interfrata milito vi deklaras al la tuta mondo ne vian superecon en tiu ĉi lando, sed vian propran kondamnon al la eterna malbeno de tiu ĉi popolo. Ne al vi, ho, fieraj fratmortigantoj, ne al vi, ho, kruelaj hommalamantoj, apartenas la estonteco, la admiro kaj dankoj de la venontaj generacioj. La estonteco apartenas plenrajte al tiuj malfortaj manoj kiuj penas nun ekbruligi la verdan lumon en la lando, kaj en tiu ĉi verda lumo ĉiu povos ekvidi plej klare, sen ia eraro, kiel abomenaj, kiel brutaj, kiel malamindaj estas vi, fratmortigantoj kun viaj land-detruantaj militoj, kun viaj popolperfidantaj intrigoj, kun viaj malbenitaj rabistaj armeoj.

La pafilegoj tondras en la malproksimo.

Pekino, 1. 5. 1922.


La kvar printempaj skizetoj

Dediĉo

Al vi, mia kara amiko, mi sendas tiujn ĉi malgrandajn skizetojn. Akceptu ilin kiel la printempan donacon, kiel la adiaŭan kison de tiu, kiu amas vin plej multe, kaj kiu estos baldaŭ tiel malproksime de vi.

— Aprilo, 1923

I. Mateno

Estis mateno. Estis belega printempa mateno. Hele brilis la suno, gaje kantis birdetoj sur arboj kaj ĉio ĝojis, nur mia animo ne ĝojis, nur mia spirito estis malĝoja, nur en la koro regis mallumo. Kial? Pro kio?

Vi ne demandu! Mi tion ne diros al vi, nek al iu alia, mi tion ne volas ja diri, ne devas, ne povas! Tio ĉi estas sekreto de l’ nokto malluma. Demandu la nokton, demandu la horojn sendormajn senfinajn, demandu mallaŭte por ke ne aŭdu la tago... demandu pri kio sopiras blinda poeto, pri kio li flustras, pri kio li ploras en nokto printempa,... demandu mallaŭte por ke ne aŭdu la tago...

II. Du Fratoj

Mi vidis du fratojn, nur unu fojon mi ilin vidis. Mi ilin renkontis sur la strato de granda urbo. Unu el ili estis junulo de dudek jaroj aŭ iom pli; la alia estis knabo de dek aŭ dekunu.

Ili ien rapidis, kiel ĉiuj kaj ĉiam en grandaj urboj.

Strangaj ili ŝajnis al mi en bruo kaj lumo de l’ urbo. Ili ŝajnis vidi nenion, nek homojn rapide pasantajn, nek tramojn rapidege kurantajn, nek brile lumigitajn1) fenestrojn de l’ helaj domegoj.

Ili ambaŭ ŝajnis pensi pri io, forgesinte pri ĉio kaj ĉiuj.

Kaj jen mi vidis kiel la knabo ekpremis la manon de sia frato, kaj jen mi aŭdis kiel li diris al li:

“Frato, aĉetu por mi malgrandan hundidon.”

“Por kio bezonas vi ĝin?” demandis la frato iom mirigite.

La knabo respondis mallaŭte:

“Ĝi amus min pli ol vi kaj aliaj.”

Kaj jen mi vidis kiel ia ombro kovris la altan frunton de la junulo; mi vidis kiel ektremis dufoje lia malsupra makzelo; mi vidis kiel liaj iom ekpaliĝintaj lipoj ion sensone ekflustris.

Tio ĉi estis jam antaŭ longe. Mi memoras nek la urbon nek la tempon, sed, ofte, tre ofte, kun stranga dolora persisto mi penas diveni kion ekflustris tiam iom ekpaliĝintaj lipoj, kial ektremis dufoje la malsupra makzelo. Kaj ofte, tre ofte, mi ankaŭ kaptas min mem je ripetado: “Frato, aĉetu por mi malgrandan hundidon, ĝi povus ami min pli ol ili...”

III. La Mortiĝo de la Saliko

La printempa venteto trapasis nian ĝardenon. Li tuŝis ĝentile la arbojn dormantajn, li kisis ameme la potflorojn sorĉitajn de l’ vintra malvarmo, kaj diris al ili:

“Vekiĝu, printempo venas!”

Kaj ĉiuj arboj dormantaj, kaj ĉiuj floroj sorĉitaj ekspiris profunde, ekspiris libere; nur la saliko ĉe mia fenestro daŭrigis dormeti, malĝoje klininte sin ĝistere...

La suno printempa, ĉionamanta, ĉionvarmiganta helsuno karesis la arbojn, dorlotis la florojn en nia ĝardeno, dirante:

“Ne timu la vintron, ĝi pasis; renkontu printempon feliĉan, ĝi venas!”

Kaj ĉio en nia ĝardeno ekĝojis, kaj ĉio komencis sin vesti je belaj printempaj luksvestoj; nur la saliko ĉe mia fenestro ne ĝojis, ne vestis sin por la printempa festo. Malĝoje ĝi klinis la branĉojn nudajn...

La rozbrila printempa nubeto pasante en la alta ĉielo salutis la teron, salutis nian ĝardenon per vivdona printempa pluvo.

“Ekĝuu la vivon,... la bela printempo ja venis!”

Kriadis la gutoj vivdonaj falante el la nubeto rozbrila, kaj ĉio vekiĝis kaj ĉio ekkantis per floroj, bonaj odoroj la himnon al la bela printempo; nur la saliko ĉe mia fenestro silentis, ĝistere la branĉojn klininte, kaj de la branĉoj faladis surteren la gutoj similaj al perlaj larmoj, – la saliko ploris pri io...

Estis printempa vespero. Aperis la luno trankvila, revema; post ŝi unu post unu aperis la steloj trankvilaj, revemaj...

La ranoj ekkantis la himnon por ilin saluti kun ĝoja intereso.2) La luno kaj steloj rigardis la teron, lavitan per la printempa pluvo; kun knabina scivolemo3) ili ekrigardetis en nian ĝardenon kaj ĉio en ĝi salutis ilin per bonaj odoroj, per nove malfermitaj4) burĝonoj; nur la saliko ĉe mia fenestro estis malĝoja kaj de la branĉoj malĝoje klinitaj ĝistere faladis la gutoj similaj al brilantaj, – la saliko ploris...

“Pro kio ĝi ploras?” demandis la luno trankvile, reveme;

“Ni ne scias...” respondis la steloj reveme, trankvile...

 

Sekvantan matenon mi aŭdis la mastrinon doni ordonojn al la servistaro. Interalie ŝi diris:

“Haku for la salikon ĉe tiu fenestro, ĝi estas ja morta. Mi volas planti tie alian pli belan, pli junan arbeton...”

IV. Neforgeseblaj Vortoj

Mi amis lin kredeble pli ol iun alian, kaj ankaŭ li amis min, kaj tamen venis la tago kiam li prenis mian manon kaj diris trankvile, sen krio, sen bruo, plej simple:

“Ni devas disiĝi... niaj celoj estas diferencaj; niaj vojoj estas malsamaj,... forgesu min, kaj mi forgesos vin...”

Kaj ni disiĝis trankvile, sen krio, sen bruo, plej simple...

Multe da jaroj jam pasis post tio. Mi plu neniam lin vidis, neniam plu aŭdis pri li. Multon mi forgesis post tiu tago...

Kun novaj amikoj mi tute forgesis pri li. Mi forgesis eĉ tiom amitan de mi lian voĉon, eĉ plenan je sekretaj signifoj la premon de lia varma mano, eĉ la varmegan altuŝon de lia brulanta vango al la mia... Mi ĉion forgesis post tiu tago, mi ĉion forgesis kun miaj novaj amataj amikoj, sed liaj vortoj sonas, sonas en la koro ĉiam, eĉ nun, dolore kiel la funebra sonorilego, kiel la martelo eniganta najlojn en la ĉerkan kovrilon... mi ĉiam aŭdas:

“Ni devas disiĝi... niaj celoj estas diferencaj, niaj vojoj malsamaj... Forgesu min, kaj mi forgesos vin...”


La neceseco de komuna lingvo

La neceseco de ia komuna lingvo estis ĉiam sentata de civilizitaj popoloj de la mondo, sed nenlam ili sentis tiun necesecon tiel forte kiel nun. Al ĉiu pensanta homo estas nun klare, ke la homaro ne povas plu progresi sukcese sen ia komuna lingvo, ĉar nia civilizacio atingis nun la punkton, sur kiu la plua progreso sen ia komuna lingvo estas absolute ne ebla. Fervojoj, vaporŝipoj kaj aeroplanoj pli kaj pli alproksimigas landojn de la tero unu al la alia; telefonoj kaj telegrafoj pli kaj pli interligas la popolojn de la mondo. Kelkaj tagoj nun sufiĉas por trapasi ian kontinenton. Kelkaj semajnoj nun sufiĉas por ĉirkaŭiri la terglobon. Sidante en sia ĉambro, la homo povas nun paroli kun siaj amikoj en aliaj landoj, povas komuniki siajn pensojn trans oceano kun neimagebla rapideco. Nun ni povas, nun ni rajtas pensi pri la tero kiel pri nia hejmlando, pensi pri la homaro kiel pri nia propra nacio. La patrujo ŝajnas al ni nun tro mallarĝa; la landlimoj inter popoloj fariĝas tedaj anakronismoj; militgardejoj, policoficejoj sur la limoj nur ĝenas kaj malhelpas la honestajn, nur instigas kaj indignigas la saĝajn kaj noblajn. Jes, laŭracie la tero nun estas nia sola patrolando, kaj la homaro nia sola nacio.

Sed je kia utilo ĉio tio ĉi estas al ni, kiuj, krom la landlimoj kun policejoj kaj militistejoj, estas ankoraŭ dividitaj per lingvaj bariloj? Je malmulta utilo estas al ni la telefonoj kaj telegrafoj, se ni ne havas la komunan lingvon por kompreni unu la alian. Ĉiu el ni sentas tion ĉi instinkte: ni volas kompreni unu la alian, ni deziregas paroli unu al la alia, kaj avido por fremdaj lingvoj kreskas ĉiutage. Ĉiu el ni elspezas nun multe da tempo por studi fremdajn lingvojn, kaj ĉiu el ni en la fina rezultato sentas sin disrevigita kaj malkontenta, ĉar eĉ post multjara studado ni trovas, ke nia mastrado super alilanda lingvo, kiu tre ofte havas post si miljaran historian balaston kun miloj da tute malnecesaj malfacilaĵoj kaj malregulaĵoj, estas malperfekta, kaj la scio eĉ de kvin aŭ ses alilandaj lingvoj provas sin preskaŭ senutila en praktika interkomunikiĝo kun milo da diverslingvaj popoloj, miliardoj da homoj, kiuj tre ofte ne scias eĉ unu vorton en tiuj kvin aŭ ses lingvoj, kiujn ni lernis tiel diligente kun tia granda perdo de tempo kaj energio. Dum nia vojaĝo tra la mondo nia malkontento je nia lingva scio kreskas pli kaj pli, ĝis ĝi turniĝas en pesimistan malbenadon de dioj dividintaj la homaron per miloj da lingvoj, ĉar ju pli ni vojaĝas, des pli ni sentas kiel mizeraj, kiel senhelpaj estas ni, popoloj, kies lingvojn ni ne komprenas, kaj kiel feliĉaj ni povus esti, kiel interesa, kiel plena kaj riĉa estus la vivo, se ni povas paroli kaj interŝanĝi la ideojn kun ĉiu homa animo.

Kiel simpla estas la solvo de la lingva problemo! Ĉiuj nacioj nur bezonus enkonduki en ĉiujn siajn lernejojn la studadon ne de tri aŭ kvar alilandaj lingvoj, sed nur de unu difinita lingvo, ekzemple angla, kaj miloj da malfacilaĵoj estus forigitaj por ĉiam, kaj post kelkaj jaroj la homaro havas la komunan lingvon. Sed eĉ je tiu memevidente utila por ĉiuj popoloj demando, naciaj registaroj ne povas ĝis nun interkonsenti, ĉar ili neniam pensas pri la interesoj de la tuta homaro kaj tre malofte pensas pri la interesoj de la tuta nacio, ĉar naciaj registaroj ĝis nun neniam reprezentis la tuton de la popolo, sed nur unu aŭ kelkajn privilegiajn klasojn, kaj iliaj interesoj ĉiam estis la interesoj de tiuj klasoj kaj neniam la interesoj de la tuta popolo. Neniu nacia registaro volas akcepti, kiel la internacian lingvon, la lingvon de iu alia nacio, ĉar por ili la vanaj naciaj ambicioj estas pli gravaj ol la feliĉo de l’ homaro.

Por helpi la aferon la noblaj humanistoj komencis labori je kreado de artefarita internacia lingvo, kiu, estante tute neŭtrala, povus esti akceptebla por ĉiuj nacioj. Kiel la krono de tiu laboro aperis Esperanto, centoble pli facila ol iu ajn nacia lingvo, miloble pli perfekta. Miloj da noblaj homoj, pensantaj pri la feliĉo de l’ homaro, komencis kun ĝojo kaj sindonemo studi kaj propagandi la novan internacian lingvon. Ĉiuj ĝojis, ĉiuj estis plenaj de la plej bela espero; nur la naciaj registaroj ne ĝojis, nur ili dubis kaj baldaŭ ili komencis suspekti la esperantistojn, same kiel ili suspektas ĉion kio estas nobla, ĉion kio havas internacian aŭ homaran karakteron. Ĉar, kio estas por ili la feliĉo de l’ homaro ? – nenio: sensignifa sono, sensenca vorto, la deliro de frenezulo.

Ili persekutadis budhistojn, krucumadis kristanojn en antikvaj tempoj, ili turmentadis la plej noblajn, vive-bruligadis la geniojn de scienco en la meza epoko. Nun ili persekutas pacifistojn, malliberigas socialistojn, ili insultas la malriĉajn, perfortas la malfortajn, ili senhonte prirabas la laboristojn kaj subpremegas la terkulturistojn. Kion signifas la feliĉo de l’ homaro por tiaj krimplenaj registaroj?

Kaj tamen post la hommalama kaj kruela milito kaj ankoraŭ pli hommalama kaj kruela paco en Versailles,1) la naciaj registaroj premataj je ĉiuj flankoj de la amantoj de paco kaj justo, atakataj de ĉiu honesta homama animo, komencis ree pridiskuti la akcepteblecon de Esperanto kiel internacia lingvo. Sed ĉar dividi kaj malpacigi estas la moto de niaj naciaj diplomatoj, ĉar mensogi kaj trompi, intrigi kaj konspiri estas ilia profesio, ili ankoraŭ venis al nenia difinita decido. Nur la komunista registaro en Ruslando decide montris sian simpation al Esperanto kiel internacia lingvo,2) kaj tio ree kaŭzis multe da malkomprenoj en aliaj landoj. Multaj komencis pensi, ke ĉiuj esperantistoj estas aŭ komunistoj aŭ anarĥistoj, sed en la realeco la afero ne staras tiel; ĉar la komunistoj celas la unuigon de la tutmonda laboristaro, la organizadon de la subpremegataj kaj prirabataj nacioj aŭ klasoj kontraŭ militistoj aŭ kapitalistoj; ĉar la anarĥistoj celas la liberigon kaj la feliĉon de l’ tuta homaro, certe ili necese devas akcepti la ideon de la internacia lingvo, sed estas nenia neceseco por ĉiuj esperantistoj fariĝi komunistoj aŭ anarĥistoj; la esperantistoj estas pacaj batalantoj por liberigo de la tuta homaro, la komunistoj kaj anarĥistoj estas militantoj. Nur malnoblaj kaj malbonintencaj homoj, nur la homoj kun nigraj, mallarĝaj koroj, kun malpuraj, malgrandaj animoj, kun malluma, mizera spirito povas timigi la junajn, purajn kaj simplajn animojn per la rusaj komunistoj, aŭ per la mondaj anarĥistoj, aŭ per la blindaj esperantistoj.3)

Mi kredas, ke la tago baldaŭ venos, kiam neniu plu timos la komunistojn, nek iajn aliajn homojn laborantajn por la unuigo, liberigo kaj feliĉigo de l’ tuta homaro. Por pliproksimigi tiun benatan tagon ni ĉiuj devas batali. Jes, ni ĉiuj batalu! Batalu ĝis la fina venko super la maljusto aŭ ĝis la lasta bato de nia koro!


La problemo de la internacia rilato

Internaciaj rilatoj estas unu el la plej gravaj problemoj de la homa socio. Ĝi estas unu el tiuj problemoj, kiujn, laŭ vortoj de la fama angla verkisto Wells,1) la homaro devas aŭ solvi aŭ perei. Nun ni vidu, en kies manoj troviĝas la solvado de tiu ĉi, tiel grava por ĉiuj, problemo? Ĉu ne en la manoj de niaj naciaj aŭ internaciaj diplomatoj? Sed kio estas niaj diplomatoj? Ĉu ilia profesio ne estas mensogi? Ĉu ilia ĉefa devo ne estas trompadi unu la alian kaj sian popolon? Ĉu ilia misio ne estas malpacigi naciojn kaj prepari novajn militojn aŭ ribelojn?

Ni ne bezonas esti grandaj politikistoj por vidi, ke la politiko de Anglujo, Francujo kaj Italujo rilate al Germanujo, Aŭstrujo kaj aliaj venkitaj landoj estas la plej senhonta, la plej maljusta rabado kaj preparigo de la nova, ankoraŭ pli terura milito ol la antaŭa.2) Ni ne bezonas esti iaj revoluciaj agitistoj por diri, ke la japana premegado de la malriĉa Koreo kaj Formaso, aŭ la angla premegado de Hindujo kaj Egiptujo, estas krimoj la plej kontraŭhomecaj,3) kiujn la estonta generacio ne facile pardonos al ili. Ni ne bezonas esti scienculoj en politika ekonomio aŭ historio por esti konvinkitaj, ke la kapitalista rabado de la laboristaro kaj la kruela senhonta ekspluatado de malriĉaj klasoj estas krimoj ĉiam punitaj per sangverŝaj teruraj ribeloj kaj revolucioj. Ni ne bezonas esti komunistoj nek anarĥistoj por insisti, ke de la vidpunkto de l’ homaro la komunistaj aŭ anarĥistaj teorioj estas senfine pli noblaj kaj senfine pli puraj ol niaj nunaj krimplenaj kapitalistaj aŭ militistaj sistemoj. Ni ne bezonas esti grandaj profetoj por antaŭdiri, ke socialistoj, komunistoj kaj anarĥistoj de via tempo meritos pli grandan admiron kaj dankon de la venontaj generacioj ol ĉiuj niaj Lloyd George,4) Clemenceau5) k. t. p. Ĉar ni atingis stadion en nia evolucio, kiam la bono de l’ homaro devas fariĝi la ĉefa celo de l’ popoloj, kiam la bono kaj feliĉo de ĉiuj homoj devas fariĝi la celo de ĉiu el ni. Por kompreni ĉion tion ĉi ni bezonas esti nek scienculoj nek specialistoj, ni bezonas nur esti iom pli konsciemaj, iom pli honestaj ol ni estas. Kompreninte do ĉion tion ĉi, ni neniam konsentos lasi la solvadon de la problemo de internaciaj rilatoj al la manoj tiel malpuraj kaj krimaj kiel la manoj de niaj diplomatoj. Kaj jam antaŭlonge la pli noblaj homoj ekvolis almenaŭ iom aliformigi nian diplomatan rilaton al la plej grava problemo de l’ homaro.

Komuna lingvo inter la popoloj ŝajnis esti la unua plej urĝega afero. Antaŭ sesdek tri jaroj la dekkvinan de decembro naskiĝis D-ro Zamenhof. Antaŭ kvardek kvar jaroj en 1878 la deksepan de decembro la junaj studentoj de unu germana universitato kun deknaŭ-jara Zamenhof festis la unuan naskotagon de la internacia lingvo Esperanto.6) Mi aŭdas kiel laŭte sonoras iliaj junaj voĉoj, mi sentas kiel forte kaj varmege batas iliaj puraj noblaj koroj – ili sonĝas belajn sonĝojn pri la bela glora tutmonda frataro, pri la unu granda rondo familia...

Pasis la jaroj, pasis kvardek kvin jaroj kaj nun ne ili en Germanujo, sed en Pekina Universitato ni kunvenas por festi Esperanton.

Pripensu nun por momento la diferencon inter tiuj junaj studentoj de iu germana universitato kaj ni. Dum tiuj junuloj kunvenis por festi la unuan naskotagon de la internacia lingvo Esperanto, ni kunvenis por festi Esperanton, kiu jam havas gloran historion, milionojn da adeptoj en ĉiuj landoj, 14 tutmondajn kongresojn, milojn da ĵurnaloj kaj belan literaturon. Tio, kio estis la bela sonĝo por tiuj junuloj – libera, glora tutmonda frataro – ankoraŭ restas la bela sonĝo ankaŭ por ni; sed dum ili dubis pri elektita vojo, ni estas certaj, ke ni staras sur la verda vojo al la granda rondo familia. Ni estas certaj nun ke ne la japanaj sonĝoj pri la orienta imperio, ni estas certaj ke ne la anglaj sonĝoj pri la monda imperio, sed niaj belaj sonĝoj pri libera, glora tutmonda frataro savos la homaron. “Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos ĝis la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos.”

Estas domaĝe, ke ni preskaŭ ne aŭdas la sonoran voĉon de studenta junularo en tiu ĉi festo de esperoj kaj belaj sonĝoj, sed, ŝajnas, laŭ kutimo de tiu ĉi lando de kutimoj, nur la maljunaj parolas kaj agas, la junaj do nur silente aŭskultas kaj faras nenion. Tamen mi ne volas dubi, ke la noblaj koroj de miaj junaj aŭskultantoj batas same tiel forte kaj varmege, kiel la koroj de tiuj junaj studentoj en Germanujo tiun memorindan decembran tagon kvardek kvar jarojn antaŭe.


Notoj

Por ĉi tiu kajero ni kolektis ĉiujn pecojn el “La ĝemo de unu soleca animo” (Ŝanhajo, 1923) kaj kelkajn aliajn, kiujn nia Eroŝenko verkis en Ĉinio originale en Esperanto kaj liaj ĉinaj amikoj publikigis aŭ en “La Verda Lumo” (gazeto el Ŝanhajo) aŭ en “La Verda Ombro” (gazeto el Tajpeo). Por memorigi ilin ni nomas ĉi tiun kajeron “Lumo kaj Ombro”. (Ĉiujn pecojn en “La Verda Lumo” al ni liveris nia germana amiko, U. Lins.)

Nia editora principo estas kiel eble plej fidele reprodukti la originalajn tekstojn. Sed dum la editorado ni devis alfronti kontraŭdiron, ĉar en la tekstoj, kiujn ni alprenis, abundas gramatikaj eraroj aŭ dubindaĵoj kaj ankaŭ arkaikaj aŭ tiaj kuriozaj esprimoj, kiaj tamen karakterizas la verkojn de Eroŝenko. Kaj tial ni devis revizii la tekstojn minimume por faciligi aliron de niaj nuntempaj legantoj al la literatura mondo de Eroŝenko, sed ni tute ne tuŝis la versaĵojn pro la delikateco de prozodio.

Ĉiujn gravajn korektojn ni notas, sed ne ĉiujn el negravaj, ekzemple en la okazo de artikolo “la”, prepozicioj, verboj (ĉu transiva aŭ netransiva), interpunkcioj ktp. Ankaŭ la ortografio de kelkaj vortoj estas modifita sen apartaj mencioj, ekzemple: ĥin-/ĉin-, Sro. / S-ro ktp.

Cetere, por ĝustigi eventualajn preserarojn ni komparis kelkajn tekstojn ne nur kun la variantoj, sed ankaŭ kun la japanaj aŭ ĉinaj tradukoj. Krom ili ni referencis jenajn librojn: Rakontoj de Velkinta Folio (Oosaka, 1953), Turo por fali (Oosaka, 1956), Plena Verkaro de Eroŝenko (japana; Tokio, 1959), Facilaj Legaĵoj (Tokio, 1962), Rakontoj de Eroŝenko (Tokio, 1970).

Antaŭparolo

Teksto: el “La ĝemo de unu soleca animo”.

1) 1890: Vasilij J. Eroŝenko naskiĝis la 12an de januaro 1890 (la 31-an de decembro 1889 laŭ la malnova rusa kalendaro) en vilaĝo Obuĥovka (nuntempe en Belgoroda regiono).
2) Vasilij: Vaselj (T)
3) La Granda Milito: t.e. la unua mondmilito (1914-1918).
4) Hujucz: Hu yuzhi (1897-), siatempe la delegito de UEA en Ŝanhajo kaj ĉefredaktoro de grava prestiĝa revuo, Orienta Revuo; la prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo ekde ĝia fondiĝo en 1951; elektita kiel unu el 6 vicprezidantoj de la Ĉina Politika Interkonsiliĝa Konferenco en 1979.

Unu paĝeto en mia lerneja vivo

Teksto: el “La ĝemo de unu soleca animo”.

Varianto: en “Unu paĝeto en mia lerneja vivo”, Suplemento al “La Verda Ombro”, marto, 1923. Laŭ la noto de ĝia redaktoro, li ricevis la tekston ne rekte de la aŭtoro, sed pere de Higa syuntyô, esperantisto el Okinavo, tiam loĝanta en Tokio.

Antaŭ la publikigo de la originalo ĝi estis tradukita unue en la ĉinan lingvon kaj due en la japanan.

La ĉina traduko: en “Fabelaro de Eroŝenko”, januaro, 1922, Ŝanhajo, far Hujucz, por kiu Lusin, la ĉina verkisto, kunlaboris tradukante aliajn japanlingvajn verkojn de Eroŝenko.

La japana traduko: en “Warera” (Ni), junia numero, 1923, Tokio, far Hukuoka seiiti, kiu vizitis Eroŝenkon loĝantan en la hejmo de Lusin kaj ĉi ties frato Zhou zuoren en Pekino en aprilo, 1923.

1) l’ brila sunlumo: grandlumo (V)
2) dum mi spiras: ĝis kiam mi spiros (T, V)
3) Hawkes: Clarence Hawkes (1869-?), usona sciencisto. Lia ĉefverko, “The Hitting of the Dark Trail” eldoniĝis en 1915.
4) tion ĉi: la samon (V)
5) havigi al si: haviĝi (T, V)
6) fama tea kompanio, kiu enportas en Rusujon la teon: fama rusa tea kompanio en Ĥinujo kiu enportas en Rusujon la teon (T); fama kompanio kiu en Rusujon elportis la teon (V)
7) Li Hung-Ĉan: Li hongzhang (1823-1901), ĉina politikisto kaj militisto, kiu subskribis la armisticon de Japan-Ĉina Milito en Simonoseki, 1895.
8) interpretisto: tradukisto (T, V)
9) En la fino: Al la fino (T, V)
10) Survoje: Laŭ-voje (T, V)
11) sed ankaŭ: sed li pensas ke Sro. Li Hung-Ĉan estas ankaŭ (T, V)
12) ĉiam: kiam ajn (T, V)
13) Li Hung-Ĉan: Sro. Li Hung-Ĉan (T). Ni forprenis nekonvenajn “Sro”-jn laŭ la varianto.
14) jupsimila vesto: jupo (V)
15) al ni plaĉis nia lernejo: ni plaĉis nian lernejon (T, V)
16) obei nobelojn: obei al nobeluloj (T, V)
17) ilia klaso estas alta kaj la nia estas malalta: ili estas alta klaso kaj nia estas la malalta (T, V)
18) majesta: Aŭgusta (T, V). Verŝajne anglisma aŭ pli ĝenerale eŭropisma esprinio.
19) Sergej Aleksandroviĉ: Li estis mortigita en 1905 de unu Social-Revoluciisto.
20) Ĉu al vi povas plaĉi, kiun vi ne vidas? : Ĉu ne vidante homon vi povas plaĉi lin? (T, V)
21) Ĉu mi plaĉas al vi? : Ĉu vi plaĉas min? (T, V)
22) vi ne plaĉus al mi: mi ne plaĉus vin (T, V)
23) iam ajn: kiam ajn (T, V)
24) la socion kiu fidas ilin: fidintan ilin societon (T, V)
25) socio: societo (T, V)

Homarano

Teksto: el “La ĝemo de unu soleca animo”.

Varianto: en la tria japanlingva verkaro, “Zinrui no tameni” (Por la homaro), kiu estis finredaktita en julio, 1923, sed eldonita en oktobro, 1924 en Tokio. Laŭ la komento de ĝia redaktinto, ĉi tiu peco estis verkita antaŭ ol majo, 1921, kiam la aŭtoro estis forpelita el Japanio far la japana registaro.

1) ĝis: Eroŝenko ofte uzis ĝis en la senco de dumtiel longe kiel.
2) Mia nom’ estas la homaran’,
    Nom’ de l’ fajr’ la homara liber’.
(V)

Antaŭdiro de la ciganino

Teksto: el “La ĝemo de unu soleca animo”.

Varianto: en la dua japanlingva verkaro, “Saigo no tameiki” (La lasta ĝemo), 1927, Tokio, kun la japana traduko far Akita uzyaku. La unua publikigo tamen okazis en Tokio, 1920-10-02, okaze de la 7-a Kongreso de Japanaj Esperantistoj, en kiu la aŭtoro deklamis ĝin kun la akompano de la japana traduko de Akita uzyaku.

Notindas ankaŭ, ke en 1923 ĉe la Universala Kongreso de Esperanto en Nürnberg li gajnis la unuan premion en konkurso pro la plej bona prononco de Esperanto, deklaminte ĉi tiun poemon.

Dum nia teksto finiĝas kun ripeto de la unua strofo, al la fino de la varianto ankoraŭ aldoniĝas jena ripeto de la dua strofo.

Scias mi knabinajn revojn,
La sekretojn de la kor’,
Scias mi pri homfeliĉo,
Scias mi pri amdolor’.

Malespera koro

Teksto: el “La ĝemo de unu soleca animo”.

Varianto: en “La Verda Lumo”, n-ro 3 (aŭgusto-septembro), 1922, paralele kun la ĉina traduko far Hujucz.

1) harpiedego: vila piedego
2) monstrbruto: monstra bruto

Lulkanto

Teksto: el “La ĝemo de unu soleca animo”.

Varianto: “La lulilkanto” en “La Verda Lumo”, n-ro 2 (julio), 1922, paralele kun la ĉina traduko (sen mencio de la tradukinto). La sama teksto, tamen sen la ĉina, estis publikigita ankaŭ en “La Verda Ombro”, n-ro 8 (aŭgusto), 1922. Kaj laŭ ĝia komento ni scias, ke “La lulilkanto”, kune kun la verkoj de L. L. Zamenhof, “La Espero” kaj “La Vojo”, estis deklamita de Eroŝenko okaze de la propaganda kunveno en Universitato Fa-Cheng en Pekino aranĝita de la loka asocio, 1922-07-11.

1) mistera: estonta (V)
2) nun: do (V)
3) Ĉu: (V)
4) Kun opi’, hazardaj ludoj: Luksmanĝad’, opi’, hazardo (V)
5) friponoj: Honhuzoj (V); “honhuzo” estas la esperantigita formo de honghuzi, t. e. ruĝbarbulo aŭ rabisto.
6) ‘kuli’: kulio; vorto siatempe ankoraŭ ne esperantigita.
7) Leĝo de natur’: Leĝ’ de l’ homnatur’ (V)
8) Tia estas ĉefprincipo: tio estas la principo (V)
9) De l’ benitkultur’: De la ben’ kultur’ (V)
10) ĝinrikŝo: “ĝinrikŝo” signifas la veturilon mem, sed ne homon, kiu tiras ĝin. Dume, la aŭtoro uzas la vorton “rikŝo” por la veturilo en “Turo por fali”. Kaj en niaj vortaroj troviĝas nur ĵinrikŝo aŭ rikiŝo. Do, homo, kiu tiras la veturilon, estas ĵinrikŝistorikiŝisto.

“Kiel aliaj prapoetoj, ankaŭ nia Eroŝenko ne povis esti sen gramatika eraro. Nuntempe oni preferas ne uzi kunmetaĵojn, kiel belesper’, verrabband’benitkultur’, sed bela esper’, vera (rab)band’benita kultur’. Kaj se ritmigi, oni povas solvi alimaniere, ekzemple ŝanĝi vortojn mem aŭ vortordon.” (Komento de Miyamoto masao, “La Movado”, n-ro 271)

La tago de l’ monda paciĝo

Teksto: el “La ĝemo de unu soleca animo”.

La japana traduko en “Warera”, julio, 1922, far Hukuoka seiiti.

1) tute ellacigita: tutellacigita (T)
2) universala: universa (T)
3) kaj volis ke mi ree lin kisu: kaj volis min ree lin kisi (T)

Rakontoj de velkinta folio

Teksto: el “La ĝemo de unu soleca animo”.

Varianto: “El fabelaj skezoj pri ĥina vivo de sro V. Eroshenko” (tiel) en “La Verda Ombro”, n-roj julio, aŭgusto, septembro, 1922. Sed ĝi estas nur parto de la teksto: la unua fabelo, “La strata arbo” kaj mallongigita dua fabelo, “Lando de revoj”.

Krom ili, ni havas alian tekston, kiu estis publikigita en 13 sinsekvaj numeroj de “Warera” (de novembro, 1924, ĝis januaro, 1926), paralele kun la japana traduko far Hukuoka seiiti, sed ĝi estas tute identa kun tiu en “La ĝemo de unu soleca animo”, escepte preserarojn.

1) jam: ankoraŭ (T, V)
2) al: kune kun (T, V)
3) Dediĉo al ĉinaj legantoj: mankas en T kaj V, sed nur en la teksto de “Warera”.
4) samlandaj: siaj (V)
5) unua-naskulo, homego: laŭvorta esperantigo de (pliaĝulo aŭ superulo) kaj (grandulo).
6) blankmonda: de blankula mondo
7) olimpiaj sportoj: Olimpaj sportoj (T, V); supozeble kurado aŭ similaj sportoj.
8) vendas kaj transvendas la landon: vendas kaj transvendas sian konsciencon, trompadas la landon (V).
9) la Granda Rivero: (Zhang-jiang); Yangzi-jiang aŭ la Longa Rivero.
10) la urbo en la blankmonda stilo: Ŝanhajo
11) Eksonis: Subite en nokto trankvila eksonis (V)
12) Ni ne scias: Ne scias (T, V)
13) Mi sentas, ke ĝi estas proksima: Ĝi ne ekzistas, mi tion ĉi sentas (V)
14) naskobranĉo: naskblanĉo (T, V)
15) inviti faman kuraciston por ke li kuracu la fraton: inviti famkuraciston por li kuracos la fraton (T)
16) kuracilo: kuracaĵo (T)
17) jungita besto: jugbesto (T)
18) ĵinrikŝisto: ĝinrikŝo (T); vd. la noton de “Lulkanto”.
19) eĉ ne: nek (T)
20) reala vivo: realvivo (T)
21) Dum..., neniam: Ĝis kiam..., ĝis tiam neniam (T)
22) lampofosto: lampposto (T)
23) Jan-Ci-Kiang: (Yangzi-jiang); la Granda Rivero aŭ la Longa Rivero.
24) virĉevalo: ĉevalviro (T)

Turo por fali

Teksto: “Turo por fali kun japana traduko”, Suplemento al “La Verda Ombro”, julio, 1923. Antaŭ la publikigo de la originalo ĝi estis tradukita unue en la ĉinan kaj due en la japanan same kiel “Unu paĝeto en mia lerneja vivo”.

La ĉina traduko: en “Fabelaro de Eroŝenko”, 1922, Ŝanhajo, far Hujucz.

La japana traduko: en “Kaihô” (La Emancipo), maja numero, 1923, Tokio, far Hukuoka seiiti.

1) virhundo: hundviro (T)
2) tutan mondon: tutmondon (T)
3) rikŝo: vd. la noton de “Lulkanto”.
4) ŝanceliĝanta mondo: sencelimondo (T)
5) ‘kuli’: vd. la noton de “Lulkanto”.
6) priplantigi: plantigi (T)
7) belaj floroj: belfloroj (T)
8) bela turo: belturo (T)

La pafilegoj tondras en la malproksimo

Teksto: “Verda Lumo”, n-ro 1, 1922, Ŝanhajo; “speciale skribita por «Verda Lumo»”, kaj publikigita kun jena enkonduko de la redaktoro:

“La aŭtoro, s-ro V. Eroŝenko, estas nia blinda samideano, sed ankaŭ la knab-kora poeto. Naskiĝinte en Rusujo, li vagadis tra Anglujo, Hindujo, Birmo, Siamo, Japanujo kaj Siberio. Lastan jaron li venis Ĉinujon kaj faris multe por propagando de nia lingvo en ĉi tiu lando. Nun li loĝas en Pekino fariĝinte la profesoro de Esperanto en Pekina Universitato.

Dum sia vagado en Japanujo s-ro Eroŝenko skribis multajn poemojn kaj rakontojn, plimulte el kiuj estas fabeloj kaj knabaj legaĵoj. Krom tio li ankaŭ skribis rakontojn Esperantajn. Ĉi tiu mallonga skizo estas skribita, kiam estis milito inter du ĉinaj tiranaj generaloj tre malproksime de Pekino.”

1) Hu: Hujucz (vd. la noton de “Antaŭparolo”)
2) Pejkon: (Zheng peigang), indikita kiel redaktoro de “La Verda Lumo” nur en la unuaj n-roj de 1922-23; unu el la kunlaborantoj de Sifo (1884-1915), pionira anarkisto kaj esperantisto en Ĉinio.

La kvar printempaj skizetoj

Teksto: el la japana revuo, “Warera”, en kies kvar sinsekvaj numeroj de junio ĝis septembro, 1923, ĉi tiu proza poemo estis publikigita paralele kun la japana traduko far Hukuoka seiiti. Ĝi estis verkita, ekskluzive por la revuo, en Pekino antaŭ la ekveturo al la hejmlando en aprilo, 1923.

1) brile lumigitajn: brillumigitajn (T)
2) ĝoja intereso: ĝojintereso (T)
3) knabina scivolemo: knabinscivolemo (T)
4) nove malfermitaj: novmalfermitaj (T)

La neceseco de komuna lingvo

Teksto: “La Verda Lumo”, aŭgusto-septembro kaj oktobro, 1923, paralele kun la ĉina traduko far Zhou zuoren, la frato de Lusin. Supozeble unu el la prelegoj en esperanto-kurso de Pekina Universitato.

1) Aludo pri la versajla traktato inter la venkintoj kaj la venkitoj de la unua mondmilito en 1919.
2) La fondo de Sovjetlanda Esperanta Unuiĝo estis proklamita en 1921.
3) Aludo interalie pri Eroŝenko mem. Li estis forpelita de la japana registaro en 1921. Vd. “Antaŭparolo”-n.

La problemo de la internacia rilato

Teksto: “La Verda Lumo”, januaro, 1923. Festa parolado ĉe Zamenhofa Festo en Pekina Universitato, 1922-12-15.

1) Wells: H.G.Wells (1866-1946), la aŭtoro de “The Time Machine” (La Tempo-Maŝino), verkis kelkajn artikolojn pri sia ideo de “Ligo de Nacioj” jam dum la milito kaj denove en “The Outline of History” (1920) akcentis, ke la homaro devas sin unuigi por la paca pluvivado.
2) Aludo refoje pri la versajla traktato.
3) kontraŭhomecaj: antihomecaj (T)
4) Lloyd George: D. Lloyd George, la brita ĉefministro, subskribinta la versajlan traktaton.
5) Clemenceau: Georges Clemenceau, la franca ĉefministro, prezidinta la versajlan konferencon: Krimanso (T)
6) 19-jara Zamenhof kun siaj gimnaziaj amikoj festis la naskiĝon de “Lingwe Uniwersala” en sia hejmo en Varsovio, Pollando, tiam regata de Rusio, 1878-12-17.

(Mallongigo)

T: tiel en la teksto, kiun ni alprenis.

V: tiel en la varianto, kiun ni referencis.


Enhavo

La ĝemo de unu soleca animo
    Antaŭparolo de Hujucz
    Unu paĝeto en mia lerneja vivo
    Homarano
    Antaŭdiro de la ciganino
    Malespera koro
    Lulkanto
    La tago de l’ monda paciĝo
    Rakontoj de velkinta folio
Turo por fali
La pafilegoj tondras en la malproksimo
La kvar printempaj skizetoj
La neceseco de komuna lingvo
La problemo de la internacia rilato
    Notoj


FONTO: Eroŝenko, Vasilij Jakovleviĉ. Lumo kaj Ombro, komp. Mine Yositaka. Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 1979. 94 p.


Neforgeseblaj Vortoj
de Vasilij Jakovleviĉ Eroŝenko

Malespera Koro
de Vasilij Eroŝenko

Lu Xun: A Select Bibliography
(in English & Esperanto)

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Vasilij Eroŝenko @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 May 2011

Site ©1999-2023 Ralph Dumain