Benedetto Croce inter la jesado kaj neado de la estetika progreso
en la literaturo kaj arto

Verkita de Ignat Florian Bociort


La filozofiaj kaj estetikaj konceptoj de la itala Benedetto Croce (1866 - 1952) trovis grandan prestiĝon inter la estetikistoj kaj artkreantoj de la unua duono de nia jarcento; ili influis grandan parton de la Eŭropa intelektularo.

Kune kun la intuicionismo de Henri Bergson, la ideoj de Croce pri la kreado, perceptado kaj ĝuado de la artverko, kreis en la Eŭropaj estetiko kaj literaturkritiko poziciojn baziĝantajn kvazaŭ ekskluzive sur epistemologia funkcio de la intuicio. Samtempe liaj konceptoj estis rigardataj kiel elementoj por ĝenerala historia teorio, laŭ kiu la unikeco kaj la individueco de la fenomenoj estis absolutigitaj; la konsekvenco estis la neado de la ĝeneralo, do de ĉiuj leĝoj, kaj principoj ne nur en arto, sed en ĉiuj sociaj sferoj.

La problemo pri la estetika progreso ne estis centra problemo en la verkoj de Croce. Tamen en la parto teoria de lia ĉefverko Estetica come scienza dell'espressione e linguistica generale estas formulitaj kelkaj esencaj ideoj, kiuj permesas klare kompreni la sintenon de Croce rilate al estetika progresso de la literaturo kaj arto.

Precipe la ĉapitro titolita "Storia della letteratura ed arte" entenas kaj la realan kontribuon de Croce al la kompreno de la estetika progreso en la kulturo de la homaro kaj la kontraŭdirojn de lia koncepto rilate al tiu ĉi esenca problemo de la estetiko.

Croce rigardas la verkon kiel kreaĵon de verkista individueco, kiel ties memesprimon, kiel tuton nedivideblan en komponantoj; ĝi estas kreaĵo bazita nur sur la intuicio, ekster kategorioj kiel ĝenro aŭ speco, ekster iuj ajn reguloj, principoj, normoj.

La intuicio ricevas en la koncepto de Croce la regantan rolon por ĉiu spirita agado de la homo. Ĝi unuigas en la sintezon tion, kio sur la objektiva plano de la realo estas diversa kaj plurflanka; ĝi organizas en entjeron la kaosan diversecon de la impresoj kaj samtempe donas al la tuto percepteblan formon kaj esprimas ĝin. "Kiu ajn vera intuicio aŭ reprezentado estas samtempe esprimo. Tio kio ne objektiviĝas en esprimon ne estas intuicio aŭ reprezentado sed sensaco kaj naturo" (1). La esprimo kaj la intuicio estas vidataj de Croce kiel strikte individuaj, unikecaj fenomenoj: "Ĉiu esprimo estas unikeca esprimo (2) kaj la arto estas intuicio, la intuicio estas individueca kaj la individueco ne ripetiĝas (3)".

Precipe du ideoj de Croce enpenetris en la ĝeneralan problemaron de la literatura kaj arta progreso: lia teorio pri la "progresivaj cikloj" kaj lia koncepto pri la absoluta unikeco de la arta verko, kiel fenomeno entute neripetebla. Tiuj ĉi ideoj estas renkonteblaj ne nur en la laboraĵoj neantaj la estetikan progreson, sed ankaŭ ĉe iuj estetikistoj kiuj principe asertas, ke la estetika progreso estas ebla kaj reala. Ĉi tie ni faros kelkajn kritikajn konsiderojn rilate al la menciitaj tezoj de Croce.

La progreson de la homa spirita agado Croce vidas malsama en la scienco kaj en la arto. Liaopinie en la scienco ni trovas unuciklan fenomenon reprezenteblan per ascenda linio, kvankam ĝi povas havi ankaŭ descendajn segmentojn; la scienco estas "verko de la tuta homaro", dum la arto estas, en lia opinio, ekskluziva produkto de la verkista individueco. Tiu ĉi distingo inter arto kaj scienco kuniĝas ĉe Croce kun la ideo, ke la scienco okupiĝas pri "la universalo" dum la arto okupiĝas pri la "individualo". "la science est l'universel et ses problémes sont liés, subordonnés et coordonnés, unifiés en um vaste systeme unique ou problème d'ensemble" (4).

Fakte kaj la arto kaj la scienco havas ĉe bazo abstraktajn modelojn, kiel cetere la tuta homa agado. La arta modelo entenas la rilatojn de la homo kun aliaj homoj kaj ankaŭ kun la naturo, dum la scienca modelo entenas, principe, ĉiujn objektivajn rilatojn inter la fenomenoj. La aserto de Croce: "la scienco estas la universalo" estas atakebla por sociologo, psikologo, historiisto ktp. Eĉ la kvantaj rilatoj, t.e. la objekto de la plej "universala" scienco - la matematiko - ne estas universalaj: la rilato 2,5 X 2,5 por exemplo, ne esas aplikebla en la mondo de atomoj aŭ en tiu de la kvantumoj, ĉar ne existas 2,5 atomoj aŭ 2,5 kvantumoj (5). La scienco esploras ne nur la ĝeneralon kaj samtempe la ĝeneralo kaj la universalo interesas ne nur por la scienco, sed ankaŭ por la arto kaj por la metodologio de ĉiu ajn homa agado. Cetere, Benedetto Croce korektis en siaj pli postaj konsideroj la antaŭan difinon de la arto kiel eksklusivan sferon de la individualo, kontraŭan al la scienca universalo, sed tiu ĉi ŝanĝo ne determinis reekzamenon de siaj ideoj rilate al estetika progreso.

Laŭ Croce, la monda literaturo atestas en certaj periodoj estetikan progreson, nome en la "progresivaj cikloj". Ĉiu ciklo havas sian problemon kaj kapablas progresi nur rilate al tiu ĉi problemo. Per progresivaj cikloj aŭ "serioj" oni komprenas iujn orientiĝojn, skoloj ktp., pli-malpli vastajn, al kiuj estas propra certa unueco. Temas pri historiaj epokoj, en kiujn oni povas rimarki specifajn tendencojn, proprajn al la tuta serio aŭ ciklo. Tiaj cikloj, cititaj de Croce, troviĝas, ekzemple, en la itala literaturo ekde la autoroj de "vizioj" kaj "mirakloj" de la Mezepoko ĝis Dante; en la angla literaturo estas ciklo aŭ serio ekde la sensignifaj aŭtoroj kiuj faras la komencojn de la Elizabetana epoko ĝis Shakespeare; en la germana literaturo - la periodo Sturm und Drang ĝis Werther kaj Faust.

La progreso, nekontestebla en tiaj cikloj, estas perceptebla pere de bonsenso. La literaturo de ĉiu epoko atestas ke en certaj periodoj la estetika progreso estas videbla en diversaj skoloj, stiloj, tendencoj. En la rumana literaturo tiu progreso estas ege perceptebla ekde la poetoj Vacaresti (fino de la XVIII-a jarcento - komenco de la XIX-a jarcento) ĝis la plej granda rumana poeto, Mikai Eminescu (1850 - 1889). Sed por Croce, la progreso ĉesas difinitive post la verkisto, en kies verko la "afekcia materialo", kuŝanta ĉe la bazo de la serio, akiris la plej altan esprimon. Post tia verkisto, la ciklo estas finita, komencas la regreso, la epigonismo. La prilaborado de kavalira materialo, skribas Croce, progresis ekde Pulci ĝis Ariosto. Post Ariosto venis dekadenco. La progreso okazas en nova ciklo: Cervantes. En la terminaro de la sistemteorio, tiun ĉi koncepton oni povas priskribi jene: por Croce, la cikloj estas fermitaj sistemoj; la arta agado okazas kadre de ĉiu ciklo surbaze de certa abstrakta modelo, propra al koncerna ciklo; ĉekomence, la modelo estas simpleca, sed ĝi iom post iom optimiĝas per la socia praktiko, do per la individuaj verkistoj (sed ankaŭ kelkfoje, per kolektivaj verkistoj) ĉar la aŭtoroj manifestiĝas kiel individuecoj, la arta evoluo ne okazas sur unu linio. Laŭ Croce, la evoluo de la modelo ĉesas, "...ĉar la materio, la literatura substanco de la ciklo, elĉerpiĝas kaj la aŭtoroj havas nenion plu diri" (7).

Certe, tia dinamiko evoluanta ĝis certa punkto, sed ne senfine, estas videbla en la kazo de ĉiu vivanta fenomeno rigardata en ĝia individueco. Tio taŭgas kaj por la biologiaj sistemoj kaj por la artaj skoloj kaj tendencoj. La ideo de progressus ad infinitum estas sensenca. Nu, la realaj sistemoj ne estas izolitaj, fermitaj. Ilia izolado estas nur mensa demarŝo, por povi studadi ilin. Fakte, ili estas ĉiam malfermitaj sistemoj, havas sennombrajn koneksojn. Ĉiu sistemo apartenas al supersistemo, kaj tio signifas ke ĝi havas ankaŭ ĝeneralajn flankojn, tial ĝi povas esti rigardata ankaŭ el ĝenerala perspektivo, depende de la esploraj celoj. Se oni rigardas nur la individuecon, tiam oni perdas el la perspektivo la ĝeneralon. La evoluo de unu homo ekde lia naskiĝo ĝis la morto povas montri nur individuan destinon, sed ne sufiĉas por montri la evoluon de la specio.

La argumentado de Croce rilate la elĉerpiĝon de la arta substanco estas nur parte prava. Certe neniu temo estas senfine traktebla, sed aliflanke, ĉiu ajn temo povas esti pritraktita post certa tempo, post jardekoj aŭ jarcentoj, ĉiam denove, ĉiam el alia perspektivo. Verkoj kun la temaro de Ezopo aŭ verkoj kun kavalira materialo estas ankaŭ hodiaŭ eblaj, sed tute alie orientitaj ol iam. Nur la historia kaj sociologia perspektivo montras kial la Cervanteska sinteno rilate al la kavalira materialo ne aperis pli frue aŭ pli malfrue. Ne la verkisto mem aŭ la materialo de la epoko orientigas la evoluon de la literaturo. La reguliga rolo, la regulatoro en la arto, kiel ankaŭ en aliaj sferoj de la homa agado fontas en la intereso de la komunumo, en la intereso de la publiko, en ties socia kaj estetika idealo.

El la strukturo de la verko, respektive el ties abstrakta modelo, Croce priatentis nur la materialon, la substancon, temojn, motivojn kaj sekve li akceptis la eblecon kompari du verkistojn kiuj proponis al si la prilaboron de la "sama materialo" kaj tiel Croce akceptis la eblecon konstati progreson kadre de la koncerna ciklo. Se temas pri verkistoj kiuj ne havis la saman materialon - tiel estas la kazo de verkistoj apartenantaj al malsamaj artaj tendencoj, al malsamaj epokoj ktp. Tiam mankas, laŭ Croce, la komuna bazo de kiu ajn komparo: "kiel oni komparu, se la komuna termino mankas? " (8).

En logika konsekvenco, Croce estintus pravigita konkludi ke en tiuj kazoj ni ne vidas la eblecon konstati la progreson, ĉar oni ne vidas la eblecon fari komparojn. Samkiel pluraj aliaj posteuloj, Croce neas la progreson mem, ĝuste tial ĉar ili ne vidis la kriteriojn kaj la perspectivon por kompari du verkistojn. Tio estas tipa ekzemplo por la mekanismo per kiu mankoj en la metodo kondukas al agnostikaj konkludoj. "Tie, kie la materialo ne estas la sama, ne ekzistas progresiva ciklo. Nek Shakespeare progresis kompare al Dante, nek Goethe kompare al Shakespeare; sed Dante kompare al la mezepokaj verkistoj..." (9)

Estas evidente ke la konkludoj de Croce ne fontas en analizo de artstrukturo, en la analizo de la diversaj komponantoj de la artmodelo ĉe diversaj artistoj, sed en la provo proponi klarigon por la kazoj, en kiuj la estetika progreso, intuicie perceptebla, ne povas esti teorie neata.

Ĉar li rigardis la artverkon kiel fakton kreitan pure intuicie, do kiel fenomenon senhistorian kaj aliflanke, ĉar li ne vidis la eblecon kompari inter ili du verkistojn ne apartenantaj al la sama "historia serio", Croce konkludis la neekziston de la estetika progreso en la literaturo de la homaro: "il n'y a pas donc un progrés esthétique de l'humanité" (10). Tiu ĉi konkludo estas tamen kontraŭata de la kontakto de Croce, elstara lernanto de la literatur-historiisto de De Sanctis , kun arta realaĵo. Same intuicie klare vidis ke en certaj historiaj periodoj la estetika progreso estas nekontestebla.

Inter tiuj ĉi du ideoj: Estetika progreso de la arto ne ekzistas kaj en certaj etapoj de la literaturo la progreso estas nekontestebla, Croce alvenis al la pli malnova ideo "corsi e ricorsi", al ideo pri cikloj en la disvolviĝo de la historio; sekve, li lanĉis la teorion pri estetika progreso kadre de "progresivaj cikloj". Ni jam vidis supre ke tia progreso dum certa ciklo estas por li evidenta kaj li vidis ĝin en la ebleco prilaboradi la saman "materion" aŭ "problemon". Sed li tute ne montras laŭ kiuj kriterioj videblas la progreso kadre de la ciklo. Per kio, Dante superas la antaŭajn aŭtorojn?

Per kio Shakespeare superas la antaŭajn verkistojn de la Elizabetana epoko? Croce asertas la superecon de Dante, Shakespeare, Goethe, sed ne povas demonstracii ĝin. Denove funkcias ĉi tie nur la intuicio. Sed ĝuste tiu ĉi instrumento, la intuicio, ne sufiĉas por percepti la strukturon de kompleksaj sistemoj, ĉu sur sinkronia, ĉu sur diakronia plano, ĝi ne sufiĉas por percepti la komponantojn de la verkoj kaj precipe ilian evoluon dum la historio. Oni povas rimarki ke, rilate la estetikan progreson, Croce glitis sur nehistorian koncepton: li asertas, ke la arto de la prahomaro, primitiva arto de sovaĝuloj kaj la arto de la modernaj civilizacioj kuŝas sur la sama estetika nivelo: "L'art meme des peuples sauvages n'est pas infériur comme art, à celui des peuples cicilisés" (11). Alivorte, por Croce, Dante, Shakespeare, Goethe estas en progreso kompare al siaj tujaj antaŭuloj, sed ne estas en progreso kompare al la primitivuloj! La historio havas do progresajn leĝecojn en siaj cikloj, sed kiel supersistemo, ĝi ne havas leĝecojn. ĝenerale dirite, la partaj sistemoj, la komponantoj, la subsistemoj progresas, sed la supersistemo mem, ne. Tiuj ĉi ideoj estas hodiaŭ facile refuteblaj en la perspektivoj de la sistemteorio, ĉar la disvolviĝo de ĉiu ajn nehomogena sistemo realiĝas ĝuste per la parta, nesamtempa, kaj neegala disvolviĝo de siaj komponantoj, de siaj subsistemoj.

Fakte Croce demonstris nek la ekziston de progresivaj cikloj en la arto, nek la neekziston de estetika progreso en la ĝenerala historio de la homara kulturo. La rigoroj de teoria fundamentado devintus determini la estetikiston Croce, demonstri almenaŭ jejajn tezojn:

1) La kriterio de progreso ("la materialo") proponata de li estas la sola ebla kadre de la ciklo kaj "aliaj ne eblas" kiel Aristóteles estis konstruinta siajn argumentojn. 2) la kriterio funkcias perfekte en la limo de la ciklo kaj estas aplikebla al ĉiuj unuopaj kazoj, sendepende de la valoro de la verko. 3) La menciita kriterio ne funkcias ekster la ciklo. 4) Ekster la limoj de la cikloj ne validas la leĝoj de la disvolviĝo konstatitaj ene de la ciklo kaj entute ne ekzistas, ne povas ekzisti el diversaj kialoj aliaj leĝecoj de la disvolviĝo. Tia demonstracio estas tute neebla. Por kompreni la verecon de la tezo pri la progreso kadre de la ciklo kaj la malvereco de la tezo pri la neekzisto de la progreso ekster la ciklo, eble helpos al ni analogion. Ni rigardu la sistemon batalilo ekde la pafarko ĝis la raketo. ĉiun etapon de la evoluo karakterizas certa evoluo. La arko disvolviĝis ekde la primitiva kordo farita el plantoj aŭ interesoj de bestoj; ĝis la metala kordo de la mezepoko. Sed la objektivaj komponantoj de tiu batalilo bazita sur la forto de la individuo kaj sur la energio akumulita de ligna branĉo kurbigita ne estis permesantaj disvolviĝon kompareblan kun tiu alportita far nova formo, nome la fajra armilo. La homoj rezignis pri la arko tiel, ĉar aperis supera batalilo. Samtempe kun la arko malaperis ankaŭ la kapablo de la homo uzi ĝin; la performancoj de la primitivuloj trafi la celon, eĉ la moviĝanta celon, per la arko, ne estas facile atingeblaj far la moderna homo. Komence la fajra armilo pafis pli proksime kaj pli malprecize ol la arko, se ĝia interna modelo havis aliajn avantaĝojn: la moderna pafilo estis pli malpeza ol arko, ŝildo kaj sagon, la fajreron provokantan eksplodon povis fari ĉiu homo kaj per tio kreskis la socia bazo de la milittekniko. La uzado de la arko necesis ege longan instruon, ĉar ĉiu pafado devis esti sukcesa, dum la moderna pafilo permesas pli oftan pafadon kaj per tio kreskas la probablo atingi la celon. Kreskis samtempe la eksplod-forto de la detruanta faktoro, kreskis la trajektorio. Ankaŭ la fajra armilo faris plurajn disvolviĝojn, sed ĝi perdis la esencan rolon en la nuntempaj militoj, ĉar aperis la raketoj.

Croce estus preta akcepti la disvolviĝon de la arko, de la fajra pafilo, de la kanono, de la raketo, sed ĉar la fajra pafilo estas alia "progresiva ciklo" ol la arko, oni devus, laŭ Croce, nei la progreson de la sistema armilo mem.

Fakte, krom la progreso en la kadro de cikloj ekzistas aŭ povas ekzisti progreso ekster la ciklo aŭ de unu ciklo al alia - laŭ certa starpunkto, kaj konforme al iu au alia celo. La raporto al celo estas fundamenta. La biologia kaj la sociaj progresoj ne estas percepteblaj sen teleologia perspektivo. Sed por Croce ĝuste la sociaj celoj de la arto kaj literaturo ne estis akcepteblaj. Liaopinie, la arto kaj la literaturo estas sencelaj kaj senrespondecaj. Tia starpunkto estas malpropra por rimarki la direkton de la arta moviĝo. La proponita analogio montras, ke la evoluoj estis raciaj en raporto kun certa celo, ĝi tute ne estis anarkia: la armiloj, ekzemple, ne evoluis en la senso, ke oni aldonis al ili pezajn ornamojn. La evoluo estis direktita laŭ certaj principoj, kiuj originas en la celo de la militarmilo.

La teorio de Croce montras, ke la intuicio ne sufiĉas eĉ al tre kulturita teoriulo percepti la kompleksan strukturon de la beletra verko. La intuicio estas neperfekta konilo, ĝi povas percepti nian ordinaran ĉirkaŭaĵon (montojn, valojn, arbojn, homojn ktp), sed ĝi kapitulacias antaŭ sistemoj tro kompleksaj, troviĝantaj en tro rapida movado, tro grandaj aŭ tro malgrandaj ktp. La hodiaŭa metodologio de la scienco malkomponas la fenomenojn, rigardas ilin kiel sistemojn kun subsistemoj, hierarkie strukturitaj.

La ĉefaj komponantoj de la artverkoj estas la temo, ideo (problemoj), personoj, arkitektonika strukturo (kompozicio), eventoj (subjekto), lingvo, stilo kaj (en la poezio) la versoj. ĉiu komponanto havas specifan rolon en la suprasistemo kaj propran progreson aŭ regreson, sed ili efikas sinergie en la verko.

NOTOJ

1) Benedetto Croce, Estetica privita ca stiinta a expresiei si lingvistica generala Teorie si istorie. Trad. Dumitru Tranca, studiu introductiv Nina Fagon, Bucuresti 1970, p. 82.

2) Samloke, p. 91.

3) Samloke, 205.

4) Idem, Esthétique comme science de l' expression et linguistique générale. I . Theorie. II . Histoire. Traduit sur la deuxiéme édition italienne par Henry Bigot. Paris, 1904, p. 131.

5) S. M. Saliutin, Cibernetica si sfera ei de aplicatie (en) problemele teoretice ale ciberneticii, Bucaresti, 1963, p. 7

6) B. Croce, Estetica in nuce. Trad. Eugen Costescu, Bururesti, 1972. P. 43.

7) Idem, Estetica..., p. 206.

8) Samloke, 207.

9) Samloke, 209.

10) Samloke, p. 133.

11) Idem, Esthétique...., p. 132.


FONTO: Bociort, Ignat Florian. "Benedetto Croce inter la jesado kaj neado de la estetika progreso en la literaturo kaj arto," Simpozio, n-ro 43, majo 2004.

Noto: Mi reformatis la tekston kaj korektis evidentajn erarojn. — RD


La interna dinamiko de la arto en la Poetiko de Aristotelo
de Ignat Florian Bociort

Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)

Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Simpozio @ eventoj.hu


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 30 June 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain