RICHARD BRAUTIGAN

de Kris Long

Richard Brautigan estas l’aŭtoro de l’romanoj Trutkaptado en Usono, Konfederacia generalo el Big Sur, En akvomelona sukero, L’aborto: historia romanco 1966 ktp. Ĉef-rolanto de ĉi-lasta priskribas lin jene: “L’autoro estis alta kaj blonda kun longaj flavaj lipharoj, kiuj donis al li anakronisman aspekton. Ŝajnis, ke li sentus sin pli hejme en alia epoko.”



Al Anglio

Neniu poŝtmarko resendos leteron

al  Anglio antaŭ tri jarcentoj,

neniu poŝtmarko igos leteron

reveturi ĝis la tombo ne estas fosita,

kaj John Donne rigardas tra la fenestro,

ĵus ekpluvas ĉi aprilan matenon,

kaj la birdoj enfalas la arbojn

kiel ŝakpecoj cn neluditan partion,

kaj John Donne vidas la poŝtiston

                            supreniri la straton,

la poŝtisto tre zorge paŝas ĉar lia bastono

estas el vitro.

Karma-riparilo: eroj 1-4

1. Havigu sufiĉon por manĝi,

            kaj manĝu.

2. Trovu lokon por dormi, kie

            trankvilas, kaj dormu.

3. Malpliigu intelektan kaj emocian

            bruon ĝis vi alvenas la propran

            silenton, kaj aŭskultu.

4.

Surprizo

Mi levas la fekuj-sidilon

kvazaŭ la neston de birdo,

kaj vidas kat-spuron

ĉie ĉirkaŭ la rando de l’pelvo.

La  poŝtisto

La gusto

            de legomoj

            dum frosta tago

fidele prezentas realadon

kiel kavaliro serĉas la Gralon

aŭ poŝtisto laŭ vojo tra kamparo

neĉeestantan farmbienon.

            Karotoj, paprikoj kaj boroj.

            Nerval, Baudelaire, kaj Rimbaud.

Mi malbonfartas. Ŝi ne

Mi malbonfartas. Ŝi ne

amas min kaj mi vagas

en la domo kiel kudro-

maŝino ĵus kudrinta

fekaĵon al kovrilo de rubujo.

La flor-bulko

Baudelaire starigis

bovbulkobudon

en San Francisco,

sed metis florojn

meze de l’ bulkoj.

Oni eniris

dirante “Donu

bovbulkon kun multe

da cepoj

Baudelaire donis

anstataŭe flor-

bulkon  kaj oni

diris “kiaspeca

bovbulkobudo

ĝi estas?”



FONTO: Brautigan, Richard. “Richard Brautigan” [poemoj], tradukis kun noto Kris Long, La Kancerkliniko, n-ro 8, oktobro-decembro 1978, p. 33.


Giacomo Joyce de James Joyce
tradukis Kris Long

Pri Ne-Verkita Poemo (kun citaĵoj el William Blake -blejk-) de Kris Long

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Richard Brautigan @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 October 2013

Site ©1999-2017 Ralph Dumain