La sekreto de la lernejestrino

Marjorie Boulton


Siatempe, la demisio de nia lernejestrino, fraŭlino Kotman, tre surprizis ĉiujn ekster la tre malgranda rondo, kiu sciis la sekreton. Tiu fraŭlino jam dormis dek jarojn en ligna talaro, kaj mi nun ne faros malbonon ai ŝi, se mi rakontos al vi la veran historion malantaŭ la frua demisio de neordinare sukcesa lernejestrino.

Se vi demandos iun ekslernantinon de nia lernejo, pri kio ŝi memoras pri fraŭílino Kotman, la unua reago kredeble estos: «Nu, ŝi estis obeenda!» Tiu virino, alta, grizhara, iom reĝineca laŭ mieno, kun bela voĉo, estis unu el tiuj maloftaj kaj enviindaj personoj, kiuj havas naturan aŭtoritaton. Ŝi regis stabon de dudek sep virinoj, inter kiuj almenaŭ dek estis pli aĝaj ol ŝi kaj ni ĉiuj konstante obeis ŝin sen dubo. Mi ne povas diri, ke la sescent kvardek knabinoj ĉiuj perfekte obeis la regulojn de la lernejo aŭ ĉiujn stabaninojn; ili estis ja sanaj, normalaj knabinoj! Sed kiam fraŭlino Kotman eniris iun klasĉambron, estiĝis silento tiel solida, ke oni preskaŭ povus palpi ĝin. Ni neniam havis severan punon en nia lernejo: sendi miskondutintan knabinon al la lernejestrino estis io tiel grava, tiaj aŭdiencoj estis tiel neforgeseblaj, ke ni ne bezonis pli konkretan punon.

Ne kredu, ke tiu aŭtoritata lernejestrino estis ekscese severa, kruela aŭ malagrable aroganta. Tiuj, kiuj havas veran aŭtoritaton, ne bezonas kriaĉi, insulti aŭ malatenti la sentojn de aliaj. Fraŭlino Kotman estis ĝentila, afabla, malavara; ŝi helpis multajn knabinojn kaj eĉ stabaninojn pri problemoj; ŝi ŝatis doni plezuron per donacoj, ĝojigi homojn per trafaj laŭdoj, konsoli malfeliĉulinojn per bone elektitaj simpatiaj gestoj kaj vortoj.

Mi obeadís, kaj ne tre sentis tiun obeadon malagrabla, dum ok jaroj, antaŭ la tago, kiam mi eksciis, ke sia aŭtoritato estas io pli ol estrina. Sed, unu frostan januaran tagon, kiam la knabinoj faris glitludojn en la korto kaj kristalaj floroj kreskis sur la fenestroj, niaj opinioj koliziis. Strange, mi nun tute forgesas, pri kio ni havis tiun konfliktono. Sed mi neniam forgesos, kio okazis.

Ni estis en ŝia kabineto; ŝi sidis malantaŭ skribotablo kaj mi staris kontraŭ ŝi; kaj mi protestis aŭ disputis pri iu afero, proble pri iu bagatelo rilata al lunĉhoraj deĵoroj aŭ ekzamenaj programoj. Fraŭlino Kotman estis okupita, mi iom persistis; ŝi nervoziĝis kaj diris, ne vere kolere, sed nur kun la milda kaj preskaŭ bonhumora malpacienco:

«Ho, Nesbit, iru en la flamojn!»

La blasfemo estis tre milda, iom tipa ĉe virina stabo: mi ne ŝokiĝis morale; mi nur paŝis al la granda fajro kiu muĝetis sub la Sunfloroj de van Gogh en tiu bela ĉambro, kaj mi certe estus min ĵetinta en la kamenon kaj grave brulvundinta min . . . sed fraŭlino Kotman revokis min same modere:

«Revenu, Nesbit, kaj sidiĝu.»

Mi revenis kaj sidiĝis.

Mia paŝado aI la flamoj ne estis la infana gesto post ofendiĝo, aŭ la stulteta ŝerco. Kiam la lernejestrino diris al mi, sen vere malbona intenco, «Iru en la flamojn», mi komencis iri en la flamojn aŭtomate.

Poste ni dum eble kvin minutoj―kvankam ŝajnis pli longe―sidadis kaj fiksrigardadis unu la alian en densa silento.

Finfine la lernejestrino malfermis la buŝon denove, sed iom dube kaj hezite, kvazaŭ si timas, ke eble tiu aparato estas danĝera.

«Mi bedaŭras, fraŭlino Nesbit, ke mi blasfemis.»

«Ne atendinde.»

«Vi scias, ke mi neniam blasfemas. Mi ne ŝatas vantajn vortojn. Mi permesis al mi malpacienciĝi.»

«Eble mi mem persistis netaŭge.»

Jen la civiliza konduto, kiun oni almenaŭ esperas trovi inter instruistinoj: rapida interpaciĝo, oblikvaj pardonpetoj, gentila modereco ambaŭflanke. Tamen, restis la fakto, ke mi iris al la flamoj kaj ke nur la nova ordono de fraŭlino Kotman savis min de terura akcidento, se en tia kazo tio estas la ĝusta vorto. Okazis plua paŭzo.

«Fraŭlino Nesbit, vi laboras ĉi tie jam de sep jaroj―»

«Ok, fakte, fraŭlino Kotman . . . »

«Pardonu min, ok. Mi ĉiam trovis vin serioza kaj fidinda virino. Mi ĵus faris ion tre malsaĝan kaj mi ŝuldas al vi klarigon.»

Mi silente demandis min, ĉu mi diru «Estas bagatelo―lasu, mi petas,» sed ne diris. Se iu blasfemas al iu alia, «mi pardonpetas» kaj «lasu» sufiĉas por fini la aferon; sed se iu diras ai iu alia, «iru en la flamojn» kaj la alia senreziste iras en la flamojn, ne temas nur pri momenta malĝentileco.

«Mi invitas vin vespermanĝi kun mi morgaŭ, en mia hejmo.»

Mi sentis, ke tio ne estas nur paciga afablaĵo.

«Mi devos klarigi ion al vi. Sed mi petos, ke vi ĵuru absolutan sekretecon. Ĉu tio ofendas vian konsciencon?»

«Ne, mi konsentas ĵuri; ĉar certe temas pri io grava.»

Mi ne scias, kion mi atendis ĉe tiu vespermanĝo, sed certe mi ne atendis tion, kion mi vidís. Fraŭlino Kotman bonvenigis min afable kaj ni iris en ŝian manĝoĉambron, kie brilis sur la tablo manĝilaro por kvarplada vespermanĝo.

Mi timas, ke vi faris multan laboron!» mi komentis; mia gastigantino respondis per ironia rideto.

«Ĉu supo asparaga plaĉas al vi?»

« Jes.»

Ŝi alportis du suptelerojn kaj belan korbeton kun diversaj panoj kaj panopecoj. Poste, ŝi metis sur la tablon inter ni supujon duonplenan de varmega akvo, kaj diris al ĝi milde sed firme: «Fariĝu bona asparaga supo.»

La varmega akvo iom kirliĝis, poste plidensiĝis, verdiĝis; kaj agrabla odoro de asparago tiklis mian flarilon.

Tiu senprecedenea kuirmaniero vere senaplombigis min; kaj mi restis kun buŝo malfermita kaj tremanta, sed, kiam fraŭlino Kotman servis la supon, kaj mem ekmanĝis, mi finfine trovis pli racian uzon por mia malfermita buŝo, kaj malrapide plitrankviliĝis. La supo estis bonega, kaj varma fluidaĵo helpas ĉe kazoj de nervoŝoko.

«Ankoraŭí iom da pano?» proponis mia estrino banale.

Mi rigardis mian supon kaj subite ricevis ideon,

«Mi scias, ke eble ŝajnos iom troformala, sed ĉu vi konsentas peti Dian benon je nia manĝo?»

Fraŭlino Kotman paŭzis, alprenis taŭgan pozon kaj gravmiene deklamis la kutiman benopeton, kiun ŝi ĉiutage diradis ĉe la lerneja tagmanĝo.

Amen!» mi respondis. Nu, ateisto povus diri preĝajn vortojn pro iu motivo de sinprotektado aŭ ĝentileco, sed satanisto ne farus tion meze de programo de nigra magio. Mi demandis min, ĉu mia estrino hipnotas min.

Ŝi alportis longan, grandan pladon, meze de kiu kuŝis unu sardelo, kaj vitran pelvon, en kiu herbotufeto aspektis apetitveka nur por kanario. Firme sed tute milde ŝi ordonis al la sardelo: «Fariĝu perfekte kuirita salmo», kaj al la herbotufo: «Fariĝu miksita salato.»

Mi ne scias, kiel ĉi poste uzis la superfluon de tiu impona salmo, sed la porcio, kiun mi manĝis, estis tre bona, kaj la salato estis inda je ĝi. Sekvis rostita anaso, kun oranĝosaŭco, terpomoj, pizoj kaj karotoj; ĉiuj mistere estiĝis el peceto da ŝinko kaj kelkaj folioj.

«Kian deserton vi preferas?» fraŭlino Kotman demandis.

Nu, mi diris al mi mem, se ŝi faras ian brile lertan trompaĵon, mi povos embarasi ŝin.

«Glaciaĵon? Kukon? Frukton? Torton?»

Mi decidis postuli ion, kio nepre ne estas en la domo.

«Se estas eble,» mi respondis, «mi volus manĝi freŝajn arbutojn kaj gujavojn.» Tiuj fruktoj tute ne kreskas en nia lando, kaj eĉ por aĉeti ilin en skatolo oni devas serĉi specialan elitan vendejon. Fraŭlino Kotman verŝajne komprenis kion mi celis, ĉar denove ŝi ridetis ironie. Kiam ŝi diris al kelkaj sekigitaj riboj en fruktopelvo: «Fariĝu multaj freŝaj arbutoj kaj gujavoj», la tuja metamorfozo finfine konvinkis min, ke ne povas temi pri lertega trompaĵo; kaj, ĉar fakte mi mem neniam antaŭe vidis aŭ gustumis tiujn fruktojn en freŝa stato, mi ne sciis, kiel povas temi pri hipnoto. La fruktoj estis bonegaj. FraiŭlIino Kotman preparis kafon laŭ la normala metodo, kvankam mi ekdubis, ĉu si akiris la materialojn per aĉetado.

«Ĉu vi povas krei ĉokoladojn?» mi demandis. Mi sentas min iom svenema, kaj ekstra sukero eble helpos.»

«Molajn aŭ malmolajn internaĵojn?»

«E ... e ... ne gravas.»

Ŝi ĵetis kelkajn pecetojn da kafo-sukero en alumetskatolon kaj ordonis: «Fariĝu granda skatolo da luksĉokoladoj.»

Ni manĝis plurajn el ili; ili estis tre bongustaj.

La plej granda biologia merito de la homo estas, ke ni kapablas adaptiĝi al tre diversaj cirkonstancoj; mi donis novan pruvon pri tio, ĉar mi finis tiun vespermanĝon kaj eĉ ĝuis la bongustajn manĝajoĵn. Venis la tempo por la promesita klarigo. Ni eksidis apud la fajro, kun nia kafo.

«Mi estas unu el tiuj homoj, al kiuj ordoni estas plezuro. Mi ne volas malbonfari; vi vidis, ke kiam mi en momenta kolero ordonis ai vi iri en la flamojn, kaj vi komencis fari tion, mi tuj savis vin.»

«K . . . kaj vi estas bona kaj humana lernejestrino.»


«Tia mi almenaŭ penas esti. Nu, mi scias, kial mi tiel forte deziras aŭtoritaton. Mi estis la kvina infano de iom severaj gepatroj; mia plej aĝa fratino konstante regis kaj ĉikanis min, ĉiuj gefratoj regis min kaj insistis sentigi ai mi sian superecon. Kiam mi estis dekkvarjara, mi preskaŭ freneziĝis pro miaj intensaj koleroj kaj ribelaj sentoj. Mi penis liberigi min, sed baldaŭí sciiĝis, ke rekta kontraŭado kaj luktado nur venigas novajn punojn kaj humiligojn. Mi multe meditis, kaj mi venis al la konkludo, ke, se mi ne volas esti regata dum la tuta vivo, iel mi devos regi. Mi ankaŭ komprenis, ke la unua stadio estas regi min mem. Mi rimarkis jam en la lernejo, ke tiuj, kiuj regas per teatrecaj aŭ histeriaj metodoj sukcesas nur portempe kaj malcerte, kaj tiuj, kiuj regas per krueleco, naskas malamon kaj venĝemon. Sed kelkaj regadis per memfida firmeco kaj videbla kapablo; ili havis tiun kvaliton, tiam al mi misteran, kiun ni nomas aŭtoritato; kaj tion mi volis akiri.

»Mi komprenis frue, ke unue mi devos regi min mem. Vi scias, ke mi ne fumas, mi ne trinkas alkoholaĵojn, mi ĉiutage faras eĉ nun kelkajn minutojn de gimnastiko; mi dormas nur laŭ miaj realaj bezonoj. Kiel studentino, mi tre studis, ne nur por lerni, sed ankaŭ por pliigi mian memregadon kaj fortigi mian konscian volon. Granda voloforto kaj la sekva aŭtoritato estis miaj celoj.

»La psikologo William James* iam diris, ke la ordinara homo utiligas eble la dekonon de siaj veraj latentaj kapabloj.»

«Tion mi facile kredas!» mi interrompis. «La deziro, utiligi nin mem, estas grava faktoro en la sukceso.»

«Ĝuste. Nu, eble mi lernis kiel utiligi, ni diru, la trionon de miaj kapabloj. Mi sukcesis en mia kariero. Mi akiris diplomon de la unua rango, duan diplomon pri psikologio, aliajn kvalifikojn; kiel instruistino mi tre sukcesis kaj nun mi estas lernejestrino. Iam mi inteneis celi multe pli alten. Mi rimarkis, ke la homoj obeas min. Vi espereble konsentas, ke mi ne uzas mian potencon por suferigi la homojn.»

«Konsentite!» Fakte mi kaj miaj amikinoj kelkafoje trovis sin iom tro puritana; sed la mondo estus multe pli agrabla homejo, se ĉiuj potencaviduloj uzus sian potencon tiel senkulpe kiel uzis gin fraŭlino Kotman.

«Iam mi vidis min kiel ĉefinspektorinon, eĉ kiel ministrinon―;» (kaj mi ne ridis) ― «sed unu tagon okazis io, kio modifis mian ambicion. Mi dum la tuta matura vivo sopiris al aŭítoritato, ordonpovo, kvankam mi strebis al ĝi per decaj metodoj kaj volis uzi ĝin dece kaj helpe. Mi konscie pliigis kaj koncentrigis mian voloforton. ― Prenu alian ĉokoladon, fraŭlino Nesbit, aŭ ĉu vi preferas, ke mi estigu nuksojn?» ― Mi kontentiĝis per ĉokolado. ― «Nu, mi estis jam lernejestrino, sukcesa kaj memfida, kiam unu tagon, en la kontoro, la sekretariino pardonpetis, ĉar ŝi ankoraŭ ne tajpis kelkajn leterojn; la skribmaŝino ne bone funkciis. Mi ne estas tre lerta pri maŝinoj, sed pro ia ĝentileeo mi rigardis ĝin. Eble ankaŭ por kontroli; oni ofte devas iom suspekti pretekstojn. Ŝajne io misfiksiĝis interne, tiel ke la cilindro aŭ rifuzis moviĝi, aŭ saltis spasme. Mi iom sencele eksperimentis dum kelkaj momentoj. Mi estis ege okupita tiutempe, kaj estis tre ĝene, ke la sekretariino ne povis bone labori. Mi vere volegis, ke tiu maŝino funkciu bone. Kaj, tiel, kiel ni ofte parolas al senvivaj objektoj, mi diris ai ĝi, kolerete: ‛Ho, vi, stulta skribmaŝino, ordiĝu do tuj!’»

«Kaj ĉu ĝi ripariĝis?»

«Mi ne scias, kio okazis, ĉar mi ne komprenas la mekanismon de skribmaŝino, sed la cilindro subite ekmoviĝis tute bone. Mi diris al la sekretariino: ‛Hej, ŝajnas, ke mi hazarde tuŝis la ĝustan parton!’ Ŝi estis kontenta, mi estis kontenta, sed mi sciis, ke mi ne tuŝis ion gravan. Tiun vesperon, mi faligis iom da saŭco sur mian robon. Mi diris aI la makulo ‛Malaperu!’ ― kaj ĝi malaperis. Tiam mi komprenis, ke mi akiris tian aŭtoritaton, ke mi povas ordoni ankaŭ al la materia mondo. Ĉu tiu kolĉeno estas al vi speciale kara?»

«Ne; ĝi estas nur el ruĝa fajenco, sed ĝi konvenas al tiu ĉi robo.»

Fraŭlino Kotman etendis la manon. «Ĉu vi permesas?»

Mi donis al ŝi mian kolĉenon.

«Nu―u. Mi ne faros por vi diamantojn; estus tre malfacile, klarigi kiel instruistino akiris diamantan kolĉenon. Sed mi alte taksas vin, kaj mi vere deziras fari ion plaĉan al vi.» Ŝi rigardis mian kolĉenon, «Fariĝu samlonga kolĉeno el ruĝa koralo, kun ora fermilo.―Nu, mi esperas, ke ĝi plaĉas ai vi.»

Ĝi ja plaĉis al mi. Ĝi ankoraŭ estas unu el miaj plej belaj juveloj.

«Momenton.» Ŝi vidis peceton da la malpura drato en la karbujo. «Faru el tio ringon, kies grandeeo taŭgas al via fingro.» Mi obeis, kvankam frosteto trakuris miajn vertebrojn. «Dankon! Fariĝu ora ringo kun koralaj ŝtonoj. ― Mi esperas, ke vi portos ĝin kun plezuro.»

Ĝi tre plaĉis al mi; ankaŭ la braceleto, kiun ni poste faris, per la sama metodo. Oni ne kutimas ricevi tiajn kompensojn pro momenta malbela vorto.

Fraŭlino Kotman povis ordoni al la senviva mondo. Ŝi klarigis al mi siajn multajn eksperimentojn, diversajn esplorojn. Ŝi ne povis krei ion el nenio; ĉiam si devis komenci per ia materio, kaj ŝajnis, ke la materio devis havi ian similecon al la dezirata objekto; el kolbaso ŝi povus krei rostitan porkidon, sed ne broĉon kun opaloj; ŝi ne povis krei al si aŭtomobilon, sed ŝi povis ĉiam ordigi sian aŭtomobilon, kiam ĝi paneis. Ŝi ne povis ordoni sen vortoj. Mi demandis, ĉu si povas sanigi; ŝi respondis, ke ŝi sanigis sin mem de kelkaj malgravaj vundoj kaj dufoje de gripo, sed ŝi ne povas sanigi aliajn. Verŝajne la volo, eble la subkonscia volo, de la alia homo, tro rilatas al la malsano aŭ akcídento. Ĉu ŝi povas enamigi homojn? Ŝi neniam eksperimentis, kaj kredis ke ne estus dezirinde. Probable ŝi ne povus, ĉar al tio tro rilatas la volo de la alia. Sed homoj preskaŭ ĉiam blinde obeis ŝiajn ordonojn. Ŝi ne povis modifi la veteron aŭ revivigi mortan beston, sed ŝi iam nigrigis grizan katon. Ĉiam si senkoste refarbis kaj tapetis la internon de la domo; sed la eksteron refarbis profesiuloj. Alie la sensacio kaŭzus al ŝi grandajn ĝenojn.

«Mi ne komprenas, kial vi ne iĝis milionulino,» mi diris. «Vi povas fari oron, diamantojn, ĉiujn luksvarojn, el rubaĵoj.»

«Kial fariĝi milionulino, se mi jam povas plenumi iun ajn normalan materian deziron kaj fari iun ajn donacon por persono, al kiu mi volas doni plezuron?» ŝi demandis. «Sed ankaŭ―pripensu. Mi devas tre rigore kaŝi mian potencon. Mi bedaŭras, ke vi scias pri ĝi; sed mi per momenta manko de sinregado montris ĝin al vi, kaj estas pli bone, ke vi sciu la tuton, ol ke vi diversmaniere hipotezadu kaj eble ektimu, malfidu, eĉ malamu min. Sed imagu, kio okazus, se multaj homoj scius pri mia potenco. Fakte, je la komenco, mi imagis, ke mi povos fari vastan bonon al mi mem kaj vastajn servojn al la homaro: eble doni nutraĵojn al la malsataj milionoj, forigi dezertojn, estigi sekuran pacon, konstrui lernejojn kaj hospitalojn en la malriĉaj landoj. Sed mi pensis pri la ĵurnaloj kaj pri la homa avideco, ĉiuj petus de mi ion; homoj eble interbatalus por akapari miajn servojn; superstiĉoj estiĝus ĉirkaŭ mi kaj eble aliaj homoj ĉesus penadi. Ĉu vi komprenas?»

«Jes.»

«Troviĝas alia afero, Mia voloforto estas supernormala, sed mia scio ne estas. Mi estas klera virino, sed mi ne povas ĉion seii. Mi ekkomprenis, ke drastaj faroj povus kaŭzi ekonomiajn krizojn, psikologiajn krizojn, amaspsikozojn, militojn. Do, mi limigis min al tiuj kampoj, sur kiuj mi fidas al mia juĝkapablo. Antaŭ nelonge mi kreis el malgrandaj moneroj dudek kvin belajn orajn broĉojn, kaj sendis ilin anonime al organizo, kiu helpas rifuĝintojn. Multaj malriĉaj pensiuloj en nia urbo ricevas anonimajn donacojn de manĝaĵoj aŭ karbo. Kaj tiel plu. Eĉ al miaj stabaninoj―mi donaeas diversajn objektojn, sed mi neniam kuraĝas donaci ion, kion malavara lernejestrino ne povus normale donaci el sia salajro.»

«Kaj pri vi mem . . . ?»

«Denove―la homoj estas enviemaj kaj scivolemaj. Se mi vivus tro bone, oni komencus fari demandojn. Kaj ĉu vi povas imagi la batalon de juristoj, kiu okazus, se la impostistoj scius pri mia kazo? Mi neniam plu ĝuus trankvilan horon, Mi faras por mi mem diversajn objektojn, sed mi devas ankaŭ butikumi normale. Mi riskas vivi iom pli lukse, ol mi povus per mia nura salajro; oni kredu, ke mi heredis ion, aŭ ke mi havas ian ne perlaboritan enspezon, ekzemple per akcioj. Sed mi devas tre limigi min. Nur kiam mi libertempas eksterlande mi riskas iomete pli.

«Ofte mi tre bedaŭras, ke mi ne kuraĝas uzi mian potencon pli profite al la homaro. Sed mi frue alkutimiĝis al serioza pensado, kaj mi komprenas, ke eĉ miaj bonaj intencoj povus estigi tragedion por mi mem, eble ankaŭ kataklismon por la homaro. Estas malfacile gardi mian sekreton; ofte mi bezonas mian voloforton, por ke mi ne faru aŭ diru ion, kio perfidus min. Nervstreĉa vivo . . . sed interesa . . .»

Mi iris hejmen noktomeze, kun miaj juveloj, la restantaj ĉokoladoj kaj pluvombrelo, kiun ŝi faris por mi el peco da brulligno, ĉar subite ekpluvegis. Mi pensis, pensadis; ne povis dormi. Mi demandadis min, ĉu mi ne povus proponi pli grandskalan aplikadon de tiu eksterordinara kapablo? Sed mi ĉiam revenis al la konkludoj, al kiuj jam venis fraŭlino Kotman mem.

Estis strange, laboradi dum ankoraŭ du jaroj kaj duono sub la gvidado de lernejestrino, pri kiu mi sciis sekreton, kiu povus ŝanĝi la mondon. Mi pli kaj pli admiris ŝian modereeon kaj modestecon.

Mi esperas, ke mi neniam misuzis mian scion, sed, post kelkaj hezitoj, mi jam iom uzis ĝin. Kiel mi ofte diris al ŝi: «Mi ne petus de vi oferojn, sed, ĉar kostas al vi nenion, ĉu estas malbone peti?» Mi zorgis, ke mi ne estu nedece deziroplena; sed estis agrable riparigi sian brakhorloĝon senkoste, akiri novajn ŝuojn aŭ havigi al si novajn kurtenojn. Mi ankaŭ rekomendis al ŝi diversajn malfeliĉajn personojn, kiujn si volonte helpis.

La falo de fraŭlino Kotman estus tragedio ĉe alia persono, sed perdi sian postenon, kiam oni kapablas krei ĉion, kion oni bezonas, vere ne estas granda katastrofo. Mi jam menciis, ke ŝi neniam trinkis alkoholaĵojn, ĉar ili malfortigas la sinregadon kaj voloforton, kai, precipe, ĉar ŝi timis malkaŝi sian sekreton. Sed ĉe iu novjara festo en la hejmo de sinjoro Roberto Roben, loka riĉulo, ni ĉiuj estis tre gajaj. Ni iĝis iom bruaj; ni kantis, iu deklamis komikan poemon, iuj faris infanecan ludon kun korkoj―ne temis pri la fia diboĉo, sed ni iom perdis nian ĉiutagan dignon. Ankaŭ fraŭlino Kotman ridis kaj ŝercis; kaj sinjoro Roben insistis, ke ankaŭ ŝi gustumu ian likvoron. Ŝi videble sentis, ke ĝentileco kaj takto preskaŭ postulas, ke ŝi ne tro insistu pri sia abstineneemo―kaj ŝi ne havis fortan moralan principon pri la demando, sed pensis nur pri sinprotektado. Ŝi do konsentis trinki ian fortan likvoron.

Ŝi ne trinkis malmodere; sed ni memoru, ke ŝi neniam antaŭe gustumis ion tian. Ŝi komencis ridi iom brue . . .

Kiam ŝi leviĝis kaj volis transiri la ĉambron, por rigardi iun bildon, ŝi ne paŝis tre firme; tial ŝi batis la tibion iom forte kontraŭ tableton. La tableto estis unu el tiuj, sub kiuj estas malgrandaj librobretoj.

Ni ĉiuj scias, ke subita forta bato sur la tibio ja doloras; kaj estas eble pardoninde, eligi ian ne tre noblan frazon. Sed, kompreneble, kiam fraŭlino Kotman kriis: «Ho, disfalu vi!» ― la tableto disfalis. Ĝi disfalis en mil lignopecetojn en speeo de silenta eksplodo, antaŭ gesinjoroj Roben, doktoro Klap kaj ses aŭ sep el miaj koleginoj. La libroj flugis ĉiudirekten, fraŭlino Kotman stumblis pro unu el ili, falis, batis la kubuton sur kolonlampon, kriis al ĝi: «Krevu!» kaj poste eksidis sur la planko inter libroj, lignofragmentoj, vitrosplitoj kaj pecetoj el la pergamena lampoŝirmilo. La krevado de la lampo nudigis elektran draton, kaj sinjoro Roben ricevis elektran kurenton tra la brako. La voltare ne sufiĉis por brulvundi lin, sed kompreneble li kriis, saltis, puŝegis fraŭlinon Forlon, faligis fraŭlinon Stondal kaj mem falis tiel malbonŝance, ke li eksidis sur la lernejestrino. Ni ĉiuj kuris, ne tre lerte, por helpi; nuda elektra drato kaj akraj vitrosplitoj faris belan laboron, ĝis doktoro Klap retrovis sian prudenton kaj malŝaltis la elektron ĉe la muro. En kvin minutoj la salono iĝis batalkampo. Ĉiuj estis iel vunditaj, kvankam, feliĉe, nur la tablo kaj la lampo estis neripareblaj. Fraŭlino Forlon havis purpuran ŝvelaĵon sur la frunto. Mia nazo sangis―sinjoro Roben leviĝis ne atentante tion, kio estis super lia kapo, kaj tiun lokon okupis mia nazo. Kaj mi vidis ion, kion mi neniam antaŭe vidis: fraŭlino Kotman ploris.

Ni sukcesis modere bone reordigi nin, pansi niajn vundojn, forigi la danĝerajn fragmentojn kaj eĉ konsoli nian amikinon, kiu pli ol neeese hontis ka] kiu timis katastrofan skandalon.

Ni neniam diskutis tiujn eventojn. Estiĝis la implica interkonsento, ke ni ĉiuj iom tro trinkis, ke okazis ia akcidento, ke la konfuzo sekvis kaj ke, en la konfuzo, iu el ni frakasis du meblojn. Kaj, eble plej grave, ke, ĉar ni iom tro trinkis, neniu klare memoras, kio okazis.

Vi rimarkos, ke la sekvo de evento; iom konfuziĝis, sed vi konsentos, ke tiuj eventoj okazis. Tamen, fraŭlino Kotman demisiis kaj kiel eble plej frue, translokiĝis (per normalaj transportiloj) al alia urbo, kie ŝi aranĝis por si mem belegan hejmon (grandparte per metodoj tre neortodoksaj). Parenteze, ŝi sendis al sinjoro Roben belan kolonlampon, kaj tableton iom pli bonkvalitan ol tiu, kiun ŝi detruis. Li diris al mi iam, ke li bedaŭras, ke frue demisiinta, ankoraŭ senpensia ekslernejestrino elspezis tiom da mono. Mi ne sciis kion diri; do mi skuetis la kapon iom malgaje, kaj silentis.

La nova lernejestrino estis tute kompetenta kaj multaj el la pli junaj stabaninoj eĉ trovis ŝin pli simpatia. La disciplino en la lernejo iĝis iom pli demokrata, pli milda, sed ne degeneris en malordon. Tamen, foje fraŭlino Anthil, kiu apartenis, same kiel mi, al la maljuna generacio en la stabĉambro, diris al mi, kiam ni vespermanĝis kune: «La novulino ne estas dua fraŭlino Kotman. Mankas al ŝi tiu trankvila tono de memfida, plena aŭtoritato.»

Kaj mi, ludante kun mia or-kaj-korala braceleto, konsentis.

* Elparolu proks.: Viljam Ĝejmz.


FONTO: Boulton, Marjorie. “La sekreto de la lernejestrino,” en Okuloj (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1967 [Beletraj Kajeroj; no. 28]), p. 59-72.


Nigraj Okuloj
[recenzo de Marjorie Boulton, Okuloj]
de Sándor Szathmári

Marjorie Boulton en la Reto

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Fenikso” de Marjorie Boulton

Okuloj de Marjorie Boulton

Marjorie Boulton @ Ĝirafo

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Marjorie Boulton @ Originala Literaturo en Esperanto (Don Harlow)

Erich Fromm - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 28 July 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain