Torĉlumo

(1952)

William Auld



La flagra flamo de la torĉ’ rivelas
tre malprecize trajtojn de l’ ĉeuloj:
la trema lum’ alterne ombras, helas,
zigzagas fume-fulme. Jen okuloj
momente brilas en orbitofundoj,
jen vango kaj nazpinto kadras pale
vizaĝon nigran kiel mortprofundoj,
kaj ies buŝ’ rikanas kanibale,
kiu en plena tago estus milda.
Pro nesufiĉo de l’ malforta lumo
ĉio fariĝis gnoma kaj misbilda,
kaj la ĉielon kaŝas densa fumo.

Ni estas torĉoj, kies perceptivo
rivelas flagre, false kaj fragmente
ĉiun objekton de l’ ĉirkaŭa vivo:
la trajtojn de l’ kunhomoj nur segmente
ni vidas, kvazaŭ sur pentraĵ’ kubisma,
kaj malprofunda sulko sur la planko
pro ombroĵeto ŝajnas put’ abisma.
la kruda facetar’ de nigro-blanko
mem laŭ starpunkto de l’ moment’ varias;
misforma estas nia panoramo:
kaj la groteskon kaj la belon kreas
la klaroskur’ pro nia propra flamo.


FONTO: Auld, William. “Torĉlumo” (1952) [en Unufingraj Melodioj], en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, redaktis Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 310.


William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 3 September 2014

Site ©1999-2014 Ralph Dumain