Survoje

William Auld

Vento la flakojn plisas.

Rande de mia vivo disas
ŝiritaj herboplumoj
sur tramalsekaj humoj.
Malice sin kaŝas ĝojo
en iu malgrava flanka vojo,
kiun mi ne rimarkas
dum aŭte mi preterarkas.

Kaj ial jam groteskas
l’ aspiroj, kiuj eferveskas
en mia kor’ fermente
kaj mortas senrekremente.

Siblo de l’ pneŭmatikoj
alflustras pri l’ abdikoj
purpuraj en la vejno...
Kie la hejmo?
Tia humida tego
kaj deprimego...

Fajrvarmo kaj virino
atendu min je l’ tagofino...



FONTO: Auld, William. “Survoje” (el Humoroj, 1969), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, redaktis Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 423.


William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 June 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain