La Rivero

William Auld

Ploregi ŝire ne utilas,
kiam momentoj nevideblaj
en akvo de la temp’ angilas
tra miaj fingroj feblaj.

Ĝi estas nepra kiel morto,
la temptorento prasilenta,
kaj ĝi pri digoj de la sorto
estas indiferenta.

Ĝi nigras kiel Aĥerono,
Impetas rekte, sen sinuo:
Nin portas naĝe antaŭ drono
lumjarojn longa fluo.



FONTO: Auld, William. “La Rivero” (el Humoroj), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 420.


William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 August 2014

Site ©1999-2014 Ralph Dumain