Mankas Krotaloj

William Auld

Mi ĝojas,
Ke ĉi tie ni ne havas
krotalojn.

Ni havas financistojn
politikistojn
ĵurnalistojn
televidojn
prudulojn
kaj ankaŭ aliajn
venenaĵojn.
Sed krotalojn
ni ne havas.

La vivo povus esti
eĉ pli malagrabla.


FONTO: Auld, William. “Mankas Krotaloj” (el Humoroj), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 438.


William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 5 May 2013

Site ©1999-2014 Ralph Dumain