Beethoven

de William Auld



Osmo Buller ĉe Facebook, 25 oktobro 2019:

La poemo “Beethoven” de William Auld aperis en Unufingraj melodioj kun la indiko, ke ĝi estis verkita en 1955. Auld sendis kopion de la manuskripto al Marianne Vermaas, dediĉante la poemon—krom al Ivo Lapenna kaj Harry Holmes—private ankaŭ al ŝi, kiun li nomis ‘kunspertintino’. La dato, 31-a de oktobro 1955, sugestas, ke temas pri aludo al la translokado de la Centra Oficejo el Heronsgate al Roterdamo. Nome, ĝuste ĉirkau tiu tempo Auld kaj Vermaas kune pakis en Heronsgate la materialojn de la CO por transporto al Roterdamo. Eble Auld ne sendis la tekston sed donis ĝin al Vermaas ĝuste en Heronsgate.



BEETHOVEN

Al Ivo Lapenna kaj Harry Holmes, danke

Titano oni nomas lin, kaj jes, jes!,
ekzaltas la koro soranta, suprenlevata:
nanoj ni estas ĉe lia dieca potenco,
nur Titano scius forĝi tian muzikon,
per tia belo, pet delikata majesto,
tiel esprimi aspirojn de homoj strebantaj.
Kaj vortoj subite palas, «bela poŝpleno»
jam ne sufiĉas, nenion atingas, velkas,
pro l’ pura senvorta ondo de harmonio.

Tie, sube, sub molaj strioj da lumo,
cent viretoj, sufiĉe normalaspektaj,
kalvaj, rondetaj, patroj de familioj,
per la magio preter la tempolimigoj
kvazaŭ unu ĉiela voĉo vivigas l’ aeron,
vibrigas animokordojn, kreante belon,
kiu elŝgiras liberige la lastan larmon.
Kaj du malgranda homo, kiu en manoj
malgrandaj tenas la nevideblajn fadenojn
kaj manipulas marionete la ludantaron —
vidu, kiel li kreskas sub niaj okuloj,
per sia potenco katenas al ni la korojn
kaj revivigas genion de majstro mortinta!
Kio pli ol muziko rekreas, al vivo revokas
la pasintecon? Ludwig von Beethoven
hodiaŭ vespere, en tiu ĉi halo — ekzistas.

Kaj antaŭ lia majesto duboj forkuras. . .
enigmo de nia raso momente solviĝas:
por tio ĉi ekzistas gent’ baraktanta,
kaj ĉia komerca luktado ekzistas por tio,
ke unu Titano povu per sia genio
esprimi la sencon, la triston, ĝojon, doloron
de tiu luktado, de niaj povraj klopodoj,
kaj dum momento montri al ni la homecon.

1955



FONTO: Auld, William. “Beethoven” (1955, el Unufingraj Melodioj, 1960, p. 58-9), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 334 -5.


William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 28 October 2019

Site ©1999-2019 Ralph Dumain