La urbo de mia animo

William Auld

La sonoriloj mutas en mia animo;
en mia kamparo neniu jungaĵo trenas.
(Tiu figur’ al paseo apartenas:
traktoroj trenas, preĝejoj vakas en ŝimo

en mia lando pajena kaj industria.
Prefere do:) La neonoj estingiĝas,
la busoj sur niaj stratoj ne svingiĝas,
premanta silento regas en urbo mia.

Kaj tamen bruletas fajro en iu frida
ventbalaata korto tra kiu singultas
ĵurnalĉifonoj, kaj flava neĝo sepultas
falintajn brikojn en sia sino sordida.

Al tiu ardeto kliniĝas ombra figuro
hejtante per lignaĵeroj zorge metitaj;
dum tremas ĝiaj manoj rigide artritaj,
la ruĝan cindron spegulas unika okulo.



FONTO: Auld, William. “La urbo de mia animo” (el Humoroj, 1969), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, redaktis Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 408.


William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 June 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain