La Infana Raso 20-jara




Dollar, la 2an de julio 1976

Estimata Sinjoro Ĉefredaktoro,

Vi tre afable invitas min esprimi kelkajn pensojn okaze de la dudeka datreveno de La Infana Raso. Mia unua reago estas konsterniĝo; jam dudek jarojn? Tiel klare mi memoras la cirkonstancojn, en kiuj okazis la verkado de tiu mia verko (almenaŭ de unuopaj ĉapitroj ) ke tio ŝajnas al mi kvazaŭ ĝi okazis antaŭ ne tre longe. Kaj tamen, kiel ŝanĝiĝis intertempe tiom da aferoj! Ankaŭ ĉe mi. Revenas al mi tiu malluma decembra vespero, en kiu mi skribis la unuan verson (nekredeble, tiel ofte cititan):

Saluton, masonisto, mia prapatro Ruben . . . ,

sciante, ke mi lanĉis min sur oceanon prirevitan, por vojaĝo timiga sed obseda . . . Mi estis tiam studento, novedziĝinto, samtempe laboranta en biskvit-fabriko por havigi lupagon; ni okupis unusolan ĉambron en laboristkvartala etaĝodomo en Glasgovo; kaj en malfrua nokta horo mi sentis min tirata al mia skribmaŝino (donaco de mia patrino) por iel surpaperigi miajn impresojn pri la signifo de la universo . . . Hodiaŭ . . . nu jes, forpasis iom da tempo.

Mia dua reago estas sento de humileco. Probable mi ne estas konata kiel modestulo; okazas de tempo al tempo, ke mi ne subtaksas min. Tamen konfesinde, kiam ajn oni parolas pri La Infana Raso, mi devige silentiĝas. Pri “la rolo de tiu verko en la Esperanto-literaturo” mi estas nepre la lasta persono, kiu rajtas paroli. Mi scias, kion mi celis. Esperanto fariĝis mia lingvo, al ĝi mi volis dediĉi ĉion, kion mi posedas. Mi volis iel riĉigi la literaturon, kiu tiom riĉigis min. Mi volis omaĝi al Zamenhof, kal al ĉiuj samideanoj, kiuj kontribuis al la vivanteco de tiu—mi diras senhonte—mirinda koncepto kaj plenumiĝo. Se mi havas ankoraŭ ambicion, temas pri tio, ke mi ĝisvivu la eldonon de poemo, kiu subtretos mian verkon sur la suban nivelon.

Se tiu lasta frazo ŝajnas tro malmodesta, mi diru senkulpige, ke mi atendas kiel Kalocsay, tiun talenton tiel nediskuteble grandiozan, ke la tuta mondo rekonos kaj agnoskos lin kaj samtempe lian lingvan perilon.

Oni diris multajn belajn aferojn pri La Infana Raso, kaj kompreneble mi estas dankema pro tio. Por kompreni nun la plej belan, necesas iom anekdoti.

Tre kara parenco mia estis en malsanulejo; ŝi insiste petis, ke mi faru por ŝi anglan tradukon de LIR. Mi konsciis miajn limojn (mian lingvon mi elektis antaŭ dudek kvin jaroj) sed kion fari? Mi provis. Tiun tradukon legis interalie konata esperantisto, kiu estas ankaŭ universitata profesoro pri angla literaturo, kaj li mortige ĝin kritikis. Sed li diris ankaŭ jenon, kaj se li pravas, mi estas kontenta pri mia laboro:

“Finfine, ŝajnas al mi, ke la traduko konsterne ja pruvas la tute unikajn kvalitojn de la poezio Esperanta, kiujn efektive oni ne povas senŝanĝe enangligi kaj funkciigi. Eble pro tio, ke ni edukiĝis pere de la poezio angla, ni emas supozi, ke tio ne estas ĝusta, kio ne sonas ĝusta en en angla lingvo, sed la momenta ektimo, ke la belo de la Esperanto estas iluzia ĉar en la angla ĝi estas sensuka, estas rapide anstataŭata, ĉu ne, per firma konvinkiĝo, ke en la Esperanto literaturo ni posedas ion unike valoran, kiu estas ne nur ideologia sed ankaŭ lingva, kaj dependas, ne de mondstarpunkto, sed de konscio pri lingvaj interrilatiĝoj”.

Al tiu unikeco de Esperanto mi volis, kaj ĉiam volas, kontribui mian obolon.

Mi ankoraŭ ne sentas min komplete kaduka. En mi ekbolas de tempo al tempo la kreemo. Nuntempe mi konceptas novan longan verkon, longan kiel LIR, sed ne samteman. Reviziado de la universo ŝajnas al mi tasko junula; kvankam mi scias tre bone, ke definitivan solvon mi ne disvolvis en LIR, mi jam ne estas tiel memfida. Sed mi legis lastatempe, ke la tasko de la poeto estas “kristaligi la aspirojn kaj esperojn de sia popolo”; kaj ĉar mia popolo estas la popolo esperantista (rikanu, kiu volas!), la temo de mia nova poemo estas . . . Esperanto.

Mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi sukcesos surpaperigi miajn konceptojn. Sed espereble, en baldaŭa malluma vespero, mi sidiĝos antaŭ mia tajptilo kaj ekskribos.

William Auld


Pro komposteraro, bv legi en la kovrilo TERFORMIĜO. Pardonpetante.



FONTO: Auld, William. La Infana Raso 20-jara: Letero, la 2an de julio 1976, Literatura Foiro, n-ro 37-38, junio-aŭgusto 1976, p. 3-4. Numero pri La Infana Raso 20-jara. Kovrilo supre. Cetera rilata enhavo:

El “Letero al William Auld” de Kálmán Kalocsay (p. 2)
“Sinteza Verko” de Vilmos Benczik (p. 5-7) *
Ĉapitro XV el La Infana Raso de William Auld (p. 7)
“Epoko Fermiĝis” de Giorgio Silfer (p. 8-9)

* Eseo republikigita kun nova unua sekcio: ‘“La Infana Raso”: Sinteza Verko’, en Studoj pri la Esperanta Literaturo (Takasago-si: La Kritikanto, 1980), p. 116-123. 


William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 4 March 2014

Site ©1999-2014 Ralph Dumain