Antaŭparolo

Mihály Vörösmarty

Dum tion ĉi mi verkis, la ĉielo
Lazuris, branĉoj verdis sur la montoj,
Labore vivis hom’, formiksimile:
Klopodis mano, agis la spirit’,
Flagris la zorga cerb’, esperis kor’,
La pac, viŝante sian frunton ŝvitan,
Dononta estis rekompencon brilan:
La homfeliĉon, kiun ĝi pripenis.
Ekfesti volis la Natur’, en ĝi
Aperis ĉio bona, ĉio bela.

De ĝoj’, espero vibris ]a aer’,
Volante naski tiun Vokon sanktan,
Kiu la mondon eksalutu, kvazaŭ
Per voĉ’ de nova kaj pli glora Kreo.
Kaj aŭdis ni la vorton. Alt’, profundo
Ĝin eĥis. Kaj la granda Univers’
Turniĝi ĉesis dum momento. Estis
Silento — kiel antaŭ uragano . . .

Detru’ eksplodis, ĝia sanga man’
Homkapojn ĵetis pilke al ĉiel’,
Piedo ĝia premis homajn korojn,
De ĝia spiro velkis for la viv’,
Cindriĝis flamo de l’ spirita lum’
Kaj sur vizaĝo de l’ ĉiel’ malhela
Desegnis fulmoj per sovaĝaj briloj
Koleron de la dioj malamikaj.
Kaj plu senĉese hurlis la pere’,
Ĉi monstro rabianta de kolero,
Laŭ ĝia ir’, postsignoj abomenaj,
Popoloj disŝiritaj malbenante
Ĝemadas, veas inter ostomontoj,
Kaj la mizer’ senhelpan sian kapon
Kuŝiĝas sur la urbojn cindriĝintajn.

Nun estas vintro: neĝ’, silento, morto.
La ter’ griziĝis.
Sed ne pohare, kiel hom’ feliĉa,
Subite ĝi griziĝis, kiel Dio,
Kiu, kreinte mondon kaj la homon,
Ĉi tiun duondion, duonbeston,
Ekteruriĝis pro l’ senĝoja verk’,
Griziĝis, maljuniĝis pro dolor’.

Sed venos la frizisto, la printempo,
La ter’ maljuna eble sin perukos,
Kaj per velur’ de floroj vestos sin,
Degelos frosto de l’ okuloj vitraj
Kaj, kun parfuma ŝmink’ sur la vizaĝo,
Mensogos ŝi junecon kaj gajecon.
Demandu nun je l’ aĝulin’ koketa:
Kien ŝi metis filojn malfeliĉajn.



FONTO: Vörösmarty, Mihály. “Antaŭparolo,” en Hungara Antologio, redaktis: Kálmán Kalocsay; kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche (Budapest: Literatura Mondo, 1933), p. 57-58.


La Homoj” de Mihály Vörösmarty

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Poemas del río Wang: It’s winter
Includes “Foreword” in Hungarian & English

Mihály Vörösmarty - Wikipedia, the free encyclopedia

Mihály Vörösmarty - Vikipedio

Vörösmarty Mihály (Babelmatrix)

Vörösmarty Mihály: Proklamo (Szózat Eszperantó nyelven)
de Mihály Vörösmarty, tradukis Kálmán Kalocsay

Szózat ("Proklamo", 1836) de Mihály Vörösmarty, tradukis Kálmán Kalocsay

Pensoj en la biblioteko de Mihály Vörösmarty, tradukis Kálmán Kalocsay

La maljuna cigano de Mihály Vörösmarty, tradukis Kálmán Kalocsay

Al la espero (kanto) de Mihály Vörösmarty, tradukis Kálmán Kalocsay


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 21 September 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain