Buboj

de LeRoi Jones / Amiri Baraka
(1966)

tradukis Ralph Dumain
(2010)



Malperfekteco monda estas ŝarĝo,
se vi konas ĝin, iom pripensas.
Rigardu ĉielen, sopire al libero—
vi lokigota terure en Tempo,
menso for, inter novaj steloj,
konstruante propoziciojn,
ne ĉi-planede, kie vi ne povas
elpaŝi sen konscio de doloro
surŝarĝita al popolo—ajna popolo—
fare de l’Blankulo. Ne eblas
eskapi, nek trovi rifuĝejon.
Ĉi tiun astron malsekura kaj epokon
primitiva oni faris. Via menso
aliloke vivas, sed via pugo, ne.

2010.01.20
traduko ©2010 Ralph Dumain



Noto: La originala poemo “Jitterbugs” (tiama idioma esprimo inter negraj usonanoj) estis unue publikigita en revuo Negro Digest [Negra Kompendio], aprilo 1966. Fakte, mi ege malŝatas Baraka-n kaj la plejparton de liaj verkoj, sed li trafas de tempo al tempo. Kompreneble, la fonto de nia problemaro ne estas sole la Blankulo; tiu sinteno apartenas al la 1960aj jaroj. Tamen, la humoro de la cetero de ĉi tiu poemo ankoraŭ taŭgas. Oni faris ĉi tiun stelon malsekura, kaj ĉi tiun epokon primitiva. — RD


SOURCE / FONTO: Dumain, Ralph. "Buboj," traduko de "Jitterbugs" de LeRoi Jones/Amiri Baraka, Sennaciulo, marto-aprilo 2010, n-ro 3 - 4 (1257 - 1258), p. 33.

Noto: En la publikigita versio, oni ŝanĝis en mia noto ‘negra(j)’ al ‘nigrula(j)’. Interese, apud mia traduko aperas "Stranga Frukto," traduko fare de Cindy McKee de la kanzono "Strange Fruit" de Lewis Allan (pseŭdonimo de Abel Meeropol), kion fame kantis Billie Holiday.

Noto: “lokigota” korektendas al “lokota”. — RD (20 nov 2016)


"Jitterbugs" by LeRoi Jones/Amiri Baraka

"Hegel" by LeRoi Jones (Amiri Baraka)

August Wilson on Jorge Luis Borges

Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 20 January 2010
Updated 1 August 2010
Additional note 20 November 2016

©2010-2022 Ralph Dumain