ATEO RENKONTAS IHEU

raportas Ralph Dumain

Je la 30-a de julio mi ĉeestis kunvenon de la asocio Vaŝington-Areaj Sekularaj Humanistoj (Washington Area Secular Humanists = WASH = "LAVI"), ĉe kiu gastprelegis D-ro Rob Tielman, prezidanto de la Internacia Humanista kaj Etikista Unio (IHEU) en Nederlando. Lia temo estis homaj rajtoj kaj humanista agado ĉefe en evoluantaj landoj, t.e. la "tria mondo", en kiu teokratia fundamentismo minacas homajn rajtojn. Kelkspecajn homrajtajn problemojn traktas Amnestio Internacia, sed ne ĉiujn. Ekzemploj estas virinaj rajtoj (des pli en islamaj landoj), abortorajto, volonta eŭtanazio, AIDS-politiko, seksa libereco, kaj drogpolitiko.

D-ro Tielman menciis sociajn problemojn kaj humanistan agadon en diversaj landoj de la tria mondo, cetera Azio, orienta Eŭropo, eĉ okcidenta Eŭropo kaj Usono. Tiurilate Usono estas subevoluinta, kompare al la plej progresintaj okcidenteŭropaj landoj. Nur lastatempe orienteŭropanoj rajtas establi sendependajn humanistajn grupojn, kaj nun ili devas konkurenci kun la katolika eklezio celante propran hegemonion. En la iberia kaj latinamerika mondo estis preskŭu nenio dankon al la katolika eklezio, sed nun ekzistas humanistaj organizoj en Hispanio, Kostariko, kaj Meksiko. Taja kaj japana socioj estas favoraj, sed bezonatas organizado. Hindio jam havas humanistan tradicion, ekz. la Ateista Centro kaj la Raciista Centro. Lastatempe establiĝis organizo en Bangladeŝo. Agado en islamaj landoj estas danĝera. Ekzistas iom da agado en Afriko, sed pli da tutmonda atento necesas, specife kunlaboro inter lokaj organizoj en la industriigita kaj tria mondoj.

Tiu lasta aserto estas ironia, ĉar la ĉeestintoj krom mi tute ignoris Afrikon en siaj demandoj. (Liaj proponoj pri Afriko rememorigas min pri Esperantista agado por Afriko, eĉ ĝemelurboj.) Estis demandoj kaj respondoj pri la virina movado en Eŭropo, agado en Britio (laŭdire kutime tro teoria kaj ne sufiĉe praktika), kaj novaj grupoj en Sovetunio, la eksa GDR, kaj Hungario kiuj celas sendependiĝon de komunistpartiaj influoj. D-ro Tielman prediktis ke la konflikto en Latinameriko inter katolikismo kaj la nova penetranta protestanta fundamentismo helpos la humanistan movadon.

Estis kompreneble multa diskutado komparante la situacion de Usono kaj okcidenta Eŭropo, laŭ kio Usono aspektas subevoluinta kaj primitiva. Ekz., en Usono mankas adekvata socisciencaj enketoj pri seksa konduto kaj pri religia kredo, sed oni devas esti singarda, ĉar ankaŭ la Katolika Eklezio ekspluatas tiajn esplorojn por propra ruza agado kaj propagandado. Mankas en Usono sufiĉaj institucioj kaj instruado por humanismo. Oni ne imitu religiajn instituciojn kaj ne kreu kvazaŭ-ekleziajn instituciojn; oni prefere imitu la novajn sociajn movadojn. Humanistaj Centroj estas tre bonaj. Eĉ la lingvoproblemo ĉi-kaze malfavoras Usonon. Ekzistas materialo en Eŭropo por lernejoj kiu bezonas tradukon en la anglan lingvon.

IHEU havas broŝurojn kiuj priskribas sian novan "Human Rights and Development Program" (HR-DP) (Programo pri Homaj Rajtoj kaj Evoluigado) ĝenerale kaj en specifaj triamondaj landoj. D-ro Tielman sugestas ankaŭ ke interesatoj partoprenu la 40-an Mondkongreson de IHEU en Amsterdam, Nederlando, je la 26-a ĝis la 30-a de julio 1992. La adreso estas: International Humanist and Ethical Union; Oudkerkhof 11; 3512 GH UTRECHT; Netherlands (Nederlando).

Mi jam estis korespondinta kun D-ro Tielman pri ATEO, al kiu IHEU simpatias, do ĉi-okaze mi kaptis ŝancon prezenti min al li persone. Tute sendepende de ATEO, IHEU lastatempe eldonis broŝuron en Esperanto, kaj disdonis ĝin ĉe la ĉi-jara (1991) Universala Kongreso. D-ro Tielman menciis, ke li bonvenigas individuajn petojn por tiu broŝuro. Oni eĉ rajtas peti en Esperanto mem, kion li kapablas legi. Do eble vi volos peti ekzemplero(j)n. En ĉiu komunikaĵo, mi sugestas ke vi menciu ke vi informiĝis pri IHEU-agado per ATEO kaj R. Dumain. Ankaŭ mi rajtas mendi ekzemplerojn amase por disdono.

Se nia financa kaj organiza situacio stabiliĝos, ni eventuale povos aniĝi en IHEU, kiu ebligos promociadon de ATEO. (Ni jam delonge ricevis inviton verki artikolon pri ATEO por revuo International Humanist.) La prelego de D-ro Tielman instigis cerbumadon pri ebla estonta praktika agado kun la tutmonda humanista movado ekster Esperantistaj rondoj. Eble iam ni povos kunlabori kun diversaj nacilingvaj liberpensulaj/humanistaj grupoj cele al fortigo de la movado tutmonde kaj en specifaj landoj. Mi invitas viajn sugestojn kaj iniciatojn.


FONTO: Dumain, Ralph. “ATEO Renkontas IHEU,” Ateismo 3: 1-3 (7-9), januaro-septembro 1991, p. 12-14.


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 July 2006

©2006-2022 Ralph Dumain