La Universo - kelkaj faktoj por helpi vin loĝi tie
el
La Restoracio ĉe la Fino de la Universo (The Restaurant at the End of the Universe)

de Douglas Adams
tradukis el la angla Matt McLauchlin

1. Areo: Senfina.

La Veturpetula Gvidlibro pri la Galaksio donas ĉi tiun difinon de la vorto "senfina":

Senfina: Pli granda ol la plej granda aĵo iam ajn kaj ankoraŭ pli granda. Vere multe pli grande ol tio; vere mirigantege grandega, de grando sume paralizanta, de grando de "fu, tiu estas ja granda!" Senfineco estas tiel granda, kiel grandeco mem aspektas vere malgrandega komparate. Giganta multiplikata de kolosa multiplikata de ŝtupigante grandega, estas la koncepto, kiun ni volas esprimi tiel ĉi.

2. Importaĵoj: Nenio.

Ne eblas importi aĵojn en areon senfinan, ĉar ne estas ekstero de kie oni povas importi aĵojn.

3. Eksportaĵoj: Nenio.

Bv. vidu Importaĵojn.

4. Popolo: Nenio.

Estas sciata, ke estas kvanto senfina da planedoj, ĉar estas kvanto senfina da spaco en kiu ili povas esti. Tamen, ĉiuj ili ne estas loĝataj. Tial, devas esti kvanto fina da planedoj loĝataj. Ĉiu nombro fina dividata de senfino estas tiel proksima al nul kieli ne faras diferencon, do la popolo meza de ĉiuj planedoj en la Universo estas nul. Sekvas de ĉi tio, ke la popolo suma de la Universo estas ankaŭ nul, kaj iu ajn, kiun vi hazarde renkontas, estas nur la produkto de iu imagpovo delira.

5. Mono: Nenio.

Vere estas tri monoj libere konverteblaj en la Galaksio, sed neniu el ili gravas. La Dolaro Antareana kraŝis lastatempe; la Pobelbido Flejnjana estas konvertebla nur al aliaj Pobelbidoj Flejnjanaj; kaj la Puo Trigana havas siajn apartajn problemojn. Ĝia valuto - po ok Ninĝioj en unu Puo - estas sufiĉe facila, sed ĉar Ninĝio estas monero triangula kaŭĉuka sesmil okcent mejlojn flanke, neniu iam ajn kolektigis sufiĉajn Ninĝiojn por proprieti unu Puon. Ninĝioj ne estas mono konvertebla, ĉar la Galaktibankoj ne akceptas malgrandaĉan restmonon. Donata tiun ĉi koncepton, oni povas pruvi, ke la Galaktibankoj estas ankaŭ la produktoj de iu imagpovo delira.

6. Arto: Nenio.

La funkcio de arto estas montrigi Naturon en spegulo, kaj ne estas spegulo sufice granda. (Bv. vidu 1.)

7. Seksumo: Nenio.

Fakte estas multe da ĉi tiu, ĉar ne estas mono, importaĵoj, eksportaĵoj, bankoj, arto, aŭ iu ajn alia por okupi la ne-estantan loĝantaron de la Universo. Tamen, ne estas penvalora komenci diskuton longan de ĝi nun, ĉar ĝi vere estas tre tre komplika. Por pliaj informoj, bv. vidi ĉapitrojn sep, naŭ, dek, dek unu, dek kvar, dek ses, dek sep, dek naŭ, dudek unu al okdek kvar, kaj vere la plejparton de la restaĵo de la Gvidlibro.


Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)

Alireteje / Offsite:

Pri Matt McLauchlin (anglalingve)

p a r k e r__p a r k e r e (tradukoj de la verkoj de Dorothy Parker) de Mateo McLauchlin

La Petveturista Gvidlibro Pri La Galaksio, antaŭparolo
de Douglas Adams, traduko de Stephan Schneider

La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 12 April 2008
Links added 15 December 2011

Site ©1999-2011 Ralph Dumain